Komenciĝis la telematika parto de la unua semestro en la akademia jaro 2026/27 ĉe Esplora Instituto de Esperantologio: unue startis la katedro de lingvistiko, per la kurso de prof. Ilona Koutny; ĝi daŭros unu semestron, male al tiu de la katedro de literaturo, kiu daŭros du.
C-ano Giorgio Silfer havos sian unuan lekcion nur en oktobro: lia kurso enfokusiĝos pri la monografia parto (teatro). Estas planataj la kompletigo de la teatro-terminaro kaj la kolekto de ĉiuj liaj dramoj.
C-ino Paola Tosato oficos kiel sekretario de la kurso pri metodiko de la esperanto-instruado, planata por la posta akademia jaro.
Civitaneco kaj eĉ nacieco ne devus determini ĉu persono estas agnoskita kaj apartenas al la socio.
Origine publikigita la Global Voices en Esperanto

Reprezentantoj de diversaj senŝtatecaj komunumoj kunvenis en Malto en marto por kundividi spertojn kaj diskuti la realaĵojn de vivo sen civitaneco. Foto ĝentile cedita de la Apatride Network.
[Ĉiuj referencoj en la teksto estas en la angla krom se alie notite.]
Ĉi tiun eseon verkis Albert Ioff, Javad Fairuz, kaj Alexey Ivashiuk de la Apatride Network. Ĝi estas parto de la speciala serio “Senŝtateco” de Global Voices Spotlight en julio 2026. La serio esploras kiel senŝtateco limigas la liberecon de movado, aliron al edukado, politikajn rajtojn kaj aliajn ŝancojn. Vi povas subteni la projekton ĉi tie.
Fine de marto 2026, la Apatride Network, reta senŝtateca organizaĵo gvidata de senŝtatecaj personoj, okazigis tritagan kunvenon en Malto [eo], “Aŭdado kaj Resaniĝo”, kun financado de Porticus. Reprezentantoj de diversaj senŝtatecaj komunumoj kunvenis por kundividi spertojn kaj pridiskuti la personajn kaj kolektivajn dimensiojn de senŝtateco. Organizita de la partoprenantoj mem, la kunveno iris preter formalaj diskutoj, igante la personajn spertojn de senŝtatecaj homoj ŝlosila elemento en komprenado kaj reflektado pri senŝtateco. Partoprenantoj atente aŭskultis unu la alian, trovis komunaĵojn tra tre malsamaj rakontoj, kaj komune difinis celojn kaj kampojn por estonta kunlaboro.
Inter la multaj gravaj temoj diskutitaj dum la kunveno, unu elstaris: kiel ni difinas nian propran identecon kaj kulturan apartenon kiam ŝtatoj sisteme ekskludas nin el la socio kaj neas al ni civitanecon pro politikaj, religiaj, etnaj aŭ aliaj arbitraj kialoj? En ĉi tiu artikolo, ni provas respondi ĉi tiun demandon, uzante reflektojn de pluraj partoprenantoj ĉe la kunveno “Aŭdado kaj Resaniĝo”.
Por multaj homoj, civitaneco estas nevidebla parto de la ĉiutaga vivo. Ĝi estas akceptata kiel memkomprenebla, malofte prikonsiderata. Civitaneco provizas oficialan juran statuson, liberecon de movado, rajton je laboro, edukadon kaj politikan partoprenon, kaj senton de sekureco — kune kun multaj aliaj rajtoj kaj garantioj. Nur kiam oni alfrontas neadon de civitaneco, oni komencas kompreni kiom profunde ĝi formas la rilaton inter la individuo kaj la ŝtato.
Pro politika malstabileco kaj malbona regado, neniu lando povas senkondiĉe garantii la retenon de civitaneco de persono kaj la rajtojn, kiuj akompanas ĝin — sendepende de kiom proksime ilia vivo estas ligita al tiu lando. Ĉiu povas subite trovi sin en senŝtateca situacio — ie ajn kaj iam ajn.
Por senŝtatecaj homoj aŭ tiuj, al kiuj oni arbitre rifuzas civitanecon, identeco fariĝas fonto de konstanta kontraŭdiro. Persono eble naskiĝis en la lando, ties prapatroj loĝis en tiu lando, parolas la lokan lingvon, honoras la tradiciojn de la lando, kaj restis parto de ĝia socio dum sia tuta vivo — kaj tamen oni povas subite diri al ili, ke laŭleĝe ili estas eksteruloj. Ĉi tiu kontraŭdiro estas unu el la plej doloraj aspektoj de senŝtateco — la breĉo inter la efektiva aparteno de persono al la socio kaj ĝia oficiala agnosko fare de la ŝtato.
Dum nia kunveno “Aŭdado kaj Resaniĝo” en Malto [eo], partoprenantoj el diversaj landoj kaj fonoj kundividis frape similajn rakontojn. Multaj diris, ke ili sentis sin parto de sia komunumo ekde la infanaĝo, kvankam ilia jura statuso indikis ion alian. Dum la konversacioj, evidentiĝis, ke senŝtateco estas pli ol nur la foresto de pasporto. Ĝi estas vivo, en kiu administra sistemo konstante pridubas la ekziston mem de persono, ne volante aŭ ne estante kapabla agnoski ilin kiel individuojn.
Kiam civitaneco estas sisteme rifuzita, homoj ofte respondas per plifortigo de siaj komunumaj institucioj, konservado de sia lingvo kaj tradicioj, dokumentado de sia historio, kaj konservado de ligoj trans limoj. Ĉi tiuj ne estas simple kulturaj praktikoj, sed maniero aserti sian ekziston malgraŭ ekskludo. Ĉi tio ne estu malgravatata.
Senŝtateco estas pli ol sole jura statuso. Ĝi povas fariĝi ilo por forviŝi historion kaj la senton de aparteno. Tamen, identeco estas formita de multaj interligitaj faktoroj, kiuj ekzistas sendepende de civitaneco. Familio, lingvo, komunaj memoroj, kulturaj tradicioj kaj kolektiva historio — ĉio ĉi ne povas esti forviŝita per ununura administra decido. Provoj forviŝi ilin kondukas al totalismo [eo] kaj minacas la liberecon kaj sekurecon de ĉiuj — ne nur de tiuj rekte trafitaj.
Dum niaj diskutoj, evidentiĝis, ke resaniĝo komenciĝas kiam la spertoj de senŝtateco kaj forviŝo de identeco estas agnoskitaj kaj kundividitaj kun aliaj. Por multaj partoprenantoj, ĉi tio estis la unua fojo, ke ili parolis malkaŝe kun iu, kiu vere komprenas, kiel estas vivi en jura necerteco. Ĉiu persona rakonto estis unika, sed ili ĉiuj reflektis unu realon: la ŝtato povas determini la juran statuson de persono, sed ĝi ne povas plene difini, kiuj ili estas. Finfine, la ŝtato havas grandegan potencon super la jura statuso de persono kaj la kapablo ekzerci siajn rajtojn, sed ĝia potenco super principoj, identeco kaj sento de aparteno ne estas absoluta. Ĉi tiuj estas formitaj per vivsperto, komuna historio, kulturo, vera dialogo, memkompreno kaj reciproka rekono.
La deviga kreado de senŝtateco estas esence disiga kaj malstabiliga: ĝi erozias la sociajn ligojn kaj senton de aparteno, sur kiuj la ŝtato estas konstruita kaj sur kiuj ĝi mem dependas. Por tiuj koncernatoj, senŝtateco kondukas al dolora kontraŭdiro: iu povas senti sin forte ligita al loko kulture kaj historie, tamen jure ne aparteni tie. Gravas agnoski ĉi tiun kontraŭdiron, por ke la socio komprenu la prezon, kiun homoj pagas por tia ekskludo, kaj ke ĝi klopodu krei pli inkluzivajn sistemojn, kiuj respektas kaj homajn rajtojn kaj homan dignon.
Nia renkontiĝo en Malto memorigis nin, ke dum senŝtateco izolas homojn, la kunhavigo de rakontoj religas nin kaj helpas aliajn pli bone kompreni ĉi tiun problemon. Personaj rakontoj helpas nin pli bone kompreni komunajn spertojn kaj memorigas nin, ke identeco estas difinita ne nur per dokumentoj, sed ankaŭ per niaj vivoj kaj ligoj kun aliaj.
Nek civitaneco nek nacieco devus iam determini ĉu la identeco de persono estas agnoskita aŭ kiel ili estas perceptitaj de aliaj. Dokumentoj konfirmas juran ligon al la ŝtato, sed ili ne povas nei la vivon, historion, familion kaj ligon de persono al la loko, kie ili loĝas. Por milionoj da senŝtatecaj homoj tra la mondo, ne temas nur pri akiri pasporton. Ili volas, ke la ŝtato kaj la socio agnosku, ke ili ĉiam estis ĉi tie, ĉiam apartenis al siaj komunumoj, kaj meritas la samajn rajtojn kaj traktadon kiel ĉiuj aliaj en la lando, kiun ili nomas hejmo.
Pli ol kvar jarojn post komenco de la rusa ofensivo en Ukrainio, neniu el batalantaj partioj ŝajnas kapabli venki. Ĉar nek la unua nek la dua povas perdi ĉi tiun militon, en kiu ili jam investis tiom da homoj kaj rimedoj. Sed ne kun amikoj necesas fari pacon. Retrovi la vojon al sekura kunekzistado postulas kompreni la interesojn de siaj malamikoj kaj priatenti ilin. Tion Eŭropo ŝajnas forgesi.
Laŭ la komencaj celoj de Moskvo kaj kvinjarcenta rusa dominado super Ukrainio, Kievo jam atingis venkon, kiu povas malfermi vojon al daŭra pacakordo : male al ĉiuj prognozoj, tiu lando sukcesis haltigi rusan ofensivon, konservi kontrolon de 80% de sia teritorio, plifortigi sian nacian identecon kaj okcidentan integriĝon, kaj krei kondiĉojn por ebla aliĝo al Eŭropa Unio. Sed tio ne estas totala venko. Tia venko postulus rekonkeron de ĉiuj teritorioj okupitaj de Rusio ekde 2014 : celo milite ne atingebla. Okcidentaj observantoj, kiuj nun asertas, ke Ukrainio "inversigis la militan evoluon" kaj ke la "dinamiko" ebligos al ĝi gajni plu kaj pli el la konflikto, ne komprenas la realaĵojn.
Kombina uzo de dronoj, minoj kaj satelita spionado malhelpis al la rusa armeo amasigi fortojn por decida sturmo. Sekve, la konflikto surterene enmarĉiĝis al eluziga milito, kie malgrandaj grupoj de batalantoj el ambaŭ flankoj konkuras pri kontrolo — ofte nur efemera — de etaj teritoriaj pecoj (1). Reciproke, tiuj samaj iloj, kiuj haltigis rusan antaŭeniron, limigas ankaŭ kapablon de Ukrainio lanĉi grandan kontraŭofensivon.
Okcidentuloj, kiuj atendas de packonsento absolutajn kaj daŭrajn garantiojn kontraŭ estontaj rusaj agresoj, elmontras sian nekomprenon de strategiaj realaĵoj. Historio ne konas eternan garantion, kaj ĉiukaze, ĉi tiu povus esti akirita nur per detruo de la rusa ŝtato. Sed precize por bari ĉi tiun eblecon, Moskvo ekipis sin per grandega nuklea arsenalo.
Se la paca interkonsento inter Usono kaj Irano daŭrus, Trump-administracio povus relanĉi traktadojn kun Rusio kaj starigi bazojn por vivtena paco. Ĉiukaze, eŭropa partopreno estus esenca, ĉar nur Eŭropo povas oferti al la batalantaj partioj sufiĉe allogajn motivojn por konvinki ilin rezigni pri siaj nekongruaj postuloj. Germanio, Pollando kaj aliaj membroŝtatoj severe kritikis la iniciaton de la Eŭropa Konsilprezidento António Costa malfermi diplomatian kanalon kun Moskvo. Sed estas taŭge por Eŭropaj interesoj, permesi al li daŭrigi ĉi tiun klopodon.
Oni ofte legas, ke "Rusio rifuzas intertrakti". Tio estas absurda : Kremlino kaj Blanka Domo intertraktadas de jam unu jaro. Dum ĉi tiu tempo, Rusio konsiderinde reduktis siajn postulojn kompare al junio 2024. Pri armiloj, restas limigo koncernanta longdistancajn misilojn kapablajn frapi profunden en ĝian teritorion. Rusio ne plu postulas, kiel antaŭkondiĉon por pacakordo, la retiriĝon de Ukrainio el la regionoj Zaporiĵo kaj Ĥersono — kiujn ĝi pretendas aneksi, kvankam ĝi okupas ilin nur parte. Fine, ĝi agnoskas la rajton de Ukrainio aliĝi al Eŭropa Unio.
Ĉi tiu paŝa rezigno pri kelkaj ĉefaj postuloj ne estas rezulto de iu morala vekiĝo en Kremlino. Ĝi klare reflektas nekapablon de rusaj fortoj, post kvar jaroj de konflikto, venki sur tiu batalkampo kaj rompi reziston de la ukraina popolo. Paralele, la rusa armeo suferis pezajn perdojn. Malgraŭ logaj kromsalajroj por rekrutoj, la nombro de volontuloj malmultiĝas. La ekonomio de la lando frontas kreskantajn malfacilaĵojn, dum laco pri milito disvastiĝas — sen tamen kaŭzi rezignon, nek en Rusio nek en Ukrainio. Eĉ inter la rusaj elitoj, la alvokoj por rapida paco iĝas pli multaj.
Fakte, ja Eŭropa Unio ĝis nun "rifuzis intertrakti", submetante komencon de interparoloj al akcepto de Moskvo pri senkondiĉa armistico. Rusio plurfoje malakceptis ĉi tiun postulon kaj verŝajne plu oponos ĝin. Tia cedo egalus foroferon de ĝia sola levilo en tiuj intertraktadoj. Ĝi tiam riskus, ĉu rekomenci tiun militon, ĉu vidi, ke Nordatlantika Traktatorganizo (NATO) kaj Eŭropa Unio adoptus sankciojn, kiuj estus por ĝi neakcepteblaj kaj kiuj signifus malvenkon : deplojo de okcidentaj trupoj en Ukrainio kaj realigo de ukraina aliĝo al NATO.
La 7-an de junio, la estroj de Ukrainio kaj de E3 (Francio, Germanio, Britio) difinis kvin kondiĉojn por "justa kaj daŭra paco" (2) : tuja kaj plena armistico ; akcepto de nuna fronto-linio kiel startpunkto por intertraktadoj kaj agnosko de la suverena rajto de Ukrainio elekti siajn aliancojn ; fortaj kaj jure devigaj sekurecgarantioj, kaj plie deplojado de multnacia forto post la efektivigo de armistico ; plureteno de rusaj ŝtataj kapitaloj ĝis fino de la rusa agreso kaj domaĝ-kompensoj por Ukrainio ; protektado de eŭropaj sekurecinteresoj.
Se ĉi tiuj kondiĉoj estos daŭre postulataj, neniu pacakordo estos ebla. Eĉ se, pro reciproka elĉerpiĝo, Rusio kaj Ukrainio venus al armistico, ĝi restus ekstreme malfortika, markita de regulaj kunpuŝiĝoj kaj konstanta minaco de rekomenco de milito. Alivorte, Ukrainio retroviĝus en la situacio de 2014–2022, kiu finfine kondukis al grandskala rusa invado. Por internacia komparo, ĝi spertus ne la relativan stabilon de la Korea duoninsulo ekde 1953, sed malstabilon kompareblan kun tiu de Kaŝmiro de post 1948, kun tiaj konataj konsekvencoj por Barato kaj Pakistano.
Daŭra armistico sen packonsento kontraŭus fundajn interesojn de Ukrainio same tiujn de la eŭropa kontinento. Malstabileco kaj malsekureco, kiuj rezultus, malfaciligus ekonomian rekonstruon de Ukrainio kaj ties proksimiĝon al Eŭropa Unio. Krome, tiu situacio donus motivon al ĉiuj eŭropaj ekonomiaj interesoj, kiuj kontraŭas tian aliĝon. La nepro de konstanta mobilizado kaj armiĝado plifortigus la aŭtoritatismon en Ukrainio kaj endanĝerigus demokratiajn reformojn. Samtempe, tuta Eŭropo riskus enmilitiĝi. Ĉi tiu scenaro malhelpus iujn ajn "strategiajn aŭtonomiojn" de Eŭropo, restigante la malnovan kontinenton en sekureca dependeco de Usono — kaj do en silenta akcepto de la krimoj kaj fuŝagoj de usona politiko en Proksim-oriento kaj aliloke. Longperspektive, se S-ro Donald Trump aŭ estonta respublika usona prezidento decidus aneksi Groenlandon, Eŭropo retroviĝus en ekstreme danĝera situacio, premita inter malamika Ameriko kaj Rusio.
Iuj asertas, ke celi packonsenton estas senutila, ke fido al Rusio ne eblas kaj ke ĝi fine, baldaŭ aŭ malfrue, denove atakos. Sed ĉi tio revenas al aserto, ke la sekureco de Ukrainio dependas nur de la detruo de la rusa ŝtato. Ĉiu pacprocezo, bazita sur reciproka konvinko, ke kontraŭa flanko estas esence malfidinda, estas destinita al fiasko. Intertraktadoj celas trovi ekvilibron inter instigo kaj deadmono, por konvinki ambaŭ partiojn, ke konklude reveno al milito ne servos iliajn interesojn.
Tiaj deadmonaj elementoj kontraŭ estonta rusa agreso jam plejparte ekzistas. Se limigitaj teritoriaj gajnoj, akiritaj je la kosto de centoj da miloj da mortoj, kaj la pruvita neefikeco de supereco en la nombro de tankoj kaj aviadiloj ne sufiĉas por malkuraĝigi Rusion lanĉi novan ofensivon, kio povus deadmoni ĝin ? Nun estas la tasko de la eŭropaj estroj elpensi proponojn, kiuj ebligus al S-ro Vladimir Putin proklami ian venkon — eĉ se ĝi estas iluzia — por fini ĉi tiun militon kaj eviti ĝian rekomencon.
Por ke packonsento estu ebla, Rusio devos rezigni pri sia postulo, ke ukrainiaj fortoj retretu el la partoj de Donbaso ankoraŭ regataj de Kievo — neniu ukraina estro povos akcepti tian cedon. Bruselo kaj Kievo devos, siaflanke, rezigni pri iu ajn perspektivo de ukraina aliĝo al NATO, same kiel pri iu ajn deplojado de okcidentaj trupoj sur ukraina teritorio — neniu rusa registaro povus konsenti pri tio.
Por Eŭropo, ĉi tio ne estus vera forofero. Per publika kaj ripeta rifuzo de iu ajn militista interveno, Biden-administracio kaj plejmulto de NATO-membroj jam fakte signalis, ke Ukrainio ne aliĝos al Alianco kaj ke neniaj eŭropaj trupoj deplojiĝos en ĝian teritorion. Multaj subtenantoj de tia deplojo asertas, ke post fino de la milito en Ukrainio, Moskvo provos "testi NATO-n" per atako kontraŭ la baltaj ŝtatoj (3). Tamen, la usona generalo Alexus G. Grynkewich, supera komandanto de aliancaj fortoj en Eŭropo, lastatempe deklaris, ke laŭ usonaj militistaj spionaj servoj, Moskvo nek havas la intencon nek la rimedojn por lanĉi tian ofensivon (4).
La timo pri translokigo de rusaj trupoj al baltaj landoj post la milito en Ukrainio baziĝas sur la supozo, ke Kievo restos pasiva anstataŭ ol profiti tian okazon por provi repreni siajn perditajn teritoriojn. Kiel Moskvo povus retiri plejparton de sia armeo el Ukrainio ? Ĉi tiu hipotezo ankaŭ ignoras difekteblecon de la rusa enklavo Kaliningrado, ĉirkaŭita de NATO-membroj. Se Rusio atakus Estonion, Litovio kaj Pollando tuj reagus per blokado ĉirkaŭ la iama Kenigsbergo — aŭ por konkeri ĝin, aŭ por sufoki ĝin ĝis kapitulaco. Sed Rusio ne havas sufiĉajn fortojn por venki polan armeon, kapablan mobilizi pli ol 500.000 rezervistojn. Ĉu S-ro Putin vere riskus tiun enklavon por peceto de Estonio ?
Krome, se Rusio iam vere decidus "testi NATO-n", kiel ĝi farus tion ? Ĉu per atako kontraŭ NATO-membro, metante Vaŝingtonon antaŭ elekto inter humiliga malvenko aŭ rekta milito kontraŭ Rusio — kiu finus aŭ per la malvenko de la lasta, aŭ per nuklea kataklismo ? Aŭ ĉu per atako kontraŭ eŭropa taĉmento en Ukrainio, ne-NATO-membro, kiun Usono ne estas devigata defendi ?
Por konvinki Rusion rezigni siajn postulojn pri la tuta Donbaso, E3 devus inspiriĝi de la propono de la belga ĉefministro Bart De Wever (L'Écho, 14-an de marto 2026) kaj oferti al Moskvo "deal" (interkonsenton), kiu inkluzos normaligon de la rilatoj, rekomencon de aĉeto de rusa energio, kompletan forigon de ĉiuj ekonomiaj punoj, aŭtomatan reaktivigon de ĉiuj punoj en kazoj de nova agreso. Ĉu ĉi tiu oferto estus "ora ponto" sufiĉe larĝa por ebligi al S-ro Putin gardi fieran mienon, asertante ian praktikan venkon ? Neniu povas scii antaŭ ol ĝi estos proponita. Sed ju pli frue ĝi estos farita, des pli bone por ĉiuj koncernataj partioj.
(1) Vidu : "Verdun-en-Donbaso", Le Monde diplomatique, januaro 2026.
(2) "Komuna Deklaro de la gvidantoj de Francio, Britio, Germanio kaj Ukrainio", 7-an de junio 2026, www.elysee.fr.
(3) Vidu : Hélène Richard, "Ĉu la rusa minaco estas reala ?", Le Monde diplomatique, aprilo 2025.
(4) Aysun Bora kaj Anne-Sylvaine Chassany, "Russia 'not looking for conflict', says NATO's top US commander", Financial Times, Londono, 11-an de junio 2026
B.TRAVEN
ĈARO
Mahagonciklo
unua romano
Aŭtoro: B.Traven
Titolo: Ĉaro
Tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
laŭ la unua eldono 1931 „Der Karren“
de Librogildo Gutenberg, Berlino.
Lingve kontrolis
Juan Jacobo Schmitter
Vladimir Türk
Aranĝis
Frank Vohla
Hans-Georg Kaiser
Finredakto
je la 16-a de aŭgusto
en la jaro 2026
1/1
Andreo Ugalde havis pure indiĝenan sangon kaj apartenis al la granda popolo de la celtaloj.
Li devenis de la bieno Lumbojvil en la distrikto de Simojovel. La kompleta nomo de tiu bieno estis Santa María Dolorosa Lumbojvil.
Lumbojvil estis la pramalnova indiĝena nomo de ekonomia komunumo de indiĝenoj kaj ĝi signifas „kultivita tero“. Post la hispana konkerado oni forprenis tiun komunumon de la indiĝenoj, kaj la ĉefa guberniestro, kiu tie komandis, vendis aŭ donacis la grundon al hispana soldulo, al dungosoldato, kiu transformis la komunumon en finca-on, en bienon. La indiĝenoj, la originaj posedantoj, restis en la vilaĝo, kiu troviĝis meze de la iama komunuma terposedo, ĉar ili povis iri al neniu alia loko. Parte ili restadis tie plu pro sentimentala fideleco al la tero, sur kiu ili naskiĝis, kaj parte pro la rapide disvastiĝanta ekkono, ke atendus ilin tute simila sorto, kien ajn ili irus. Ili tiam ne plu estis sendependaj kamparanoj sur propra terposedo. La bienposedanto, la nova mastro sur la grundo, asignis laŭ sia plaĉo kaj bontrovo al ili agrojn, sur kiuj ili kultivis fruktojn bezonatajn por vivteni sin kaj siajn familianojn. Tio estis la pago por la laboro, kiun ili devis plenumi por la nova mastro, kies servutuloj ili fariĝis.
Hispanoj, kiam ili akiris tian komunumon, adoptis la malnovan indiĝenan nomon, ĉar tio estis la ununura maniero ebligi, ke la indiĝena loĝantaro uzinta la nomon dum jarcentoj, povu scii, kie ili estas kaj kien ili apartenas. Sed la hispanoj, por esti certaj pri la protekto de siaj propraj dioj en la ĵus akirita tereno, metis antaŭ la indiĝena nomo bone pian. En tiu ĉi kazo: Santa María Dolorosa.
Pro heredaĵoj kaj vendoj la bieno en la kuro de la tempo trapasis la manojn de multaj posedantoj. Sed tio, kio neniam ŝanĝiĝis ĉe tiaj aĉetoj kaj vendoj, estis la grundo mem kaj ties originaj loĝantoj. Sur la bieno loĝis ankoraŭ la samaj familioj, kiuj tie jam loĝis antaŭ ol venis la hispanoj. Fidele al la tero, ili atendis trankvile kaj pacience la tagon, kiam ili denove estos la posedantoj.
La tiama posedanto estis don Arnulfo Partida, meksikano de hispana deveno. Pri sia hispana deveno li tre fieris, kvankam li verŝajne havis en siaj vejnoj pli da meksika kaj indiĝena sangoj ol hispanan.
1/2
Okazis malofte, ke familiano de la peonoj povis forlasi bienon. Se patro estis peono, ankaŭ la filo estis peono, kaj la filino estis la edzino de peono. Tio estis preskaŭ leĝo. Kaj se peono forkuris por vivi propran vivon, la bienposedanto pagis kvin pesojn al la prezidanto de la distrikta municipalidad, kaj la prezidanto ordonis al la polico kapti kaj rekonduki la eskapintan peonon en la bienon. Post la trasufero de speciala puno pro forkuro, la peono ankoraŭ devis pagi kvin pesojn per laboro. Sed indiĝeno havas tiajn intimajn rilatojn al sia familio kaj al siaj sangokunuloj kaj amikoj, ke peono nur tre malofte ekpensas forkuri de la bieno, al kiu li apartenas.
Andreo Ugalde forlasis la bienon sen fuĝo. Ĉu la forlaso de devena bieno, kvankam ĝi estas certa servuteco por la peono, ĉiam estas bonŝanco, ne respondeblas certe. Estas tre ofte aŭ je lia persona malultilo aŭ je lia avantaĝo. Por scii tion antaŭe aŭ eĉ lerte kaj sukcese adaptiĝi al la nova ĉirkaŭo, mankas al peono la inteligenteco, ĉar la bienposedanto timeme evitis evoluigi ĝin. Kaj se tiu evoluigo de la inteligenteco de la peonoj eĉ okazas fare de la ŝtato, la bienulo fariĝas malagrabla, tiukaze li fariĝas tre maloportuna por la ŝtato. Li fariĝas monarkiisto aŭ bolŝeviko aŭ gvidanto de ribeluloj, io ajn, se li nur povas malhelpi per tio la danĝeran zorgadon de la ŝtato pri siaj peonoj.
Rimarko
municipalidad = municipo aŭ municipio (urbo aŭ teritorio havanta relative sendependan registaron)
1/3
Filino de don Arnulfo edziniĝis kaj vivis ekde tiam en Tenejapa. Tenejapa estas bela kaj pura urbeto priloĝata je duono de meksikanoj, tiel nomataj ladinos, idoj el pursangaj indiĝena kaj blankula partoj. La indiĝenoj kaj la meksikanoj loĝas en izolaj urbokvartaloj. Sed sur la foirplaco kaj en ĉiuj vendejoj la indiĝenoj miksiĝis kun la meksikanoj, tiel kiel ĉie en la mondo miksiĝas loĝantaro de urbo. La meksikanoj havas sian propran urbestron kaj la indiĝenoj havas sian propran jefe, do tribestron aŭ kacikon, aŭ kiel ajn ili nomas lin.
Doña Emilia ne povis trovi en sia nova loĝejo la ĝustajn servoknabinojn. Aŭ ŝi ne povis kutimiĝi al la indiĝenaj knabinoj en Tenejapa, aŭ ŝi volis havi familiarajn vizaĝojn ĉirkaŭ si, aŭ ial ajn. Ĉiukaze ŝi sendis indiĝenan servoknabon kun letero al sia patro. Ŝi petis la patron sendi du knabinojn de la hejma ranĉo. Kaj ŝi tuj menciis la nomojn de la dezirataj knabinoj, Ofelia kaj Paŭlina. Ambaŭ knabinoj jam servis hejme en la domo de la patro, kaj doña Emilia havis ilin dum longa tempo ĉirkaŭ si en la kuirejo kaj en la loĝoĉambroj. Por peti la deziratajn personojn senprokraste, ŝi skribis ankaŭ al la patro, ke li sendu lertan knabon, kiun la juna edzo nepre bezonas en sia vendejo.
Don Arnulfo ne povis rifuzi ion al sia filino, des malpli, ĉar ŝi aludis, ke li fariĝos avo en la preskribita tempo, kion ŝi subite rimarkis en la pasinta semajno. La patro pro tio rapidis sendi la du deziritajn knabinojn, kaj li ankaŭ tuj elektis la knabon, kiu kuniros.
Tiu knabo estis Andreo. Unu el la knabinoj, Ofelia, estis lia onklino. Ĉar li foriris kun sia onklino, estis pli facile por li foriri de la patra jacalito, de la argila kabaneto, en kiu li naskiĝis.
Okazis la unuan fojon en lia juna vivo, ke li foriris de la hejmo. La patrino ploris, kiam ŝi knedis la maizan kaĉon por li. Sed lia patro estis stoika kaj ne montris, kion li vere sentas. Tamen la knabo perceptis per sia vira instinkto, kiel profunde la patro lin amas kaj kiom lin dolorigas la traskuiga apartiĝo. Kvankam tiu ne montris eĉ per la plej eta movo en sia vizaĝo, kion signifas por li la apartiĝo de sia filo. En la nigre brunaj okuloj de la patro estis nur iometa flagrado, stranga brilado, kian la knabo antaŭe vidis ĉe la patro neniam. Sed ĝi malkaŝis al la filo tiom profundan amon, kiun li ĝis tiu momento neniam supozis ĉe la patro. Ĉar Criserio estis simpla viro, kiu sciis pri la mondo kaj la vivo ne pli ol instruis lin kaj povis instrui lia milpa, la maizkampo, lia fazeola kampo, liaj ŝafoj, la kampoj kaj brutaroj de lia patrono, li povis esprimi nek per vortoj nek per gestoj siajn sentojn, li ankaŭ tute ne ekpensis esprimi ilin.
Tiu palpebrumo en la okuloj de lia patro ĉe la adiaŭo de la filo de hejme destinis la tutan pluan vivon de la knabo. Ĝi estis la granda turnopunkto en la formado de lia karaktero kaj la komenco de lia sortokonstruado. Andreo tiam havis dek unu jarojn.
Rimarko
ladinos = ladinoj (ne en PIV)
ladino = mestizo = ido de blankulo kaj de indiĝeno, en Ĉiapaso uzata specife por kontrasti indiĝenojn kaj neindiĝenojn, do ne nepre nur mestizoj, sed ankaŭ blankuloj
1/4
La du knabinojn oni sidigis sur ĉevalojn, kaj iliajn malmultajn vestoĉifonetojn kaj dormokovraĵojn oni pakis en fragmitajn matojn kaj poste sur mulon. Andreo kaj la junulo, kiu estis kunsendita, por ke li akompanu ilin kaj rekonduku la bestojn, iris perpiede.
La vojaĝo daŭris tri tagojn.
Havante hejmsopiron, ambaŭ knabinoj kaj la knabo sentis plifaciliĝon, kiam ili revidis la bone konatan vizaĝon de doña Emilia en Tenejapa. Eĉ kvankam ŝi naskiĝis en la domo de la patrono, Doña Emilia naskiĝis ja sur la sama tero kiel ili. Ŝi estis nur jaron pli aĝa ol Ofelia kaj nur tri jarojn pli aĝa ol Paŭlina. Ili kune plenkreskis, ĉar la du indiĝenaj knabinoj tre frue komencis sian servon en la domo. Kaj en tiu domo ili kune mastrumadis en la kuirejo kaj en la loĝoĉambroj, kune ridis, ploris, dancis, surgenuis antaŭ la sanktaj bildoj en la kapelo de la bieno kaj havis siajn komunajn sekretetojn. Doña Emilia parolis la indiĝenan lingvon tiel flue kiel la knabinoj, kaj la knabinoj scipovis sufiĉe de la hispana lingvo por komprenigi sin inter meksikanoj.
Doña Emilia estis ĉiam tre ŝatata ĉe la peonaj familioj de lia patro, kvankam kompreneble kun la ofta limigo, ke oni ŝatis ŝin tiel, kiel en reĝlando iafoje oni ŝatas la kronprincon pli ol la reĝon. Sed ŝi ĉiam helpis al malsanuloj kaj provis esti justa, kiam ajn tio estis ebla, se laŭ ŝia opinio maljustis iu al iu el la peonoj, la patro aŭ la mayordomo, la intendanto. Kaj tiel, restante en la proksimo de la familiara junulino, la du knabinoj kaj la knabo jam post kelkaj tagoj preskaŭ forgesis, ke ili troviĝas en nova ĉirkaŭo.
Don Leonardo, la edzo de doña Emilia, estis afabla viro, kiu ŝajne ne povis esti malica al iu ajn. Li ankaŭ ne interesiĝis pri la servistaro de sia edzino. Al la knabinoj ŝajnis, ke li estas pli bona kaj pli bonkora patrono ol don Arnulfo, kiu ofte tre koleriĝis.
1/5
Don Leonardo estis comerciante, komercisto. Li havis en Tenejapa certan tienda de abarrotes, nutraĵvendejon kaj magazenon por ĉiuj specoj de varoj: sukero, kafo, maizo; fazeoloj, sapo, faruno, brando, konservujoj, ŝuoj, lanternoj, hakiloj, konfekciaj vestaĵoj, ĉemizoj, kotonŝtofoj, silkaj rubandoj, fonografoj, medicino, tabako, sanktaj bildoj, inko, biero en boteloj, parfumoj, seloj, kartoĉoj. Estis kvazaŭ Wanamaker Department Store en liliputa formato, kiun oni devis nomi en tiu duone indiĝena kaj duone meksika urbo Tenejapa kun ĉirkaŭ mil loĝantoj granda kaj metropola.
Don Leonardo tute bone sola kapablis zorgi pri la ampleksa vendejo. En ekstrema kazo, se venis tro multe da homoj, ekzemple, se ino deziris kandelon por tri centavoj kaj indiĝena ino samtempe por du centavoj volis havi ricinan oleon, doña Emilia kelkfoje alsaltis por helpi. Sed, ke du homoj samtempe venis en la vendejon por aĉeti ion, tio okazis nur malofte, kaj se tio efektive iam okazis, tiam en foira tago. La kutima vendeja tago pasis tiel, ke frumatene je la kvina kaj duono kaŭris antaŭ la pordo indiĝeno, kiu en la sama momento, kiam oni malfermis, eniris kaj postulis por quinto, do por kvin centavoj, tabakfoliojn. Du horojn poste venis infano kaj postulis por medio, do por ses centavoj, muelitan kafon. Je la deka kudristino sendis infanon pro maŝinaj kudriloj de la grandeco sep. La vendeja posedanto ordonis informi, ke li ne havas la grandon sep. La infano kuris hejmen, revenis kaj diris, ke ankaŭ grando ok akcepteblas. Don Leonardo ordonis informi, ke li, bedaŭrinde, ankaŭ la grandon ok ne havas, sed nur grandon naŭ. La infano revenis kaj aĉetis por tri centavoj kudrilon de la grando naŭ. En la paso de la tago oni interŝanĝis tiam la kudrilon kvarfoje, ĝis la partioj finfine interkonsentiĝis vespere pri grando kvin kaj la vendo estis finita per tio; sub la kondiĉo, ke la kudristino havas la rajton interŝanĝi la kudrilon en la paso de semajno, se la grandeco tamen ne taŭgus.
De tempo al tempo kompreneble ankaŭ paro da botoj trovis aĉetanton, aŭ ses metroj da krepŝtofo aŭ dudek kvin piloloj el kinino aŭ eĉ tuta blua robo por dudek tri pesoj. Tio estas, dudek tri pesojn don Leonardo postulis por ĝi, ĉar li importis la robon laŭ aserto el Nova Jorko. Post kvar horoj la robo estis vendita por dek kvar pesoj, kion don Leonardo kaj ankaŭ la aĉetintino priploris, aŭ almenaŭ ŝajnigis priplori. Li, ĉar li devis fordoni la robon sub la aĉetprezo kaj nur pro tio povus fari tion kaj faras, ĉar ŝi estas najbarino kaj iros al geedziĝa festo, kaj ĉar li esperas, ke ŝi ekde nun estos lia fidela klientino ĝis la fino de lia vivo. Dum ŝi ŝajnigis plori, ĉar ŝi intencis aĉeti robon nur por ok pesoj kaj nun devas fordoni sian tutan ŝparitan monon, por ke ŝi povu pagi ĉi tiun skandale multekostan robon. Kiam la vendo estis finita, don Leonardo rakontis al sia juna edzino, ke li gajnis ses pesojn je la robo, kaj la aĉetintino rakontis en la tuta urbo, ke ŝi lerte trompis don Leonardon, ke ŝi avantaĝe akiris la robon, kiu valoras minimume tridek pesojn, por la ridinde malgranda prezo de dek kvar pesoj, kaj ke ŝi aĉetis neniam en sia tuta vivo tian bonan kaj modernan robon por tiom malmulte da mono.
Tiu tienda sinjoron Leonardon ne riĉigis, kaj apenaŭ bonstatigis. La konkurenco estis tro granda. Ĉiu tria domo en la urbeto estis vendejo. Kompreneble la ceteraj vendejoj ne estis tiel grandaj kaj la varoj ne tiom multaj, kiom tiuj de don Leonardo. La plej multaj vendejoj ne estis pli ol anguletoj, kaj en duono de ĉiuj vendejoj oni povus aĉeti ĉiujn ekzistantajn varojn por la elvenda prezo de dek pesoj, kaj ĉe tio oni eĉ riskus perdi monon.
Don Leonardo faris aliajn negocojn, kiuj enspezigis pli. De indiĝenaj kamparanoj, loĝantaj en sendependaj komunumoj, li aĉetis grandkvante maizon kaj vendis ĝin poste kun konsiderinda profito en la pli grandaj urboj Jovel, Tukstla, Yalanchen, Balún-Canán. Li aĉetis en la distrikto Simojovel kafon kaj en la distrikto Pichucalco kakaon kaj vendis tiujn varojn al la pli grandaj usonaj aĉetistoj de kafo kaj kakao ĉe la fervojstacio. Li aĉetis en Hucutsin milojn de tabakfaskoj kaj vendis ilin al la komercistoj en la urboj. Li faris tiujn negocojn ne grandskale. Kompreneble ne. Por tio mankis al li sufiĉe da kapitalo, kaj ĉeestis ankaŭ tro multe da aliaj grandkvantaj aĉetistoj, kiuj malfaciligis reciproke la vivon kaj la ekzistadon. Krome la produktado ne estis sufiĉe granda kaj stabila por riĉigi lin. Sed tamen tiuj kromnegocoj estis granda helpo por atingi komfortan staton. Li havis taŭgajn kialojn konsideri sin pli bonstata ol lia bopatro, don Arnulfo.
Rimarkoj
Balún-Canán = antikva majaa nomo, loko, kie troviĝas nun la urbo Comitán en Ĉiapaso.
Jovel = malnova indiĝena nomo de San Cristóbal
1/6
Ĝis nun lia onklino helpis al li en la vendejo. Sed ekde lia geedziĝo la onklino kaj li estis malamikoj. Patrinoj kaj onklinoj estas tiaj, ke ili fariĝas malicaj kaj eĉ mordemaj, se iliaj protektatoj geedziĝas kaj ili ne estas kunakceptataj en la geedzeco ĝoje kaj per vaste etenditaj brakoj. Kaj onklinoj, speciale, se ili estas onklinoj postrestintaj, foje pli sangosoifas ol bopatrinoj. La bopatrino, eĉ la bona, la escepto, estas postrestaĵo el la tempo de la kavernaj homoj. Tion oni tiel ofte forgesas, kaj tial la ŝercoj pri la bopatrino estas plej ofte tiel enuaj.
Don Leonardo ne emis havi sian junan edzinon ĉiam en la vendejo, kvankam tio estis normala en malgrandaj urboj de Meksiko kaj precipe en etaj vendejoj de la suba meza klaso. Meksikanino ĉe negocoj tre superas viron. Ŝi estas pli laborema ol li, pli lerta kaj pli rapida en la komprenado de situacioj. Kiam la inoj en la lando Meksiko iutage eniros la politikon – okazaĵo, kiu ĉe la elektoj de la jaro 1929 tre proksimis – tiam la meksika respubliko certe havos internan pacon kaj enorme progresos, ĉar meksikaninoj disponas pri io, kio tute mankas al meksikana viro: la kapablo antaŭkalkuli kaj la trankvilo pacience atendi la antaŭkalkulitan.
Ĉar don Leonardo ne deziris vidi sian edzinon ĉe la laboro en la vendejo, almenaŭ ne necese, li pensis pri knabo, kiun li tiel povus instrui en la vendejo, ke li kapablos anstataŭi lin, kiam li, pro siaj aĉetoj ne povas esti hejme. Doña Emilia priskribis kaj rekomendis la knabon Andreo al li. Andreo venis naŭjara en la patronan domon de don Arnulfo por servi ĉe la manĝotablo. En la ranĉoj kaj haciendas en Meksiko preskaŭ ĉiam knaboj servas ĉe la manĝotablo, tre malofte knabinoj. Estas preskaŭ ĉiam knaboj de unu aŭ de kelkaj peonoj de la hacienda, do ĉiam indiĝenaj knaboj. Kompreneble ofte estas ankaŭ infanoj, kiuj naskiĝis kiel rezulto de amrilatoj de la biena patrono aŭ de liaj plenkreskaj filoj kun unu aŭ pluraj indiĝenaj knabinoj de la bieno.
La laboro de knabo en la domo de patrono estas konsiderata deviga laboro, kiun oni kreditas al lia patro. Al patro de filo oni asignas eble iom pli grandan agron, aŭ oni minusas unu aŭ du tagojn de lia dusemajna ĉiumonata deviga laboro ĉe la patrono, aŭ li ricevas la rajton tenadi kelkajn kaprinojn aŭ eĉ bovinon sur la paŝtejoj de la patrono, aŭ la knabo nuligas per sia laboro ŝuldon ĉe la patrono faritan de la patro, eble pro tio, ke tiu bezonis ŝtofon por ĉemizo aŭ ĉar li akiris porkidon aŭ hundeton de la mastro.
Andreo servis ne nur ĉe la tablo, sed li helpis ankaŭ ĉe la lavado de manĝilaro, li helpis ĉe la purigado de ĉambroj, akvumis la florojn en la ĝardeno, purigis rajdistan ekipaĵon de la patrono, helpis ĉe la banado de la rajdoĉevaloj, helpis alporti akvon el la rivero, kaj kiam videble nenio alia farendis, vokis lin la mayordomo, la intendanto, kaj tiukaze li devis helpi ĉe la tordado de ŝnuroj. Kaj tamen, kion ajn li faris, ĝis la eksceso li laboris neniam. Tiel, kiel neniu peono devis laboraĉi ĝismorte, eĉ ne unu el ili, kvankam ili ĉiuj troviĝis en certa formo de servuteco. Sur tiu bieno ĉiukaze ne, ĉar oni faris nenion tro haste, nek ĉi tie nek sur iu alia bieno en la posedo de meksikano aŭ de hispano kun indiĝena sango. Se iu el la domo iam alvokis la knabon Andreo, kaj tiu ne venis, ĉar li interbatiĝis kun aliaj knaboj de la vilaĝo, oni superŝutis lin per insultoj, kaj ĉeokaze ankaŭ vangofrapo trafis lin, sed poste oni tuj forgesis la incidenton.
Kaj tamen la servo en la domo por Andreo estis granda avantaĝo. Li aŭskultis tie la hispanan lingvon kaj en la tempo post la alveno en Tenejapa-n, li lernis la lingvon tiel rapide, ke li baldaŭ povis paroli ĝin tiel bone, kiel la tieaj meksikanaj knaboj. Kaj ĉar li samtempe parolis ankaŭ sian gepatran lingvon, la celtalan, kiun la indiĝenoj en Tenejapa kaj en ties vasta ĉirkaŭo parolis, malgraŭ tio, ke ĝi iom deflankiĝis de la dialekto de Andreo, la knabo havis grandan valoron por don Leonardo. Ĉar don Leonardo havis, precipe en foiraj tagoj pli da klientoj indiĝenaj ol meksikanaj.
Don Leonardo baldaŭ havis bonan opinion pri la knabo. Andreo volonte lernis kaj li estis inteligenta kaj lerta. Li lernis rapide diferencigi la diversajn varojn kaj ĝuste nomi ilin, li lernis, por kio ili uzeblas kaj kiun kvaliton ili havas, li memortenis iliajn prezojn kaj baldaŭ li lernis ankaŭ, kiun maksimuman prezon li devas proponi por certa varo kaj kiom multe eblas malpliigi ĝin, por ke lia mastro ankoraŭ havu gajnon.
Don Leonardo sendis la knabon en vesperan lernejon, por ke li lernu legi, skribi kaj kalkuli. Ne pro troigita amo al la knabo kaj eĉ malpli pro zorgo pri la estonteco de la knabo, sed kun certeco pro pure egoistaj motivoj, ĉar tio estis utila por li mem. La knabo nur tre malmulte scipovis kalkuli. Kiam iu kliento donis al li peson kaj la venditaj varoj kostis okdek ses centavojn, li devis unue demandi don Leonardon aŭ doña Emilia-on aŭ devis eĉ antaŭe serĉi ilin, por ke ili diru la sumon, kiom li devos redoni. Tio estis komplika, kaj ofte ĝena, kiam don Leonardo ekzemple sidis ĝuste ĉe la tablo aŭ volis legi gazeton. Kaj krome tio estis molesta, ke la knabo ne povis legi surskribojn sur kestoj kaj pakaĵoj kaj pro tio ofte malfermis malĝustajn kestojn aŭ intermiksis ciferojn de la prezoj kaj tiel riskis vendi varojn tro malkare.
Don Leonardo konsideris kaj konkludis kalkulinte, ke la knabo havus pli grandan valoron, se li povus legi, skribi kaj kalkuli. Ĉi tie je malgranda skalo okazis nur tio, kio ĉie en la mondo okazas grandskale. La fabrikistoj, la grandkapitalistoj, la grandbienuloj en la fundo de sia naturo malinklinas la klerecon de la proletoj. Ili ĝuste kaŭze sentas, ke la edukitaj proletoj povas endanĝerigi ilian privilegiitan pozicion en la mondo. Sed la ekonomia vivo fariĝis tiom komplika kaj komplikita, ke fabrikiston, kiu havas needukitajn proletojn, bankrotigas tiuj fabrikistoj, kiuj arigas edukitajn kaj tre inteligentajn laboristojn ĉirkaŭ si. Tornisto de fero, kiu ne povas kalkuli, kiujn transmisiajn radojn li devas alĝustigi, se li devas torni unucolan kanelon el dek heliceroj, estas en la nuna tempo sen valoro por fabrikisto. La maŝinoj, kiujn la laboristoj devas manipuli en la nuna tempo, plej ofte estas tiel komplikaj, ke la laboristo, kiu ne povas fulmrapide legi ĉiujn surskribojn sur sennombraj levumiloj, radoj kaj brakoj sur sia maŝino, povas kaŭzi al fabrikisto dum du sekundoj ekzemple damaĝon dekmildolaran. Laboristo, kiu ne kapablas legi kaj kompreni surskribojn kaj labori laŭ la prezentitaj teknikaj desegnaĵoj, ne estas uzebla por nuntempa fabrikisto. La nuntempa kapitalisto, por esti kaj resti kapitalisto, devas subteni, ja eĉ instigi la ŝtaton, ke ĝi donu al la infanoj de la proletaro tian edukitecon, kian antaŭ cent jaroj nur malofte havis la infanoj de fabrikistoj, ĉar li ja iutage bezonos ilin kiel laboristojn. La kapitalisto devas subteni la edukadon de la proletaro kun siaj pagitaj impostoj. Li faras tion kun kolerego en la koro, sed li ne havas alian eblon. En la nuna tempo, kaj eĉ pli en la estonteco, en la unua loko en la mondo ne staros tiu lando, kiu havas la plej kleran regantan klason, sed tiu decidos pri la valoro de la dolaro, kiu edukas interne de siaj landlimoj la plej kleran proletaron.
Tial estis puraj konsideroj pri utileco kaj propra avantaĝo, kiuj instigis don Leonardon, doni al la knabo limigitan lernejan edukadon. Kaj oni certe jam nun povas diri, ke tiuokaze, se la knabo iam farus individuan uzon de sia klereco laŭ maniero, kiu ne plaĉus kaj ne utilus al don Leonardo, tiu nomus lin sendankema kreitaĵo, knabo, el kiu li faris homon, kaj kiu nun rekompencas la grandan bonecon de sia mastro per senhonta sendankeco. Kaj li aldonus, ke tiukaze, se li, don Leonardo, estus sciinta tion pli frue, li estus lasinta la knabon en ties kota indiana vilaĝo kaj certe sin detenus de tio elspezi monon, por ke la knabo lernu ion.
La nekara mono, elspezita de don Leonardo por la lerneja edukado de la knabo, ne estis konsiderinda,estis sesdek centavoj ĉiumonate. Sed don Leonardo faris laŭtan bruon pri tiuj elspezoj.
Efektive li havis kaŭzon multe paroli pri tio. Li certe estis la ununura homo en la urbo, kiu sendis indiĝenan servoknabon en la lernejon kaj eĉ pagis tion. Al aliaj meksikanoj loĝantaj en Tenejapa kaj havantaj indiĝenajn servinfanojn, eĉ ne venis en la kapon ebligi al siaj servantoj la akiron de iom da edukiteco. La servinfanoj, ĉu knaboj ĉu knabinoj, laboris de la kvina frumatene ĝis la deka vespere. Ne estis en ĉiu kazo streĉiga laboro, sed ili ĉiam devis esti sur la piedoj, kaj ili devis ĉeesti, kiam ajn oni vokas ilin. La servinfano ne malhaveblis eĉ horon. Almenaŭ imagis tion liaj gemastroj. Kaj sendi lin eĉ en lernejon estus ne nur frenezaĵo, sed ankaŭ peko. Frenezaĵo ĝi estus tial, ĉar povus okazi, ke la indiĝena knabo post iom da tempo pli kapablus kaj pli scius ol la propra filo de la mastro. Ĉar oni kutime tre neglekte zorgis pri la edukado de la gemastraj infanoj. Plej ofte oni rigardis tion sukceso jam tiam, kiam ili iom povis legi kaj skribi. Peko estis pro tio, ĉar la eklezio ne estis tre bonvolema, se temis pri la edukado de la indiĝenoj. La eklezio volis lasi la indiĝenojn en ilia senkulpeco kaj senscieco, ĉar tiel la ĉiela regno estas certa al la senkulpaj infanetoj, dum ĉe edukita indiĝeno oni neniam scias, kien kondukos lin lia eduko. La ekzemplo de la indiĝeno Benito Juarez estis tiam ankoraŭ tre freŝa kaj restas freŝa eĉ nun. Tiu indiĝeno el Oaksaca, vivinta ĝis la dekkvina jaro en paradiza senscieco, ricevis la eblon akiri iom da edukado. Kaj kiam tiu post multaj penoj finfine fariĝis klerigita homo, li konfiskis la eklezian posedon por la meksika popolo kaj tiel radikale stucis la eternajn rajtojn de Dio persone transdonitajn al la eklezio, kiel kuraĝis tion antaŭe ankoraŭ neniu kontraŭ la katolika eklezio. Ne mirakle, ke la eklezio oblikve rigardis la edukadon de la indiĝenoj. La sesdek centavoj, elspezataj de don Leonardo por la lerneja edukado de Andreo, fakte estis multe malpli granda elspezo ol ŝajnis. La kialo: Andreo ne ricevadis salajron.
Kiu estus tiel freneza pagi salajron al indiĝena knabo?! La indiĝena knabo devas ĝoji pri la honoro, ke oni permesas al li labori. Tio estas sufiĉe da salajro. Kaj la patronon oni danku por tio, ke li okupas lin. Andreo ricevis la manĝon. Ĝi estis abunda. Tion oni devas koncedi. Sed lia manĝo estis malofte io alia ol flanoj el maiza kaĉo, nigraj faboj kaj akraj kapsikoj, aŭ por diri tion pli precize, tortillas, frijoles kaj akra verda pepro. Se la knabo ne tuj ĉemanis, kiam oni vokis lin, aŭ se li misfaris ion dum sia laboro, oni diris ĉiufoje al li, ke li eĉ ne meritas la manĝon, kiun lia mastro ĉiutage perdas pro li.
Krom la nutraĵoj li ricevis ankaŭ la vestaĵojn de sia patrono. La vestoj konsistis el blanka kotonpantalono, blanka ĉemizforma kotonjako kaj bastĉapelo. Ŝuojn kaj botojn la knabo ne ricevis. Eĉ ne sandalojn. Li iris ĉiam nudapiede kaj neniam dum sia vivo havis ion je la piedoj. La knabo kutimiĝis pri tio kaj ne sciis tion pli bone.
Kiam estis fiesta, la festo de la sankta patrono de Tenejapa, la knabo ricevis eble kvin centavojn, aŭ se lia mastro estis en donacema humoro, du realojn, do dudek kvin centavojn, por ke li povu aĉeti dulces, bombonojn. Tio estis unufoje en la jaro, ĉar la fiesta okazis nur unufoje en jaro. Sed tio ne estis ĉio. Se la knabo havis sian día del santo, la tagon de sia propra sankta patrono, li ricevis denove dek centavojn kaj eble novan cinturón rojo de lana, ruĝan lanozonon, rubandon, kiu servis por la firmtenado de lia kotonpantalono ĉirkaŭ la koksoj.
Liton li ne havis. Li ankaŭ ne kutimiĝis pri iu. Li dormis sur petate, sur mato el basto, kiun li sternis en angulo de la kuirejo aŭ en angulo de la portiko. La petaton li kunprenis de hejme. Ĉar la knabo ricevis ankaŭ dum sia servado en la patrona domo de la bienulo neniam salajron, kaj tie eĉ ne unu centavon sur la manon, li tute ne sciis, kio estas salajro. Kaj ĉar li nun ricevis dufoje en la jaro kelkajn centavojn de sia mastro, li opiniis, ke li faris en sia vivo grandan paŝon antaŭen. Jen sistemo, kiu kapitaliston povus paligi pro envio, kaj kies laŭleĝa tutmonda enkondukado estas la volupta revo de ĉiu labordonanto.
1/9
La instruisto facile povis eduki la knabon por sesdek centavoj ĉiumonate.
Li havis salajron da dudek kvin pesoj dum monato.
La Jefe Politico, la distrikta ĉefo, havis sescent pesojn ĉiumonate, se oni ne konsideras la enspezojn, kiujn li enkasigis el ĉantaĝoj kaj kiel ŝmirmonojn. Tio estis pli ol ties salajro.
El ĉiuj dungitoj de la ŝtato la instruisto havis la plej malgrandan salajron.
Prokurorojn kaj policajn direktorojn oni pagas dudekoble pli bone. Oni pagas ilin dudekoble pli bone kaj estimas ilin centoble pli alte, ĉar estas ilia tasko ronĝi la difektojn de la homaro. Tasko, kiu estas necesa por konservi la ŝtaton kaj komprenigi al la homoj, ke la agnosko de la privata propraĵo estas signo de la civilizacieco.
La instruisto ne povis ĉantaĝi iun, ĉar li havis je tio nek rajton nek la potencon. Kaj neniu penis pagi ŝmirmonon al li, ĉar estis tute egale por la gelernantoj aŭ iliaj gepatroj, ĉu iu en la lernejo sukcese trapasis ekzamenon, ĉu ne.
Li povis plibonigi siajn enspezojn nur per tio, ke li aranĝis vesperan lernejon por plenkreskintoj kaj infanoj, kiuj dum la tago ne povis veni en la lernejon. La plimulto de la urbetaj infanoj, kaj de la indiĝenoj ĉiuj, devis labori dum la tagoj. Kelkaj sur la kampoj, kaj la aliaj en iu hejmindustrio, kie ili gisis kandelojn, tordis cigaredojn, formis el argilo kuirejajn vazojn, teksis lanajn kovrilojn, prilaboris ledon, bolis bombonojn kaj plektis ĉapelojn.
La instruisto kalkulis por ĉiu lernanto, ĉu plenkreska ĉu ne, peson ĉiumonate. Multaj familioj ne povis pagi tion, kaj tial la infanoj restis sen lerneja edukado. Don Leonardo estis bona komercisto, li sciis, kiel formarĉandi de la peso, pagenda al la instruisto por Andreo, ankoraŭ kvardek centavojn. Oni decidis, ke Andreo iru ĉiun vesperon en la lernejon, kiu okazis de la sepa ĝis la naŭa aŭ ĝis duono antaŭ la deka. Andreo volonte tien iris, ĉar li ekhavis ĝojon pri la lernado. Sed, se lia patrono bezonis lin en la vendejo, li ne permesis al li iri en la lernejon. La vendejo estis pli grava, kaj la lernado estis nenio alia ol disipo de tempo.
Don Leonardo ne aĉetis librojn por la knabo. Kiam li efektive iam donis al li malpuran skribokajeron el la vendejo aŭ duone rompitan krajonon aŭ malfreŝan inkon en boteleto, li faris tion kun multaj vortoj kaj tordita mieno. Sufiĉis ja, se la knabo ricevis malnovan pakpaperon, kiu ne plu uzeblis por envolvi ion. Kaj sendite ien, Andreo devis atenti surstrate, ĉu ne eblas levi krajonstumpeton, kiun iu perdis aŭ forĵetis.
Kvankam tiu maniero de edukado tute ne estis kompleta, Andreo lernis multon.
La plej grava afero, kiun li lernis, estis tio, ke la edukado gravas. Eĉ la gravecon scipovi legi kaj skribi oni ekkomprenas nur tiukaze, se oni jam scipovas legi kaj skribi.
***
PS: Ĉiujn pliajn ĉapitrojn vi povas legi en:
***
de Hans-Georg Kaiser (noreply@blogger.com) je 2026-09-05 13:52
B.TRAVEN
REGISTARO
Mahagonciklo
dua romano
romantraduko el la germana
***
PRI LA TRADUKO
Aŭtoro B.Traven
Titolo Registaro
Tradukis
Dorothea & Hans-Georg Kaiser
laŭ la unua eldono de la romano „Regierung“
el la jaro 1932 de Librogildo Gutenberg en Berlino
Lingve kontrolis
Vladimir Türk
Aranĝis
Frank Vohla
Hans-Georg Kaiser
Finredakto
je la kvina de septembro
en la jaro 2026
***
Ĉapitro 01
La politika ĉefo en la orienta distrikto estis don Casimiro Azona. Kiel ĉiu jefe politico, tiel ankaŭ don Casimiro unuavice celis nur sian propran prosperon. Li servis al la patrolando, ne favore al la patrolando kaj al ties loĝantoj, sed por enspezi pere de la patrolando koste de la popolo. Ĉimaniere oni pli agrable laboras kaj antaŭ ĉio oni vivas pli bone. Se oni kiel servisto de la ŝtato ne povas pli enspezi ol estro de taverno, jen vere ne estas kaŭzo, kial oni havu la ambicion meti siajn plej bonajn fortojn en la servon de nacio.
Unue celinte la sukceson nur por si, li donis sufiĉe da atento pri sia familio. Post tio sekvis liaj intimaj amikoj. Tiuj amikoj helpis kapti ŝtatan postenon; kaj li devis konservi ilian favoron, por ke ili lasu sidi lin sur tiu posteno, tiom longe ĝis kiam unu el ili pensos la tempon veninta nun por si mem konkeri la postenon.
Ĉiuj liaj familianoj ĝis la plej malproksima membro estis prizorgataj: nevoj, kuzoj, bofratoj, onkloj, fratoj kaj ties nevoj, kuzoj, bofratroj kaj filoj. Ili restadis en siaj oficoj kiel impostaj administrantoj, urbestroj, poŝtejaj estroj, policaj ĉefoj, pacjuĝistoj tiom longe, kiom li mem povis teni sin en la ofico. Tial ili ĉiuj estis je lia flanko, kion ajn li faris, egale kiom ajn li ŝtelis. Li nur ne rajtis eventuale molesti ilin mem per ekzamenoj, kontroloj kaj per leĝoj, kiam ŝtelis ili. Ĉio, kion ili faris, ĉu laŭleĝe aŭ kontraŭleĝe, li devis sankcii.
Tiu ĉi maniero de administrado de la ŝtata prospero komenciĝis supre ĉe don Porfirio, ripetiĝis tiel plu en la ministerioj, tiel estis daŭrigata ĉe la generaloj, ĝi esprimiĝis sammaniere ĉe la guberniestroj de la diversaj federaciaj ŝtatoj kaj estis tiel daŭrigata ĝis la alkaldo de la plej eta komunumo.
La tuton oni nomis en la gazetoj kaj lernejaj libroj: la saĝa kaj bone ordigita organizo de la respubliko.
Ĉar supre estis malmultaj aŭ plej ofte tute neniuj kapabloj, tial oni esperis malsupre ecĉ pli malmulte. La loĝantaro ĝojis, ke ĝi rajtas vivi. Kaj se la najbaro neatendite estis murdita, ĉar li ekscitiĝis pri la fuŝmastrumado de la administrado kaj pri tro senindulga ŝtelado kaj subaĉetado, jen liaj plej proksimaj najbaroj kaj amikoj ĝojis, ke tio ĉifoje ne trafis ilin mem. Oni enfosis la murditojn kaj tuj forgesis ilin. Oni rememoris pri ili nur por ĉeokaze diri: „Kial li ne tenis sian langon en la buŝo?“
Rimarkoj
alkaldo = vilaĝestro, vilaĝa juĝisto
don = sinjoro
02
Don Casimiro havis amikon, jen don Gabriel Orduñez.
Tiu don Gabriel estis brutkomercisto, sed li malgajnis preskaŭ ĉion, kion li posedis, pro hazardoludoj, kaj tion, kio postrestis, li fordrinkis.Poste li entreprenis vendejon, ĝis kiam liaj kreditoroj iutage devis fermi ĝin.
Li estis amiko de don Casimiro ekde ilia kuna lerneja tempo. Kaj kiam li iutage lamentis ĉe don Casimiro, kiel malbone li fartas kaj kiel ĉiam persekutas lin la malfeliĉo, diris don Casimiro al li: „Mi atentos, kion mi povos fari por vi.“
Kelkajn semajnojn pli poste, kiam don Casimiro venis dum inspektada vojaĝo tra la distrikto, li ie retrafis don Gabriel-on. Don Gabriel memoris lin pri sia malfeliĉo, kaj ĉar don Casimiro havis bonan koron kaj ne povis vidi suferi siajn amikojn, li diris: „Mi ne havas multon por vi. Ĉiu posteno estas okupita. Kaj ĉiuj gluiĝis al la posteno kiel peĉo. Sed mi havas tie malgrandan lokon kun indiĝenoj, Bujvilum. Malicaj uloj estas tie, ili ne lasas subigi sin, ili ribelas kontraŭ ĉio. Se mi sendas soldatojn tien, ni ĉiam forbruligas ĉiujn kabanojn. Sed ni ne povas kapti iun. Ili ĉiam sufiĉe rapide skuas la polvon de la piedoj kaj fuĝas en la ĝangalon, kie ni ne povas eligi ilin. Se ĉio forbruliĝis kaj ni sternis la maizkampojn, ili revenas post certa tempo kaj restarigas sian vilaĝon, kvazaŭ estus okazinta nenio. Kaj tiam ni lasos ilin denove en paco. Impostojn ni ne povas ricevi de ili. Se vi volas iri tien, tiukaze mi faros el vi tie lokan sekretarion. Vi malfermos lernejon. Kaj mi donos al vi precipan koncesion vendi brandon. Vi malfermos cárcel-on, municipan karceron, bonan prizonon. La ceteran vi ja scias. Do, se vi volas iri tien. Tiun okupon vi povus ricevi. Alian mi momente ne havas por vi.“
Don Gabriel havis tre taŭgan revolveron kaj li estis eksterordinare bona celpafisto. Kaj ĉar la indiĝenoj ne havis revolveron kaj ankaŭ ne povis aĉeti iun, ĉar ili ne havis monon kaj ĉar krome estis severe malpermesite vendi al ili revolverojn aŭ fusilojn, escepte de ĉasfusiloj ŝarĝeblaj tra la buŝo, don Gabriel akceptis la postenon. Li transprenus ankaŭ la gardadon de bolanta peĉokaldronego en la infero, se oni ofertus la okupon al li. Li tiel profunde sidis en la kaĉo, ke ne restis elekto por li. Serĉi elirvojon el sia ekonomia krizo helpe de honorinda laboro, pri tio li rezignis jam antaŭ preskaŭ dudek jaroj. Posteno en la ŝtato ĉiam estas la plej sekura. Oni devas nur malfermi kaj malfermteni la okulojn por rapide kapti tion, kio ie elrigardas videbla ĉe la nazo.
Pri la detaloj de lia nova ofico oni ne devis inici don Gabriel-on. Specialaj administradaj leĝoj por tiu loko ne ekzistis. Kaj eĉ, se ili ekzistus, don Gabriel ne devus peni scii ilin aŭ ilin eĉ atenti. Li estis ja amiko de la jefe politico. Li agis laŭ plej bona bontrovo kaj laŭ plej bona plaĉo. Li devis sendi ĉiun monaton raporton al la ĉefo, en kiu li raportis pri la nombro de la naskoj, pri la nombro de la mortintoj, pri la nombro de la brutaro. Se li estus trudata pafmortigi kelkajn indiĝenojn, li povus raporti tion aŭ ne. Se li sciigus tiajn aferojn, li devus atenti nur, ke li ne forgesu skribi, ke li agis pro necesa memdefendo kaj, ke la pafmortigito publike insultis la guberniestron. Ekzamenado ne okazus, ĉar tio kostus monon. Kaj ĉar oni ne atendas de sekretario, ke li mensogas en raporto, speciale, se li estas amiko de la politika ĉefo kaj de tiu rekomendita por la ofico.
03
Bujvilum estis sendependa pueblovilaĝo de la indiĝenoj. Ĝi estis priloĝata de la baĥajontekoj, jen tribo de la celtaloj.
La baĥajontekoj estis tre agemaj indiĝenoj, tre fervoraj agrokulturistoj kaj fervoraj brutbredistoj. Iliaj brutaraj bestoj estis kaproj kaj ŝafoj, krome sufiĉe da porkoj. La porkoj havigis al ili viandon kaj grason. El la vendo de la porkoj al vagadantaj aĉetistoj ili enspezis la monon por aĵoj, kiujn ili mem ne povis produkti, kaj kiujn ili aĉetis en la pli grandaj lokoj de la regiono. Ekzemple maĉetojn, hakilojn, kotonŝtofojn, kudrilojn kaj pinglojn, pulvoron kaj pezajn plumbokugletojn por fusiloj.
El la lano de la ŝafoj iliaj inoj faris kovrilojn, jupojn, ĥorongojn kaj rubandojn. Ĉar tiuj aĵoj estis tre altkvalitaj, ili povis vendi multajn el la memfaritaj aĵoj kiel varojn en la granda urbo Jovel sur la foirplaco. Iliaj varoj ĉiam estis tre dezirataj kaj ili povis fari neniam sufiĉe da ili por kovri la bezonon.
La tero de Bujvilum estas apenaŭ fekunda. Tial la hispanaj kolonialistoj ne tro avide postulis ĝin. Kiam Meksiko fariĝis sendependa, meksikanoj provis eksetli tie. Sed la indiĝenoj bone sciis tiel aĉigi la restadon por la latinamerikanoj, ke ili ĉiam denove foriris, almenaŭ tiuj, kiuj vivis ankoraŭ. Alikaze la indiĝenoj en sia distrikto certe nur malofte suferigis iun, se ili ne ĵuris pro bonaj kaŭzoj venĝon al iu.
La baĥajontekoj ribelis kontraŭ la registaro kaj kontraŭ individuoj ĉiam nur en tiu kazo, se oni ne lasis ilin en paco en ties distrikto. Preterirantaj vojaĝantoj kaj komercistoj estis sekuraj, se ili restadis nur tagon kaj nokton en la loko. Sed, se ili provis disvastigi sian restadon, la indiĝenoj fariĝis malkonfidemaj, ĉar ili supozis, ke tio povus esti preteksto tie kroĉiĝi kaj setli. Se la nova alveninto post du tagoj estis plu en la loko, oni evidentigis al li, ke lia tempo tie pasis, kaj ke li bone agus, se li pasigus la sekvan nokton en la plej proksima loko.
Se tia ulo ne atentis la averton, li eble estis murdita je la sekva mateno, sed tute certe je la tago poste. Liaj varoj aŭ iuj aliaj posedaĵoj troviĝis netuŝitaj en angulo en la cabildo, kie li dormis.
La registaro aŭ pli bone dirate la guberniestro ĉiam denove provis meti sub kontrolo la lokon. Ne ĉar tiu tiom zorgis pri la bonfarto de la indiĝenoj, sed multe pli pro tio, ĉar ili de tiuj fervoraj homoj ne povis enspezi impostojn. Posteno de guberniestro estas sen iu tento, se ne havigeblas impostoj.
Tute sen pagado de impostoj la indiĝenoj tie kompreneble ne estis. Se ili kondukis porkon aŭ kelkajn kaprojn al alia loko por vendi ilin tie sur foirplaco, ili devis pagi sian forirplacan kotizon. Krome la urbestro postulis por ĉiu vendita besto kapmonon, por plenkreskaj kaproj peson kaj por plenkreskaj porkoj du pesojn. Por pli junaj bestoj malpli.
Kiam ili venis kun siaj bestoj tra lokoj ne tiom grandaj, kie ili ne intencis vendi ion, ĉar ne estis aĉetantoj aŭ ĉar la prezoj estis aĉaj, la alkaldo postulis kiel kotizon dudek centavojn por ĉiu besto pelata tra la loko. Nur malofte ili povis preteriri lokojn, ĉar la padoj kondukis ĉiam nur tra lokoj kaj, ĉar padoj ne laŭplaĉe elekteblis pro la vepro aŭ pro rokaj montaroj.
Ankaŭ, se la indiĝenoj intencis vendi siajn faritaĵojn, ili devis pagi foirplacajn kotizojn; kaj se ili ne havis monon, oni forprenis de ili tiom de iliaj varoj, ke la foirplaca kotizo estis pli ol nur kovrita.
Kontraŭ tiuj tributoj la baĥajontekoj ne protestis. Ankaŭ ĉiu alia indiĝeno pagis ilin. Kaj ili jam pro tio ne povis protesti kontraŭ tio, ĉar ili ne posedis potencon en aliaj lokoj.La guberniestro sendis dudek soldatojn al Bujvilum. Ĉiuj viroj kaj junuloj, kiuj ne sufiĉe rapide fuĝis en la ĝangalon, estis kaptitaj kaj devis konstrui cabildo-n, urbodomon. Oni konstruis ĝin, ĉar aliaj konstrumaterialoj ne havigeblis, el argilaj brikoj. Ĝi ricevis grandan ĉambron, kiu fariĝis la oficejo de la sekretario. Ĝi ricevis duan ĉambron, kiu fariĝis la lerneja ĉambro, tria ĉambro servis kiel loĝejo por la sekretario, kaj kvara ĉambro fariĝis carcel, do la prizono.
La prizono estis tre grava. Kiel ĉie surtere. Kun la konstruo de prizono ĉie komenciĝas la organizado de civilizita ŝtato.
Kiam la cabildo estis preta, oni inaŭguris ĝin. La nova sekretario disdonacis kelkajn piroteknikaĵojn, kiuj vespere kun granda kriado estis forbruligataj. Li donacis plu bareleton da brando por inklinigi la indiĝenojn al pacemo. Li faris parolon, en kiu li multe parolis pri la patria kaj pri amor para la patria, pri amo al la patrujo, kaj li sankte promesis, ke li entreprenos siajn negocojn kun honradeza, kun honorindeco kaj justeco. Tiam parolis la jefe, la estro de la indiĝenoj. Li promesis nome de sia tribo subteni la sekretarion je ĉiuj justaj agoj kun ĉiu sia potenco, por akceli kun ĝojo la prosperon de la loko kaj de ĉiuj indiĝenaj loĝantoj. Al la guberniestro la sekretario sendis mesaĝon, en kiu li raportis pri la bona konkordo, kiu ekzistas inter la indiĝenoj kaj la reprezentanto de la registaro, la sekretario mem. La guberniestro sendis dankmesaĝon kun la solena promeso ĉiam helpi al la loko per sia tuta protekto.
Tiam oni instalis telefondraton, kiu ligis la lokon kun la plej proksima municipalidad, do kun la municipo, la komunuma administrejo, kie troviĝis la garnizono.
La indiĝenoj, kiuj fuĝis kun la familioj en la ĝangalon, revenis kun sia brutaroj kaj komencis kultivi siajn kampojn. Regis paco, konkordo kaj harmonio.
Tuj post instalo de la telefonlineo venis malgranda komisiono sendita de la sanitara oficejo. Oni vakcinis ĉiujn indiĝenojn kaj ili ricevis kelkajn dozojn kun kinino.
Du semajnojn poste la soldatoj enviciĝis antaŭ la municipa sidejo, oni komandis stari ilin en atentopozo, kaj tiam ili surŝultrigis sian fusilon kaj marŝis hejmen en sian garnizonon.
Rimarkoj
amor para la patria = amo al la patrujo
cabildo = urbodomo, municipa sidejo, municipio
celtaloj = germane: ‚Tseltalen‘
honradeza = honorindeco
ĥorongo = lankovrilo ĉiam kun enmeza entranĉaĵo por la kapo, uzata kiel mantelo, similas al la sudamerika „ponĉo“
Jovel = praa indiĝena nomo de San Cristobál, plej ofte uzata de la celtaloj kaj cociloj
municipalidad = komunuma administrejo
patria = patrio, patrolando, hejmlando
La sekretario ricevis ĉiun monaton dek kvin pesojn kiel salajron de la registaro.
De tio li ne povis vivi kun sia multnombra familio. Sed la registaro ankaŭ tute ne atendis, ke li vivu de tiu salajro.
Li estis ja sekretario de loko, en kiu loĝas fervoraj kaj agemaj indiĝenoj.
Krome ankaŭ neniu atendis de guberniestro aŭ de polica ĉefo aŭ de urbestro aŭ de impostoficisto, ke li vivu de sia salajro. Ankaŭ la politika ĉefo de la distrikto ne pensis pri tio, ke li vivu de sia salajro.
La sekretario devis nun mem provi atingi bonan enspezon. La politika ĉefo atendis de li, ke li transdonu konsiderindan parton de siaj enspezoj, tiel kiel ankaŭ polica ĉefo postulas, ke ĉiuj policistoj, kiuj troviĝas sub lia komando, donu al li sufiĉe el siaj kromenspezoj, por ke li povu lasi ilin en la ofico. Kiel ili atingas siajn kromenspezojn, ne estas afero lia. Ili ja ĉiuj denaske havas kapon por pensi, kaj li donis al ĉiu taŭgan revolveron kaj ekipis ilin kun abunda aŭtoritato.
Kaj la sekretario laboras kaj laboras por ricevi siajn enspezojn kaj por kontentigi la dezirojn de la politika ĉefo, kiu skribas ĉiun duan semajnon al li, ke li denove bezonas consideración, do kroman konsideraĵon, kaj kial ĝi ne venas.
Laŭ la maniero kiel laboras la sekretario, pasas ses monatoj aŭ dek aŭ eĉ dekok en kvieto.
Tiam iumatene li trovas mortpikita sian plej bonan bovinon. Unu semajnon poste lian lastan bovinon. Tiam lia ĉevalo havas sukan maĉetvundon je kruro. Tiam iutage la telefonkablo estas tratranĉita. Li laŭiras la telefonkablon por trovi la damaĝon. Je loko de la vojo, kie la vepro estas tre densa, li trovas novan belan ruĝan lanrubandon. Li kliniĝas por levi ĝin, kaj maĉeto preterrapidegas lian kapon en la distanco de harolarĝo. Li ne plu kuraĝas eliri de la municipo. Telefoni li ne povas. Iuvespere li staras, fumante cigaredon en la pórtico de la municipo, por rigardi pro la vetero. Kiam li volas reiri kaj ĝuste intencas fermi la pordon, krakas pafo. Peza plumbokuglo traboras lian ĉapelon kaj alia batiĝas en la pordon.
La municipo staras cent paŝojn for de la plej proksima kabano de la vilaĝo.
Je la sekva mateno li kaj ties familio surseliĝas ĉevale kaj foriras por reveni neniam. Neniu venas por adiaŭi de li. La vilaĝo estas kvazaŭ morta. Sed li scias, ke post la bambuaj bastonoj de la kabanoj cent okuloj rigardas lian foriron.
Se li ne foriras, li estos du aŭ tri aŭ dek tagojn pli poste morta viro.
Kelkajn semajnojn poste venas la soldatoj. La jefe politico dum tri monatoj ne ricevis raporton kaj tial li komandis la soldatojn al la loko.
La soldatoj traserĉis la kabanojn. Ili ne trovas homojn hejme. Ankaŭ la kuirilaron oni forportis.
Ili forbrulas ĉiujn domojn. La municipan konstruaĵon kun la rompmalfermita prizono ili lasas stari.
Sian marŝprovianton ili formanĝis. Kaj ĉar ili trovas en neniu kabano eĉ nur sekan tortiljon, ili formarŝas.
Post kelkaj monatoj la guberniestro ree decidas meti la lokon sub kontrolon kaj impostdevon de la registaro. La politika ĉefo havas amikon, al kiu li devas doni oficon, ĉar la amikon ĉiam persekutas malbonŝancoj kaj li eterne troviĝas en bezono de mono.
La soldatoj alvenas kaj tuj kunvenigas la novan sekretarion kun ties familio. Sed la nova sekretario ne havas loĝejon. La municipon oni forbruligis. Kie ĝi iam staris, kreskas drate duraj herboj kaj ĝermanta vepro.
La vilaĝon oni rekonstruis. La maizokampoj verde kreskas. Sed eĉ ne unu homo estas en la vilaĝo. Neniu kapro, neniu ŝafo. Neniu kuirilaro estas en la kabanoj.
La ĝangalo estas profunda, malhela kaj minacanta. Ĝi ne havas padojn. Ĝi havas marĉojn, jaguarojn, serpentojn kaj moskitojn.
La serĝento, kiu gvidas la soldatojn, estas indiĝeno. Li scias, kio estas ĝangalo kaj vepro. Li eĉ ne pensas pri tio kapti indiĝenojn el la ĝangalo por rekonstrui la municipon.
Sed la vilaĝon oni rekonstruis. La maiz- kaj fazeolkampoj kreskas verde kaj promesoplene. Impostaj enspezoj kvazaŭ jam mansalutas.
La politika ĉefo, kiu ĉiam estas en bezono de mono kaj, kiu tial faris el sia amiko la plej novan sekretarion, ne povas lasi la vilaĝon en paco. Li bezonas monon, kiu elvringeblas, se la sekretario estas kapabla pri sia posteno.
Li sendas mesaĝon al alia sendependa indiĝena vilaĝo, kiu troviĝas pli proksime al la garnizono. Kaj li komandas al la indiĝena jefe de tiu vilaĝo sendi de tiu vilaĝo dudek virojn, kiuj tie, sen tio, ke ili ricevos pagon por sia laboro, sen tio, ke ili ricevos manĝon por tio, devos rekonstrui la municipon, ĉar la nova sekretario bezonas oficejon, loĝejon, telefonlineon kaj prizonon.
Oni inaŭguras la cabildon. La indiĝenoj revenas el la ĝangalo. Oni forbruligas petardojn kaj faras parolojn pri la patria. La soldatoj surŝultrigas siajn fusilojn kaj formarŝas.
Post dek monatoj aŭ dekdu monatoj flugas iutage maĉeto ankoraŭ je harolarĝo preter la kapon de la nova sekretario.
La vilaĝon oni forbruligas. Tiam ree kreskas drate duraj herboj je tiu loko, kie staris la nova municipa konstruaĵo kun la nova prizono. Kaj tiam la soldatoj revenas.
Tiel tio okazas de cent jaroj. Ĝi ripetiĝas kiel la karaj jarsezonoj. Ĉu okazas revolucioj kaj militribeloj aŭ ne. Ĉu oni murdas prezidantojn aŭ ĉu ili iras al Eŭropo pro sankonsideroj, por ke oni ne murdu ilin.
Kaj ĉio ĉi ne ripetiĝas pro tio, ĉar la sendependaj indiĝenoj estas barbaroj kaj ribeluloj kaj murdistoj aŭ ĉar ili ne povas envicigi sin en la organizadon de juste administrata ŝtato, sed ĝi okazas tial, ĉar guberniestroj kaj politikaj ĉefoj kaj aliaj oficistoj eterne estas en bezono de mono, ĉar ili ludas, fanfaronas kun pompo, jen armeo de parazitoj, kiuj nomas sin amikoj kaj parencoj, por ke oni indulgu kaj subtenu ilin, kaj ĉar ili havas trifoje pli da inoj ol ili povas nutri, vesti kaj ornami per juveloj.
La eklezion la baĥajontekoj sufiĉe frutempe detenis de la nuko. Ĝi ne damaĝis al ili, ĉar ili faris kun la unuaj fiaj pastroj kaj monaĥoj same tiel, kiel ili faris tion kun la sekretarioj. Al indiĝenoj oni ne devas konsili ion aŭ marteli bibliajn diraĵojn en iliajn kapojn. Ili ankaŭ ne bezonas komunistajn kaj socialistajn partiprogramojn.
Rimarkoj
cabildo = urbodomo, municipa sidejo
consideración = konsidero, respekto
patria = patrujo, patrolando
pórtico = kolonhalo
05
Okazis de tempo al tempo, ke Bujvilum kvin jarojn kaj pli longe ne ricevis sekretarion. La loko havis la bonŝancon, se ĝi estis forgesita. Kaj oni forgesis la lokon plej facile, se la plej supraj regantoj interrilatis malamike.
Nova guberniestro estis elektita. Li asertis havi la plimulton. Sed lia kontraŭkandidato, kiu malvenkis, asertis kaj pruvis, ke okazis gravaj balotaj fraŭdoj, kaj ke tiukaze, se tiuj fraŭdoj ne estus okazintaj, estus li la guberniestro.
Ankaŭ la kontraŭkandidato pro tio ekagis en sia guberniestra ofico kaj starigis sian registaron en alia urbo de la federacia ŝtato. Li hastis ennestigi rapide ĉiujn siajn amikojn, por ke ili subtenu lin.
La oficiale elektita guberniestro agis same por havi grandan sekvantaron. La plej bona kaj plej sekura sekvantaro estas ĉiam tiu, kiu kiel sekvantaro enspezas monon.
Sed ĉar inter tiuj du guberniestroj ne ekestis unueco, ankaŭ la pli frua guberniestro pro patriotaj kaŭzoj sentis sin devigita plu restadi en la ofico.
La federacia registaro, kiu ne volis esti neagema en tiu kverelo, por ke ĝi ne perdu la kontrolon pri la ŝtato, ordonis provizoran guberniestron, kiu samtempe komencis sian oficon.
Estas ja tiel, ke ekzistas en Meksiko ĉiam du registaroj, la civila kaj la militista. Ĉiu federacia ŝtato havas du regantojn, la guberniestron kaj la jefe de la operaciones militares. Tiu jefe estas la militista ĉefo de la federaciaj trupoj, kiuj troviĝas en garnizonoj de la ŝtato.Ĉar tiu generalo estis respondecigita de la federacia registaro por la publika paco en la ŝtato, li sentis sin devigita nun same instali provizoran guberniestron, ĉar li rifuzis konfidi la alian kaj per tio al la militista protekto de la provizora guberniestro, kiu estis nomumita de la federacia registaro.
Tiel okazis, ke en la ŝtato samtempe enoficis kvin guberniestroj, kiuj ĉiuj batalis unu kontraŭ la aliaj, ĉar neniu el ili volis cedi. Ĉiu havis longan vicon da amikoj kaj parencoj, kaj ĉiu el ili atentis pri tio bone eluzi la tempon de sia regado, por ne esti molestata de iuj monzorgoj dum la tuta plua vivo.
Ĉiuj substrekis tion, ke ilin instigis pura kaj malegoisma amo al la patrio.
Similaj bataloj okazis de tempo al tempo ankaŭ inter la ĉefoj politikaj. Kaj tiuj tempoj, estis tiuj, kiam la indiĝenoj de sendependaj vilaĝoj troviĝantaj en foraj regionoj, havis pacon; ĉar estas tiel jam ĉe la hundoj: Se oni batalas pri la ŝinko, oni lasas la ostojn por la unua en paco. La ostoj estos en la vico, se la decido pri la ŝinko estas farita.
Sub la diktatoro don Porfirio la decido pri la ŝinko estis farita. Li havis ĝin kaj senhaste dispartigis ĝin inter la longa kaj grasa vosto de siaj parencoj kaj amikoj, kiuj suĉis je lia felo.
Tiuj, kiuj estis tro foraj de li, por povi damaĝi aŭ utili al li dispartigi la ŝinkojn, devis esti kontentaj pri la ostoj.
Kaj ostoj estis ĉie en la vasta lando. Ĉiu, kiu laboris, ĉiu, kiu produktis ion, kiu perlaboris ion, estis osto, kiun ronĝi ĝis la medolo ĉiu rigardis sia tasko, kiu havis postenon. Kaj de ekstere kaj de interne rigardate, oni akiris la impreson, ke havi postenon signifas nenion alian krom havi okazon pliriĉigi sin.
Laŭleĝan persekutadon oni devis timi nur tiukaze, se leviĝis suspekto, ke la enhavanto de posteno malafable interrilatas kun la diktaturo kaj eble eĉ grakas pri demokratio, ĝenerala balotrajto kaj pri malpermeso de la reelekto de elektita prezidanto. Tio estis la ununura krimo, pri kiu oficisto povis kulpigi sin. Pri ĉiuj aliaj krimoj kaj fuŝmastrumadoj li mem juĝis. Kie diktatoro supre sidas sur la ranga eskalo, tie sidas sur ĉiuj rangaj rungoj de la eskalo same nur diktatoroj. La diferenco estas nur tiu, ke la plej granda parto de ili sidas pli sube sur la eskalo ol la aliaj.
Tiuj, kiuj sidis iom pli sube estis la kapitalistoj, la fabrikistoj, la posedantoj de haciendoj, la minkompanioj, la posedantoj de plantejoj, la bienuloj.
Rimarko
jefe de la operaciones militares = la militista ĉefo
06
Don Gabriel ja ne plu estis bebo. Li sciis kio okazis al la sekretarioj en la sendependaj pueblaj vilaĝoj. Centoj de ekzemploj estis konataj al li tiel, kiel al ĉiuj homoj en la federacia ŝtato.
Sed li sciis ankaŭ, same pro centoj da ekzemploj, kiom povas enspezi sekretario en tia indiĝena komunumo, se li estas lerta rilate la postenon.
Kaj tio decidigis lin kun jubilo akcepti la postenon ofertatan al li.
Kiel ĉiuj sekretarioj faris tion, tiel ankaŭ li intencis ronĝi la trovitan oston tiom rapide, kiom tio iel ankoraŭ decas, por poste skui same rapide la polvon de la piedoj. Por foriĝi ankoraŭ en tiu momento, kiam la indiĝenoj ankoraŭ ne implikiĝis tute firme en sovaĝan koleron.
La indiĝenoj certe ne estis malicaj laŭ karaktero. Ili estis pacemaj, se oni lasis ilin en paco. Ili ne estis militemaj. Ili estis pacemaj agrokulturistoj. Kaj agrokulturistoj ĉie estas pacemaj laŭ karaktero, se oni ne molestas ilin sur ties tereno. Ili ne havas alian deziron krom pace kultivi siajn kampojn, konservi sian familion, plenkreskigi siajn infanojn kaj ĝui trankvilan maljunecon. Agrikulturo malpermesas militistan sintenon. Kampoj kaj gregoj aĉiĝas, se oni devas troviĝi sur pado de militiro. Kaj se parto de ili ĉe militmarŝoj detruas la kampojn de siaj najbaroj, jen la najbaroj, al kiuj oni dezertigis la kampojn, estas devigitaj pro instinkto de memkonservo morgaŭ invadi la kampojn de siaj atakintoj. Aventuremo ne naskas agrokulturistojn. Aventuremo kaj militista spirito naskiĝas nur tiukaze, se la propra tero ne plu nutras la agrokulturiston.
Don Gabriel konis la lokon Bujvilum kaj li konis la baĥajontekojn. Kiel brutkomercisto li sufiĉe ofte havis rilatojn kun ili, kaj li ĉiam sufiĉe sukcese negocis kun ili.
Ĉar li sciis, ke la homoj estas pacemaj laŭ karaktero, tial li ankaŭ ne timis iri al ili kiel sekretario.
07
Tri jarojn la baĥajontekoj ne havis sekretarion. La lasta sekretario mortis en lito pro febro aŭ pro stomaka tordiĝo. Ĉiukaze li mortis pro natura kaŭzo. Li certe ne havis la tempon troigi la aferon tiom ĝis plumbokugloj fajfus preter lian kapon por averti lin, ke nun estas veninta la tempo por mem foriĝi kaj kun la tuta familio. Ankoraŭ kelkajn monatojn lia edzino restadis tie sola kun la infanoj kaj prizorgis la negocajn aferojn. Kiam ŝi jam elvendis sian tienda, sian vendejon, ŝi revenis al sia hejmlanda loko Shcuchuitz.
Poste la loko postrestis sen sekretario, ĉar la politika ĉefo ne trovis taŭgan viron, kiu volis iri tien. Kaj ĉar tiuj, kiuj volis iri tien, ne kapablis paroli celtale eĉ unu vorton.
Kiel ĉiu sekretario, tiel ankaŭ don Gabriel venis kun kelkaj soldatoj; en tiu ĉi kazo ne por esti protektata, sed ĉar tio estis la ununura dokumento, kiun la indiĝenoj povas legi kaj kiu signifas, ke don Gabriel estas la nova kaj laŭleĝe nomumita sekretario, kiu havas la taskon tie prezenti la registaron.
La indiĝenoj, kiuj kiel ĉiam, kiam soldatoj proksimiĝis al la loko, sekve tion ankaŭ ĉifoje fuĝis en la ĝangalon, revenis tre rapide, kiam ili vidis, ke la soldatoj paceme kunstarigis siajn fusilojn antaŭ la cabildo, la municipo, ke ili ekbruligis siajn bivakfajrojn kaj post la kuirado sternis sin por dormi sen iri en la vilaĝon kaj traserĉi la kabanojn.
Kiam kelkaj indiĝenoj kiel skoltoj revenis en la vilaĝon, la soldatoj aĉetis de ili kokinojn kaj ovojn kaj pagis kun ĝusta mono sen ŝteli ion. Post la aĉetado la indiĝenoj denove iris al sia kampadejo por kuiri vespere.
Je la sekva mateno don Gabriel hisis sur alta paliso antaŭ la municipo la landoflagon, la soldatoj staris en atentopozo, kaj la trumpetisto blovis la flagosignalojn.
Poste la soldatoj formarŝis.
Je la vespero don Gabriel malhisis la flagon kaj ekbruligis kelkajn piroteknikaĵojn.
Brandon li ne devis eldoni, ĉar tiuj viroj, kiuj jam revenis en la vilaĝon, ne eliris el siaj kabanoj.
Ankoraŭ je la sama vespero kelkaj junaj viroj iris en la ĝangalon por diri al la homoj, ke la soldatoj formarŝis kaj, ke nur la nuevo sekretario kun sia edzino postrestas en la municipo.
Matene el ĉiuj kabanoj leviĝis la fumo de pacaj fornelaj fajroj.
Iom post iom la viroj venis al la municipa konstruaĵo kaj la jefe de la indiĝenoj, la tribestro, enkondukis ilin ĉe la nova sekretario kaj prezentis siajn delegados, siajn elektitajn konsilistojn.
Kiam ili vidis, ke don Gabriel intertempe jam malfermis sian vendejon, ili tuj komencis aĉeti. Iom pli poste venis ankaŭ jam la inoj kaj infanoj kaj aĉetis salon, pinglojn kaj kudrilojn, dolĉaĵojn, tabakon kaj kafon.
La municipo starigita nur el maldikaj stangetoj priĵetitaj per argilo kaj kovrata per palmtegmento, estis en mizera stato.
Sen tio, ke don Gabriel diris eĉ nur vorton, venis la viroj posttagmeze kaj komencis ripari la domon kaj speciale la likantan tegmenton. Ili ankaŭ anstataŭis la parte putriĝintan pordon de la prizono per nova stabila latisa lignopordo.
„Por ke la murdistoj kaj krimuloj ne povu forkuri“, diris la jefe, kiam liaj viroj alportis la novan pordon.
Don Gabriel donis al ĉiu viro, kiu estis laborinta je la municipo, glaseton plenan de brando. La jefe ne akceptis ĝin. Li diris, ke li ne trinkas aguardiente, brandon.
Je la vespero diris don Gabriel al sia edzino: „Kara, la viejo, la maljuna kaciko, ne drinkas. Tio estas suspektiga por mi.“
„Ankaŭ li ja drinkos“, optimisme diris la edzino. „Li estus la unua, kiun mi konas, kiu ne trinkas brandon. Ofertu la brandon al li, se li estas sola kun vi.“
Rimarkoj
aguardiente = brando
cacique = indiĝena tribestro, kaciko
delegado = prezentanto, parolisto
nuevo = nova
pueblo = setlejo de indiĝenoj, puebloindiĝeno
tienda = vendejo, butiko
viejo = la maljuna ĉefo
08
Pro la enspezoj el la vendejo don Gabriel ne povis riĉiĝi. La vendejo ja ne estis granda. Ĝi estis anguleto en la loĝoĉambro. De tie oni iam rompis fenestron tra la argilan vandon. Tiu fenestro malfermeblis per stabila lignopeco. Malsupre de la breto troviĝis du bantoj el basto, kiuj firme estis ligitaj je la vando per speco de lignofostetoj, tiel, ke tiu breto faldeblis supren aŭ malsupren. Se ĝi estis malsuprenfaldita, jen la malfermaĵo en la vando malfermis laŭ fenestro. Sub la breton oni nun metis du stangojn, kies supraj finaĵoj estis tenataj de elkavigitaj truoj en la larĝa breto, por ke ili ne renversiĝu. Se la breto estis faldita malsupren kaj apogis sin sur tiuj stangoj, tiukaze la breto estis la vendeja tablo kaj la vendejo estis malferma. Se la breto estis suprenfaldita, jen la vendejo estis fermita. Kiu volis aĉeti ion, restadis ekstere de la domo antaŭ la fenestro kaj atendis tiom longe pacience kaj sen voki ion aŭ klaki la manojn ĝis don Gabriel kaj lia edzino ĉeokaze rimarkis, ke ‚iu estas en la vendejo‘, kiel oni dirus tion ie aliloke.
Krome la vendejo apenaŭ havis varojn. Neniu donis ion je kredito al don Gabriel, eĉ ne peceton, eĉ tiam ne, kiam li diris, ke li estas nomumita sekretario. Li povis eldoni por la aĉeto de varoj nur ĝuste tiom da mono, kiom li havis monon kontantan. Ne estis multe. Kelkajn pliajn pesojn, kiujn li povis pruntepreni de siaj amikoj kaj de parencoj de sia edzino, estis foruzitaj por la domo kaj la vojaĝo.
Nur bareleton da brando li ricevis kredite, je tre altigita prezo kaj kontraŭ dumonata lombarda kvitanco pagebla je la lasta tago de la dua monato, sen precipa prezentado aŭ pagopostula letero. Sed la fabrikisto de la aguardiente, de la brando, certigis al li, ke tiukaze, se li pagos la krediton ĝis la lasta ebla pagotago, li ricevos estontece la fajran akvon por la kutima komerca prezo kontraŭ lombarda kvitanco unumonata . La edzino de don Gabriel devis subskribi kiel garantianto.
Brando en Meksiko ne vendeblas kredite al indiĝenoj. En malgrandaj lokoj kun pura indiĝena loĝantaro oni tute ne rajtas vendi brandon.
Sed don Gabriel ricevis ja de la jefe politico specialan licencon por la vendo de brando. Kaj kiel la guberniestro por la ŝtato aŭ kiel politika ĉefo por lia distrikto, li povis nuligi leĝojn aŭ dekreti leĝojn laŭ plaĉo kaj saĝo.
Landaj leĝoj estas ja tute bonaj. Sed ĉiam necesas oficistoj, kiuj respektigas la leĝojn de la lando. Kaj tiuj oficistoj, kiuj havas potencon kaj aŭtoritaton respektigi leĝojn de la federacia ŝtato, estas en sia distrikto de kompetento sufiĉe fortaj por interpreti leĝojn, por ŝanĝi ilin, por nuligi leĝojn aŭ por por akrigi ilin, tute kiel plaĉas al ili. Aliokaze diktaturo ja ne havus sencon, kaj oni povus kontentiĝi per demokratio aŭ per herediga monarkio. Certa diferenco ja devas esti rimarkebla. Kaj la diktatoro, kiu staras supre sur la pinto, ne povus daŭrigi sian diktaturon sen bonaj amikoj, kiuj sube havas aŭtoritaton kaj potencon.
Don Gabriel vendis je la dua tago kvar plenigitajn glasetojn da brando, je la tria tago nur unu glaseton kun brando. Je la kvara tago neniun. Je la kvina tago du glaseton kun brando, je la sesa tago, je dimanĉo, neniun glaseton kun brando.
Je tiu tago vespere don Gabriel diris al sia edzino: „Se mi ne donas krediton, mi vendos la brandobarelon eĉ ne post kvar monatoj, kaj kiu pagu post ses semajnoj mian lombardan kvitancon, tion mi ne scias.“
„Kompreneble vi devas doni kreditojn. Tonto, ŝtipkapulo“, respondis la edzino. „La knaboj ja pagos, kiam ili vendas porkojn aŭ maizon aŭ lanon.“
Dum semajno don Gabriel enspezis peson kaj tridek centavojn. El la vendejo kaj el la vendo de la brando.
Malsatmorti li ja ne povis, li kunportis por si kokinojn kaj kvar porketojn.
La homoj en la vilaĝo ne estis malafablaj al li. Iutage iu alportis kokinon kiel donacon, alitage alia kapridon kaj tagon poste plia buŝelon plenan de maizo, sekvatage iu alia grandan staŭdon plenan de ore flavaj bananoj.
La jefe de la indiĝenoj donis al li ĝardenon kaj kampon de la komunuma tero. La tribestro ankaŭ tuj sendis junulojn, kiuj kultivis ilin por li.
Sed tio, kion don Gabriel bezonis, estis mono. Maizon, kokinojn, ovojn oni ne povas suramasigi, se oni ne estas ekipita por pogranda komerco kaj ne proksima al trafiklinio.
Sed por kio li havis la potencon en la loko?
Se oni havas la potencon, oni devas uzi ĝin. Oni devas uzi ĝin rapide, antaŭ ol oni perdas la potencon.
09
Du arabaj komercistoj venis dum sia vojaĝo al la loko. Por vendoj ili havis diversajn utilaĵojn kaj bonan kvanton de superfluaĵoj: alumetojn, fadenojn por brodado en ĉiuj koloroj, kotonŝtofojn kun surpresitaĵoj, butonojn, buntajn hararkombilojn el celuloido, hararpinglojn, kudrilojn, blankan ĉemizotolon, tranĉilojn, kulerojn, bunte pripentritajn tasojn el emajlo, prajmojn, vitroperlojn, trembriletantajn orelringojn kaj fingringojn, karbacidan natronon, kininon, sanktulajn bildetojn kun spegulo sur la dorsa flanko, buntajn silkorubandojn kaj tvirnojn.
La indiĝeno ne estas multe alia laŭ karaktero kiel ĉiuj ceteraj homoj. La inoj ŝatas buntajn rubandojn kaj trembriletantajn kolĉenetojn kaj briletantajn orelringojn. Kaj apud la gravaj aĵoj necesaj por la vestoj kaj la dommastrumado, ili, kiel ĉiuj aliaj inoj surtere, ĉiam inklinas aĉeti senfine multajn aĵojn, kiuj aŭ ĝojigas ilin aŭ donas kontenton al ili aŭ por distingi sin iel de aliaj inoj, aŭ por tiri pli grandan atenton de sia edzo aŭ de sia elektito al si. Kiel ĉie, ankaŭ tie la edzino instigas la edzon per ridado, afableco aŭ per ploroj aŭ ĉagreniteco permesi aĉeti al ŝi tion, kion ŝi volonte volas havi. Kaj kiel kutimas ankaŭ aliloke, la viro aĉetas sufiĉe da diversaj aĵoj, kiuj per si mem estas malmulte utilaj, sed pri kiuj li scias aŭ supozas scii, ke ili ĝojigos lian edzinon aŭ faras la koron de lia elektita ino pli facile alirebla por ties pretendoj.
La komercistoj, kiuj kun siaj muloj ŝarĝitaj kun pakaĵo vagadas tra la vilaĝoj de la indiĝenoj, scias pro longa sperto, kiel oni devas negoci. Kion ili ne havas ĉe si, ili ne povas vendi. Sed tio, kion ili portas kun si, tion ili scias vendi por bonaj prezoj, ĉu indiĝeno bezonas tion ĉu ne. Kiel al ĉiuj aliaj bonaj komercistoj estis ankaŭ al ili tute egale, ĉu la vendaĵoj estas utilaj aŭ aĉaj, por ili gravis nur, ke la aĵoj vendeblas kaj permesas bonan enspezon.
Vojaĝantaj komercistoj, kiuj alvenas en lokon por vendi siajn varojn, iras unue al alkaldo, al la vilaĝestro, por prezenti sin al li. Estas formo de ĝentileco. La alkaldo demandas de tempo al tempo pro la licencoj kaj pro la impostkvitancoj kaj li diras al ili, ke ili ne rajtas vendi brandon.
Du sirianoj ankaŭ tie unue iris al don Gabriel. Kvankam li ne estis alkaldo, ĉar la presidente tie estis la jefe, elektita de la indiĝenoj. Sed la komercistoj rigardis la sekretarion kiel la veran aŭtoritaton, kaj don Gabriel certe tre ĉagreniĝus pri tio, se ili ne agus tiel.
Kiam ili vidis, ke li havas komercon kun brando, ili ĉiuj unue akceptis tian glaseton en rondo, en kiun ili inkludis lin mem, por pligrandigi la pagon. Tiam ili demandis lin, ĉu ili rajtas tranokti en la municipo kaj manĝi ĉe li. Tio denove ebligis enspezon al don Gabriel.
Ambaŭ komercistoj pagis pli ol sufiĉe por la tarifo de la federacia ŝtato, kaj ili pagis la tarifon por la lando Meksiko, ili pagis sian imposton por la municipalidad, la komunuman administrejon, en kiu ili loĝas. Ili pagis krome specialan licencon por vagadaj komercistoj.
Don Gabriel ne kontrolis iliajn licencojn kaj impostkvitancojn. Estis por li sen intereso, kion aliaj enspezis pere de la komercistoj.
Kiam la copitas estis eltrinkitaj, li tuj proksimiĝis al la kerno de la afero: „Ĉi tie speciala komunuma imposto pagendas; ĉiutage peso por ĉiu komercisto.“
„Tamen“, unu el la araboj kontraŭdiris: „Ni pagis nian municipalidad-tarifon ja jam en Jovel.“
„Tio, kion vi friponoj pagas en Jovel,min ĉi tie tute ne interesas“, diris don Gabriel koncize. „Vi volas ĉi tie negoci en la loko, kaj tiukaze vi do devas pagi impostojn. Se vi ne pagos, mi ankaŭ ne donos al vi permeson elmeti viajn varojn ĉi tie aŭ iri en la kabanojn de la homoj, kaj post horo vi devos forlasi la lokon.“
„Tio estas ja maljusteco“, diris la alia el la komercistoj.
Respondis don Gabriel: „Mi estas ĉi tie la sekretario, kaj mi scias, ĉu ĉi tie en la loko impostoj pagendas aŭ ne.“
La araboj pagis la imposton.„Kvitancon mi ne devas skribi al vi“, li diris, kiam li ricevis la monon. „Mi estas ja ĉi tie en la loko, kaj en alia loko neniu demandos vin pro kvitanco de ĉi tie.“
Tiel ili ne havis pruvon por plendi ĉe instanco. La plendo ne havus precipan sukceson ankaŭ tiukaze, se ili povus antaŭmeti kvitancon. Diktatoroj kaj la armeo ne akceptas plendojn kaj la rajton plendi. Kaj kiu brue tumultas, estos pafmortigita, ĉar li ĝenas la trankvilon kaj ridindigas aŭtoritatulojn.
Sed don Gabriel ne lasas gliti la predon tra la fingroj. Se oni havas fiŝon je hoko, oni firmtenu ĝin.
„Mi ĉi tie ne ricevas salajron“, li diris. „Mia salajro estas, ke mi havas la rajton ĉi tie vendi varojn kaj brandon en vendejo. Vi vendas la samon, kion mi havas ĉi tie en mia vendejo, kaj se vi vendos ion, tion ne povos vendi mi. Vi ĉiuj devas pagi al mi unu peson da konkurenctarifo por ĉiu tago, sed ĉiu el vi minimume du pesojn, por ke mi povu iom elbalancigi mian damaĝon.“
La du komercistoj pagis ankaŭ tiun monon.
Estas ĉie tiel, se pakaĵeto da cigaredoj estas imposte ŝarĝita per duono de cendo, la komercisto pagas la pakaĵeton ne je duono de cendo pli multekoste, sed je kvin cendoj.
„Por rondigi la sumon“, kiel li tiukaze diras. Li klarigas la novan prezon helpe de la nova imposto.
Ĉi tie ĉiuj varoj de la komercistoj altiĝis tuj je kvindek procentoj. La indiĝenoj, kiuj devis pagi, ĉar ili bezonis la novajn varojn, pagis. Don Gabriel, kies tasko estis protekti kiel sekretario la indiĝenojn kontraŭ uzurado kaj ekspluatado, ne povis diri ion kontraŭ la uzuraj prezoj, ĉar li ja kiel aŭtoritato donis la komercpermeson al la komercistoj en la loko.
10
Don Gabriel estis komplezema kaj bonkora. Kiam li vidis, ke kelkaj el la indiĝenoj volas aĉeti ĉemizojn, ŝtofojn kaj aliajn necesajn aĵojn, sed ne havas monon por tio, li ofertis al ili krediton, tute libervole.
„Vi volas, ke mi pruntu tri pesojn al vi, Hipolito, ĉu?“ li demandis.
„Jes, don Gabriel, mi ne havas ĉemizon, kaj mia mujer diras, ke ni bezonas kelkajn metrojn da ŝtofo.“
„Mi volonte donos tri pesojn al vi“, diris don Gabriel, „sed kiu estos via garantianto?“
„Mia frato Eleoso.“
„Venigu lin ĉi tien.“
„Ĉi tie mi estas“, diris Eleoso.
„Vi garantios por Hipolito, ĉu?“ demandis don Gabriel.
„Kompreneble, li estas ja mia frato.“
„Kiam vi vendos viajn du porkojn, Hipolito?“ demandis don Gabriel.
„Post kvin semajnoj, don Gabriel. Mi jam parolis kun don Roberto. Li estas la komercisto, kiu ofte venas ĉi tien por aĉeti porkojn kaj kaprojn.“
„Tiukaze vi donos al mi post kvin semajnoj kvin pesojn, Hipolito, ĉu?“ kalkulis don Gabriel.
„Kompreneble mi tiam donos al vi kvin pesojn“, diris Hipolito.
„Vi garantias por la kvin pesoj dum kvin semajnoj, Eleoso, ĉu?“ diris don Gabriel. „Kaj por ĉiu plua semajno plian peson, ĉu?“
„Kompreneble mi transprenos la garantion por mia frato“, diris Eleoso.
„Bone, jen prenu la tri pesojn“, diris don Gabriel, donante la monon al Hipolito, kiu tuj aĉetis ŝtofon por ĉemizoj.
Don Gabriel pruntis la tutan kontantan monon el la domo al la indiĝenoj, kiuj volis aĉeti ion de la komercistoj. Kaj ĉar la homoj tiel rapide ricevis monon, ili aĉetis ĝis la lasta centavo.
Rimarkoj
mujer = edzino
11
Kelkajn semajnojn poste venis brutkomercistoj.
„Vi volas ĉi tie aĉeti brutojn, ĉu?“ demandis don Gabriel, post kiam ili trinkis plurajn glasetojn kun brando en rondo.
„Jes, ni venas ĉi tien regule“, ili diris, „ ni havas ĉi tie malnovan klientaron.“
„Vi ja konas la ĉi tie-an lokan imposton, ĉu?“ demandis don Gabriel.
„Ni pagas niajn impostojn en nia loĝloko, kaj la komunuman imposton en la buĉejo.“
„Tio min ĉi tie ne interesas, kion vi pagas ie aliloke“, diris don Gabriel. „Por ĉiu porko, kiun vi aĉetos ĉi tie, vi devos pagi ĉe mi unu kaj duonon da pesoj kiel imposton. Por ĉiu ŝafo unu peson kaj por ĉiu kapro okdek centavojn. Se vi ne pagos, mi ne povos doni komercan permeson al vi kaj mi ne donos ĉi tie la permeson al la loĝantoj, ke ili rajtas vendi ion al vi.“
La komercistoj nun jam tiom longe estis survojaj, kaj ili volis konservi la klientaron de la loko. La prezo, kiun la indiĝenoj ricevas por siaj bestoj, estis multe malpli alta ol ili atendis, ĉar la komercistoj devis malsupremmarĉandi la imposton de la aĉetprezo, por ankoraŭ fari negocon.
La indiĝenoj ne volis vendi ion por tiuj prezoj kaj diris, ke ili tiukaze mem pelos la bestojn al Jovel, kie ili certe ricevos pagon laŭ la bonaj malnovaj prezoj.
La komercistoj ekĉagreniĝis kaj volis aĉeti nenion kaj ĉirkaŭrigardi en aliaj lokoj. Sed, se ili aĉetus nenion, don Gabriel ne povus postuli la impostojn.
Don Gabriel je plia fojo ne lasis forgliti la fiŝon kaptitan de la hoko.
Li venigis la tribestron de la indiĝenoj.
Ĉiam, kiam don Gabriel volis eldevigi ion de la indiĝenoj, pri kio li timis, ke tio povus konduki al akraj kontraŭdiroj kaj necesigi longajn klarigajn parolojn, li lasis decidi la rekonatan aŭtoritaton de la indiĝenoj, ilian propran tribestron. En tiu ĉi kazo li fariĝis mem nur la modesta sekretario, kiu staras sub la aŭtoritato de la prezidanto de la loko, ĉar la efektiva estro de la komunumo ĉiam estis indiĝeno, membro de la tribo, kiu loĝas en la loko de jarcentoj. Tiu loka estro ĉiujare estis elektita de la indiĝenoj; ĉiujare alia el la rekonataj kaj plej kapablaj viroj de la tribo. La sekretario estis nur la reprezentanto de la registaro, kiu certigadis la komunikadon de la loko kun la registaro, ĉar la indiĝenoj ne sciis legi kaj skribi. Li ne havis rajton dekreti ion aŭ ordoni ion sen konsento de la indiĝena ĉefo.
Tiel tio legeblis en la leĝo. Kaj la leĝo estis tiel kreata ne pro amo al la indiĝenoj kaj ne pro respekto pri ties laŭnaturaj rajtoj, sed ĉar ĝi estis la ununura eblo kiel registaro povas vivi kun la memstaraj indiĝenoj en paco. Militiraj ekspedicioj estis multekostaj. Kaj se la soldatoj sukcesis detrui la vilaĝojn de la indiĝenoj, la indiĝenoj fariĝis senhejmlandaj, formis bandojn kaj vagadis kiel rabistoj, rompŝtelistoj kaj murdistoj en la regionoj de la meksikaj ranĉoj kaj vilaĝoj, ĉar ili forbruligis haciendojn kaj tutajn lokojn, ĉar ili buĉis ĉiun bruton renkontatan, ĉar ili forbruligis ĉiujn kultivitajn kampojn, ĉar ili detruis telefonlineojn kaj pontojn, ĉar ili fortrenis ĉiujn ĉevalojn kaj mulojn trovitajn sur paŝtejoj, estigante tiom da damaĝoj, ke la registaro rapidis interkonsenti pacon kun la bandoj. La indiĝenoj tute ne montris emon vagadi en bandoj. Ili prefere restadis trankvile en siaj vilaĝoj ĉirkaŭataj de siaj familioj por kultivi la kampojn kaj por bredi siajn brutojn. Ne nur la registaro, sed eĉ la tuta lando havis nur avantaĝojn, se, la indiĝenoj estis lasataj en paco.
Sed kvankam la registaro koncedis la plenan memadministradon al la indiĝenoj en ĉiuj lokoj, kie la indiĝenoj estis la sola loĝantaro, la leĝo estis tamen nur leĝo laŭ tiu amplekso, laŭ kiu la sekretarioj interpretis kaj uzis tiun leĝon. Estas ĉiam la interpretoj kaj la efikoj de interpretoj de leĝoj, kiuj estigas malbonojn.
12
Don Gabriel, tio, kion li intencis fari, ne povis fari sen la helpo de la indiĝena ĉefo.
„Komprenu, Narciso“, diris don Gabriel al la indiĝeno, „en tiu kazo la afero estas ja tute evidenta. Tiuj naŭ viroj“, li menciis ilin ĉiujn laŭ la nomo, „pruntis de mi monon, jen tiom da mono, jen eĉ pli. Ili ĉiuj prezentis al mi persone garantianton, kiam mi pruntis la monon al ili. La mono nun pagendas, ĉe kelkaj jam dum semajno. Ili promesis al mi repagi la monon, tuj kiam ili estos vendintaj porkojn aŭ ŝafojn. Nun la komercistoj estas ĉi tie kaj la viroj ne volas vendi ion, ĉar la prezoj ne plaĉas al ili. Sed tio certe ne estas kulpo mia.“
„Ne, certe ne“ diris la jefe.
„La homoj volas vendi la bestojn sur la foirplaco en Jovel“, rakontis don Gabriel plu. „Ĉar ili supozas ricevi tie pli altajn prezojn. Sed, se multe da bestoj estas pelitaj tien, la prezoj estas pli malaltaj ol ĉi tie. Tio kompreneble estas tute egala al mi. Komprenu, don Narciso“, li nun alparolis la indiĝenon eĉ je „don“ por montri al li, ke li rigardas lin samranga al ladino. „Komprenu, se la homoj en Jovel vendas ion, ili eldonas la monon tie kaj eĉ ebriigas sin. Kiel ili tiukaze repagu al mi la monon, kiu estas repagenda jam nun, eĉ kun garantiaĵo?“
Narciso tuj venigis de la kampoj ĉiujn ĉi virojn, kies nomojn don Gabriel diris.
Li demandis ĉiun unuopulon, kiom da mono li ŝuldas al don Gabriel, inklude tion, kion don Gabriel postulis kiel interezon en ĉeesto de la garantianto.
Don Gabriel havis sian notlibreton ĉemane kaj li konfirmis la sumon, kiun memoris tiuj ŝuldantoj sufiĉe bone. Neniu provis falsi la sumon. Tion ili ne faris, ĉar promesvorto estas promesvorto kaj ĉar oni ne rompu promeson.
„Vi ja en ĉeesto de garantianto promesis“, demandis Narciso, „ke vi volas vendi, tuj kiam venos komercistoj en la lokon, porkojn, aŭ kion ajn alian vi havas krome, por repagi la pruntitan monon al don Gabriel, ĉu?“
La viroj klarigis, ke tio estas ĝusta, sed ke la prezoj, kiujn ofertas ĉi tie la komercisto, estas multe pli malaltaj ol li ofertis kaj pagis ilin ĉiufoje antaŭe.
„Tion mi ne povas ŝanĝi“, diris Narciso.
Li turnis sin al la komercisto kaj demandis lin: „Kial la prezoj estas subite tiom malaltaj? De jaroj ili ne estis tiom malaltaj.“
La komercisto cerbumis pri bona respondo. Li turniĝis kaj vidis, ke don Gabriel fikse rigardis lin en la vizaĝon.
La komercisto volis nun diri, ke li devas pagi ĉi tie en la loko tre altan kontribuon por ĉiu bruto kiel komunuman tarifon, kaj ke tio estas la kaŭzo, ĉar li devas pagi pli malmulte por la brutoj, por ankoraŭ povi vendi ilin kun eta gajno al la viandejoj.
Sed don Gabriel ne lasis paroli lin. Li diris: „La impostoj por la bestkomercistoj estas nun tiom alte fiksitaj, ke la brutvendistoj ne plu povas pagi la malnovajn prezojn.“
La komercisto tuj komprenis. Li ne povis ĉagreni la sekretarion, se li volis fari negocojn tie. Sekretario povas tiom malfaciligi la vivon al komercistoj helpe de kiaj ajn pretekstoj, ke la komercisto nek aktuale nek alitempe povus aĉeti eĉ nur unu felon, tiom longe, kiom la sekretario estus en la loko. Kion la komercisto faru, se la sekretario klarigas, ke la brutoj, kiujn la komercisto aĉetis en alia loko, kaj kiujn li kondukas nun kun si, estas infektitaj, kaj ke oni tuj devos mortigi ilin por malhelpi, ke la loko estos infektita. La mortigitaj brutoj de la komercisto tuj forbruligendos, laŭdire por malhelpi disvastigon de la epidemio. Kiel kaj kie la komercisto povus pruvi, ke tiuj brutoj ne malsanis? Don Gabriel ne estus la unua kaj ne la ununura, kiu estus farinta tion kaj similan, se la komercisto aŭ kiu ajn venas en la lokon, ne rekonas la dirojn kaj la aŭtoritaton de la sekretario.
Narciso, la tribestro de la indiĝenoj povis juĝi nur laŭ tio, kion liaj okuloj vidis, kaj kion liaj oreloj aŭdis. La homoj ŝarĝis sin kun ŝuldoj ĉe don Gabriel, ili promesis pagi la ŝuldojn, tuj kiam venos en la lokon komercisto, al kiu ili povos vendi siajn brutojn.
Li akceptis, ke la postulo de don Gabriel ekzistas laŭrajte kaj ĝi ne estis kontestita de iu. Tial li ordonis, ke ĉiuj ĉi viroj, kiuj pagu ŝuldojn al don Gabriel, devos vendi siajn brutojn al tiu komercisto je tiu prezo, kiun li povas pagi laŭ sia bontrovo. Kiu ne havis ŝuldojn ĉe don Gabriel rajtis fari kun siaj brutoj tion, kio plaĉas al li.
Intertempe ĉiuj viroj de la loko kolektiĝis sur la placo antaŭ la municipo; ĉar la hezitemaj intertraktadoj iom post iom daŭris kelkajn horojn.
Ĉiuj viroj, eĉ la ŝuldoŝarĝitoj koncedis, ke ilia tribestro en tiu kazo diris la verdikton tiel, kiel ĝi estas ĝusta. Ĉar neniu sciis kaj ne povis scii, kion intertraktis don Gabriel kun la komercistoj, ili trovis, ke la decido de ilia jefe estas entute justa. Kaj ĉar ne la sekretario, al kiu neniu el ili fidis, estis dirinta la verdikton, sed ilia propra tribestro, tial ili obeis lin libervole kaj la komercistoj ricevis pli da brutoj ol ili atendis.
„Kial do antaŭe la longtempa interparolado pro la malmultaj pesoj, kiujn vi ĉi tie lasos al mi!“ diris don Gabriel vespere al la komercistoj. „Se mi ne sidus tiom atente sur ilia nuko, vi eĉ ne kunprenus forputriĝintan kaprovoston hejmen. Kaj nun, ĉu? Rigardu la rezultojn. En neniu loko vi povis aĉeti tiom, kiom ĉi tie. Jen al vi ja viaj mizeraj pesoj, kiuj defalas ĉe tio por mi, ja nun vere ne povas kaŭzi avaran aflikton.“
La ofico, kiu komence aspektis tiel mizere, komencis kreskigi oron sur ĉiu herbotigo.
Rimarkoj
ladino = mestizo = ido de blankuloj kaj indiĝenoj, en Ĉiapaso uzate specife por kontrasti indiĝenojn kaj ne-indiĝenojn, do ne nur mestizojn, sed ankaŭ blankulojn.
PS: Ĉiujn pliajn ĉapitrojn vi povas legi en:
***
de Hans-Georg Kaiser (noreply@blogger.com) je 2026-09-05 13:51
Ĥristo Gorov (Ĥrima) estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas omaĝe al li Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povas partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj.
La konkurso “Ĥristo Gorov – Ĥrima 2026” estas por eseo. La temo de la eseo estas: “Mia la plej bona Esperanto-rememoro”.
Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per unu eseo, originale verkita en Esperanto. La verko estu tajpita komputile kaj ĉiu aŭtoro nepre uzu la Esperantan alfabeton per supersignoj. La aŭtoroj indiku sian sekson (inan aŭ viran). La verkoj estu subskribitaj per la vera nomo de la aŭtoro, estu plena poŝtadreso, telefono kaj retadreso. La eseoj estu maksimume tripaĝaj; formato A4; tiparo Times New Roman (12 punktoj). La gajnintoj ricevos valorajn premiojn.
Bonvolu sendi viajn kontribuojn ĝis la 30a de septembro 2026 al Georgi Mihalkov, prezidanto de la ĵurio, retadreso: modest.mihalkov@gmail.com.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/09//
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Konkurso “Ĥristo Gorov – Ĥrima 2026”: La limdato proksimiĝas appeared first on La Ondo de Esperanto.
Post la varmego kaj arbarfajregoj okazintaj ĉi-somere, demando devus obsedi la francajn kandidatojn por la prezidanta elektado : kiel eliri de sistemo, kiu generas tiajn damaĝegojn ? La plejparto preferas svingi siajn preferajn amuzilojn : rigorecon, enmigradon, impostojn ... Tamen alia plago estas ĝermanta, kiu ĉie sur Tero povos nutri alian fajregon : tiun de kolero.
Inter du rompiĝoj de ondoj sur strando, ĝenerale okazas retiriĝo, retroiro. Bedaŭrinde tio ne okazis kiam temas pri ĉi-somera klimato. La sinsekvado de varmegondoj tiam similis subakviĝon. Pro temperaturoj super 40°C en teritorioj foje etendiĝantaj sur 40% de la lando, Francio transformiĝis en incendion. Foje vere : gigantaj fajroj, kapablaj generi sian propran klimatan sistemon, voris preskaŭ cent mil hektarojn. Tio neniam jam okazis. En Hispanio, la bruligita areo estas preskaŭ duobla. La tuta okcidenta Eŭropo estis trafita.
"Feliĉe, aŭtuno proksimiĝas !" trankvilige anoncas veterprognozaj bultenoj, dum la informaj televidoj ĝojas pro la malaltiĝo de temperaturoj. La plej malbona jam pasis, paŭza tempo fine alvenis. Sed tia analizo konfuzas la tri frapojn antaŭ kurtenlevo en teatro kun la dramo mem... Ĉar ĉio apenaŭ komenciĝas. Krom la pluvegoj kiuj ĝenerale sekvas varmegajn periodojn, sekeco kaj incendioj fajrigis la meĉon de bombo, kiu jam estis mallongigita de la milito farita de Vaŝingtono kaj Telavivo kontraŭ Teherano per la fermo de la markolo de Hormuz.
Estas klara signo. Dum malaltiĝis la nivelo de riveroj, rokoj reaperis en Elbo, Danubo kaj ankaŭ Rejno. Foje, ili rivelis gravuritajn datojn de antaŭaj severaj sekecoj : 1616, 1746, 1842 ... Periodoj karakterizitaj de katastrofaj rikoltoj, kruta altiĝo de prezoj kaj nutraĵaj mankoj. Tial la nomo de tiuj rokoj, kiuj nun minacante aperas : "rokoj de malsatego (1)"
Tamizo kaj Pado havis la plej magrandajn fluojn "en julio de mezuritaj tridek kvar jaroj" laŭ la eŭropa observatorio pri klimata ŝanĝo Copernicus (2). En Francio, "perfuzita" Sejno de nun ricevas duonon de sia fluo el almontaj rezervujaj lagoj, en regionoj Ĉampanjo kaj kaj Burgonjo (3). 40% de la gvatataj riveretoj suferas flurompojn kaj 92 departementoj el 95 dekretis limigojn por uzo de la "blua oro". Ĝia ciklo estas perturbita de artaĵigitaj grundoj kaj agrokulturaj praktikadoj, kiuj intencigas fluadon kaj malfaciligas repleniĝon de akvotavoloj.
La efiko sur kulturitaĵojn jam montriĝas katastrofaj. La ofico pri statistikoj de la franca ministrejo pri agrokulturo taksas malkreskon de la maiza rikolto je 35% en 2026, tio estas la plej malalta rikolto registrita de post 1980 (4). "Ekzistas risko pri manko de iuj specoj sur la butikaj bretoj, klarigas S-ro Cyril Pogu, kunprezidanto de la federacio Légumes de France. "Ni havas tre gravajn perdojn, kiuj atingas 10%% pri laktukoj, brokoloj, poreoj, brasikoj kaj rafanetoj (5) ... En Belgio, "oni ĝenerale parolas pri 10% ĝis 30% da malkresko pri cerealoj" , opinias S-ro Guillaume Van Binst, ĝenerala sekretario de Fédération des jeunes agricuteurs (6). Oni konstatas la samon en Britio.
Tiu konstato pli malbonigas tutmondan nutraĵan provizadon, jam difektitan de la rus-ukraina milito (7) kaj de la israel-usona milito kontraŭ Irano. Kiel substrekis raporto de la eŭropa parlamento de 2022 (8), Ukrainio liveris antaŭ la milito preskaŭ la duonon de cerealoj kaj kvaronon de kortobirdaĵoj importitaj en Eŭropon. Kune, Rusio kaj Ukrainio liveris 30% de la mondaj eksportaĵoj pri tritiko kaj hordeo. Nu, Moskvo atakas ukrainajn ŝipojn kaj trudas blokadon de ĝiaj havenoj de Nigra Maro tra kiuj transiris 90% de ĝiaj agrokulturaj eksportadoj. Kievo rebatas atakante rusajn havenojn kaj iliajn grenajn silojn (9) . Tiel la cerealaj fluoj estas grave perturbataj.
Same kiel cirkulado de krudaj materialoj necesaj por fabriki sterkojn en Pers-araba Golfo : post usonaj bombadoj kontraŭ Irano kaj fermo de la markolo de Hormuz, la damaĝitaj aŭ senaktivigitaj konstruaĵoj estigis malabundon de esencaj konsistaĵoj, kreante prezaltiĝon kaj produktadan bremsadon en la tuta planedo. Ekde marto 2026, eĉ antaŭ ol la norda hemisfero ekbolis, la ĉefa ekonomikisto de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj (FAO), Màximo Torero, avertis ke la milito en Irano estis estiganta unu el la plej doloraj batoj de la pasintaj jaroj al tutmonda fluo de komerco, kun, kiel rezulto, maltrankviligaj efikoj por nutraĵa sekureco, agrokultura produktado kaj tutmondaj merkatoj (10).
Krom ureon, azotan sterkon, kiun Irano, Saud-arabio, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Barejno kune liveras pli ol trionon de tutmonda eksportaĵoj, tiu regiono ankaŭ eksportas la duonon de la internacia komerco de sulfuro. The Moasaic Company, giganta usona agrokultura firmao, freŝdate citis prezaltiĝon de tiu fonto, kiel la ĉefan kialon por redukti sian produktadon de fosfataj sterkoj en siaj uzinoj de Usono kaj Brazilo (11). Ekzemple, la natura fosfato de marokaj minejoj iĝas superfosfato - valora sterko - nur kiam ĝi estis traktita per sulfura acido. Por Torero, la fermo de la markolo de Hormuz ne estas "nur energia ŝoko, sed sistema ŝoko, kiu lezas la tuton de la monda agrokultura sektoro (12).
Ĉiuj tiuj ekonomiaj misfunkciadoj certe havos efikon sur agrokulturajn rendimentojn, precipe sur tiuj de cerealoj, kiuj postulas sterktadon. Tio trafos tritikon en Egiptio, rizon en Hindio, kaj eksportantajn agrokulturajn landojn, kiel Brazilon aŭ afrikajn landojn kiel Somalion, Tanzanion, Mozambikon, Kenjon ... kiuj forte dependas de sterkaj importadoj. FAO konsideras sudan Azion kiel regionon konfrontitan kun 'estrema risko' (13)". La agrokulturistoj de landoj kiel Pakistano aŭ Bangladeŝo, ne kapablaj pliproponi kontraŭ riĉaj landoj, estis devigitaj planti en malfortigitaj agroj. Ankaŭ la afrikaj kamparanoj, kiuj produktas 70% de nutraĵo en subsahara Afriko estas endanĝerigitaj, laŭ Afrika Banko por Disvolviĝo (BAD) (14).
Pruvante la severecon de tiu sterkomanko, Ĉinujo limigis ties eksportadon, la aŭstraliaj cerealistoj reduktis siajn kultivatajn areojn, kaj la usonaj kulturistoj de maizo kaj sojo petas helpon de prezidanto Trump (15). Tiu premo pelis la usonan administracion ĉesigi punsankciojn pri la belorusaj kaj venezuelaj sterkaĵoj. Sed la agrokulturistoj volas pli, kaj petas forigon de doganoj pri la marokaj superfosfatoj.
La plej maltrankvilaga afero tamen ankoraŭ ne alvenis. Ne temas pri milito, aŭ nova varmegondo, sed pri ŝveliĝo de cikla klimata fenomeno, kiu laŭŝajne estos aparte potenca ĉi jaron : El Niño, oceana mekanismo, kiu karakteriziĝas per altiĝo de la temperaturo de Pacifiko kaj estigas diluvajn pluvojn en Ameriko kaj sekecon (eĉ fajregojn) en Aŭstralio kaj Sud-Orienta Azio, kaj ciklonojn en la tuta Ekstrem-Oriento.
Antaŭ pli ol jarcento, en 1876-1878, la mondon trafis la plej potenca epizodo iam registrita de El Niño. Ĝi estigis katastrofajn sekecojn en Ĉinio, en suda Afriko, en Brazilo, en Egiptio kaj en Hindio. Sub aparte perforta kolonia regado ĉi lasta lando konstatis pli ol ses milionojn da mortintoj pro malsato. La venonta epizodo, kiu komenciĝos inter oktobro kaj decembro por daŭri ĝis printempo 2027, povos esti eĉ pli potenca.
En Peruo, ĝi jam frapis : la escepte alta temperaturo de la pacifikaj akvoj kondukis la regantojn malpermesi kaptadon de anĉovoj, baza nutraĵo de la tiea loĝantaro. Tiu decido, celanta protekti tiun specion, estigis duobliĝon de la prezo de fiŝfaruno, kaj triobliĝon de tiu de fiŝoleo. La grandaj produktistoj de kafo robusta, Hindio kaj Indonezio, suferos de varmo, en Vjetnamio la fenomeno minacas akvajn rezervujojn, kiuj tradicie irigas kafarbustojn, kaj tiel endanĝerigas la rekolton de 2017-2018 (16).
La efiko de El Niño sur la bazajn nutraĵojn estos des pli fortaj, ke ĝi kunagos kun tiuj de militoj kaj sekeco. Pluraj centoj da miloj da homoj eble troviĝos en situacio de grava nutra malabundo en 2026, laŭ FAO (17). Tiam multaj malsatmortos, aliaj mortos pro la efikoj de multformaj poluadoj (gasoj, polveroj, kancerigaj pluraromaĵaj kombinaĵoj pro arbarfajregoj, naftoverŝoj ...) estigitaj de la usonaj kaj israelaj bombadoj sur iranaj naftorafinejoj, kaj de gigantaj arbarfajregoj ...
Tiu bildo ne estos kompleta sen mencio de lasta plago, same ruiniga : spekulado. "Agantoj, kiuj regnas super la financaj merkatoj de krudmaterialoj pligravigas la efikojn de krizoj spekulante pri malsato kaj profitas de tio, rivelas raporto de CCFD - Terre solidaire de 2023. Tiu maltrankviliga inklino estas tro kutima, kaj helpas ĝin iompostioma malreguligo de merkatoj, kiu malfermis la vojon al financigo de niaj nutraĵoj kaj ĝiaj malutilaj rezultoj (18)". Ne probablas, ke tiuj financistoj rezignos siajn profitojn, eĉ kiam ili signifas malsaton por la plej malriĉaj. Malsato kiu, kiel skribis la franca verkisto Louis Calaferte, "iĝas obsedo" kaj pro kiu oni perdas "dignon, honoron kaj fieron" (19)
(1) Brenda Haas, "Hunger stones : The history behind 'if you see me, weep'", 14-a de aŭgusto 2026, https://www.dw.com/en/hunger-stones-the-history-behind-if-you-see-me-weep/a-78345729
(2) Théophile Magoria kaj Florent Bascoul, "Loire, Rhin, Danube, Pô... les images satellites des fleuves assoiffés par la sécheresse", 15-a de aŭgusto 2026, www.bfmtv.com
(3) Léa Sanchez, "L'assèchement généralisé des sols et des cours d'eau en France inquiète les hydrologues", Le Monde, 23-a de julio 2026.
(4) La aŭtoro dankas S-inon Éléonore Guillemin-Baulny pro ŝia helpo pri kolektado de tiuj datumoj kaj citaĵoj.
(5) Géraud Lefebvre, "canicule et sécheresse : la fédération Légumes de France alerte sur un risque de pénurie dans les rayons", Nord Littoral, Boulogne-sur-Mer, 19-a de julio 2026.
(6) Ibrahim Molough, "La sécheresse menace les récoltes, mais les dégâts varient fortement selon les cultures", 23-a de julio 2026, www.rtl.be
(7) Legu : Akram Belkaïd, "Un fragile corridor contre la faim", Le Monde diplomatique, marto 2023.
(8) Tarja Laaninen, "Russia's war on Ukraine : EU food policy implications", ofico pri esploroj de la eŭropa parlamento, aprilo 2022.
(9) Iryna Skubii, "Russia is cutting off Ukraine's grain exports again, threatening a critical harvest and global food security", 14-a de aŭgusto 2026, https://theconversation.com
(10) Vidu : "FAO chief economist warns of severe global food security risks disruption to Strait of Hormuz trade corridor", Novjorko - Romo, 26-a de marto 2026, www.fao.org
(11) Kervin Draper, "War hangs over American farmers as fertilizer prices rise", The New York Times, 16-a de junio 2026
(12) "FAO chief economist warns... ", jam citita.
(13) ONU Info, "Moins de faim, mais pas pour tous : l'Asie du Sud au cœur du déséquilibre alimentaire en Asie-Pacifique", Ĝenevo, 17-a de decembro 2025.
(14) "FAO chief economist warns..." jam citita.
(15) Ana Swanson, « Global food supply faces a dangerous bottleneck as Iran war persists », The New York Times, 27-a de marto 2026.
(16) Susannah Savage, "El Niño threatens to disrupt the world's most-traded commodities", Financial Times, Londono, 7-a de aŭgusto 2026.
(17) Sama fonto.
(18) CCFD - Terre solidaire (katolika komitato kontraŭ malsato kaj por disvolviĝo) estas franca NGO), "Inflation : When speculators profit from the food crisis", CCFD - Terre solidaire, Parizo, 11-a de decembro 2023.
(19) Louis Calaferte, Requiem des innocents, Gallimard, Parizo, 1952.
Jen listo de plej popularaj afiŝoj dum pasinta julio
Denove 3 filmoj faritaj per Artefarita Intelekto, kaj unuafoje, la 2 plej popularaj afiŝoj estas el sama kanalo. Unua kaj dua filmoj povas ŝajni surprezaj, sed la diferenco estas ke “Paŝo post paŝo” ricevis komenton, dum neniu komentis en “Unu koro, unu kanto”. Ankaŭ tria kaj kvara pozicioj povas esti surprizaj, sed ĉi-foje, la gravaj diferencoj estas ke “enketilo” ricevis nur 1 ŝaton, dum “unu koro” estis pli ŝatita.
Parenteze, dum pasintaj semajnoj estis problemo en la servilo, kaj la aŭtomataj serĉadoj kaj ĝisdatigoj ne bone funkciis, kaj ĉiuj novaj filmoj estis permane proponitaj de uzantoj, do multaj filmoj ne aŭtomate aperis. Tio estas solvita, kaj tial aperis centoj da afiŝoj samtempe. La bona parto de tio estas ke la malbonaj rezultoj de julio (319 spektoj entute, dividitaj inter 152 afiŝoj) estis nur portempa, kaj dum aŭgusto, tubaro donis 854 spektojn al 515 afiŝoj. Rekomendoj de tubaro estis sekvataj 790 fojojn.
La 83a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos en Petzow (Germanio) de la 15a ĝis la 22a de aŭgusto 2027. La 83an IJK organizas la internacia Kongresa Komisiono (KK) gvidata de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj Germana Esperanto-Junularo (GEJ), kiu gastigas la kongreson.
Partoprenu en la 83a IJK en la ejo KiEZ Inselparadies en Petzow (Germanio)! La ejo situas sur malgranda duoninsulo ĉe la lago Glindower See kaj disponas propran plaĝon tuj ĉe la lago, ideale por banado, ripozo, kaj someraj agadoj kun esperantistoj de la tuta mondo.

Ĉu vi scias kio estas IJK? Ĉu vi konas ĝiajn organizantojn, TEJO, GEJ, kaj la Kongresan Komisionon? Poste legu pri la gastiga lando Germanio. Malkovru la belan kongresejon kaj la diversajn loĝeblojn, kaj sciu kiel alveni al ĝi.
Kaj nun vi certe volas veni, ĉu ne? Rigardu kiuj aliaj homoj jam aliĝis, kontrolu kiom multe vi pagus, kaj plenigu la aliĝilon!
Vi povas aliĝi al la oficiala babilgrupo kaj aboni nian informkanalon en Telegramo. Se vi havas demandojn aŭ proponojn, simple alskribu nin.
Venu pasigi eksterordinaran kaj memorindan someron kun ni!
Fonto: https://ijk2027.tejo.org/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La 83a IJK okazos en 2027 en Petzow appeared first on La Ondo de Esperanto.
Fine de plurmonata esplora restado en Japanio, c-ano Giacomo Comincini, vickonsulo pri informado, individue renkontis la eksĉefministron de la regno, s-ron Ishiba Shigeru, en lia parlamenta oficejo, situanta en la tokia kvartalo Nagata.
Ishiba Shigeru estris la ekzekutivon de la lando inter 2024 kaj 2025 kaj estis du fojojn ministro en antaŭaj kabinetoj. La relative progresema ŝtatisto, absoluta ĉefrolulo de la lastatempa japana politiko, estas ofte en minoritato ene de la reganta Liberal-Demokrata Partio, nune gvidata de dekstrema s-ino Takaichi Sanae. Tial la kunsido alfrontis temojn de politika filozofio, same kiel diplomatiajn kaj konstituciajn problemojn.
Similaj diskutoj okazis aŭguste, kiam la vickonsulon renkontis senatanoj de la Renoviga Partio, kun kies federisma orientiĝo koheras la organiza filozofio de nia konsorcio. La Civita diplomatio daŭre disvolviĝas sukcese en la orientazia nacio, kie Comincini loĝos denove venontprintempe.
La Direkta Komitato de Centro di Interlinguistica kunsidos venontmonate en Malago, ĉar kvar estraranoj el kvin ĉeestos la andaluzan NAKSE kaj la postan parlamentan sesion.
La kunveno, en hibrida formato, okazos sabaton la 10an de oktobro, je la 19h, en la Dioceza Domo, kie la gastoj de Esperanta Naturamikaro loĝos dum la malaga evento. Fruktodonan kunsidon antaŭvidas la riĉa tagordo, organiza kaj scienca, difinata nuntempe de la komitatanoj de la svisa establo; la Centro naskiĝis ja en Tiĉino la pasintan decembron, heredinte la historion kaj mandaton de Itala Interlingvistika Centro.
Verŝajne novembre sekvos la ĝenerala asembleo de CdI, tiufoje en ties “dua ĉefurbo”, Pavio, koincide kun akademia konferenco organizata de c-ano Giacomo Comincini.
Jam la duan jaron Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore okazigas la premiadon de sciencaj libroj kaj prelegoj dum la Universala Kongreso de Esperanto (UK) kadre de la sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU), kiu ĉi-jare ankaŭ gastigis la 43-an Sciencan Universitatan Sesion (SUS) de AIS. La du premioj Germain Pirlot kaj Charles Power konsistigas gravan institucion por la Esperanto-scienca komunumo. Pirlot rekonas la skriban sciencan laboron; Power rekonas la buŝan transdonon de scio. Libro kaj prelego estas du flankoj de la sama korpo, esencaj por vivanta scienca kulturo.
La Premio Pirlot estas dediĉita al la plej bonaj sciencaj libroj en Esperanto, aperintaj lastatempe. AIS disdonis ĝin ĉiujare inter 1994-2001 kaj denove ekde 2017. La ĉi-jara juĝkomisiono konsistis el Carlo Minnaja, Bengt-Arne Wickström kaj Carlos Spinola. Gajnis la unuan lokon la libro “Santeni vian vivradikon” de Wang Disheng (eld. China Culture Development Press, 2021); la duan lokon la libro de la 79-a IKU-sesio (eld. Impeto, 2026); kaj la trian lokon “Spac-vojaĝado kaj Esplorado: de Sputnik ĝis Webb” de Amri Wandel (2025). Ĉiuj tri estas akireblaj per la Libroservo de UEA.
La premiitaj libroj rolis ankaŭ en la Aŭkcio de la 111-a UK en Graz: estis aĉetitaj la IKU-libro de 2026 kun la subskriboj de ĉiuj prelegantoj kaj la libro “Spacvojaĝado kaj Esplorado: de Sputnik ĝis Webb”, krom la libro “Astronomio kaj Astrofiziko por Ĉiuj” (de Wandel kaj Spinola, 2025), kiu gajnis la unuan premion Pirlot pasintjare.
La Premio Power, kiu ekzistas ekde 2025, estas destinita al la plej bonaj sciencaj prelegoj. Ĝi havas du kategoriojn: longaj prelegoj, kiel IKU- kaj SUS-prelegoj, kaj mallongaj prelegoj, kiel tiuj de la Scienca Kafejo. La ĵurio konsistis el Ekaterina Bebenina, Ruth Kevess-Cohen, Daniela Power kaj Bengt Arne Wickström. La premiojn por longaj prelegoj gajnis: 1-a loko, Věra Barandovská-Frank (Panslavismo en Habsburga monarkio); 2-a, Humphrey Tonkin (Walt Whitman: Poeto de la Nova Usono); kaj 3-a, Gim Inhong (Psikologia valoro de Zamenhof-proverbaro). La premion Power por mallongaj prelegoj gajnis: 1-a, Peter Baláž (AI-revolucio kaj Esperanto); 2-a, Heidi Goes (Frua skribita literaturo en lingvoj de la Konga Lingvo-Areto); kaj 3-a, Joël Fontaine (Ondoj: danĝeroj kaj utiloj).
La diplomoj de la premioj estis disdonitaj en la Scienca Forumo de la 111-a UK, la konkluda sesio de la scienca programo, dum kiu oni tradicie prezentas ankaŭ la atestilojn por la AIS-ekzamenoj. En tri el la prelegoj okazis AIS-ekzamenoj. En la prelego pri Suneklipsoj (Wandel) estis 40 ekzamenitoj, kiuj krom la tradiciaj atestiloj ricevis ankaŭ eklips-okulvitrojn. Ekzamenoj okazis ankaŭ en la prelegoj pri Elementaj malabundoj: ĉu nesolvebla problemo? (Raola) kaj Filozofioj de Oriento, Okcidento kaj Sudo – pri la valorigo de fonta sperto (Zieba). La ekzamenitoj pri Suneklipsoj, kiuj ne ĉeestis la Sciencan Forumon, povos peti siajn ciferecajn AIS-atestilojn ĉe info@ais-sanmarino.org.
Fortigo de faka, kultura kaj scienca agado en kaj per Esperanto estas unu el la prioritatoj de la strategia plano de UEA, AKIRI. Ĉiu povas kontribui al la daŭrigo kaj plivastigo de tiu agado: por subteni aparte la sciencan programon dum la Universalaj Kongresoj eblas rekte donaci al la UK; por subteni la Premion Charles Power kaj aliajn celojn de la samnoma fondaĵo, eblas donaci al la Fondaĵo Charles Power. UEA gratulas al ĉiuj premiitoj, dankas al ĉiuj kunlanborantoj, precipe la IKU-komisionon, la juĝkomisionojn kaj la IKU-rektoron de la 79-a IKU-sesio, Amri Wandel, kaj kuraĝigas sciencemulojn plu kontribui al la scienca agado en Esperanto!

La Komitato elektis la Estraron de TEJO por la mandato 2026-2027. La nova Estraro ekoficas la 1an de septembro 2026.
Agrablan kunlaboron kaj sukcesan agadon!
Prezidantino: Ana Ribeiro
Vicprezidanto: Espoir Ngoma Kasati
Ĝenerala Sekretario: Jean de Dieu Kikako
Kasisto: Emerson dos Santos
Estrarano: Francesco Giuliano
Estrarano: Severija Marija Banaitytė
Estrarano: Jonathan Schneider
Fonto: https://www.tejo.org/estraro-de-tejo-2026-2027/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La Estraro de TEJO 2026-2027 appeared first on La Ondo de Esperanto.
Dum la kampanjo de la francaj municipaj balotadoj, institucioj ligitaj al Tel-Avivo metis en sian celilon la maldekstran partion ‘La nesubmetinta Francujo' (LFI). Ŝajne aliaj samtempe efektivigis malstabiligajn agadojn okaze de la slovena parlamenta elektado. Dum jaroj kaj malkaŝe, European Leadership Network (ELNET) sin trudis en la eŭropan politikan vivon je la servo de Israelo.
Esploro farita kun helpo de IJ4EU kaj kunagado de Guli Dolev-Hashiloni. La germana cifereca gazeto de politika kaj kultura kritiko The Diasporist (https://thediasporist.de) publikigis version de ĉi tiu artikolo la 27-an de Marto 2026.
La 8-an de Majo 2014, sep viroj kunvenis en Berlino, en oficejo proksima al la germana Parlamento. Tri estis usonanoj, tri aliaj germanoj, kaj la sepa israela. Ĉi-lasta estis Raanan Eliaz, kunfondinto kaj tiama direktoro de European Leadership Network (ELNET), organizaĵo dediĉita stimulado de interligoj inter Israelo kaj Eŭropo. Ĉi tiu viro kun freŝa vizaĝo, foje poeto kaj naskiĝinta en unu el la unuaj judaj setlejoj de Cisjordanio, jam laboris por American Israel Public Affairs Committee (AIPAC), ĉefa porisraela premgrupo en Vaŝingtono, kaj ankaŭ por la israela ĉefministro. Tiutage, rememorinte la avantaĝojn de “internacia reto de asocioj unuigitaj de sama celo”, li atentigis, ke ankoraŭ mankas en la rondoj de la german-israela amikeco institucio “specife direktita al politikaj gvidantoj”. La celo de la kunveno ĝuste estis meti finon al tiu aferstato kaj oficiale inaŭguri la germanan filion de ELNET.
La kreo de ELNET en 2007 celis importi al Eŭropo metodojn de la usona pli aĝa frata institucio. AIPAC sukcesis transfomi subtenon al Israelo en politike fruktodonan sintenon, kaj malfacile oponeblan, ĉar ĝi malavare financis balotkampanjojn kaj trudis siajn vidpunktojn al la amaskomunikilaro. Sed Eŭropo, kie la juda komunumo estas multe pli malgranda kaj kie la kandidatoj okupipor politikaj postenoj malpli dependas de rektaj donacoj, ne estis preta por tiaj manovroj. Tial, ELNET sin dediĉis flati riĉajn eŭropanojn por instigi ilin partopreni en monkolektoj tute similaj al tiuj de AIPAC, kaj samtempe disvolvis aliajn influmanierojn, kiel organizadon de vojaĝoj al Israelo por elektitaj postenuloj kun ĉiuj elspezoj pagitaj (1).
Nuntempe, la organizaĵo disponas plurajn dekduojn da dungitoj disigitaj inter la ses eŭropaj oficejoj (Parizo, Berlino, Bruselo, Londono, Romo kaj Varsovio), sian ĉefsidejon en Tel-Avivo kaj novjorkan filion (registritan sub la nomo Friends of ELNET). Ĝia jara buĝeto, kiu altiĝas al 20 milionoj da dolaroj, ĉefe venas de kontribuaĵoj de usonaj bonfarantoj, kiuj tiel ĝuas impostajn avantaĝojn limigitajn al donacoj faritaj eksterlande. Kvankam ĉiu landa filio estas oficiale sendependa, grupeto da usonaj kaj israelaj civitanoj partoprenas en ĉiuj estraroj.
En Eŭropa Unio, Germanujo hodiaŭ estas la plej fidinda aliancano de Israelo, regno al kiu ĝi rezervas apartan lokon en sia eksterlanda politiko. Sed ne tiel okazis kiam ELNET komencis siajn agadojn komence de la 2010-a jardeko. Pro la firma engaĝiĝo de Berlino en la internacian juron, ĝi ofte trovis sin en tikla situacio pro la politikoj de okupado de Tel-Avivo. En 2012, reveninte de vizito al Hebrono, Sigmar Gabriel, tiama gvidanto de la Socialdemokratia Partio (SPD pro ĝiaj komencliteroj en la germana), priskribis Israelon kiel “apartisman reĝimon” kaj rifuzis retiri siajn vortojn malgraŭ la multaj okazintaj indigno (2). Du jarojn poste, la ekologiisto Volker Beck, kiu tiutempe prezidis la german-israelan parlamentan grupon, volis kondiĉi la armean helpon donitan al Israelo al ĉesigo de koloniigo.
Post nur kelkaj jaroj, tiaj opinioj iĝis neeldireblaj. Ses jarojn post la uzo de la vorto apartismo, Gabriel, kiu estis jam forlasinta sian publikan postenon kaj sin pretigis estri la transatlantikan premgrupon Atlantik-Brücke, sentis la bezonon pardonpeti. Tio okazis ĵus antaŭ ol esti kronita kiel patronanto de programo kunfinancita de ELNET kiu ofertas restadojn en Israelo al junaj germanaj ĵurnalistoj. Koncerne S-ron Beck, li nuntempe troviĝas inter la plej fervoraj subtenantoj de Tel-Avivo kaj, laŭ pluraj fontoj, en 2019 lia nomo menciiĝis inter la eblaj kandidatoj por direkti la germanan filion de ELNET.
Kvankam ne eblas atribui tiun evoluon al unu sola kaŭzo, la fakto estas, ke ĝi koincidis kun la apogeo en Berlino de pluraj entreprenoj de premgrupado, kiel ELNET Germanujo. En sia prezento en la retpaĝo de Europe-Israel Network (3), Eliaz ne kaŝas la rolon plenumitan de la organizaĵo, kiun li prezidis inter 2014 kaj 2016, por la stimulado “ĉe la plej alta nivelo de la germana ŝtato” de politiko “ofensiva” kontraŭ la internacia kampanjo Bojkoto, Malinvesto kaj Sankcioj (BDS por ĝiaj komencliteroj en la angla) asertante ke “eĉ la ekstremmaldekstra partio Die Linke [...] fine publike poziciiĝis kontraŭ ĝi”.
La prezento, en 2017, de la unua projekto de kontraŭ-BDS-a rezolucio antaŭ la germana parlamento estis verko de Carsten Ovens, juna kaj ambicia deputito de la Kristandemokrata Unio (CDU) en la parlamento de Hamburgo. Pluraj similaj proponoj estis prezentitaj iom poste en aliaj subŝtataj asembleoj ĝis, en 2019, la germana federacia parlamento aprobis tekston kiu karakterizis tiun movadon kiel antisemitan. Ankaŭ en 2019 Ovens estis elektita por estri la germanajn oficejojn de ELNET : posteno kiun dum tuta jaro li povis kombini kun sia parlamenta seĝo danke al la troa permesemo de la germana regularo pri premgrupado.
ELNET Germanujo fanfaronas malhavi ian politikan aliĝon kaj alparoli ĉiujn partiojn krom la ekstremdekstra Alternativo por Germanujo (AfD). Same kiel alilande, la vojaĝoj de parlamentaj delegitaroj estas la kerno de ĝia strategio. Inter 2014 kaj 2018, almenaŭ 36 membroj de la germana parlamento senpage vojaĝis en Israelon. La ritmo de tiuj misioj konsiderinde plirapidiĝis dum la prezidanteco de Ovens, kun temoj perfekte ellaboritaj por akordiĝi kun la komisionoj de la germana parlamento —sanservo, klimata ŝanĝiĝo, inteligentaj urboj, ktp.— kaj programo dediĉita al junaj deputitoj. Ĝis nun oni opinias, ke ĉirkaŭ 160 germanaj parlamentanoj (ĉefe de la federacia parlamento, sed ankaŭ de tiuj de la subŝtatoj aŭ de la eŭropa) partoprenis en iu delegitaro de ELNET.
Al tio aldoniĝas serio da pordofermaj konferencoj titolita “Israel-Germana strategia dialogo” (ofte organizitaj kunlabore kun instituto ligita al la germana Ministrejo pri Defendo) kaj kampanjoj direktitaj al la ĝenerala publiko, kies oficialaj celoj estas lukti kontraŭ antisemitismo kaj faciligi interreligian dialogon. Por unu el ili, “La Muro de Demandoj” —subvenciita de pluraj regionaj kaj lokaj administracioj— oni kreis centojn da afiŝoj kun bildstria estetiko kaj demandoj tiel naivaj kiel “Ĉu la judoj manĝas hamburgerojn kun fromaĝo ?” aŭ “Ĉu Harry Potter estas juda ?” (4). La retpaĝo proponas aliajn pli tendencajn demandojn, kiel ekzemple “Ĉu ekzistas apartisma ŝtato en Israelo” ? aŭ “Ĉu Israelo faras genocidon kontraŭ la palestinanoj ?” La respondo donita al tiuj demandoj estas, kompreneble, negativa.
Iom post iom, kaj kiel bona vendisto, Ovens sukcesis aperigi premgrupon kun internaciaj ambicioj, sub eksterlanda influo kaj bone financata de usona mono, kiel pensfabrikon sendependan kaj ĉe-loke establitan. Li ĉiam bone zorgis insisti pri sia intima kunagado kun germanaj ŝtataj institucioj kaj pri la publika mono ricevita de diversaj ministrejoj. En siaj privataj konversacioj kun pluraj deputitoj li sin prezentis kiel favoran al la duŝtata solvo kaj, se necese, kritikis Benjaminon Netanjahu. Ĝis 2021, parlamentaj delegitaroj vizitantaj Israelon faris mallongan halton en Ramalaho por kunveni kun reprezentantoj de la Palestina Aŭtoritato.
Sed, dum la germana filio kultivis tiun kompromispolitikan bildon, la ĉeforganizaĵo komencis evidente dekstreman evoluigon. Kvankam ekde la komenco, ELNET estis ankrita en la konservativa flanko, ĝiaj respondeculoj en Israelo kaj Usono longe insistis konservi ligojn kun la centro kaj centro-maldekstro de la israela politika sceno. Post la eliro de Eliaz el la organizaĵo —eksigita el la prezidanteco en 2016 pro tio, kion internaj dokumentoj priskribis kiel “gravan konfidtrompon”—, tiu spirito de dialogo ekmalaperis, tio koincidis kun ĝenerala dekstriĝo de la subteno al Israelo okazinta post la elektado de Donald Trump.
Kiel estroj de la ĉiam pli influa israela sidejo de ELNET sin sukcedis David Siegel (2016-2020), simpatianto de la ekstreme naciisma partio Israel Beytenou, kaj Shai Bazak (2020-2022), eksproparolanto de la Konsilio de Yesha (organizaĵo kiu reprezentas la cisjordaniajn koloniojn, situanta ĉe ekstremdekstro) kaj konsilisto pri komunikado de la ĉefministro Netanjahu komence de la 1990-a jardeko. Poste estis la vico de Emmanuel Navon (2023-2025), delonga membro de la Kohelet Policy Forum, furioza pensfabriko kies rolo kiel arkitekto de la jura reformo de 2023 —kiu reduktas la kontrolon de la Plej Alta Kortumo pri la agadoj de registaro— estis vaste agnoskita (5). Navon publike defendas la aneksadon de Cisjordanio kaj elpelon de afrikaj rifuĝintoj el Israelo, kaj kiel direktoro de ELNET li alvokis por lukto kontraŭ la “opio” de la "wokismo" (6) por “restarigi la fierecon de la junaj generacioj pri la okcidenta civilizacio” (7). Fininte sian oficperiodon, li eklaboris kaj kreis novan pensfabrikon asociitan kun ELNET Francujo, kies celo estas “difini post-sepa-de-oktobran eksterlandan politikon” kaj “defendi la principojn de la okcidenta civilizacio” (8). En Marto 2026, li estis nomumita ambasadoro de Israelo en Japanujo.
La nova orientiĝo de ELNET baldaŭ vidiĝis en siaj eŭropaj agadoj. Nuntempe, la ekskursoj de parlamentanoj ne plu trapasas Ramalahon kaj oni apenaŭ aranĝas intervjuojn kun israelaj laboristaj aŭ socialistaj deputitoj ; male, ĉiam pli ofte oni invitas partopreni ekstremdekstrajn pensulojn kaj aktivulojn. En 2025, unuafoje, delegitaro vizitis israelajn koloniojn en Cisjordanio kaj povis kunveni kun iliaj politikaj reprezentantoj.
La organizaĵo ankaŭ plifortigis sian kunagadon kun la israela armilindustrio, prezentante Israelon kiel neeviteblan aliancanon de Eŭropa Unio en kriztempoj. Preta profiti la drastan kreskadon de eŭropa elspezo pri defendo post la rusa invado de Ukrainujo en 2022 —kvankam Tel-Avivo oponis la internaciajn punsankciojn kontraŭ Moskvo kaj rifuzis rekte armi Kievon—, ĝi fanfaronas ludi decidan rolon en la aĉeto fare de Germanujo de kontraŭmisila defenda sistemo valoranta 3,5 miliardojn da eŭroj : la plej granda kontrakto de la historio de Israelo (9).
Tuj post la 7-a de Oktobro 2023, kiam la israelanoj ankoraŭ penis akcepti la grandon de la homaj perdoj, la reto pacience ellaborita de ELNET dum jardeko reagis pli rapide ol la plimulto de la registaroj. Tagmeze de la 9-a de Oktobro, tiu premgrupo jam sendis la francan eseiston Bernard-Henri Lévy al Sderot, scenejo de unu el la plej malbonaj masakroj de Hamaso. Poste, sinsekvis la “misioj de urĝa solidaro”, en kiuj oni veturigis grupojn da personoj kun kuglorezista veŝto kaj eskortitaj de armitaj dungitoj de ELNET al pluraj detruitaj kibucoj aŭ al loko de la festivalo Tribe of Nova. Pluraj partoprenantoj asertas ke ili ankaŭ vizitis kadavrejojn kaj kampadejon Shura, kie la israela armeo instalis sian viktimidentigejon. Dum la sekvaj semajnoj kaj monatoj, la registaro de Netanjahu parolis, foje malkaŝe, pri la bezono inklinigi la tutmondan publikan opinion al la amplekso de la israela venonta reago. ELNET faris paŝon antaŭen. Dum la ruinoj amasiĝis en Gazao, ĝia efiko sur la politikaj respondeculoj iĝis pli grava ol iam ajn.
En tempo, kiam la ĉefaj usonaj demokrataj politikistoj komencis denunci la politikan enmiksiĝon de AIPAC, ELNET daŭre ĝuas bildon de respektindeco. Kvankam la militaj operacoj de Israelo —en Gazao kaj aliloke— estigas ĉiam pli fortan popolan oponon en ties respektivaj regnoj, maldekstremaj eŭropaj gepolitikistoj daŭre ĝuas eventojn kaj vojaĝojn senpage ofertitajn de organizaĵo proksima al la trumpisma movado kaj, ofte, administrita de koloniistoj.
(1) Yossi Bartal, Guli Dolev-Hashilon kaj Leon Holly, “Meinungsbildungsreisen nach Israel”, TAZ, Berlino, 29-an de Novembro 2025.
(2) “Gabriel erntet Kritik nach Apartheid-Vergleich”, Der Spiegel, Hamburgo, 15-an de Marto 2012.
(3) https://europe-israel.net/en/raanan-eliaz-2/ (paĝo forigita post la publikigo de ĉi artikolo)
(4) “Willkommen an der Fragemauer”, https://fragemauer.de
(5) Isabel Kershner kaj David Segal, “Who's behind the judicial overhaul now dividing Israel ? Two New Yorkers”, The New York Times, 20-an de Marto 2023.
(6) (JG) Vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Woke
(7) Emmanuel Navon, ““Europe should rethink its approach to annexation” kaj “Rome and Jerusalem”, respektive : 1-an de Julio 2020 kaj 10-an de Majo 2024, https://blogs.timesofisrael.com
(8) “Emmanuel Navon steps down as CEO of ELNET-Israel to lead new think tank”, 2-an de Aprilo 2025, https://navon.com
(9) Lisa Wölfl, “Wie Elnet Politik und Unternehmen zusammenbringt”, 20-an de Novembro 2025, www.abgeordnetenwatch.de

1. Antaŭ 120 jaroj (1906) en Parizo aperis la unua numero de “La Revuo” (1906-1914).
• Legu pli en la artikolo Antaŭ 115 jaroj ekaperis “La Revuo” de Halina Gorecka.
3. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Salvador Gumà i Clavell (1901-1917-2003), kataluna metiisto kaj esperantisto, aktiva disvastiganto kaj instruanto de Esperanto, aŭtoro de pluraj artikoloj, eseoj, rakontoj kaj poemoj en Esperanto kaj en la kataluna, tradukinto de prozo kaj poezio el la hispana kaj kataluna, plurfoja premiito en literaturaj konkursoj kaj membro de la juĝkomisiono de Internaciaj Floraj Ludoj; liaj originalaj poemoj kaj rakontoj aperis en “Kiam floras la timianoj”, eldonita en 2001 okaze de lia centjariĝo.
6. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Yrjö Väisälä (1891-ĉ.1917-1971), finna astronomo, geodeziisto, fizikisto, membro de la Akademio de Finnlando (1951), mondfama tiutempa fakulo pri mezurado de orbitoj kaj kosmaj distancoj, kaj esperantisto, aŭtoro de pluraj fakaj studoj al kiuj li ofte aldonis Esperantajn resumojn, trovinto de pluraj asteroidoj inter kiuj estas 1421 “Esperanto” (malkovrita en 1936) kaj 1462 “Zamenhof” (1938); prezidanto de ISAE (1965-71), membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1967-70).
9. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Hu Yuzhi (1896-1913-1986), ĉina redaktoro, eldonisto, tradukisto kaj kulturaganto (direktoro de instituto pri eksterlandaj aferoj, direktoro de la ŝtata informa kaj eldona administracio, vicministro pri kulturo, vicprezidanto de la komitato pri reformado de la ĉina skribo, deputito kaj vicprezidanto de la Konstanta komitato (la supera organo) de la Ĉina Popola Kongreso (la ĉina parlamento), prezidanto de CK de la Ĉina Demokratia Ligo k. a.) kaj esperantisto konata en Esperanto kiel Hujucz; kunfondinto de Ŝanhaja Esperanto-Asocio (1919) kaj de ties revuo, disvastiganto de Esperanto (precipe en gazetoj kiujn li redaktis), iniciatinto de la restarigo de la Esperanto-movado en Popola Ĉinio, kunfondinto kaj la unua prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo (1951-86), membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1984); en 1991 aperis la ĉinlingva kolekto “Verkoj de Hujusz pri Esperanto.”
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 130-132.
11. Antaŭ 20 jaroj mortis Bill “William” Auld (1924-1937-2006), skota instruisto kaj esperantisto, kies kontribuo al la Esperanto-kulturo estas nesupertaksebla. Membro (1964-83) kaj prezidanto (1979-83) de la Akademio de Esperanto, vicprezidanto de UEA (1977-80), prezidanto de la Esperanta PEN-Centro (1999-2002). Redaktoro de “Esperanto en Skotlando” (1949-55), “Esperanto” (1955-58, 1961-62), “Monda Kulturo” (l962-63), “Norda Prismo” (1968-72), “La Brita Esperantisto” (1973-2000) kaj “Fonto” (1980-87). Kompilinto kaj redaktoro de “Angla Antologio” (kun R. Rossetti: Vol 1, 1957; Vol. 2, 1987), “25 jaroj” (kun V. Benczik, 1977), “Esperanta Antologio” (1958, 1984), “Nova Esperanta Krestomatio” (1991) k. a. Aŭtoro de ses poemaroj: “Spiro de l’ pasio” (en “Kvaropo”, 1952), “Unufingraj melodioj” (1960), “Humoroj” (1969), “Rimleteroj” (kun M. Boulton, 1976), “El unu verda vivo” (1978), “En barko senpilota” (1987) kaj de la longa poemo “La infana raso” (1956) taksata kiel la ĉefverko de la Esperanta literaturo. Tradukinto de la plena sonetaro de Ŝekspiro, trivoluma verkego “La Mastro de l’ Ringoj” de Tolkien, libroj de Burns, Cabell, Conan Doyle, Omar Kajam, Wilde k. a. Aŭtoro de nefikciaj libroj: “Paŝoj al plena posedo” (1968), “Facetoj de Esperanto” (1976), “Pri lingvo kaj aliaj artoj” (1978), “Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto” (1979), “Vereco, distro, stilo” (1981), “Kulturo kaj internacia lingvo” (1986), “La fenomeno Esperanto” (1988), “Pajleroj kaj stoploj” (1997) k. a. La unua laŭreato de la titolo La Esperantisto de la Jaro (1998). Laŭreato de la premio Onisaburo Deguchi (1995) kaj Esperanto-Kulturpremio de Aalen kaj FAME (2000); plurfoja kandidato por la literatura Nobel-premio.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 16-18.
14. Antaŭ 45 jaroj mortis Gurgen Sevak (Grigorjan, 1904-1921-1981), armena sovetunia filologo kaj esperantisto; prezidanto de Armenia Esperantista Unio (de 1925), sekretario de la Armenia Komitato de SEU, prezidanto de la Esperanto-komisiono ĉe la Armena Societo por Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksteraj Landoj (1965-79) kaj de la Armenia Filio de ASE (1979-81), aŭtoro de Esperanto-lernolibro por armenoj (1930), membro de la Akademio de Esperanto (1964-81).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 257-258.
18. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Panajot Ĥitrov (Хитров, 1891-ĉ.1908-1945), bulgara medicinisto, volapukisto kaj esperantisto; aktiva propagandisto de Esperanto en pluraj landoj, fondinto de Internacia Unio Esperantista (1925); redaktoro de “Junulo” (manskribita, 1909), “Esperantio” (1923-25) kaj “Esperantisto” (nur unu numero, 1928); aŭtoro kaj eldoninto de pluraj lerniloj por bulgaroj, rusoj kaj germanoj, plejparte eldonitaj en la 1920aj jaroj en lia eldonejo “Esperantio” (Germanio), kaj de la libro “Esperanto kaj la vivo de esperantisto” (1939), tradukinto de “Rakontoj” de A. Ĉeĥov (1924), kompilinto de la legolibro “Mia amiko” (1923) kaj de la poezia antologio “Guto post guto” (1923) kun originalaj poemoj de 21 esperantistaj aŭtoroj.
23. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis kaj antaŭ 35 jaroj mortis Marianne Hubertina Vermaas (1911-1934-1991), nederlanda fizioterapiistino kaj esperantistino, Esperanto-instruistino, longtempa sekretario de la Roterdama Esperanto-klubo “Merkurio”, kunfondinto (1942) kaj longtempa estrarano de Universala Ligo, direktorino (unue nomita administranto) de UEA (1955-68) post la migro de la Centra Oficejo al Roterdamo, administranto de Institucio Hodler ’68 (1968-76); en 1968 estis elektita honora membro de UEA, sed rezignis la honoran membrecon post la t. n. “Hamburga Puĉo” (1974) kaj poste aktivis en Neŭtrala Esperanto-Movado fondita de I. Lapenna.
• Legu pli en la artikolo Marianne H. Vermaas, la brava virino de Osmo Buller.
25. Antaŭ 80 jaroj estis murdita de germanaj okupaciintoj Helmi Dresen (1892-1912-1941), estona instruistino, urbestrarano de Talino dum la Sovetunia periodo, kaj esperantistino nomita “la animo de la estonia Esperanto-movado”; ĉefdelegito de UEA en Estonio, kunfondinto de Esperanto-Asocio de Estonio (1922) kaj ties sekretario ĝis 1940, Esperanto-instruistino, kunaŭtoro de Esperanto-estona vortaro (1927) kaj kunlaboranto de “Estona Antologio” (1932); membro de la Lingva Komitato (1926-41); fratino de la Esperanto-poetino Hilda Dresen.
28. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Tiberio Morariu (1901-1921-1987), rumana esperantisto dum preskaŭ 60 jaroj loĝinta en Svedio. Fondinto kaj direktoro de Rumana Esperanto-Instituto (1924-28), ĉefdelegito de UEA por Rumanio, unu el plej popularaj Cseh-instruistoj – ĝis 1934 li instruis Esperanton en ĉ. cent kursoj por ĉ. kvin mil kursanoj en pluraj landoj; tradukinto de “Niĉjo Mensogulo” (I. A. Brătescu-Voineşti, 1927), “Nobela peko” (M. Sadoveanu, 1929), “Sonorilo kaj kanono” (E. Isac, 1930).
29. Antaŭ 10 jaroj mortis Reinhard Haupenthal (1945-1961-2016), germana instruisto, interlingvisto kaj esperantisto, ekde 1999 loĝinta en Francio; instruisto de esperantologio kaj interlingvistiko ĉe la Sarlanda Universitato (1968-94), fakulo pri la historio de Esperanto kaj interlingvistiko, precipe pri Volapuko; redaktoro de “Dialogo” (1973-88), “Internacia Pedagogia Revuo” (1973-74), “Volapükabled” (1985-90), “Iltis-Forumo” (1989-95), “Iltis-Letero” (1992-96); posedanto de la eldonejo “Iltis”, ĉe kiu aperis ĉ. 300 libroj; aŭtoro de pluraj libroj, i.a. de “Enkonduko en la librosciencon de Esperanto” (1968), “Volapük-Bibliographie” (1982), “Bibliografio di Ido” (kun T. Carlevaro, 1999), “Johann Martin Schleyer (1831-1912): Vivo – verkoj – Volapük” (2007), “Gaston Waringhien (1901-1991): Bibliografio de liaj publikigaĵoj” (2009), “Interlingvistiko kaj esperantologio: Konturoj de du novaj lingvistikaj disciplinoj” (2014); tradukinto de pluraj beletraĵoj, i. a. de Goeto, Heine, Hoffmann, Kafka, Schnitzler k. a.; membro de la Akademio de Esperanto (1976-98), membro-fondinto de Societo Kálmán Kalocsay (1991).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 126-128.
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por septembro 2026, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/09/septembro-14/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Jubileoj kaj memordatoj en septembro 2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.
Estas konata fakto, ke nia mondo trapasas grandegan revolucion en la kampo de komunikado, neimageblan antaŭ kelkaj jaroj. Per relative nealtaj kostoj, homoj havas alireblecon al amasego da informoj (inkluzive de misinformoj!). Krome, estas ebla tuja alparolo al aliaj homoj, per simpla tuŝo de butono de porteblaj aparatoj - kaj ekranoj. Paperaj leteroj kaj gazetoj, kiuj plenumis similan rolon ĝis antaŭ iom da tempo, fariĝis fakte senrimedaj anakronismoj.
Tamen, la historio iamaniere ripetiĝas: ĉiu granda progreso fine prezentas sian koston. Flanke de mirindaj avantaĝoj, ekaperas danĝeroj. Ne kulpas la modernaĵoj, sed la maniero, kiel homoj ilin utiligas. Se temas pri telefonoj kaj ekranoj de komputiloj kaj similaj aparatoj, iom post iom montriĝas, ke necesas saĝa uzado, se oni volas eviti damaĝojn. Kaj se tiuj damaĝoj trafas infanojn, tiam la afero aspektas des pli grava.
Antaŭ ne longa tempo, esploristoj el la Departemento de Speciala Edukado de la Universitato de Oslo, en Novegujo, publikigis interesan studaĵon pri akirado de novaj vortoj, flanke de infanoj, rilate al uzado de ekranoj, fare de iliaj gepatroj. Oni analizis la evoluon de pli ol 700 infanoj en la aĝo de 5 ĝis 7 jaroj, dum tri jaroj. Oni notis la tempon de uzado de ekranoj flanke de la infanoj mem, kiam ili disponis pri uzado de komputiloj aŭ telefonaparatoj. Samtempe, oni notis la tempon de uzado de ekranoj flanke de la ĉefa zorganto de tiuj infanoj, ĉu patro, ĉu patrino. Samtempe, oni analizis la lernadon de novaj vortoj kaj de gramatikaj principoj, ĉe tiuj infanoj. Oni prenis en konsideron statistikajn faktorojn, kiuj povus influi la kalkulojn, nome la socio-ekonomiajn kaj la eduknivelajn faktorojn.
La konkludoj estis frapantaj. La tempo de uzado de telefonaparatoj, flanke de la patro aŭ patrino estis signifoplene ligita la pli malrapida kreskado de la vortostoko de la koncernaj infanoj. En la gramatika akirado ne montriĝis ŝanĝoj.
Paralele al tio, oni observis ankaŭ, ke infanoj en la aĝo de 4-5 jaroj, kiuj disponis pri komputilo aŭ telefonaparato, prezentis signifoplene malpli altajn poentojn rilate al lernado de novaj vortoj kaj ankaŭ de gramatiko.
Tiu esploro kompreneble pritraktas situaciojn kun multaj variaĵoj, kio iom relativigas la konkludojn, laŭ statistika vidpunkto. Sed ĝi sendube elstarigas la gravecon de la uzado de ekranoj en familia etoso, se oni rigardas la akiradon de novaj vortoj, flanke de la infanoj. Gepatroj, kuracistoj kaj edukistoj atentu pri tiaj datumoj.
Tim Owen dum la Universala Kongreso en Graco gvidis la jam tradician programeron ”La libroj de la jaro”. Certe ne ĉio aperinta dum la jaro estis prezentita, tamen la libroj estis tiel multaj, ke por prezento de unu libro devis sufiĉi du minutoj. Ni petis Tim Owen rakonti, kiujn el la 25 verkoj li trovis plej memorindaj.
Tim Owen, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Fernando Maia kun la freŝa angla traduko de la libro La Zamenhof-strato de Roman Dobrzyński. La tradukon faris Humphrey Tonkin.Libera Folio: Vi gvidis en Graco la programeron ”La libroj de la jaro”. Tio ja ne estis la unua fojo, ĉu?
Tim Owen: – Ne, tamen temis pri la unua vere oficiala. Kun Stela Besenyei-Merger mi gvidis sesion en Aruŝo en 2024, ĉar ni ricevis peton de la Kongresa Fako mallonge antaŭ la evento. Ĉion ni efektive devis aranĝi surloke, sciante malmulton pri tio. Estis utile por mi, ke EAB lanĉis Matilda en tiu jaro!
– La sekvan jaron, en Burno, mankis nomo de gvidonto en la kongreslibro apud la programero. Tion rimarkinte la antaŭan vesperon, mi do kontrolis la antaŭan vesperon, ĉu helpu mi. La matenon, do, mi devis ion haste aranĝi! Ĉi-jare la aferoj pasis pli glate, ĉar mi ricevis peton fariĝi komisiito pri la sesio por Graco kaj por postaj kongresoj.
Ĉu la tasko estis pli facila, kiam vi jam antaŭe sciis pri ĝi?
– Preskaŭ ĉio estis jam aranĝita antaŭ ol mi eĉ enaviadiliĝis. Mi rekte kontaktis kelkajn eldonistojn por demandi, ĉu iun libron eldonitan inter kongresoj ili deziras aperigi en la sesio. De pluraj venis respondoj. Kelkaj tamen ne povis proponi surlokan prezentonton: kun unu mi konsentis mem mencii la libron, kaj poste same ĉe amiko, kiu dum la kongresa bankedo min atentigis, ke li devos samhore esti en alia programero.
– Pluraj proponoj venis ankaŭ reage al gazetara komuniko de UEA. Verdire mi agis tro malfrue, ĉar ne estis sufiĉe da tempo por poste aranĝi, ke ĉiujn prezentaĵojn ofertu la libroservo. La kongresa libroservo pakiĝas du semajnojn antaŭ la kongreso, kio havas sencon, tamen al mi tio ne estis evidenta.
Kia estis la rikolto?
– Tro granda! Mi listigis 25 librojn de 13 diversaj eldonejoj, por sesio unuhora. Do, efektive ĉirkaŭ po 2 minutoj por ĉiu libro. Eblas dedukti, ke ne mankas novaj libroj en Esperantujo, malgraŭ ŝajnoj antaŭ kelkaj monatoj. Parenteze: en la ĵusa numero de la revuo Esperanto troviĝas 19 titoloj en la rubriko Laste aperis.
Ĉiuj ”libroj de la jaro” estas troveblaj en aparta retejo.– Mi do faris ion novan por povi helpi al la sepdeko da spektantoj, kiuj devis ekscii tre haste pri multaj libroj: mi kreis retpaĝon, en kiu prezentiĝas ĉiu prezentota libro, kun eblo ”ŝati” la preferatajn. Eblas montri nur la ŝatatajn por pli bone rememori en la libroservo poste.
– Ne pro memcentrismo tri libroj de EAB troviĝas en la unuaj lokoj en la retpaĝo. Ĉar mi sciis, ke mi devos petegi, ke oni prezentu tre mallonge por ne ŝteli tempon de la posteuloj, mi starigis la proprajn kontribuojn unualoke por montri, ke eblas prezenti sian libron eĉ en kelkaj sekundoj. Sed rimarku, ke por ekvilibrigi mi metis la du ceterajn EAB-aĵojn lastaloken en la listo!
Kiuj libroj estis aparte notindaj, laŭ vi?
– Pro tio, ke ĝin eldonis UEA, indas listigi Kio faras nin homaj (Victor Santos; trad. Paulo Sergio Viana), lanĉitan dum la UK. Temas pri infanlibro aŭspiciita de Unesko, kiu prezentas per malmultaj vortoj ĉiutagaĵon, esencan trajton de nia specio.
La verko Kio faras nin homaj (Victor Santos; trad. Paulo Sergio Viana), estis lanĉita dum la UK.– La unua paĝparo estas bone indika: ”Mi ekzistas de tre longa tempo. De pli longa tempo ol ludiloj, hundoj aŭ iu ajn homo, kiun vi konas.” Tiel daŭras dum dek sep bele ilustritaj paĝparoj, ĝis oni ekscias, pri kio temas. Fine de la libro aperas artikoleto pri lingvo-estingiĝo, kaj noto de Unesko pri la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj.
– Aŭtuna Foliaro – tra la lingvoj de la mondo (Hungara Esperanto-Asocio) havas interesan aliron: temas pri la samnoma poemo de Julio Baghy prezentita ankaŭ en trideko da lingvoj, plus eseo verkita de Zlatoje Martinov. Elektronikan version eblas elŝuti senpage.
– Ĝia iniciatinto, István Szabolcs, nomas la koncepton Literatura Parado, kaj ne limigas al nur esperantistaj verkistoj, ĉar ”la grandaj aŭtoroj de la monda literaturo ne manku en Esperanto.” Tiumotive, li jam esperantigis ”Prière pour aller au Paradis avec les ânes” (Preĝo por iri al la Paradizo kun la azenoj) de la franca verkisto Francis Jammes (1868–1938) kaj kolektas tradukojn: li havas jam sep.
– Cetere: se plaĉos al kelkaj legantoj tiu verko, kredeble ili ŝatos ankaŭ alian libron mallonge prezentitan. Temas pri Poezia Postrikolto, kolekto de poemoj verkitaj de Francisko Valdomiro Lorenz (1872–1957), fruepoka esperantisto, kiu laŭdire kapablis uzi centon da lingvoj. Ĝin kompilis Miĥaelo Bento, fondinto de nova eldonejo, Terutero. La volumo enhavas preskaŭ 200 poemojn elesperantigitajn en pluraj lingvoj, plus unu en Idon kaj tri en Volapukon. Aldoniĝis originalaj poemoj: 18 verkitaj en Esperanto, plus plia en Ido. La libron eblas senpage elŝuti.
– Mi ĵonglas, ĉu mencii libron tradukitan en la anglan. Se temus pri alia lingvo, mi preskaŭ certe tion ne enlistigus, sed estas fakto, ke mia denaska lingvo havas apartan kapablon informi pri Esperanto, kiu mankas aliloke. Do, jes, mi aŭdacas: temas pri Zamenhof Street, traduko fare de Humphrey Tonkin de la jam du jardekojn aĝa La Zamenhof-strato.
”Konversacioj kun Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de la iniciatinto de Esperanto” estas klariga subtitolo de la verko.– Mi aldonis klarigan kromtitolon, kiu troviĝas sub la nomo Roman Dobrzyński, kiu ĝin verkis: ”Konversacioj kun Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de la iniciatinto de Esperanto.” Kaj jen do la forto: temas pri fakto-riĉa libro pri, interalie, la historio de Esperanto.
–Roman Dobrzyński estis parto de la projekto, kaj konsideris la aperon de ”mia Esperanta ĉefverko en la angla lingvo kronado de mia 70-jara esperantisteco”. Bedaŭrinde li mortis, kiam ni alproksimiĝis al fino, sed mi aŭdacas esperi, ke la rezulto tre plaĉus. En frua novembro, kelkajn tagojn antaŭ sia morto, li skribis: ”Mi legis la unuan kaj la kvinan ĉapitrojn, komparante ilin kun la Esperanta originalo, kaj preskaŭ ekploris pro ĝojo.” Simile sin sentis Margaret Zaleski-Zamenhof, ricevinte sian propran ekzempleron en Graco. Do, jes: laŭ mi, ĝi troviĝu en la listo! Specimenan tekston eblas legi ĉi tie.
– Prezentiĝis en la sesio la dua (kaj pliampleksigita) eldono de poemaro verkita de Jorge Camacho: Palestino strangolata, eldonita de Espero. Senpardone neneŭtrala, Camacho aldonis al la kolekto kelkajn prozaĵojn, inkluzive de La senlima okupacio, en kiu li montras profundajn sciojn pri la studobjekto.
– Pri poezio mi ne kapablas vortumi, tial mi arogas uzi la vortojn de mia amiko, Liĉjo Miller, kiu verkis la antaŭparolon: ”Kiam ’objektivo’ estas vualita de politikistoj kaj komercistoj, ĉu ne la ’subjektivo’ de poeto donas pli bonan bildon de la reala mondo? […] Nia mondo meritas larmojn, kaj kelkaj el tiuj ĉi poemoj plorigas.”
Eldonaĵo de EAB estis elektita ”Infanlibro de la jaro”.– Kaj mi supozas, ke mi devas mencii nian propran Stig de la ŝutloko (Clive King; trad. Jack Warren; reviziis Edmund Grimley Evans), ĉar la sekvan tagon Fernando Maia, Jr. ĝin anoncis ”Infanlibro de la jaro” en la Belartaj Konkursoj. Ĝi estas fantazi-plena rakonto pri Barni, scivolema knabo, kiu dum sia esplorado de kretkavo malkovras misteran loĝanton: Stig, kuriozan kavern-knabon kun strangaj iloj, neklarigeblaj kutimoj kaj granda koro. Specimenan tekston eblas legi ĉi tie.
Ĉu vi ion tamen volos ŝanĝi venontfoje?
– Mi devas decidi, ĉu plian fojon inviti kontribuojn, kaj proprainstige kontakti eldonejojn. Kredeble jes: mi ne pensus listigi la librojn, kiujn eldonis ne EAB, ĉar mi ne sciis pri ili. Mi tamen plu ŝanceliĝas, ĉar po du minutoj por ĉiu libro ne taŭgas. Pli bone estus prezenti malpli, tamen kun la eblo deklami, laŭtlegi parton.
– Aliflanke, kiu volas tion fari, havas la eblon peti ”Aŭtoran duonhoron” por pli longe prezenti sian verkon. Do, eble la solvo estos peti pli da tempo por la sesio, kaj ĉion organizi pli frue por doni pli da ŝanco aperigi siajn prezentotaĵojn en la kongresa libroservo.
Societo Zamenhof, la rondo de donacantoj kaj mecenatoj de UEA, eniras sian duan duonjarcenton kun grava novaĵo: UEA oficialigis la Dumvivan Membrecon en Societo Zamenhof (DSZ) kaj starigis la Kapitalon Societo Zamenhof. La novaĵo estis oficiale anoncita dum la akcepto por membroj de Societo Zamenhof kadre de la 111a Universala Kongreso (UK) en Graz. La momento estas simbola: Societo Zamenhof estis konceptita en 1974 dum la 59a UK en Hamburgo, kiam donacantoj kaj patronoj de UEA kuniĝis por ĝin krei, kaj oficiale lanĉita en 1975 kadre de la 60a UK en Kopenhago; post sia 50-jariĝo en 2025, ĝi nun komencas sian duan duonjarcenton kun aldona formo de mecenateco kaj nova financa instrumento.
Dumviva membreco en Societo Zamenhof ne estas mem tutnova afero: antaŭ la oficialigo de DSZ kelkaj membroj jam proponis fari unufojan kontribuon por esti dumvive ligitaj al la Societo. Inter tiuj pioniroj estas E. Hjorth el Danio, C. Fettes el Irlando, C. Bracke el Belgio kaj K. P. Hoff el Norvegio. Ilia iniciatemo montris jam antaŭ jaroj, ke ekzistas intereso pri tia longdaŭra formo de subteno. Nun UEA formaligas kaj evoluigas ĝin per aparta strukturo kun klara regularo.
La principo de DSZ estas simpla: anstataŭ ĉiujare renovigi sian subtenon al Societo Zamenhof la donacanto povas fari unufojan kontribuon al la Kapitalo Societo Zamenhof kaj esti agnoskata kiel dumviva mecenato de UEA en la Societo. Laŭ la nuna financa politiko de UEA la referenca kontribuo por tio egalas al 30-oblo de la jara kotizo de Societo Zamenhof laŭ la koncerna landkategorio.
La unua persono, kiu fariĝis DSZ-ano tuj post funkciigo de la nova eblo, estas I. Tautorat el Germanio. Kaj ŝia ekzemplo inspiris alian aliĝon: dum la 111a UK la Prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr. el Brazilo, anoncis sian decidon fariĝi DSZ-ano, ankaŭ por marki sian 20-jariĝon en Esperantujo – li eklernis Esperanton en 2006. Sekvis ankaŭ la Ĝenerala Sekretario de UEA, Aleks Kadar el Francio, kiu same fariĝis DSZ-ano post la oficialigo en Graz per kontribuo de 4 440 EUR.
DSZ ne celas anstataŭi la tradician jaran membrecon en Societo Zamenhof. Kaj jaraj kaj dumvivaj unufojaj kontribuoj estas pli ol bonvenaj. DSZ estas aldona nova eblo, al kiu la unuaj kontribuintoj jam montris la vojon, pro kio UEA bonvenigas aliajn laŭeble sekvi tiun ekzemplon kaj helpi kunkonstrui kapitalon, kiu servu ne nur la nuntempon, sed ankaŭ la estontajn generaciojn.
Efektive la Kapitalo Societo Zamenhof estas pli vasta ol DSZ. Ĝi konservas la kontribuojn de DSZ, sed ankaŭ akceptas liberajn donacojn de ajna valoro – kaj same al ĝi povas esti destinitaj heredaĵoj. Oni ne bezonas fariĝi DSZ-ano por kontribui. Kaj la principo de la kapitalo estas longperspektiva: kontribuoj estas destinitaj al konservado – kaj principe nur la rendimentoj subtenos la laboron de UEA, dum parto ankaŭ povas esti reinvestata por protekti la realan valoron kaj kreskigi la saldon. Tiel kontribuo farita hodiaŭ povos helpi la Asocion ankaŭ dum venontaj jardekoj – kaj generacioj.
Societo Zamenhof tiel komencas sian duan duonjarcenton. Kadre de la strategio AKIRI, kiu metas financan daŭripovon inter la prioritatojn de la Asocio, UEA celas iom post iom plifortigi sian kapitalan bazon, diversigi siajn enspezofontojn kaj konstrui pli stabilan financan fundamenton. Kontribui al la kapitalo havas duoblan valoron: oni helpas konstrui tiun pli solidan financan bazon kaj samtempe esprimas fidon je la laboro kaj estonteco de UEA – kaj Esperanto. La plej baza celo estas akiri averaĝe almenaŭ unu novan DSZ-anon ĉiujare. Sed ekzistas ankaŭ pli ambicia kaj simbola celo: ĉu Societo Zamenhof povos atingi 150 DSZ-anojn en 2037, kiam Esperanto festos sian 150-jariĝon? Tio estus bela omaĝo al la lingvo – kaj al la majstroverko de L. L. Zamenhof mem.
Vi povas al tiuj celoj kontribui! Se vi volas aliĝi al Societo Zamenhof por la jaro aŭ dumvive, tion eblas fari per la reta aliĝilo de UEA. Se vi volas fari liberan donacon al la kapitalo laŭ alia elektita valoro, eblas rekte kontribui al la Kapitalo Societo Zamenhof. Ĉiu kontribuo estas bonvena. La unuaj mecenatoj jam montris la vojon: nun ĉiuj estas invitataj laŭ siaj propraj ebloj kunkonstrui kapitalon por la estonteco de UEA – kaj ĝia laboro por Esperanto.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1325.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Societo Zamenhof eniras sian duan duonjarcenton: UEA lanĉas dumvivan membrecon kaj novan kapitalon appeared first on La Ondo de Esperanto.
Post ok monatoj, S-ro Emmanuel Macron foriros el Elizea palaco. Kaj, laŭ la tradicio de politika ĵurnalismo, kritikoj ŝprucas, kvazaŭ unu horo da kontestado kompensas jardekojn da flatado. La brita ekonomika semajna gazeto mokas "laman anason" post ol kredi je "savonto de Eŭropo". Du parizaj korteganoj rakontas en libro "historion de escepta homo, kiu escepte fiaskis". Proparolanto de liberalaj elitoj, S-ro Alain Minc vidas lin kiel "la plej malbonan prezidanton de la 5-a respubliko (1)".
Ingratis servire nefas – "servi sendankulojn neniel utilas". Ĉar ekde 2017, S-ro Macron vaste sekvis la rekomendojn de la raporto Minc (1994) kaj de la komisiono estrita de S-ro Attali (2008) kies asistanto li estis, kaj ankaŭ tiujn de Eŭropa Unio kaj tiujn de NATO pri militistaj elspezoj. Pli ol iu ajn el siaj antaŭuloj, tiu prezidanto forprenis el la franca diplomatio la restaĵojn de sendependeco, kiujn ĝi ankoraŭ havis. Nun, Parizo havas la rusan politikon de Kievo, la venezuelan politikon de Vaŝingtono, la iranan politikon de Abudabio, la komercan politikon de Berlino, kaj neniun afrikan politikon de kiam la sahelaj ŝtatoj elpelis ĝian armeon.
S-ro Macron ankaŭ transformis la Ŝtaton en Komitaton por privata savo, certigante rekordajn dividendojn por akciuloj (2). El la dudek sep regnoj de Eŭropa unio, Francio estas la prefera lando de spekuladaj fondusoj, kiuj akiris milojn da entreprenoj, inter ili kelkajn juvelojn (3). Sociala asekuro ne plu provas provizi al ĉiu laŭbezone, dum publikaj servoj, sisteme asfiksiitaj, iĝas inkubsonĝoj - ekzemple, por la cento da miloj da impostpagantoj, kies datumoj estis ĵus ŝtelitaj.
Tiu prezidanto vere ludis virtuoze la partituron de politika ekstremcentro atlantikisma kaj liberala. Sed li ludis mistakte. Heroldo de tutmondiĝo kaj kadukiĝo de politiko, li ne vidis alveni la svenon de la unua kaj la revigliĝon de la alia. Senvalorigita pro la internacia revigliĝo de suvereneco aŭ planado, lia strategio de ofertado fiaskis. Senlaboreco rekreskas, ekonomia kresko stagnas, kaj ankaŭ la parto de industrio en produktado. La eksterlanda deficito daŭre altiĝas, tiel ke la duono de la nacia karbonpiedpremo devenas de importitaj karbonelsendadoj. Kaj pro la deficito de publikaj elspezoj, al Francio mankas fajrobrigadistoj kaj Canadair aviadiloj dum gigantaj arbarfajroj.
Do flamantan landon S-ro Macron ja spitmokis sur sia impeta marskotero (4) . Jen bildo de mandato kiu finiĝas en duobla fuĝo antaŭen. La Ukrainia kaŭzo, kiu celas reunuigi lian partion kaj relanĉi eŭropan armilan industrion, nome de strategia aŭtonomio kaj cetere je la risko de granda germana rearmiĝo (legu nian dosieron en ĉi numero), eĉ de alfrontado kun Rusio. Aliflanke, elekto de reakciula defendanto de homaj rajtoj kaj subteno al sia registaro pri antaŭsupozo de memdefendo por policanoj, konfirmas la aŭtoritateman deklivon jam fortiĝantan de pluraj jaroj.
"Jen viro, kiu punpremis liberojn (...) per senprecedenca perforto (...). Kaj li poste venas por diri ke Marine Le Pen estas danĝero por individuaj liberoj kaj demokratio, jam konstatis tiu estonta kandidato por prezidanteco en Le Figaro antaŭ kvin jaroj. Ja temas pri blago !". Vespere de la 7-a de majo 2017, S-ro Macron, siaflanke, tiel diris pri la voĉdonintoj de S-ino Le Pen : "Mi faros ĉion por ke ili ne plu havu kialojn por voĉdoni por estremistoj." Dek jarojn poste, oni povas mezuri la rezulton.
(1) The Economist, Londono, 8-a de januaro 2026 ; Nicolas Domenach kaj Maurice Szafran, Néron à l'Élysée. Comment il a tout gâché, Albin Michel, Parizo, 2026 ; Alain Minc en L'Express, Parizo, 7-a de oktobro 2025.
(2) Legu : Pierre Rimbert kaj Grégory Rzepski, "Le Comité de salut privé", Le Monde diplomatique, septembro 2022.
(3) Emmanuel Mandon kaj Aurélie Trouvé, Rapport au nom de la commission d'enquête sur la prédation des capacités productives françaises par les fonds spéculatifs, Assemblée nationale, Parizo, publikigita la 9-an de junio 2026
(4) La 13-an de aŭgusto, magazino Paris Match publikigis reporteraĵon pri ĉi-somera feriado de S-ro Macron, en kiu li fotigis sin sur tia maŝino.
Jen la ligiloj al la porcioj 01 - 53 kaj 54 - 104 de la ekzercaro:
https://esperantaretradio.blogspot.com/2026/05/ligiloj-al-la-porcioj-54-104-de-la.html
La 5an de septembro 2026, je la 15a horo en Centro Ludoviko Zamenhof (Bjalistoka Kulturcentro), strato Warszawska 19,
kadre de la 15a Nacia Legado okazos legado de “Avoj” de Adam Mickiewicz en Esperanto.
“Avoj” estas ciklo de romantikaj dramoj (Partoj: 2, 3 kaj 4, kaj fragmentoj de la Parto 1), kiuj konsistigas la plej signifan verkoserion de la pola romantikismo. Ĝi ligas en si motivojn de la pagana rito por la mortintoj kun elementoj de fantasto, problemaro de malfeliĉa amo, kaj motivojn la de nacia martireco kaj mesiismo.
La tuta Pollando legas fragmentojn de tiuj dramoj en la pola, kaj ni en Bjalistoko legas ilin en Esperanto. Tio okazas danke al la krakova poetino Lidia Ligęza, kiu tradukis tiun majstroverkon. La membroj de Bjalistoka Esperanto-Societo per arta legado prezentos fragmentojn de la dramoj en Esperanto.
Samtempe kun la teksto legata en Esperanto la publiko vidos surekrane la polan tekston. Ni rememorigos ankaŭ faktojn el la vivo de Adam Mickiewicz. La partoprenantoj de la Nacia Legado en Esperanto povos aĉeti ekzempleron de la noveldonita libro, redaktita de Tomasz Chmielik. Indas kunporti sian propran ekzempleron de “Dziady” el la hejmo kaj ni surloke stampos ĝin per la speciala, memoriga stampilo. La evento okazas sub la honora aŭspicio de la Prezidento de Respubliko Pollando.
La kunorganizantoj estas: La Bjalistoka Kulturcentro, La Podlaĥia biblioteko Łukasz Górnicki (Filio №14 – Esperanto-Libraro) kaj Bjalistoka Esperanto-Societo.
Fonto: https://espero.bialystok.pl/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Avoj: Nacia Legado en Esperanto appeared first on La Ondo de Esperanto.
“La superrego de anglalingva enhavo en la reto signife formis la evoluon de disponeblaj AI-rimedoj en la merkato”
Origine publikigita la Global Voices en Esperanto

Bildo de Zhendong Wang. Uzata laŭ permesilo de Unsplash.
[Ĉiuj ligiloj estas al anglalingvaj paĝoj krom se alie notite.]
Ĉi tiu artikolo estas parto de serio “Spotlight” de Global Voices (eo.wikipedia), titolita Homaj perspektivoj pri AI (ndlr. AI = Artefarita Intelekto en eo) publikigita en aprilo 2026. La serio proponos profundan rigardon pri kiel AI estas uzata en evolulandoj, kiel ĝia uzo kaj efektivigo influas diversajn komunumojn, kion tiu AI-eksperimento povus signifi por estontaj genercioj, kaj pli. Por subteni tiun ĉi projekton vi povas fari donacon ĉi tie.
La entreprenoj malantaŭ produktoj funkciigitaj per artefarita intelekto (AI) prezentis kaj vendis ilin kiel vojon al progreso por konsumantoj. La realo estas ke sennombraj eblaj klientoj ekster la evoluintaj landoj restas malantaŭe.
Raporto de 2025 publikigita de la Instituto por Hom-centrita Artefarita Intelekto de la Universitato Stanford (anglalingve: Human-Centered Artificial Intelligence, mallongigo: HAI) rimarkis, ke multaj konataj Grandaj Lingvaj Modeloj (Ndltr., esperanta akronimo GLM, anglalingva siglo: LLM) ofte ne funkcias en lingvoj krom la angla. La esploristoj emfazis ke la publike disponeblaj grandaj lingvomodeloj, inkluzive de tiuj ellaboritaj parte de kompanioj kiel Google kaj Meta generas netaŭgajn respondojn por uzantoj en evolulandoj. Rezulte, tiuj homoj devas kontentiĝi kun nefidindaj kaj antaŭjuĝaj AI-rimedoj, kio nutras la ideon, ke la plej gravaj kampanioj rigardas iliajn bezonojn kiel duarangaj.
La parolantoj de lingvoj kun malmultaj rimedoj, t.e., tiuj kiuj ne havas sufiĉe da datumoj por taŭge trejni AI-bazitajn solvojn, ne povis profiti de la avantaĝoj de tiu novigo. La superrego de anglalingva enhavo en la interreto signife formis la evoluon de la iloj nun haveblaj en la merkato, kio siavice kreis alirbaron por tiuj kiuj interesiĝas pri AI tutmonde sed ne parolas la anglan.
AI-funkciigitaj aplikaĵoj ankaŭ produktas rezultojn kiuj reflektas normojn kaj valorojn de malgranda grupo de la internacia komunumo; provoj trakti tiun problemon per kreado de datumoj en lingvoj kun malmultaj rimedoj foje pli damaĝis ol helpis. Se ĉio restos kiel nun, neanglalingvaj komunumoj daŭre perdos terenon en la vetkuro por malŝlosi la potencialon de AI.
Neadekvata datumaro pri lingvoj kun malmultaj rimedoj ne estas nur zorgo por AI-inĝenieroj. Ordinaraj homoj en evolulandoj perdos la multajn avantaĝojn de la teknologio pro tiu evidenta breĉo. La ĵurnalo The New York Times rimarkis, ke la koncentriĝo de la AI-sektoro en la plej riĉaj landoj, kiel Usono, pligravigis tiun problemon. La ekzistanta infrastrukturo en centroj kiel Silicon Valley [Silicia Valo -eo], kune kun la grandega kvanto da datumoj kiujn entreprenoj en tiuj zonoj havas je sia dispono, favore al la evoluintaj landoj. Rezulte, milionoj da homoj, kiuj parolas lingvojn kiel la kurda [eo] aŭ svahila [eo], estas puŝataj al la periferio, kune kun la konsiderindaj merkatoj kiujn ili reprezentas. Ĉar ili ne havas la rimedojn de siaj okcidentaj ekvivalentoj, eblas ke la AI-fokusitaj kompanioj daŭre kaj multe pli longe ignoros tiujn, kiuj ne parolas la anglan.
La konsekvencoj de tiu lingva malegaleco estas vastaj. Dum homoj el anglalingvaj landoj kutimiĝas uzi Artefaritan Intelekton por diversaj taskoj, homoj el lingvaj komunumoj kun malmultaj rimedoj estas senigitaj de tiu ŝanco. Kiel rimarkis la revuo Wired, uzantoj en evolulandoj povus malkovri ke serĉi helpon ĉe Grandaj Lingvaj Modeloj [eo] kiel ChatGPT [eo] donas respondojn, kiuj estas en la plej bona kazo senutilaj kaj en la plej malbona kazo senvaloraj. Ekzemple, peti al la modelo redakti retpoŝton en la tamila [eo] povus rezulti en konfuza kaj erarplena malneto en la angla. Tiuj uzantoj povus konkludi ke nefidindaj AI-rimedoj necesas pli da peno ol ili valoras. Dum AI trapentras ĉiun aspekton de la vivo kaj ĉiujn sektorojn kaj fakojn, uzantoj kiuj ne parolas la anglan, povus esti devigataj navigi en ĉiam pli interkonektita kaj unulingva ekonomio.
La prefero de AI por la angla lingvo ankaŭ efikas sur lingvaj komunumoj kun malmultaj rimedoj, en manieroj kiuj iras preter ekonomiaj konsideroj. Specife, la mondrigardo kiu aperas en la respondoj produktitaj de vaste uzataj AI-iloj reflektas la perspektivon de anglalingvanoj loĝantaj en la tutmonda nordo. La revuo The Atlantic atentigis pri tiu ŝablono; ĝi rimarkis ke tio montras kiel la kredoj de riĉaj socioj komencas esti perceptitaj kiel universalaj kaj komunaj al la tuta homaro. Ne-anglaj perspektivoj estas forigitaj pro sia minimuma reprezento en la trejnaj datumoj kiuj nutras AI-solvojn. Homoj el tiuj komunumoj povas sentiĝi trompitaj de elstaraj AI-programistoj, precipe fronte al promesoj ke la teknologio profitigos la tutan homaron. Kvankam la iloj kreataj de tiuj industriaj gigantoj daŭre pliboniĝas, la sintenoj reflektitaj en iliaj rezultoj verŝajne restos la samaj.
Por korekti tiun malegalecon, iuj en la AI-sektoro klopodis krei pli da cifereca materialo en lingvoj kun malmultaj rimedoj. La rezulto de tiuj iniciatoj estas for de idealaj. La teknologia revuo MIT Technology Review ekzamenis kiel granda parto de tiu enhavo, kiu estas ĉerpita el la reto por plibonigi produktojn kiel grandskalaj lingvomodeloj [ndlr. mallonge GLM – eo], donas seniluziigajn rezultojn (Ndlr. t.e manko je lingva precizeco kaj kompreno de la kultura konteksto). Tio okazas ĉar iuj retejoj uzataj por plibonigi la multilingvajn kapablojn de AI estas plenplenaj de aŭtomataj tradukeraroj. En iuj kazoj, la kaŭzantoj estas bonintencaj homoj kiuj celas malpliigi la lingvan breĉon, sed multaj ne posedas la necesajn sciojn por taksi ĉu ilia laboro estas ĝusta aŭ ne. Ilia enhavo restas en la reto senŝanĝe, kaj fariĝas datumoj kiujn AI uzas por plibonigi sian “fluecon”. Je tiu punkto, la lingvaj komunumoj kun malmultaj rimedoj povas konstati ke la damaĝo jam estas farita.
Spite al tiuj zorgoj, la AI-entreprenoj en evoluintaj landoj rapidas por regi tiun enspezigan industrion. Indas paŭzi por pripensi la pli larĝajn sekvojn de iliaj agoj. Ekzemple, la programistoj de produktoj ŝajne neglektis la lingvajn komunumojn kun malmultaj rimedoj, lasante ilin en malavantaĝa pozicio kompare kun la anglalingvanoj. Sektoraj raportoj ankaŭ montras ke kultura hierarkio aperis kiu privilegias tiujn en la anglalingva mondo, kaj ke necesas malmunti tiun kreskantan sistemon kun zorgemo kaj celita aliro. Kune, tiuj tendencoj elstarigas kiel la pensmaniero “moviĝu rapide kaj rompu barojn“, kiu definis la teknologian sektoron dum jaroj, daŭre validas ankoraŭ en la AI-epoko. Antaŭe samkiel nun, la ne-anglalingvaj popoloj suferos la sekvojn.
Tamen, oni povas fari paŝojn por egaligi la kondiĉojn. Tio komenciĝas per kunlaboro kun la komunumoj kiuj estis marĝenigitaj en la rapidega vetkuro por disvolvi AI-modelojn. Gravaj programistoj devas serĉi kunlaborajn partnerojn inter subreprezentitaj lingvaj komunumoj kun malmultaj rimedoj por trakti tiun kreskantan malegalecon. Integrigi la kontribuojn de tiuj popoloj dum konstruado de solvoj kiel GLM, kaj samtempe revizii la rezultojn por certigi ke ili estas ĝustaj kaj fidindaj, devus esti prioritato de la entreprenoj kiuj deziras efektive ŝanĝi la situacion. Krome, ĉi tiuj kompanioj povus ankaŭ kunigi fortojn kun lokaj AI-gvidantoj por krei ilojn pli konformajn al la bezonoj de la parolantoj de malpli vaste parolataj lingvoj. Adoptante tiun kulture senteman perspektivon, AI povas esti evoluigata kaj plibonigata en manieroj kiuj utilas por multaj homoj, ne nur por malmultaj.
Neniu kapablas diri kiel la malgranda islanda esperantistaro voĉdonis okaze de la ĵusa referendumo pri eventuala aliĝo al Eŭropa Unio: se ties rezulto estas interpretebla ankaŭ kiel neo al la centre-liva registaro, kiu subtenis la jeson, probable la islandaj esperantistoj jesis, ankaŭ ĉar ili koncentriĝas en Rejkjaviko, kaj la ĉefurba areo estas la plej EU-ema.
Sed temas nur pri dedukto: Islanda Esperanto-Asocio absolute silentas, male ol faris Svisa Esperanto-Societo, kies prezidanto Arthur Baur instigis la membraron voĉdoni por la aliĝo al Unuiĝintaj Nacioj en la referendumo de 1986. Analoge, SES (en ne EU-lando) estas observanto ĉe Eŭropa Esperanto-Unio, dum IEA (kaj la norvega landa asocio) ne estas. Sed ankaŭ la brita ne estas observanto, eĉ eksiĝis de EEU antaŭ ol Brexit, kiam prezidis ĝin… Paul Gubbins!
Certe en Islando oni multe pli legas eksterlandajn periodaĵojn (reale kaj virtuale) en la angla, ol en la franca, hispana aŭ germana, kio ne favoras la ŝaton al EU: pri multegaj temoj legi precipe aŭ nur en la angla (brita aŭ usona) influas vian pensmanieron.
Nature oni atribuos la maljeson precipe al la fiŝkaptistoj, timantaj la EU-normaron; sed ne kulpas nur ili. Simple la nuna fazo estas atenda por la Unio, kies geopolitika situacio, inter kverelo kun Usono kaj disputo kun Rusio, ne vekas apetiton. Konkludo estas ke la unio pli dividas la popolojn interne ol ĝi unuigas ilin ekstere.
Centro di Interlinguistica (CdI) ĵus lanĉis sian oficialan retejon, atingeblan ĉe cdi.esperantio.net. La nova (pormomente, nur itallingva) retpaĝo celas fariĝi la ĉefa reta referenco por la agado de la Centro kaj por ĝia komunikado kun la publiko. Ĝi prezentas la establon, ĝiajn celojn kaj agadkampojn, kaj proponas unuecan spacon kie troveblas informoj pri la pasinteco kaj la estonteco de CdI.
La retejo estas samtempe parto de pli vasta renovigo de la ekstera komunikado de la tiĉina paktinto. Per ĝi la Centro celas igi siajn aktivecojn pli facile alireblaj, pli bone dokumenti sian laboron kaj doni pli grandan videblecon al siaj iniciatoj. Gravan rolon ludos ankaŭ la ĉeesto en Instagramo, antaŭvide al venontaj eventoj de la establo: fakte la direkta komitato nuntempe prilaboras aŭtunan akademian konferencon en Pavio. La retejo cetere malfermas la vojon al pliaj ebloj, ekzemple al gastigo de skanaĵoj de la historiaj dokumentoj de la iama IIC aŭ al reta membriĝilo al la Centro.
CdI aparte emfazas kunlaboradon kaj la starigon de retoj inter esploristoj interlingvistikaj, kaj esperas ke la nova retejo kontribuos al faciligo kaj plifortigo de tiu dimensio. La civitanoj, kiuj tra la jaroj kontribuis al la aktivecoj de la Centro kaj disponas je koncernaj materialoj, ekzemple fotoj aŭ dokumentoj, estas invitataj, se ili deziras, sendi ilin al interlinguistica [ĉe] esperantio [punkto] net (interlinguistica[at]esperantio[dot]net).
Esperanto-Domo kaŭzas kostojn pro la sola fakto ke ĝi ekzistas, sendepende de la flegado kaj riparoj; multo dependas de la lando, kies normoj povas esti pli aŭ malpli severaj, ankaŭ kongrue kun la uzocelo — en nederlanda grandurbo pli ol en romanda periferia urbo, kaj se hotelo kun restoracio (kiel Greziljono) en Francio pli ol Hispanio; al kio aldoniĝas problemoj pro la propraj karakterizoj.
Certe Esperanto-Domo iĝas malprofita, se ĝi ne rentumas pro luado fare de eksteruloj. Tio estas la kazo de Nieuwe Binnenweg 176: sen enspezo pro luoj, ĝi kostas inter 1.500 kaj 3.000 eŭrojn monate. La koston kaŭzas impostoj (OZB aŭ proprieta, rubimposto), devigaj asekuroj, hejtado (parametrita al la energia klaso), fiksaj konsumkostoj (eĉ sen konsumo de elektro aŭ akvo), ordinara domflegado, purigado. La Domo en Roterdamo kostas pli ol normale: la polisoj pro historia komerca nemoveblaĵo (kiu aĝas kiom nia lingvo: 1887) estas pli altaj, kaj ĝia energia klaso G (la plej malbona) disperdas rapide varmon, ŝveligante la kostojn pro hejtado.
Por Helvetia Esperanto-Domo ekzistas rentumo pro luigoj (konstantaj kaj portempaj), ŝparoj pro malpli monsuĉaj impostoj kaj asekuroj, pli bona energia klaso, konsorcia flegado fare de Civila Esperanta Servo, kontribuo de luantoj mem por hejtado kaj purigado. Simila situacio por la Domo en Malago, dum por tiu en Lesjoforso la afero ekvilibriĝos post 2027 (sed la nemoveblaĵo kostis nur du eŭrojn, kaj ne ekzistas hipoteka prunto).
En Roterdamo aldoniĝas nevidebla kosto: se la nemoveblaĵo daŭre ne vendiĝas, UEA rezignas je potenciala rendimento (almenaŭ 3%-4% jare), kiu laŭ la lasta vendoprezo egalas al 3.000 ĝis 3.800 eŭroj monate pro manko de interezoj, aldonendaj al la supre menciitaj kostoj. Evidente en Ĉaŭdefono ne ekzistas tiu nevidebla kosto, ĉar KCE ne intencas vendi sian domon. Fine sed ne fone: se UEA ne vendas la domon tuj (ĝi vane strebas de preskaŭ kvin jaroj), baldaŭ aldoniĝos eksterordinaraj kostoj pro restrukturado, egalaj al ducent mil eŭroj; sed kiu aĉetus pro miliono da eŭroj domon kiu bezonas tioman restrukturadon kaj sidas sur la restaĵo de uzita kaldrono?
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis ĉi-semajne sub la prezido de sen. Lorena Bellotti, Konsulino: en la tagordo reliefis aktivecoj kadre de la arĝenta jubileo de la Konstitucio, la Parlamentaj sesioj kaj la iniciatoj de la diversaj vickonsuloj.
Aŭskultinte la ekzekutivan povon, la Konsulino baldaŭ proponos al la Senataj grupestroj (Giorgio Di Nucci, majoritata, kaj Anna Bartek, opozicia) kunvoki la Parlamentan sesion de 2027 inter la 26a de junio kaj la 9a de julio al norda Eŭropo: en Lesjoforso, koincide kun la inaŭguro de Skandinava Esperanto-Domo, aŭ en Talino, koincide kun Baltiaj Esperanto-Tagoj.
Kadre de la jubileo al la verko de c-ano Giorgio Silfer “La socia historio de la esperanta popolo” aldoniĝas la eldonpreta “Verda Libro” redaktita precipe de sen. Alessio Giordano; siavice la vickonsulo pri internaj aferoj (sen. Manuela Blanco) kaj la vickonsulo pri informado (c-ano Giacomo Comincini) anoncis la produktadon de la insignoj (art. 7 par. 4 de la Konstitucio) kaj de la sigelmarkoj (art. 28 par. 5 de la Konstitucio).
En sia baldaŭa misio tra Svedio la vickonsulo pri financoj (kaj vicprezidanto de Esplora Instituto de Esperantologio) renkontos lokajn aŭtoritatojn kaj aktivajn esperantistojn por prezenti la celojn ĉe Skandinava Esperanto-Domo, inkluzive de projekto HMEP: Historia muzeo de la esperanta popolo.
Pliaj projektoj, ĉi-foje kun Konsilio de Eŭropo, estis ellaboritaj ĉi-monate fare de la komisiono kunordigita de la vickonsulo pri klerigado. Kadre de la rilatoj kun gravaj politikistoj reliefas la aŭdienco de c-ano Comincini ĉe la eksa ĉefministro de Japanio.
La redakcio de “Literatura Vivo” anoncas la konkurson “Virina Aŭtoro de la Jaro”, kies celo estas rekoni, honori kaj popularigi la literaturan verkadon de virinoj en Esperanto.
La opinio de la legantoj estas tre grava por ni. Kiun vi proponas por la titolo “Virina Aŭtoro de la Jaro”? Se vi konas talentan verkistinon, kiu laŭ via opinio meritas tiun ĉi honoran titolon, bonvolu sendi al ni vian rekomendon.
Konkursa periodo: de la 1a de aŭgusto 2026 ĝis la 30a de novembro 2026.
Bonvolu aldoni al via rekomendo la nomon de la aŭtorino; mallongan klarigon, kial vi rekomendas ŝin; kaj, se eble, ŝiajn kontaktinformojn aŭ ligilon al ŝia retejo aŭ socia paĝo.
Bonvolu sendi viajn rekomendojn al info@literaturavivo.com.
Ni elkore invitas vin partopreni en ĉi tiu iniciato kaj helpi nin malkovri kaj honori elstarajn verkistinojn de la Esperanta literaturo. Ne maltrafu ĉi tiun ŝancon rekomendi verkistinon, kies talento kaj literatura kontribuo meritas la titolon “Virina Aŭtoro de la Jaro”.
Redakcio de “Literatura Vivo”
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/08/konkurso-70/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Virina Aŭtoro de la Jaro appeared first on La Ondo de Esperanto.
La persistaj voĉoj de gravaj financaj malfacilaĵoj ĉe UEA kaj TEJO, atestitaj interalie de la bezono vendi la domon en Roterdamo kaj de la perdo de eŭropaj subvencioj, levas la interesan demandon pri kiuj pagus pro eventuala bankroto, ĉe niaj supernaciaj subjektoj.
En la kazo de la Junulara, la ŝuldaro riskas pezi sur la bilanco de la Universala, kies sekcio TEJO estas, laŭstatute kiel integra parto de UEA. Kreditanto povus procesi kontraŭ la plenkreskula organizo; eble li malgajnus, sed la ĝeno el tio venanta jam estus plia perdo.
En la kazo de UEA, la ŝuldaro riskas pezi sur la bilanco de la landaj asocioj. Fakte, se la Komitato konstante aprobas strukturan deficiton, kaj 90% la Komitato konsistas el la reprezentantoj de la landaj asocioj, ĉi tiuj estas nerekte responsaj pri la bankroto. Tial sindiko povus skribi al la itala, la germana kaj aliaj ne malriĉaj landaj asocioj, anoncante demarŝon kontraŭ ili ĉe nederlanda tribunalo. La plej koncernataj estus la asocioj kun jura personeco ene de Eŭropa Unio (do la brita kaj la svisa malpli riskas).
En la kazo de la Esperanta Civito, risko de bankroto koncernus nur la bankon, nome Pro Esperanto. Tiam neniu paktinta establo estus koncernata, same kiel la kreditantoj de la Svisa Nacia Banko ne povus peti pagojn ĉe la kantonoj, kaj reciproke.
Pri la ŝuldoj de Sennacieca Asocio Tutmonda ankaŭ ne responsus la filioj, escepte de SAT-Amikaro, ĉar SAT ŝajnas ne havi veran juran personecon, kaj ĝia nemoveblaĵo en Parizo rezultas je alies nomo ĉe la katastro.
Praktike la solaj vere sekuraj estas la establoj aliĝintaj al la Pakto, dum en UEA/TEJO kaj SAT iuj asocioj ekstere riskas (sed eĉ ne konscias pri la risko).

La ĉiujara Esperanta renkontiĝo apud la bela Aŭstria urbo Zell am See okazis tuj post la 111a Universala Kongreso de la 9a ĝis la 13a de aŭgusto 2026. Esperantistoj el Germanio, Aŭstrio, Pollando kaj Brazilo kunvenis en la malnova montara bieno Kohlschnait en la regiono Pinzgau, konstruita antaŭ preskaŭ kvarcent jaroj.
Ligna montara domo kun kurbiĝema vojo, disĵetitaj blankaj kvarcaj kristaloj laŭlonge de la padoj, arkpafaj eblecoj kaj bestaj statuetoj laŭlonge de la montaraj vojetoj – ĉio ĉi kreis unikan, magian etoson.
Estis multe da babiladoj (oni diskutis la kongreson en Graco kaj parolis pri la libroj, kiujn oni aĉetis dum la kongreso, k. t. p.), naĝado en lokaj lagoj, promenadoj laŭ arbaraj vojetoj, ludoj, kafogustumado matene, bongusta vespermanĝo vespere, kantado kun akordiona akompano kaj subskribado de bildkartoj.
Julia Mul
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/08/austrio-2/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Renkontiĝo en montara gastejo appeared first on La Ondo de Esperanto.
La pasintan 13-an de Julio, la usona Ministrejo pri Eksterlandaj Aferoj trudis punsankciojn al dek novaj kubaj kompanioj kaj registaraj agentejoj, inter ili, la Ministrejo pri Turismo. Vaŝingtono daŭrigas sian strategion de ekonomia sufokado de la insulo. La aŭtoritatoj de Havano, seneliraj, klopodas eviti disfalon. Ilia veto estas ĝeneraligi liberaligon kaj favori kreskadon de entreprena burĝaro.
En ege laca Havano, tute restaŭrita turkiskolora domo kontrastas meze de la kvartalo El Vedado. Du fruktarboj ombras ĝian korton. Balancilo gajigas la artefaritan gazonon. Malheligitaj vitroj de la fasado havigas ian intimecon. Sidanta sur rulseĝo, tre maljuna damo sole parolas ĉe la enirejo de la konstruaĵo. Ŝi estas unu el la rezidantoj de TaTamanía, privata maljunula hejmo : la unua kiu ekfunkciis en Kubo, printempe de 2026. Ĝis nun, la revolucio malpermesis tiajn instalaĵojn. Sed de antaŭ jaroj publikaj institucioj dediĉitaj al prizorgado de maljunuloj estas en kriza situacio pro manko de rimedoj.
Yadira Álvarez, ekspediatro, kaj ŝia edzo, komputikisto, kreis tiun mipyme-on, akronimon kiu priskribas la tre etajn, malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn, kies kreado estis rajtigita de la ŝtato en 2021 kaj, de tiam, miloj ŝprucis. Post la mondepidemio de Kovim-19, Havano elektis liberaligi sian ekonomion esperante eviti ĝian kolapson pro la kombinitaj efikoj de usona embargo funkcianta ekde 1962, politiko de “maksimuma premo” efektivigita de Donald Trump dum sia unua oficperiodo —per aprobo de 243 premaj dispozicioj kontraŭ la insulo—, sankrizo kaj mona reformo, kiu pufigis la inflacion (1). Tiu unua ŝanĝiĝo koincidis kun la plej grandaj kontraŭregistaraj protestoj kiujn la regno travivis ekde 1959 : movado kiu skuis la potencularon kiu severe punpremis ties manifestaciantojn.
Ekde la reveno de la respublikana prezidanto al Blanka Domo en 2025, Vaŝingtono pli ol iam ajn havas Havanon en sia celilo. Trump plurfoje promesis “konkeri” tiun insulon (2). La 29-an de Januaro 2026, tri semajnojn post kiam li postulis —kaj atingis—, ke la venezuelaj aŭtoritatoj enpotenciĝantaj post la kidnapo de prezidanto Nicolás Maduro ĉesigu ĉiujn petrolliveraĵojn al Kubo, li deklaris ke la regno estas “nekutima kaj eksterordinara minaco [...] por la regna sekureco kaj ekstera politiko de Usono” (3). De tiam, neniu regno rajtas vendi aŭ provizi hidrokarbonojn al Kubo, sub minaco esti trafita de usonaj tarifoj. La ekonomia, komerca kaj financa sieĝo intensiĝas dum pliiĝas la gamo de usonaj punsankcioj : ekde la 1-a de Majo, ili ankaŭ celas kubajn gvidantojn akuzitajn je “gravaj malobservoj de homaj rajtoj”, same kiel ĉiun registaron, individuon aŭ organizaĵon kiu havas komercajn rilatojn kun Havano aŭ ties kompanioj (4). Tagojn poste, la 20-an de Majo, la Ministrejo pri Justico akuzis Raúl-on Castro je “konspiro por mortigi usonajn civitanojn” pro la kazo de la Fratoj Savantaj, okazinta en 1996 (5).
La strategio de Trump konsistas en sufokado de la ŝtata monopolo por devigi la kuban registaron toleri disvolviĝon de privata sektoro celanta mongajnon. La reformo estas vera skuo por ekonomio, kiu ĝis nun estis inter la plej direktataj el la mondo. Agrara reformo de 1959, grandaj ŝtatigoj de la 1960-a jardeko, kaj “revolucia ofensivo” de 1968 —dum kiu la aŭtoritatoj de Havano entreprenis la ŝtatigon de ĉiuj malgrandaj butikoj, lastaj privataj strukturoj ankoraŭ ekzistantaj sur la insulo—kondukis Kubon al ekstrema centralizado kaj kreis burokrataron tiel ĉieestan kiel paralizigan. La kombinitaj efikoj de tiu centralizismo, embargo kaj plifortigo de punsankcioj ekde finoj de la 2010-a jardeko ege trafis la loĝantaron. For de la kvereloj, kiuj alfrontas ilian registaron kontraŭ la plej granda potenco en la mondo, la kubanoj klopodas por supervivi la plej gravan ekonomian kaj socian krizon de post la revolucio. Ili ĉiutage suferas senfinajn elektro- kaj akvo-paneojn, la publika transporta servo malpliiĝas, sansistemo kolapsas kaj prezoj pufiĝas dum eksterlandaj kompanioj forlasas la regnon pro efikoj de la usona premo. Koncerne la turismon —esencan sektoron por la regna ekonomio—, ĝi suferas stagnadon : la nombro de vizitantoj malpliiĝis de 4,2 milionoj en 2019 ĝis malpli ol 360.000 en la unua duono de 2026 (6). De nun, la liberaligon de la ekonomio oni prezentas kiel lastan rimedon por provizi la regnon kaj, samtempe, kiel anoncon de nova epoko.
Ĉu Donald Trump kaj Marco Rubio vetas pri “malsatribeloj” por embarasi la potencularon kaj favori ĝian falon ?
La holdingo Grupo de Entreprena Administrado, Anonima Societo (GAESA -Grupo de Administración Empresarial S. A.) —kreaĵo de tiu centraliza sistemo— estas unu el la institucioj punitaj de Vaŝingtono. Ĝi estis fondita de Raúl Castro kaj la Fortoj Armitaj Revoluciaj (FAR) komence de la 1990-a jardeko, dum la “speciala periodo dum pactempoj” kiu sekvis la malaperon de Sovetunio kaj finon de la Malvarma Milito. Ĝi estis direktita de Luis Alberto Rodríguez López-Calleja —eksbofilo de Raúl Castro— ĝis lia morto en 2022. Ĝi posedas dekojn da kompanioj en la sektoroj de turismo (Mevo), financo (Rafin, Internacia Financa Banko), podetala komerco (Cimex), importado kaj eksportado, ĝiroj, konstruado kaj fiŝkaptado, inter aliaj.
Granda parto de la loĝantaro nuntempe konsideras tiun konglomeraton kiel financan brakon de la armeo kaj potencularo. Oni ĉefe riproĉas al ĝi la konstruon kaj kompletan financadon de multaj luksaj hoteloj —ĉirkaŭ kvindek ekde 2016, hodiaŭ preskaŭ ĉiuj malplenaj pro la ekonomia krizo kaj usonaj punsankcioj—, inter ili Iberostar Selection La Habana, konata kiel “Turo K”. En 2025, la inaŭguro de tiu grandega 42-etaĝa vitra konstruaĵo, starigita meze de disfalantaj konstruaĵoj, indignis. Multaj havananoj ne komprenas kiel oni povis alporti materialojn bezonajn por ĝia konstruo malgraŭ la embargo, kaj ankaŭ ne la kialojn de tia granda elspezo. “Ĝi estas sensencaĵo — koleriĝas kvartala najbaro—, simbolo de malestimo de niaj gvidantoj, starigita tie urbomeze. Kaj ni ne havas alian elekton ol rigardadi ĝin, ĉar ĝi estas videbla disde granda parto de Havano !”. La pasintan Marton, la aŭtoritatoj decidis fermi la instalaĵon, kiu, malgraŭ foresto de turistoj, restas lumigita kiam noktiĝas dum la urbo suferas elektropaneojn.
La 2-an de Junio, la registaro defendis la holdingon en kolumnoj de Granma : “GAESA ne estas kreaĵo de sekreteco, nek de elitoj, kaj ankaŭ ne maniero riĉigi kelkajn". La sama komunikaĵo precizigis, ke la profitoj estis reinvestitaj “en la termoelektra [centralo] Lidio Ramón Pérez", en la provinco Holguín, aŭ en “riparoj faritaj en poliklinikoj, domoj de kuracistoj de familio kaj lernejoj”.
Ĉu la usona prezidanto kaj lia ŝtatsekretario, Marco Rubio, vetas pri “malsatribeloj” por embarasi la potencularon kaj faciligi ĝian falon ? Estu kiel ajn, Havano, pro la pliiĝo de minacoj de interveno de Vaŝingtono, en Junio aprobis 176 dispoziciojn por “ekonomiaj kaj sociaj transformoj” (7). La plano estas radikala revolucio, kiu restarigas kapitalismon en multaj sektoroj : komerco, servoj, agrikulturo, manufakturado, energio... La dispozicioj prezentitaj de la ĉefministro interalie inkluzivas partoprenon de eksterlanda kapitalo en la komerca sektoro, kreadon de bankoj kaj privataj kreditejoj. Same kiel la eblecon por privatuloj malfermi kurantajn kontojn en valutoj. La registaro tiel intencas fiksi celon de parta dolarigo de la ekonomio kaj ekebligi transformon de publikaj kompanioj en komercajn societojn.
La ŝtato retaksas sian rolon kaj agadojn rezignante sian monopolon en la energisektoro favore al privataj investantoj. Oni liberigis la eksterlandan komercon, same kiel prezfiksadon de agrikulturaj produktaĵoj. Estas planite ke la “libreta” —porcikuponaro kiu delonge ebligis al ĉiuj kubanoj havi aliron al manĝaĵoj je tre malalta prezo— malaperu tia, kia ĝi estas, por redirekti la tutlandan solidaron al “vundeblaj personoj”, kiel asertis la prezidanto Miguel Díaz-Canel antaŭ la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo la pasintan 18-an de Junio.
Submetita al konstanta premo de Usono, kiu konsideras tiujn reformojn “supraĵajn”, Kubo travivas krizajn tempojn. Sed, de nun, la mipyme-oj spertas novan komencon. Nuntempe ili povas dungi pli ol cent personojn kaj disvolvi siajn aferojn sen obstakloj kaj iliaj posedantoj povas posedi plurajn. Bona novaĵo por la fondintoj de TaTamanía : la instalaĵo ofertas al siaj rezidantoj konstantan loĝejon kaj dumtagajn servojn. La familioj devas pagi inter 1.000 kaj 1.200 dolarojn monate por prizorgo de parenco, kiam la meza monata salajro estas ĉirkaŭ 15 dolaroj. Yadira Álvarez precizigas : “Nia merkato ne celas kubanojn loĝantajn en Kubo mem, sed tiujn, kiuj elmigris kaj ĉi tie lasis iun familianon”. Ŝi ankaŭ rivelas siajn ambiciojn : “Ni malfermis filion en Dominika Respubliko, kaj ni volas havi ĉeeston en tuta Latinameriko, evoluigi la merkaton kaj iĝi la kontinenta ĉefentrepreno de la prizorga sektoro”.
Antaŭ kelkaj jaroj, neniu povis tiel paroli en Kubo. La liberaligaj dispozicioj aprobitaj en 2021 jam favoris estiĝon de nova entreprena klaso, kies kulturo iom post iom disvastiĝis tra la grandaj urboj en situacio de subita kresko de malegalecoj, hodiaŭ videblaj en la ĉiutaga vivo. La mipyme-oj estas ĉe la origino de tiuj ŝanĝoj. La dekoj da miloj jam funkciantaj entute dungas preskaŭ 900.000 personojn en regno de 4 milionoj da aktivaj laboristoj (8).
Miloj da domkortoj de la tuta lando iĝis butikoj. “Antaŭe, estis turistoj al kiuj mi luigis ĉambrojn. Nun, de antaŭ jaroj, ili estas malplenaj, do mi starigis ĉi tiun butikon sub mia hejmo”, diris al ni najbarino de El Vedado. Restoracioj, telefonriparejoj, fabriketoj de meblaro, konstruaj entreprenoj, vendejoj de purigaj produktoj aŭ de komputila materialo... Malgrandaj butikoj multiĝas. Ankaŭ aperis multaj apoj por hejmliverado de manĝaĵoj. Kaj La Nave, kuba ekvivalento de Uber, ĝuste funkcias laŭ la samaj principoj kiel ĉi tiu.
Ankaŭ aperas pluraj embrioj de financaj kompanioj, precipe en la sektoro de ciferecaj pagoj, kun la malkaŝa celo “oferti financan liberon al la kubanoj”, kiel al ni klarigas la fondinto de unu el ili. Alia entreprenisto diras, ke li volas krei la “kuban Amazon”, platformon per kiu oni centralizos vendojn de la mipyme-oj.
La rajto importi, ankaŭ enkondukita en 2021 —antaŭe nur la ŝtato rajtis fari tion—, estas grava ilo por disvolviĝo de privata agado. Ni renkontas s-ron Mario (9), mastro de mipyme-o specialigita en provizo de agrikultura materialo, dum li vizitas unu el siaj klientoj en la provinco de Artemisa, okcidente de Havano. Pluraj terkulturistoj kunvenas sur trihektara kampo ĉirkaŭ malgranda ruĝa traktoro, ĵus akirita kaj ekipita per remorko.
“Do, ĉu ĝi funkcias bone ?”, Mario demandas. “Jes, ĝi estas tre praktika : mi uzas tridek minutojn por fari tion, kio antaŭe kostis al mi labormatenon per kastritaj bovoj”, respondas unu el la terkulturistoj. La traktoro servas por sarki, elfosi, plugi, disverŝi produktojn sur kultivaĵojn kaj transporti rikoltitaĵon. “Ĝi akompanas nin en ĉiuj etapoj de nia agado. Estas mirinde. La problemo estas, ke ni ne ĉiam havas petrolon”, li konfesas, inter maliceto kaj ĉagreneto.
Mario kreis sian entreprenon en 2024. “Ni importas ĉion el Ĉinujo. La agrikultura sektoro havas grandan potencialon en nia lando. En Kubo, ni devas nin direkti al agroindustria produktado. Tio estas, kion ni celas per nia kompanio”. Li fiere montras al ni per sia poŝtelefono bildojn kaj videaĵojn de grandegaj hangaroj en Ĉinujo, en kiuj sekvas unu la alian vicoj de agrikulturaj maŝinoj kiuj baldaŭ ekvojaĝos al Kubo. Perspektivo, kiu povas efiki sur la regnan nutraĵproduktadon, damaĝitan post jardekoj da dekadenco : apenaŭ 9.000 tunoj da porkaĵo en 2024 (sensignifa kvanto por regno de dek unu milionoj da loĝantoj). Tiun saman jaron, la rizproduktado estis nur 30% de tiu de 2018 (10).
Nuntempe, la sendependaj terkulturistoj, kooperativoj kaj mipyme-oj ankaŭ rajtas rekte enmerkatigi siajn produktojn. Antaŭe, ili estis devigitaj vendi ilin al la ŝtato, kiu okupiĝis pri distribuo pere de institucio nomita Acopio. Nur malmultaj plusoj estis alireblaj por lokaj konsumantoj.
Ĉi tie oni kultivas fazeolojn, kukurbojn, maizon, maniokon, bananojn aŭ mangojn en grandaj nigrokoloraj forcejoj. Nutrinte dudekon da porkoj de la bieno kaj kontrolinte nivelon de la akvujoj, la kamparanoj donas al si ripozon sub ombro. Unu el ili, Rolando, diskrete komentis : “Nun ni vendos al la merkatoj, hoteloj. Se ni povintus antaŭe fari tion, ne estus tiom da malsato en ĉi tiu regno”.
“Kion mi revas pri Kubo estas tio, kion mi vidis en Ĉinujo !”
Kiam liaj kolegoj foriris, li pli sincere parolis : “La antaŭa sistemo bremsis la produktadon. Acopio venis kaj rikoltis. Multaj produktoj difektiĝis en magazenoj. Al la ŝtato mankas karburaĵo pro la blokado, sed ankaŭ estis indiferento kaj manko de volo flanke de funkciuloj. Oni multe investis en turismo kaj malmulte en agrikulturo. La privataj kompanioj pli bone pagas kaj la procezo estas pli simpla”.
La kapablo de produktado daŭre estas limigita, sed la nova regularo donas al la terkulturistoj pli grandan manovrokapablon por produkti kaj investi. Por la privataj entreprenistoj, la afero nun estas transformi tiun politikon de kompromiso en daŭrajn gajnojn kaj pruvi, ke ili povas garantii regnan nutraĵan sekurecon.
La karakterizaĵoj de mipyme-istoj estas tre variaj. Pablo parkumis sian aŭton Toyota SUV antaŭlonge importitan el Panamo. Ni sidis sur teraso de hotelo Roc Presidente en la ĉefurbo. En 2021, tiu junulo kreis aŭtoriparan kompanion kun dudeko da dungitoj. Antaŭ ol la mipyme-oj, malabundis materialoj kiel filtriloj, oleoj, pneŭoj... Pablo atingas enspezon, kiu ebligas al li vivi komforte.
Dum ni trinkis kafon, pasis virino kun bebo en brakoj almozpetante. Kiam ŝi etendis la manon al ni, la entreprenisto el sia poŝo eltiris bileton de mil pesoj (ĉirkaŭ 1,70 eŭroj tiutempe) kaj donis ĝin al ŝi. Li residiĝis kaj vespiris : “Vi vidu, mi serĉas iun kiu prizorgos mian patrinon, kiu malsanas. Mi facile povas pagi al li po 1.200 pesojn tage, sed mi trovas neniun. Virino kiel ĉi tiu almozulino povas fari la laboron !”. Kaj li pludiris : “Estas sintenoj de tiuj, kiuj ricevas malaltajn salajrojn, kiuj min surprizas. Estas tro da junaj, fortaj personoj, kiuj ne volas labori ; en konstruado, ekzemple. Se vi ne studis, vi devas akcepti tiajn laborojn —li asertis—. En la socio, anstataŭ plendi, ĉiu devu plenumi iun laboron”. Pablo senrezerve adoptis la novan entreprenan kulturon : “Kiam ĉiuj miaj dungitoj revenas hejmen, mi daŭre respondas mesaĝojn. Ni, la entreprenistoj, dormas kvin aŭ ses horojn nokte. Pasintjare, mi feriis nur du tagojn”.
Kiel li vidas la estontecon de la regno ? “Mi estis en Ĉinujo. Tie, via Uber alvenas minuton post kiam vi mendis ĝin ! Butikoj estas malfermataj la tutan nokton. Ĉi tie vi vidas homojn nenifarantaj ekde la dua aŭ tria horo posttagmeze. Kion mi revas por Kubo estas tio, kion mi vidis en Ĉinujo !”.
Longe, la deziro malhelpi la riĉiĝon de malmultaj kaj garantii egalecon pravigis malpermeson de privata iniciatemo en Kubo. Praktike, ĝia rajtigo estis lastjare akompanata de videbla pliiĝo de la sociaj diferencoj. La malegalecoj evidentegas : oni vidas infanojn almozantajn —ĵus aperanta fenomeno—, montoj de rubo amasiĝas sur la stratoj de Havano, kaj konsumado de drogoj kaj prostituado disvastiĝis.
Ĉe la vesperiĝo, blankkolora Tesla silente trairis la avenuon Línea, en El Vedado. Porsche Panamera parkis ĉe angulo. Iom pli for, malfermiĝis pluraj restoracioj, kiuj servas viandon importitan el Usono, fiŝon, vinon aŭ glaciaĵojn, okulfrapa kontrasto kun ŝtataj restoracioj, al kiuj mankas ĉio. Kompleta manĝo kostas inter 10 kaj 20 eŭrojn. Aperis ankaŭ multaj butikoj, el kiuj kelkaj vendas marmeladon kontraŭ po 9,50 eŭroj ĉiu poto, botelojn da olivoleo kontraŭ po 13 eŭroj, da vino kontraŭ po 30 eŭroj, paketojn da pasto kontraŭ po 3 eŭroj aŭ parmezanon kontraŭ po 40 eŭroj ĉiu kilogramo.
Multaj el la entreprenistoj, kiuj malfermis la plej enspezigajn butikojn, ricevis (aŭ ricevas) monon el eksterlando. Iuj, kiuj loĝis en Hispanujo, Meksiko aŭ aliaj regnoj, konservas tie bankan konton de sia kompanio, kaj revenis en Kubon por profiti novajn ŝancojn. Kaj por ĝui la vivon. Ĉe la ĉirkaŭurbo de Havano, vojeto kondukas al plurhektara bieno ĉeborde de kvieta lago. Sur ties gazono, sub kelkaj palmarboj, kelnerinoj bonvenigas klientojn de luksa trinkejo-restoracio. La prezo de manĝaĵo leviĝas ĝis 40 eŭroj ; nokto en bangalo —por pli bone profiti kajakadon, rajdadon aŭ masaĝojn— kun privata naĝejo kostas ĉirkaŭ 400 eŭrojn. El Patrón, entrepreno fondita de Roberto Carlos Chamizo González, ne plaĉas al ĉiuj loĝantoj de la areo. “Tiu loko... estas maldeca”, ofendiĝas pluraj terkulturistoj, kiujn ni renkontis survoje. Unu el la nepoj de Fidel Castro vizitadas tiun instalaĵon. Sandro Castro —kiu eĉ alŝutis al sociaj retoj fotojn siajn en la bieno—, ankaŭ estas mipyme-isto : en 2019 li malfermis la trinkejon EFE en El Vedado. En El Patrón ankaŭ eblas renkonti s-ron Dionisio Arranz, konatan entrepreniston de la havana luksa sektoro kaj filon de eksaltrangulo de la Ministrejo pri Eksterlanda Komerco. Koncerne s-ron Chamizo González mem, li publikigis en Instagram personajn fotojn ene de privataj jetoj, luksaj restoracioj en Dubajo aŭ de siaj ferioj en Italujo. Li estas konsiderata proksima al la aŭtoritatoj kaj malfermis privatan restoracion, Mía Culpa, en la hotelo Iberostar Packard, propraĵo de GAESA.
La sociaj retoj ebligas lokalizi aliajn mipyme-istojn devenantajn de la potenculaj rondoj. Kiel s-ron Ángel David Fernández del Valle, nepon de generalo Sergio del Valle Jiménez, proksima militista kunlaboranto de Fidel Castro. Lia entrepreno, Sil26, distribuas en Kubo la produktojn de Supermarket23, unu el la grandaj platformoj de interretaj vendoj (kun oficiala sidejo en Florido) kies produktoj —por tiuj kiuj povas pagi ilin— estas transportitaj al la insulo post sia aĉeto en Usono. La respondeculo de Gaia —alia rolanto de la distribua sektoro— estas Lisa Titolo Castro, nepino de Raúl Castro.
La disvastiĝo de la merkata ekonomio en Kubo akompanas neniun politikan kompromison. La kritikoj kontraŭ la reformoj faritaj de la Komunista Partio daŭre estas malbonvenaj. Oftaj arestoj estigas intensan etoson de timo, kaj embria maldekstrema opozicio ankaŭ suferas punpremon. La historiisto Alexander Hall Lujardo, kiu sin deklaras marksisto, esprimas siajn rezervojn pri la ĵusaj reformoj : “La alveno de la mipyme-oj estas bona kaj malbona afero. Sen ili, ne estas manĝaĵoj en Kubo. Aliflanke, la formiĝanta komerca burĝaro fine donos prioritaton al siaj propraj interesoj”. Li pledas por alternativa solvo bazita sur kooperativoj, kiujn li konsideras akordigeblajn al socialisma perspektivo. Estas malpermesite al ĉi tiu universitata profesoro forlasi la regnan teritorion. La ŝtataj sekurecaj fortoj al li proponis subskribi surbendigitan deklaron de memkulpigo —videaĵon en kiu li agnoskus serion da faktoj kiujn oni povus riproĉi al li— kaj publike rezigni ĉiun kunlaboron kun amaskomunikilaro kiel kondiĉon por povi vojaĝi. Li rifuzis : “Ĉu do estas pli facile ekdiskuti kun la historia malamiko de la revolucio ol kun civitanoj ?”
Raymar Aguado reprezentas novan generacion de maldekstremaj opoziciuloj en Kubo (11) : intelektuloj instruitaj en la universitato de la insulo, kiuj adoptas kontraŭimperiismajn kaj marksistajn sintenojn, sed kiuj kritikas la potencularon kaj aspiras flanklasi la epokon de Castro. Aguado estas fekunda verkisto kiu publikigas siajn tekstojn —sub gvatado— en pluraj ciferecaj amaskomunikiloj. “Ĉi tie, la plimulto de proprietuloj volas riĉiĝi. La malfermo de ekonomio al privataj rolantoj estis akompanata de neniu politiko celanta plifortigi, en la produktadsektoro, la rolon de sindikatoj aŭ partoprenon de organizitaj popolaj bazoj de la regno —li diras—. Mankas al ni libero de asocio, manifestacio aŭ esprimo”.
La necerteco, kiu regas en la medio, estas iom maltrankviliga. Du amikoj babilas sur teraso de kafejo en la kvartalo Centro Habana. Ili demandas sin ĉu ili devas resti en Kubo. “Kio okazos al ĉi tiu regno ?”, demandas la unua. “Mi ne scias kien ni direktas, frato. Tio, kion mi opinias, estas ke la potencularo trovos manieron eltiri profiton de la situacio”. Multaj loĝantoj delonge atendas rajti evoluigi siajn proprajn privatajn iniciatojn. Sed, same kiel okazis en multaj regnoj, kiuj travivis la transiron de ŝtatregata ekonomio al kapitalisma modelo, Kubo montras la unuajn signojn de formiĝo de loka oligarkio konsistigita de la nunaj gvidantoj.
Ĉiutage, samaj demandoj nutras konversaciojn : kio okazos morgaŭ ? Ĉu okazos socia eksplodo ? Ĉu Usono intervenos ? Ĉu oni vere efektivigos liberaligajn dispoziciojn aŭ la burokrataro bremsos ilin ? Ĉu ne estos tro malfrue ? Ĉu oni devis ilin adopti antaŭ tridek jaroj ? Ĉu la socia sistemo bazita sur senpagaj kuracado kaj edukado pluvivos, aŭ ni atestos la definitivan finon de la kuba modelo estigita de la revolucio ?
(1) Vidu Maïlys Khider, “"Saluton, kie mi povas trovi "perritos" ?"”, Le Monde diplomatique, Novembro 2023.
(2) Vidu Christophe Ventura, “Cuba, si seule”, Le Monde diplomatique, Marto 2026.
(3) “Addressing threats to the United States by the Government of Cuba”, prezidanta ordono, Blanka Domo, 29-an de Januaro 2026, www.whitehouse.gov
(4) “Imposing sanctions on those responsible for repression in Cuba and for threats to United States national security and foreign policy”, prezidanta ordono, Blanka Domo, 1-an de Majo 2026, www.whitehouse.gov
(5) Maurice Lemoine, “L'impérialisme, Raúl Castro et la fable des ‘Frères du secours'”, Mémoire des luttes, 29-an de Majo 2026, www.medelu.org
(6) Vidu “Statistika Jarlibro de Kubo. Eldono 2020” kaj “Alveno de vojaĝantoj. Internaciaj vizitantoj. Prepara informo”, Majo 2026, Tutlanda Oficejo pri Statistiko kaj Informado (ONEI, pro ĝiaj komencliteroj en la hispana), www.onei.gob.cu
(7) “Ekonomiaj kaj sociaj transformoj”, Registaro de la Respubliko de Kubo, Junio 2026, www.presidencia.gob.cu
(8) William Bello Sánchez, “Dungado, salajroj kaj dinamiko : aliaj aspektoj de la privata sektoro por prospera Kubo”, Cuba Capacity Building Project, Universitato Kolumbio, 28-an de Julio 2025, https://horizontecubano.law.columbia.edu
(9) La nomoj estas ŝanĝitaj.
(10) Ronald Suárez Rivas, “Kiuj perspektivoj havas la rizproduktadon en Kubo ?”, kaj Freddy Pérez Cabrera, “Ĉu ekzistas maniero reakiri porkproduktadon ?(I)”, Granma, Havano, 2-an de Marto kaj 9-an de Aprilo 2025, respektive.
(11) Vidu Maïlys Khider kaj Jésus Lopes, “Les deux visages de l'opposition cubaine”, Le Monde diplomatique, Aŭgusto 2025.

En la kunveno pri la Belartaj Konkursoj de UEA dum 111a la Universala Kongreso en Graco estis anoncite, ke la premion Infanlibro de la Jaro gajnis Esperanto-Asocio de Britio pro sia libro “Stig de la ŝutloko”. Tiu libro, verkita de Clive King kaj tradukita de Jack Warren kun revizia helpo de Edmund Grimley Evans, estas fantazi-plena rakonto pri Barni, scivolema knabo, kiu dum sia esplorado de kretkavo malkovras misteran loĝanton Stig, kuriozan kavern-knabon kun strangaj iloj, neklarigeblaj kutimoj kaj granda koro.
Malgraŭ nekongruaj mondoj Barni kaj Stig rapide fariĝas amikoj kaj kune travivas aventurojn, kiuj miksiĝas inter nuntempo kaj praepoko.
Ricevinte la novaĵon, la Estraro de EAB decidis, ke ĝi donacos la premi-monon al Konto Espero de UEA. Tiu fonduso nuntempe ĝiras al esperantistoj en DR Kongo po 100 €. La Direktoro de EAB, Tim Owen, fine de la sesio anoncas la decidon de la Estraro donaci la premion.
“Stig kaj la ŝutloko” estas aĉetebla ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj. Ĝi estas disponebla ankaŭ ĉe la libroservo de UEA. Specimenajn paĝojn eblas legi ĉi tie.
Foto: La Direktoro de EAB, Tim Owen, fine de la sesio anoncas la decidon de la Estraro donaci la premion.
Fonto: https://esperanto.org.uk/news/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Plia infanlibro de la jaro por EAB appeared first on La Ondo de Esperanto.
La populara libera oficeja programaro LibreOffice de multaj jaroj havas ankaŭ Esperantan interfacon. Nun ankaŭ la retejo de LibreOffice haveblas en Esperanto, kaj la nova versio de la programo eĉ havas apartan funkcion por esperantistoj: aŭtomatan ĉapeligon de iksoj. Tio iĝis ebla, ĉar ĉe la fondaĵo kiu okupiĝas pri la programo eklaboris esperantisto, Neil Roberts.
Ankaŭ la retejo de LibreOffice nun havas version ankaŭ en Esperanto.LibreOffice estas tre konata libera kaj senpaga oficeja programaro. Homoj ofte uzas ĝian dokumentoredaktilon kiel senpagan alternativon al Microsoft Word, kaj ĝian kalkultabelilon kiel alternativon al Microsoft Excel. Aldone al tio, ĝi ankaŭ havas programon por fari vektorajn desegnaĵojn kaj ilon por krei datumbazojn.
Ĝi estas evoluo de OpenOffice, kiu estiĝis okaze de la aĉeto de Sun Microsystems fare de Oracle en 2010. Tiamaniere Oracle akiris ankaŭ OpenOffice. La tiamaj kontribuantoj al OpenOffice maltrankvilis pri la sorto de sia programo pro la malbona reputacio de Oracle kaj tial ili decidis fondi propran projekton uzante la saman fontokodon kiel bazon.
Ekde tiam OpenOffice apenaŭ plu progresas kaj ne havis novajn funkciojn ekde la lasta granda versio en 2014. LibreOffice fariĝis plena anstataŭanto.
La programaro havas longan historion kun Esperanto pro sia komplete tradukita uzantinterfaco. La plej aktuala versio, 26.8, aperis ĉi-semajne, kaj ĝi havas novan funkcion aparte por esperantistoj. Ĝi povas aŭtomate konverti tekston skribitan per la x-sistemo al la normala esperanta alfabeto kun ĉapeloj. Sufiĉas agordi la lingvon de la dokumento al Esperanto kaj la aŭtomata korektilo anstataŭigos la x-ojn dum oni tajpas, sen neceso instali kroman programon.
En la agordoj de LibreOffice eblas ŝalti aŭtomatan ĉapeligon de iksoj.Kompreneble sur siaj propraj komputiloj la esperantistaro jam trovis plurajn rimedojn por povi tajpi la ĉapelitajn literojn, kaj verŝajne tiuj metodoj daŭre restas pli konvenaj ol la nova funkcio de LibreOffice.
Tamen, ĉar LibreOffice estas jam instalita ĉe multaj komputiloj, ĉi tiu nova versio povus helpi se oni uzas komputilon de iu alia kaj oni ne volas aŭ ne povas instali novan programon. Ekzemple nun oni povas komforte verki artikolon en Esperanto per la komputilo de la loka biblioteko se ĝi jam havas LibreOffice.
Ekde marto de ĉi tiu jaro mi estas dungita kiel programisto ĉe The Document Foundation. Tio estas la neprofitcela organizaĵo kiu estras la projekton de LibreOffice. Mia rolo ne rilatas al Esperanto, sed mi profitas de la okazo por helpi pri esperantaĵoj kiam mi povas.
Ekzemple, krom ĉi tiu nova funkcio, mi riparis cimon pri la ordigo de eroj en indeksoj kiam la teksto estas en Esperanto. La raporton pri la cimo oni kreis antaŭ 13 jaroj!
Alia nova funkcio en la versio 26.8 estas ke oni povas agordi fulmklavojn kaj konservi tiun agordon en unu dokumento anstataŭ por la tuta programo. Mi eklaboris pri tiu tasko ĉar kaptis mian atenton ĝia cimraporto, tial ke la raportinto skribis ĝin en Esperanto.
Mi ŝatas la ideon ke mi povas iel helpi esperantistojn kiuj uzas LibreOffice, kaj samtempe iomete varbi pri Esperanto inter aliaj uzantoj de LibreOffice.
Laŭ mia scio, la enorman taskon traduki LibreOffice al Esperanto efektivigis unu homo, Donald Rogers, ekde la komenco de la projekto. Bedaŭrinde, en februaro li sendis mesaĝon al la dissendolisto, anoncante ke li ne plu havos tempon prizorgi la tradukon. Feliĉe tio koincidis kun mia eklaboro pri la projekto, do mi decidis ankaŭ provi repreni la taskon traduki.
Mi komencis per traduko de la nova retejo, kiu nun funkcias kiel bela akceptejo por esperantistoj al la programaro. Sekve mi finis la kelkajn mankantajn teksterojn por la nova versio, kaj tiel ĝi denove estas komplete tradukita.
Mi multe ŝatus daŭrigi tiun laboron, kaj ankaŭ instigi aliajn esperantistojn partopreni, ĉu per tradukado, ĉu per programado, ĉu per aliaj taskoj. La plej bona maniero trovi taŭgan manieron por helpi estas viziti la vikion. Ĝi eĉ estas parte tradukita al Esperanto.
Neil Roberts

La tria Kleriga Lerna Esperanto-Renkontiĝo okazis la 13-17an de aŭgusto en la ripozejo “Jerŝovo” apud la urbo Zvenigorod (Moskva regiono, Ruslando).
Origine KLERo estis pensita kiel pure junulara aranĝo: ne tiom Esperanto-lernejo, kiom esperantlingva metiejo, kie gejunuloj vigle kreus ion utilan por la Esperanta Movado, samtempe plibonigante sian lingvan nivelon dum diskutado kaj realigado de diversaj projektoj. Sed jam la unua KLERo pli similis al kutima lernejo kun dunivelaj kursoj, kaj la dua – al kaosa kaj diversspeca lingva praktikado dum distraĵoj.
Malgraŭ tio, ke ambaŭ KLERoj plaĉis al la gejunuloj, kaj ili emis plu partopreni la aranĝon, ĉi-foje neniu el ili – pro diversaj ve-kialoj – elektis veni al KLERo-3. Aliaj gejunuloj ne troviĝis. Restis du ebloj: nuligi la renkontiĝon aŭ ŝanĝi ĝian koncepton. Tiel aperis la tria versio de KLERo — kleriga kaj lingva trejnado por ĉiuj, sen aĝaj kaj lingvosciaj limigoj.
Mi ne aŭdacus lanĉi seriozan klerigan Esperanto-aranĝon – kian mi vidis la novigitan KLERon – sen kunlaboro kun Ilja Gnusarjov, kiu diligente, profunde kaj inspire laboris pri siaj klerigaj kursoj. Pri tiuj indas diri pli detale.
Dum la kvar kunvenoj de la seminario “Poezio kaj sentoj” estis analizitaj la sekvaj poemoj: (1) L. L. Zamenhof “Mia penso”; Julio Baghy “Ĉe fenestro de vagonaro”; (2) Hilda Dresen “Vintra lumo”; Nikolaj Ĥoĥlov “Mia vojo”; (3) Edmond Privat “Lasta kiso”; (4) Nikolao Ķurzēns “Ĉu tio do — la viv’?”; William Auld “Unu el ni”. En la tri kunvenoj de la Krea Laboratorio oni praktikis priskribi lokon, homon, unu momenton aŭ internan monologon. Ĉe la trihora kurso “La lingvo de emocioj” estis rekomprenitaj la nocioj ĝojo kaj malĝojo, timo kaj kolero, sento de scio kaj “sociaj” sentoj (envio, ĵaluzo, honto, kulpo, indigno).
Oleg Ĉajka konvene kompletigis la skriban lingvan praktikadon, inspirinte la homojn amuziĝi per (1) la verkado de absurdaĵoj laŭ la motivoj de la fabelo “La Ruĝa Ĉapelo”, (2) reverkado de “Ho, mia kor’” per sinonimoj kaj antonimoj kaj (3) la alfabetorda burimeo (france: bouts-rimés).
Mi mem akcentis la parolan ekzercadon per (1) praktikado de la etaj paroladoj, (2) rerakonto de legita beletra teksto kaj (3) interpretista nekonkurso. Kompreneble, estis lingvaj ludoj, kantado, multe da neformala komunikado kaj eĉ desegnado.
Apartan programon havis la komencantoj kaj progresantoj – infanoj kaj gejunuloj, gvidataj de Anton Rudnev. Ili ne nur lernis la lingvon, sed ankaŭ parkerigis versaĵojn por la fina koncerto.
Do, KLERo montriĝis kapabla kunigi universitat-nivelan lingvan programon kaj laboron kun komencantoj kaj infanoj.
La tria KLERo kunigis 30 homojn, el kiuj naŭ estis komencantoj aŭ progresantoj, la aliaj – bonparolantoj . Proksimume unu triono de la partoprenintoj venis el foraj urboj – de Sankt-Peterburgo ĝis Barnaulo.
Mi sentas, ke KLERo finfine akiris la firman grundon sub siaj piedoj kaj esperas, ke ĝin atendas longa kaj glora estonteco. Eble iam ĝi povus akcepti eĉ alilandajn esperantistojn. Kaj ĝi fariĝos loko, kie oni vere lernos kaj perfektigos la lingvon, kreos, diskutos, eksperimentos kaj sentos sin parto de amika Esperanto-komunumo.
Irina Gonĉarova
iniciatinto kaj organizanto de KLERoj
MEA MASI
Grupfoto de Andrej Tereŝĉuk
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/08/ruslando-78/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post KLERo-3 kiel Esperanto-klerigejo appeared first on La Ondo de Esperanto.
La prezidanto de Pro Esperanto (kaj vicprezidanto de Esplora Instituto de Esperantologio) estos en Svedio dum la unua duono de septembro 2026, precipe por fronti kaj solvi diversajn problemojn koncerne la ekfunkciadon de Skandinava Esperanto-Domo en Lesjoforso.
Li renkontos lokajn entreprenistojn kaj lokajn aŭtoritatojn, al kiuj li liveros specifan projekton pri la uzo de la Domo, ĵus legitimitan de la Komitato kaj docentaro, kunsidintaj en Ĉaŭdefono 20 aŭgusto 2026.
C-ano Silfer renkontos ankaŭ la esperantan komunumon de Upsalo, dimanĉon 6 septembro, kaj plurajn aktivulojn. Pri la iniciatoj de la resurektanta kulturcentro li esperas persone informi en la respektivaj hejmurboj la prezidantinon kaj la vicprezidanton de Sveda Esperanto-Federacio. En Upsalo li parolos pri sia lasta verko “La socia historio de la esperanta popolo”.
Ni serĉas volontulojn por transpreni la gvidadon de la retejo Global Voices en Esperanto.
Origine publikigita la Global Voices en Esperanto
Global Voices estas cifereca amaskomunikila iniciato, kiu publikigas rakontojn el la tuta mondo por akceli pli bonan interkompreniĝon trans nacioj, kulturoj kaj lingvoj. Volontuloj por la projekto Lingua tradukas tiujn rakontojn en dekojn da lingvoj por ne nur kreskigi la legantaron de tiuj rakontoj, sed ankaŭ pliigi la ĉeeston de sia lingvo interrete kaj plifortigi sian personan tradukpraktikon.
La komunumoj de Lingua konsistas el la volontuloj, kiuj tradukas ĉi tiujn rakontojn, kaj la volontuloj, kiuj servas kiel tradukmanaĝeroj. Tradukmanaĝeroj revizias tradukojn pri kvalito antaŭ publikigo, enkondukas novajn volontulojn en niajn sistemojn kaj entreprenas bazan prizorgadon de la retejo.
Ekde 2013, la esperantlingva komunumo ene de Lingua publikigas tradukitajn rakontojn en la retejo Global Voices en Esperanto, tiel konstruante gravan retan korpuson de pli ol 800 artikoloj en la lingvo. Ĉu vi interesiĝas pri subtenado de ĉi tiu laboro? Konsideru fariĝi volontula tradukmanaĝero.
Ni nuntempe serĉas homojn, kiuj ŝatus volontuli kiel tradukmanaĝeroj por la retejo Global Voices en Esperanto. Kandidatoj devus:
Se vi ŝatus esti konsiderata, bonvolu sendi kelkajn vortojn pri via fono kaj motivoj al Lauren L. Finch, la direktoro de la Lingua projekto, ĉe lauren.finch@globalvoices.org.

De la 4a ĝis la 11a de julio 2026 okazis en Rigo, la ĉefurbo de Latvio, la jubileaj 60aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Inter ties 102 partoprenantoj el 15 landoj elstaris du personoj kun aparta ligo al BET: Bīruta Rozenfelde, 92-jara, organizis jam la unuan BET en 1959. Ankaŭ ĉi-jare ŝi plu estis ano de la organiza teamo. Kaj due, la preskaŭ trijara knabineto Liliana, denaska esperantistino el Germanio, naskiĝis (iomete pli frue ol atendite) ĝuste dum la pasinta latva BET en 2023 en Ventspils.
La 60a BET estis aparte bela kaj sukcesa pro pluraj kialoj. Same kiel en 2023, la organiza teamo sub gvido de Margarita Želve elektis tre taŭgan ejon en la alloga urbo: En la Teknika Lernejo pri Turismo kaj Kreiva Industrio de Rigo ni povis loĝi, manĝi kaj okazigi nian programon sub unu tegmento. La urbo Rigo estas ne nur riĉa je vidindaĵoj, sed ofertas en sia ĉirkaŭaĵo ankaŭ belajn – kaj je nia surprizo parte eĉ preskaŭ senhomajn – strandojn.
La etoso estis konstante tre amika kaj harmonia. La programo konsistis en antaŭtagmeza “Somera Universitato” kun diversaj prelegoj (inter kiuj unu, de Matti Lahtinen, estis kompletigita per praktikaj ekzercoj pri tajĝio). Ni povis ankaŭ multon lerni pri la indiĝenoj de Aŭstralio kaj ilia kulturo, kadre de prelego de Sándor Horváth kaj Helen Palmer, kiuj ankaŭ abunde varbis en amuza maniero por la venontjara Universala Kongreso en Melburno. Mi mem prelegis pri “Malagasio – unika lando”| kaj :La fenomeno de Semmelweis:.
En la ekskursa tago multaj BET-anoj iris al la tre pompa kastelo Rundāle (nomata ankaŭ “La Versajlo de Latvio”), dum alia grupo memstare ekskursis per trajno al Jūrmala, tre vizitinda ĉemara antaŭurbo de Rigo.
Unu el la multaj kulminoj de la BET estis por mi dum iu posttagmezo la koncerto de la “Infanoj de Austra”, termino uzata por iamaj lernantoj de Austra Pumpure (1928-2017), fama latva muzikistino kaj esperantistino. Kvin el tiuj iamaj infanoj faris por ni memorindan koncerton, parte en la latva kaj parte en Esperanto.
Ĉiuj vesperaj programeroj estis ege belaj. Ni spektis latvajn folklorajn grupojn kaj eĉ mem estis invititaj al popoldancoj kune kun ili. La BET-aninoj Laima kaj Paola prezentis orientajn dancojn. Okazis belega koncerto de la duopo ĴeLe kaj kortuŝa Ukraina Vespero. Krome estis jubilea vespero kun ludoj, muziko, dancoj kaj jubilea torto, kaj fine regis eksterordinare bela etoso en la ĝardena festo ĉe Aldis Bušs, iama prezidanto de Latvia Esperanto-Asocio.
Venontjare la 61-a BET okazos en Tallinn en Estonio, komence de julio kaj do pli-malpli samtempe kun la UK en Melburno. Verŝajne tiu BET tamen ne tro konkurencos kun la UK, sed ofertos al tiuj eŭropanoj, kiuj pro iuj kialoj (mono, ekologio, longa vojaĝo …) ne iros al Aŭstralio, allogan alternativon.
Ulrich Matthias
Foto: La Ĝardena Festo en BET-60
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/08/bet-205/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Elstara jubilea BET en Rigo appeared first on La Ondo de Esperanto.
Nova estraro de TEJO estis elektita ne rete, sed ĉeeste, kaj la komitatanoj havis eblon fari demandojn rekte al la kandidatoj. Unuafoje dum preskaŭ jardeko la prezidanto restis por dua jaro. La estraro strebos resanigi la financojn de la asocioj. La komitato de TEJO krome akceptis deklaron por subteni la strebon de Kataluna Esperanto-Asocio iĝi landa asocio de UEA. Pri Palestino neniu plu parolas.
La komitato de TEJO kunsidas en cirklo. Foto: Tyron SurmonDum la 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), antaŭ unu semajno en Katalunio, dum sep horoj en du sesioj kunsidis la komitato de TEJO. Partoprenis la kunsidojn 26 komitatanoj el entute 36 kaj parte observis ĝin la ĝenerala direktoro de UEA Martin Schäffer, aldone al la UEA-komitatanoj Brandon Sowers kaj Thomas Bormann.
La komitato de TEJO iom lamis lastatempe. Oni dum jaro ne kunsidis. La retpoŝta komitatlisto sufiĉe silentis, kaj eĉ gravegaj informoj – kiel la nericevo de la administra subvencio (la plej granda enspezfonto por TEJO) en marto – apenaŭ rikoltis reagon flanke de la komitato. Simile, kvankam la heroa laboro de la prezidantino Ana Ribeiro specife agnoskendas, oni ankaŭ lastatempe apenaŭ vidis vivsignojn de la estraro.
Tamen, tio ŝanĝiĝis dum la IJK en Katalunio, kun tre vigla komitatkunsido, elekto de nova estraro, kaj forta engaĝiĝo flanke de multaj komitatanoj.
Origine oni planis fari ĉion (inkluzive la elekton de la estraro) ene de nur unu sesio, dum la lasta tago de la IJK. Post protestoj flanke de kelkaj komitatanoj oni konsentis aranĝi du sesiojn. Tre bonŝance, ĉar finfine ambaŭ sesioj daŭris pli longe ol planite.
La unua sesio ĉefe temis pri la elekto de nova estraro. Kiel nun tradicie, denove estis nur unu kandidato por ĉiu posteno. Tiusence, la elektoj estis nur formalaĵo, kaj eblas kompreni la deziron simple fari ĉion rete antaŭ la IJK (kiel okazis ĉiujare ekde 2020).
Tamen, por la unua fojo ekde 2019 oni elektis la Estraron surloke dum la IJK. Kvankam tio verŝajne spegulis pleje neagademon flanke de la estraro ĝustatempe alvoki retan komitatkunsidon, la rezultoj estis kontentigaj. Komitatanoj starigis multajn demandojn al la kandidatoj (pli ol kiom oni kutime farus dum reta kunsido), kaj la kandidatoj ĝenerale bone respondis. La hibrideco de la kunveno ĝenerale bone funkciis, kun aparta mikrofono kiun la komitatanoj devis uzi por paroli.
La nova estraro ŝajne estas sufiĉe forta. La prezidantino Ana Ribeiro (Brazilo/Germanio) estas la unua TEJO-prezidanto dum preskaŭ jardeko, kiu konsentis deĵori duan jaron. La kasisto Emerson dos Santos (Brazilo) jam profesie okupiĝis pri financoj por Brazila Esperanto-Ligo, do oni taksas lin tre kapabla preni la malfacilan taskon resanigi la financojn de TEJO.
Espoir Ngoma Kasati (vicprezidanto) kaj Jean de Dieu Kikako (ĝenerala sekretario), ambaŭ el D.R. Kongo, rekandidatiĝis por la samaj postenoj kiujn ili jam okupis. Krom tio, notindas ke kaj Severija Marija Banaitytė (Litovio) kaj Francesco Giuliano (Italio) jam estis stabanoj de TEJO (Severija kiel partatempa oficisto pri komunikado, Francesco kiel volontulo en Roterdamo) kaj espereble povos daŭrigi la samajn agadkampojn en la nova teamo. Kompletigas la teamon Jonathan Schneider el Francio.
La ĉefparto de la dua sesio temis pri rezolucio kiun KEJ (Kataluna Esperanto-Junularo) preparis, por doni la oficialan subtenon de TEJO al KEA (Kataluna Esperanto-Asocio) por iĝi landa asocio de UEA.
Tio spegulis longdaŭran deziron de KEA, kiu pasintjare proponis ŝanĝi la Statuton de UEA por forigi la frazon ”Principe UEA akceptas el unu regno nur unu landan asocion”. La prikomitata laborgrupo de UEA finfine ne subtenis la proponitan ŝanĝon, interalie ĉar jam la nuna statuto fakte ne blokus la akcepton de KEA kiel nova landa asocio, se la komitato tion dezirus.
Laŭdire KEA poste kunsidis kun la Estraro de UEA, kiu proponis ke KEA anstataŭe iĝu faka asocio de UEA. Tiel ili povus ricevi reprezentanton en la Komitato, sen tuŝi la tiklan demandon pri du landaj asocioj ene de unu lando. Sed KEA rifuzis tion.
Preskaŭ ĉiuj komitatanoj de TEJO akceptis la ĝeneralan principon, ke KEA rajtu iĝi landa asocio de UEA. KEJ jam delonge estis propra landa sekcio de TEJO (la hispana sekcio nuntempe eĉ ne aktivas), estas inter la plej aktivaj sekcioj de TEJO, kaj komprenble organizis ja ĉi-jaran IJKn. Tamen, venis praktikaj plendoj pri diversaj punktoj.
Post la varma kunsido la komitatanoj havis tempon freŝiĝi en la naĝbaseno. Foto: Carlos Pesquera Alonso.La debato daŭris horon. La kunteksto komence ne estis konata al la plejparto de komitatanoj. Oni esprimis heziton formale aprobi kelkpaĝan rezolucion, kiun la Komitato ricevis por la unua fojo nur dum la kunsido mem, kaj kiam KEA mem ne ankoraŭ formale apelaciis al la Komitato de UEA pri la temo.
Krome estis demandoj pri la specifa teritorio kiun KEA asertas reprezenti (ĉu nur Katalunion mem, la katalunan parolregionon, aŭ ion alian), kiuj ne ricevis plenan respondon.
Malgraŭ tio, oni finfine proponis simple akcepti la prezentitan rezolucion sen amendoj, kio sukcesis – kun 15 poraj voĉoj kaj 9 sindetenoj. La prezidanto de KEJ (kaj mem komitatano), Jaime Tapia Zaragoza, poste skribis en la komitatlisto de TEJO, por danki la Komitaton kaj klarigi:
”Ni volis, ke ĝi estu simbole aprobita dum IJK en Katalunio kaj tial ni decidis hasti por proponi kaj aprobi ĝin tiam kaj ne en iu alia posta momento. Same, la fakto, ke ni devis daŭrigi niajn kongresajn organizajn taskojn dum ni verkis la proponon faris, ke ni ne sukcesis sendi ĝin antaŭe”.
Li poste deklaris “Espereble tiu ĉi deklaro kaj la sperto de kunlaboro inter KEJ kaj TEJO helpos konvinki la UEA-Komitaton pri la pozitivaj konsekvencoj, por UEA, por KEA kaj por Esperantujo ĝenerale, de la agnosko, ankaŭ je UEA-nivelo, de la jam delonge ekzistanta kaj fakta aparta situacio de la kataluna Esperanto-movado”.
La rapida aprobo de rezolucio pri Katalunio malspegulas la sorton de la rezolucio proponita pri Palestino, kiun Libera Folio priraportis pasintseptembre. Post kelkmonata debato, evidentiĝis ke la deklaro verŝajne ricevus plejpartan subtenon ĉe la Komitato.
Tamen, post manpleno da kontraŭesprimoj – kaj la oficiala fino de la milito en Gazao en oktobro – kelkaj porantoj mildigis sian subtenon (daŭre favore, sed malpli fervore) kaj ŝajne la originalaj proponintoj perdis la entuziasmon formale voĉdonigi ĝin.
Krom la rezolucio, aliaj formalaĵoj de la kunsido iris glate. Oni sukcese elektis kvin-kapan elektan komisionon, kiu respondecos trovi kandidatojn por la onta Estraro de TEJO. La alelektoj de novaj Komitatanoj Ĉ – elektitaj de la aliaj komitatanoj pro siaj specifaj kapabloj – bone funkciis, kun la alelektoj de eksprezidanto, ekskasisto, eksestrarano kaj eksvolontulo, aldone al 2 katalunoj.
Pro antaŭa reta prezento, oni aprobis sen diskuto novan reglamenton pri la kreo de financa rezervo de TEJO, kiun proponis la prezidanto Ana Ribeiro. La celo estas eviti estontajn financajn krizojn en TEJO, per kreo de rezervo kiu egalas al minimume kvarono de la sumaj elspezoj en la jara buĝeto.
Oni ne sukcesis fini aliajn diskutojn pro manko de tempo (aŭ simple manko de pacienco en la ĉambro, post kelkhora kunsido). Ne estis konkludo pri la proponita ŝanĝo, ke IJK ne devu pagi licencpagon al TEJO kiam la kongreso estas deficita.
Simile ne estis konkludo pri la propono doni honoran membrecon – afero kiu ne okazis en TEJO de jardekoj – al la eksoficistoj Manuela Burghelea kaj Carlos Pesquera Alonso. Kvankam ĉiuj komitatanoj ĝenerale subtenis la proponon, kelkaj hezitis fari tiun paŝon lastminute je la fino de la kunsido, do oni decidis rediskuti ĝin rete.
La kunsido finiĝis post preskaŭ kvar horoj je la 19-a, tuj antaŭ la fermo de la naĝejo en la kongresejo je 19.30. Kelkaj komitatanoj kuniĝis tie por grupfoto.
Tyron Surmon
Semajnfine, de la 11a ĝis la 13a de septembro 2026, okazos la 2a GEJMS en Bremeno. Tie atendos vin amuzaj ludoj! La celo estos, konkeri diversajn areojn de Bremeno kune kun via teamo.
Ĉu vi aĝas ne pli ol 35 jarojn kaj ŝatus partopreni urboludojn kiel en la jutuba serio Esperanto Senlime (sed preferas ne devi filmi vin dume)? Aŭ eble vi bezonas ekzercon por mem aperi en estontaj sezonoj de ĝi? GEJ preparis la perfektan eventon por vi!
La Granda Esperantista Junulara Matĉo Semajnfina, mallonge GEJMS, estas relative nova junulara renkontiĝo de GEJ. Dum la evento, la partoprenantoj estas dividitaj en teamoj kaj ili teame konkuras en diversaj urboludoj kreitaj speciale pri la gastiganta urbo. Se vi ŝatas turismumi kaj sentas vin entuziasma pri malkovri germanajn urbojn per amuzaj defioj kun novaj amikoj, estas la perfekta renkontiĝo por vi! Por la partopreno, meznivela Esperanto-scipovo estas rekomendata, tamen komencantoj ne hezitu, ĉar la teamkonstruado okazas komencant-amike. Kompreneble ankaŭ dum GEJMS ne mankas vesperaj amuziĝoj por interkonatiĝi, ludi, muzikumi kaj kune kuiri. Dirinte tion, ni rekomendas ke vi uzu la liberan tempon ankaŭ por ripozi kaj teame strategiumi.
Eta surpriz-premio atendas la venkontan teamon!
Vi povas aliĝi ĉi tie: mallonge.net/GEJMS2
Legu pli ĉe https://esperantojugend.de/eo/aktuelles/gejms2
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La 2a GEJMS okazos en Bremeno appeared first on La Ondo de Esperanto.
Abonantoj jam povas elŝuti la septembran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la septembra numero:
171 | Estis memorinda la perfekta Estis memorinda la perfekta akustiko de Salono Zamenhof, kie sonis “La Espero”. Voĉoj de kongresanoj
173 | Universala Kongreso: Rezolucio de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz, Aŭstrio
174 | Unua Virina Kongreso de Esperanto, Graz, Aŭstrio, la 30-an kaj 31-an de julio 2026
176 | Parolado de la Prezidanto de UEA Fernando Maia dum la Solena Inaŭguro de la 111-a UK.
177 | Tago de Lernado
178 | Belartaj Konkursoj: Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026
179 | Universala Kongreso: “Esperanto kaj Ĉinio” en Graco
180 | Scienco en Esperanto: la akademia koro de la UK en Graz
182 | Graz kaj la 111-a Universala Kongreso
183 | Laste Aperis
184 | Universala Kongreso: Pri mia vojaĝo al la 111-a Universala Kongreso de Esperanto
187 | Novaj Honoraj Membroj kaj Honora Prezidanto elektitaj en Graz
187 | Mini-internacia kongreso en Vieno
188 | Universala Kongreso | UEA: 111-a UK, Graz: 14 diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj aljuĝitaj
190 | Forpasis Martin Stuppnig
190 | Forpasoj
La Konsulino anoncas la liveron de direktivoproponon fare de delegito de “Literatura Foiro” ĉe la Forumo de la Esperanta Civito, c-ano Giacomo Comincini, kaj alvokas al Forumokonsulto konforme al la art. 22 de la Foruma Reglamento; la propono temas pri honoroj pro meritoj por nia lingvo kaj nia popolo.
Laŭ la enkonduka raporto, Ĉiu subjekto de internacia juro disponas pri propra sistemo de honoraj distingoj, cele al la agnosko de la meritoj kaj kontribuoj de homoj, sendepende de la civitaneco, al la kulturo kaj al la kolektiva vivo. La celo de ĉi tiu propono de direktivo estas krei la juran kadron por la aljuĝo de tiaj distingoj, starigante la modelan Agnoskan Stelon je la Civita merito.
Por ke la aljuĝoj restu nepolitikaj kaj sendependaj de la ekzekutiva povo, kaj samtempe laŭeble plej ekumenaj, plurismaj kaj laŭmeritaj, la nuna propono atribuas al la asembleo de la paktintaj establoj la respondecon atribui la distingojn al la honorindaj personoj.
1. Difino
1.1. La nuna Direktivo reguligas la proceduron proponi, ekzameni kaj aljuĝi honorajn
distingojn (sive honoraĵoj) de la Esperanta Civito. Samtempe, ĝi starigas la Agnoskan
Stelon je la Civita merito.
1.2. La konkreta formo de la pliaj honoraj distingoj, iliaj nomoj, gradoj, insignoj,
diplomoj kaj protokolo estas difineblaj per tiucelaj normoj referencantaj la
procedurajn kondiĉojn starigitajn per tiu ĉi teksto.
2. Ĝeneralaj principoj
2.1. Honoraĵoj estas aljuĝataj pro meritoj aparte gravaj por la kulturo, la prestiĝo, la
morala vivo aŭ la institucia disvolviĝo de Esperantio, same kiel por la agnosko de nia
lingvo.
2.2. La objekto de la merito estu evento dum la lastaj kvin jaroj.
2.3. La proceduro de atribuo devas respekti la principojn de senpartieco kaj
travidebleco, kaj estas ekskluziva respondeco de la Forumo kiel supera, pariteta
ĉambro.
3. Proponrajto
3.1. Ĉiu paktinta delegacio rajtas proponi maksimume tri kandidatojn jare, antaŭvide
al celebrota Foruma sesio.
3.2. La propono devas koncerni fizikan personon, sendepende de ties civitaneco.
3.3. Memkandidateco aŭ kandidateco de jura persono ne estas akcepteblaj.
3.4. Se forumano mem estas kandidato, li aŭ ŝi ne partoprenas la voĉdonon pri sia
propra kazo.
3.5. Proponoj pri ĉiu kandidato nepre inkluzivas:
3.5.1. la nomon kaj identigajn informojn de la kandidato;
3.5.2. mallongan biografian noton kaj priskribon de la meritoj;
3.5.3. indikon pri la honoraĵo proponata, se ekzistas pluraj gradoj aŭ
kategorioj.
4. Proceduro
4.1. La Konsulo estas la unua ricevanto de proponoj kaj kontrolas ties formalan
akcepteblon.
4.2. La kontrolo koncernas nur la respekton de la proceduro, la kompletan enhavon
de la dokumentaro kaj la mankon de evidentaj konfliktoj kun tiu ĉi Direktivo.
4.3. Se propono estas nekompleta sed korektebla, la Konsulo povas peti kompletigon
ene de kvin tagoj. Post tiu limtempo, nekompletigita propono estas konsiderata
neakceptebla.
4.4. Akcepteblaj proponoj estas anoncendaj telematike al la Forumo ne pli malfrue ol
tridek tagojn antaŭ la malfermo de la Foruma sesio, kaj estas enskribitaj en aparta
punkto de la tagordo de la Foruma sesio.
4.5. Ĉar kandidatecoj estas konfidencaj ĝis la fina aljuĝo, la oficiala organo de la
Esperanta Civito ne rajtas publikigi informojn pri la kandidatoj.
5. Diskuto kaj voĉdono
5.1. Dum la sesio, ĉiu kandidateco estas prezentata de reprezentanto de la proponinta
delegacio.
5.2. La diskuto devas koncerni nur la meritojn de la kandidato kaj la kongruecon de
la propono kun la celoj de la honora distingo.
5.3. La Forumo rajtas decidi, per simpla plimulto de la ĉeestantaj forumanoj, okazigi
la diskuton en fermita kunsido.
5.4. La Forumo voĉdonas aparte kaj sekrete pri ĉiu kandidato.
5.5. Honora distingo estas aljuĝita se la kandidato ricevas simplan plimulton de la
valide esprimitaj voĉoj.
6. Aljuĝo
6.1. La distingo fariĝas efika post la akcepto fare de la distingito. La honorito rajtas
rifuzi la medalon, sed ĝi restus asignita.
6.2. La karakterizojn kaj detalojn de eventualaj ceremoniaj atribuoj de la honoraĵoj
normigas aparta(j) edikto(j) de la ekzekutiva povo.
7. Honora libro
7.1. Estas starigita publika Honora libro de la distingitoj.
7.2. La Honoran libron administras kaj ĝisdatigas la Dojeno de la Forumo nome de la
tuta ĉambro, kunlabore kun la heraldika fako de la Registra instanco.
7.3. La Honora libro estas publika kaj konsultebla en reta versio en la organo de la
konsorcio.
8. Revoko
8.1. Honora distingo povas esti revokita, se post la aljuĝo aperas faktoj kiuj damaĝus
la dignon aŭ prestiĝon de la Esperanta Civito.
8.2. La revoka proceduro povas esti iniciatita de du forumaj delegacioj.
8.3. Antaŭ la voĉdono, la distingito rajtas havigi al la Forumo skriban memorandon.
8.4. La Forumo rajtas decidi, per simpla plimulto de la ĉeestantaj forumanoj, okazigi
la diskuton en fermita kunsido.
8.5. Honora distingo estas revokita se la propono ricevas simplan plimulton de la
valide esprimitaj voĉoj.
8.6. Kaze de aprobita propono, la revoko estas enskribata en la Honora libro apud la
nomo de la iama distingito.
9. Agnoska Stelo je la Civita merito
9.1. Per tiu ĉi direktivo estas starigita la Agnoska Stelo je la Civita merito.
9.2. La honoro estas transdonebla okaze de grava merito pro la agnosko pri
esperanto kaj/aŭ Esperantio.
9.3. La medalo estas ora aŭ arĝenta laŭ la graveco de la agnoskinda merito.
9.4. La fizika distingilo de la Agnoska Stelo havas la formon de kvinpinta simetria
stelo (orumita aŭ arĝentumita) kun ronda aŭreolo verda.
9.5. La distingitaj personoj rajtas subskribi kaj esti menciataj en la oficialaj organoj
de la Civito kun la siglo AS post sia nomo.
10. Financa klaŭzo
10.1. Honoraj distingoj ne povas konsisti en monsumoj, rentoj, premioj, subvencioj
aŭ aliaj ekonomie takseblaj avantaĝoj.
10.2. La honora distingo havas ekskluzive moralan, simbolan kaj protokolan valoron.
10.3. La Civita Banko financas, laŭ la disponeblaj rimedoj kaj ene de la koncerna
buĝeta kadro, la produktadon de la simbolaj distingiloj destinitaj al la distingitoj.
10.4. Tiaj distingiloj povas konsisti interalie en pingloj, kokardoj aŭ aliaj insignoj,
inspiritaj de la respublikana ikonografio.
10.5. La konkreta formo, materialo, uzo kaj protokola signifo de la distingiloj estas
detale difinataj per aparta(j) edikto(j) respondantaj al direktivaj indikoj, kunlabore
kun la heraldika fako de la Registra instanco.
Jen la ligiloj al la porcioj 01 - 53 kaj 54 - 104 de la ekzercaro:
https://esperantaretradio.blogspot.com/2026/05/ligiloj-al-la-porcioj-54-104-de-la.html