Blogoj en Esperanto

2023-03-22

Esperanta Retradio

Kafo kaj sano

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktios José Mauro Progiante el Brazilo
Sciencaj esploroj montras, ke modera konsumo de kafo povas redukti la riskon de kronikaj malsanoj, inkluzive de diabeto tipo-2, kardiovaskulaj malsanoj kaj iuj specoj de kancero.

Ĝenerale, la ĉiutaga dozo de kafeino rekomendita, por ke la trinkaĵo havu pozitivajn efikojn sur la korpo, estas maksimume 400 miligramoj, ĉirkaŭ kvin malgrandaj tasoj. 

Se vi ŝatas trinki kafon, ĝuu ses pliajn informojn pri bonaj efikoj de kafo en la homa organismo:

1. Kafo povas helpi vin perdi pezon

Iuj komponantoj de kafo, ĉefe kafeino, teobromino, klorogena acido kaj teofilino aktivigas la aŭtonoman nervan sistemon, kio kaŭzas pliiĝon de adrenalino-produktado de la surrenaj glandoj. Adrenalino, siavice, pliigas la rompon de grasaj ĉeloj kaj liberigas la liberajn grasajn acidojn, kiuj estas stokita graso. La korpo tiam uzas ĉi tiujn liberajn grasajn acidojn kiel fonton de energio. Taso da kafo povas helpi vin perdi pezon stimulante brunan grason, kiu bruligas kaloriojn por generi korpan varmon.

2. Ĝi estas bona por la cerbo

Kafeino plibonigas la plastikecon de sinapsoj, kiuj estas konektoj de neŭronoj en la cerbo. Tio efikas kiel neŭroprotekto. Studoj montris, ke tiu pozitiva efiko okazas kun moderaj dozoj. Malpliiĝas la risko de demenco kaj de kogna malkresko. Se jam ekzistas kogna malkresko, estas ebleco plibonigi tiun staton. Krome, kafo helpas en la prevento de alchejmero (Alzheimer-malsano) kaj mildigas la simptomojn de pacientoj kun Parkinsona malsano.

3. Helpo al digestado

Substancoj ĉeestantaj en kafo, kiel polifenoloj kaj kafeino, pliigas la movadon de la digesta tubo, de la gastrointesta sistemo. Ĉi tiu mekanismo faciligas la digeston. Kafo-konsumo ankaŭ pliigas la produktadon de hormono nomata gastrino, kiu aktivigas la kojlon, parton de la dika intesto, kvar minutojn post ĝia consumado. Tio plibonigas la funkciadon de la intesto ĉe iuj homoj.

4. Kafo reduktas kapdolorojn

Kafeino kontribuas al mildigo de kapdoloroj. Tiu substanco eĉ troviĝas en la formulo de medikamentoj ofte uzataj por forigi tiun simptomon.

5. Kontraŭinflama efiko

Klorogena acido, komponanto de la trinkaĵo, estas potenca antioksidanto, kiu havas kontraŭinflaman efikon. Antioksidantoj agas kontraŭ la superproduktado de liberaj radikaloj, kiuj kondukas al inflamo kaj maljuniĝo. Kafeino povas helpi en evito de inflamaj procezoj rilataj al aĝo.

6. Kafo helpas plibonigi spirajn simptomojn

Homoj, kiuj konsumas kafon modere – maksimume kvin tasojn - havas 30% malpli da risko, averaĝe, disvolvi simptomojn kiel astmo, kompare al individuoj kiuj ne konsumas la trinkaĵon. Krome, kafeino havas bronkodilatan efikon, reduktas spiran muskolan lacecon kaj plibonigas pulman funkcion ene de du horoj post la konsumo. Ĝi ankaŭ povas redukti simptomojn de astmo, per longtempa modera konsumado.

Bone, sciinte tion pri tiu tradicia kaj universala trinkaĵo, ni kafumu, modere kaj trankvile.

de peranto (noreply@blogger.com) je 2023-03-22 07:00

2023-03-21

KARAPACO-PANORAMO

Dum du semajnoj kostas la E-BOOK por "La aventuroj de Tom Sawyer" de Mark Twain nur 2,99 €


Dum du semajnoj, ĝis la 04-a de aprilo 2023 kostas la E-Book nur 2,99 €

ISBN 9783757895884 (E-Book)
ISBN 9783743127739 (paperlibro)

aperdato: 28.02.2023
eldonejo "Books on demand"
lingvo Esperanto

Bookshop BoD 

Prezo: 14,95 EUR (paperlibro)
Prezo: 4,99 EUR  (E-Book)

Enhavo de la Mark Twain- romano:
La aventuroj de Tom Sawyer 

La knabo Tom Sawyer, kiu kiel orfo vivas kun sia duonfrato Sid kaj Marinjo ĉe sia onklino Polly, travivas kun Tom Sawyer kaj aliaj knaboj diversajn aventurojn en la urbeto Sankt-Peterburgo en la meza okcidento de Usono ĉe la bordo de la riverego Misisipo.

Sur la urbeta tombejo Tom Sawyer observas kun Huckleberry Finn hazarde iunokte murdon fare de la bastardo Indiĝeno-Joe, kiu asertas, ke la alia ĉeestinto, Muff Potter, estas la murdisto. Pro amdoloroj pri la charma knabino Becky Thatcher Tom decidas vivi kun siaj amikoj en piratobando. Sekrete ili pasigas kelkajn tagojn sur la Jackson-insulo kaj baldaŭ la urbetanoj supozas, ke ili dronis en la riverego. Kiam Tom ekkonis tion, li instigas partopreni la aliajn piratojn je ties propra meso por mortintoj.

Poste Tom povas senŝarĝigi la bonkoran Muff Potter en la procesdebato. Indiĝeno-Joe fuĝas fulmrapide el la tribunalo tra fenestro. Iom da tempo poste Tom kaj Huck supozas la trezoron pro Indiĝeno-Joe kaj alia fripono en la kavernsistemo. Pli poste Tom kaj Becky vojeraras en tiu kavernsistemo kaj preskaŭ perdas la vivon; tie rerenkontas Tom ankaŭ Indiĝeno-Joe-on, kiu fuĝas, ĉar li ne rekonas la knabon pro la echo. Lastfine, trovas Tom duan elirejon kaj savas sin kaj la vivon de sia amikino. Post kiam ambaŭ estas retrovitaj, oni fermas la ununure konatan enirejon kaj Indiĝeno-Joe pro tio mortis ĉe tiu fermita trapasejo. Post kelkaj tagoj Tom kaj Huck Finn, kiuj eksciis tion, reiras en la kavernosistemon, ĉar ili supozas, ke tie la trezoro de la friponoj devas esti. Ili trovas la trezoron kaj do estas laŭ eturba mezurilo riĉaj.

Mark Twain volas montri, kiel vivis la homoj en la urbeto Sankt-Peterburgo, kiuj ĉiuj konis sin reciproke. Por rakonti pri tio, Twain uzis proprajn spertojn kaj tiujn de aliaj. Li priskribas unuavice la infanojn, iliajn revojn kaj afliktojn, kaj kiel Tom kaj aliaj serĉis sian feliĉon. Li skribas ankaŭ pri la konfliktoj, kiujn tiuj infanoj havis kun la plenkresintoj, kaj por kiuj tiu libro laŭ la antaŭparolo unuavice estas verkita.


Mark Twain

Mark Twain, kies vera nomo estis Samuel Langhorne Clemens, naskiĝis en la jaro 1835 kaj mortis, 75-jara en 1910. Li plenkreskiĝis ĉe la riverego Misisipo en la meza okcidento de Usono. Lia familio estis povra. Tamen li fariĝis unu el la unuaj verkistoj de Usono, kiuj sukcesis konkeri per siaj libroj ne nur la hejmlandan legantaron, sed certigi spor si lokon eĉ en la mondoliteraturo.

Mark Twain havis aventurplenan vivon. En la jaro 1865 li fariĝis konduktoro de ŝipo sur la riverego Misisipo. Tie li renkontis la tipajn homojn, kiuj poste aperos en liaj plej famaj libroj. El la ŝipista vivo li ĉerpis ankaŭ sian pseudonomon: "mark twain", kion kriis ŝipano post mezurado per longa ŝnuro, se la akvo estas sufiĉe profunda por la navigado.

Ekde la komenco de la sesdekaj jaroj de la 18-a jarcento Mark Twain laboris kiel ĵurnalisto, kaj tiam komenciĝis ankaŭ lia verkista kariero. Grandan sukceson alportis por li la romano "La aventuroj de Tom Sawyer", aperinta en la jaro 1876. Post ok jaroj li eldonis ankaŭ la daŭrigon de tiu tre sukcesa verko sub la titolo: "La aventuroj de Huckleberry Finn". Tiuj du romanoj estas ne nur la plej elstaraj kreaĵoj de la usona literaturo pri infanoj. Junuloj kaj plenkreskuloj en la tuta mondo legas la ĉefverkojn ankoraŭ nun kun entuziasmo. La Hungara Esperanto Asocio (HEA) eldonis tial altkvalitajn bildorakontojn de la du menciitaj romanoj.

laŭ Vikipedio


de Hans-Georg Kaiser (noreply@blogger.com) je 2023-03-21 17:44

Esperanta Kunfarejo

Kantemuloj kaj kanttekstuloj serĉataj

Saluton al ĉiuj.

Mi estas muzikisto kiu serĉas kunlaborojn kun kantistoj por miaj senkantmuzikoj. Se ri bonas ankaŭ en kanttekstumado, ĝi perfektus.
Mi havis la ideon krei mojosajn esperantkantojn.

Skribu al mi en MiaVivo: Davido La tradukistego

de frali je 2023-03-21 15:32

KARAPACO-PANORAMO

KARAPACO-LIBROJ AĈETEBLAJ / Nova publikaĵo: Robert L. Stevenson: Diableto en botelo (rakontotraduko)


KARAPACO-LIBROJ 
AĈETEBLAJ


Robert L. Stevenson
Diableto en botelo

La rakonton tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser laŭ la originalo "The bottle imp", lasta tradukversio de la 04-a de marto en la jaro 2023, lingve kontrolis Vladimir Türk 

Paperlibro
80 paĝoj
ISBN-9783744852289 (paperlibro)
ISBN-3744852289 (E-BOOK)
eldonejo "Books on demand"
aperdato: 20.03.2023
Lingvo: Esperanto

amazon (paperlibro)

Prezo: 9,95 € (paperlibro), 

La E-BOOK sekvos ankoraŭ.

***

Mark Twain
La aventuroj de Tom Sawyer




La romanon tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser laŭ la originalo "The adventures of Tom Sawyer", lasta traduk-versio de la 18-a februaro en la jaro 2023, lingve kontrolis Vladimir Türk

paperlibro
334 paĝoj 
ISBN 9783743127739
eldonejo "Books on demand"
aperdato: 28.02.2023
Lingvo: Esperanto

Bookshop BoD (paperlibro + E-BOOK)
amazon (paperlibro)

prezo: 14,95 €

La E-BOOK sekvos ankoraŭ.

***

B.Traven
La Trezoro de la Sierra Madre

  

La romantraduko "La trezoro de la Sierra", verkita de B.Traven, lasta tradukversio de la 1-a novembro en la jaro 2022, mendeblas kiel paperlibro kaj E-book ĉe BoD kaj en sesmil aliaj ret-kaj librovendejoj.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kontrolis Vladimir Türk

316 paĝoj
ISBN: 9783756857838   (paperlibro)
ISBN: 9783756826308   (E-book)
eldonejo "Books on demand"
aperdato: 08.11.2022
Lingvo: Esperanto

Buchshop BoD (paperlibro + E-BOOK)

prezo de la paperlibro: 14.99 €
prezo de la E-book:         4,99 

paperlibero

***

B.Traven
Rozo Blanka

La romanon tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser laŭ la originalo  "Die weisse Rose", lasta tradukversio de la 5-a de septembro en la jaro 2022, lingve kontrolis Vladimir Türk

paperlibro
312 paĝoj
ISBN 9783756814312 (paperlibro)
eldonejo "Books on demand"
aperdato: 16.09.2022
Lingvo: Esperanto

prezo: 14,95 €

E-book

ISBN: 9783745824915 (E-BOOK)
prezo: 4,99 €

***

B.Traven
La Mortula Ŝipo


La romanon tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser laŭ la originalo "Das Totenschiff", lasta tradukversio de la 24-a julio  en la jaro 2022, lingve kontrolis Vladimir Türk.


paperlibro + E-book
450 paĝoj
ISBN: 9783756236503 (paperlibro)
ISBN: 9783756236503 (E-book)
eldonejo "Books on demand"
aperdato: 29.07.2022
Lingvo: Esperanto

Bookshop BoD (paperlibro + E-BOOK)
amazon (paperlibro)

prezo: 19,95 € (paperlibro)
prezo: 4,99 € (E-book)

***

Afabla klakado de niaj libroofertoj estas bona, afabla aĉetado de niaj libroj estus eĉ pli  pli bona, ĉar nur tio garantias, ke niaj libroj trovos plu atenton ĉe la eldonejoj. Publikaĵoj de E-libroj kaj E-BOOKS havas nur tiukaze sencon, se esperantistoj  efektive aĉetas ilin. Se ne, ili baldaŭ foriĝos el la eldoneja agado.  (H-GK)

--
REDAKTOFINO: 17.03. 2023

de Hans-Georg Kaiser (noreply@blogger.com) je 2023-03-21 14:02

TEJO

Retaj KER-ekzamenoj en Junio

Ĉu vi deziras pruvi per oficiala ŝtata diplomo vian lingvoscionpri Esperanto? Ĉu entute vi scias kiunivele vi konas nian lingvon? Ekzameniĝu laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) de la Konsilio de Eŭropo!

Retaj KER-Ekzamenoj

La KER-Ekzamena Centro de UEA okazigos retajn KER-ekzamenojn en tri niveloj en Junio:

  • la 3-an de Junio je nivelo C1;
  • la 10-an de Junio je nivelo B2;
  • la 17-an de Junio je nivelo B1.

Ĉeestaj KER-Ekzamenoj

Dum la Universala Kongreso en Torino eblos trapasi ekzamenojn je ĉiuj kvar niveloj B1, B2, C1 kaj C2. La plej alta nivelo povos okazi kondiĉe ke aliĝos minimume 15 kandidatoj. 

Se vi interesiĝas, aliĝu kiel eble plej frue! Pliaj informoj pri KER-ekzamenoj ĉe edukado.net.


The post Retaj KER-ekzamenoj en Junio appeared first on Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

de Superadministranto je 2023-03-21 13:00

La Balta Ondo

Monda Tago de Poezio: “En amara horo” de Kalocsay

kalocsayLa 21an de marto, okaze de la Monda Tago de Poezio en pluraj landoj oni diversmaniere omaĝas sialandajn kaj sialingvajn poetojn. Ankaŭ ni en Esperantujo fieras pri niaj poetoj. Kaj inter ili aparte elstaras Kálmán Kalocsay (1891-1976), kiu laŭ William Auld, «… kvazaŭ mem ellaboris la tutan “tradician poezion” en Esperanto … Sonetoj ekzistis en Esperanto antaŭ Kalocsay, sed li konsekvence kaj konvinke montris la plenan eblecon de la formo; li enkondukis la rondelon kaj la baladon; li la unua montris la belon kaj virtuozecon de la terza rima. Dank’ al li, oni povas diri, ke jam en 1931 (Streĉita kordo kaj Rimportretoj) la esperanta poezio estis teĥnike egala al ĉiuj naci-lingvaj. Ĉio estis ne nur ebla, sed pruvite ebla».

Hodiaŭ, kiam denove “La morto regas nun, la mort’ avida, amasa mort’, vulgara kaj sordida”, ni proponas al vi relegi la kaloĉajan poemon En ĉi murdepoko.

Kálmán Kalocsay

EN ĈI MURDEPOKO

Subtile kanti en ĉi murd-epoko
pri l’ propra vivo, kiam ja milmiloj
per bomboj, tankoj, pafoj, pendigiloj
pereas, vere ŝajnus aĉa moko.

La tuta riĉa poezia stoko:
la luno, steloj, floroj, birdotriloj,
la delikataj amaj maltrankviloj
disflugas en la blov’ de ĉi siroko.

La morto regas nun, la mort’ avida,
amasa mort’, vulgara kaj sordida,
sen ciprobranĉoj, sen solen’ majesta.

Kaj kiel perdis dignon nun la morto,
la am’ aspektas same io besta:
la ambrakumo ŝajnas seksperforto.

blkĈi tiu poemo de Kalocsay estas unu el la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 83), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Baza Literatura Krestomatio estas aĉetebla kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

Legu la biografion de Kálmán Kalocsay en la enciklopedio Nia diligenta kolegaro, p. 150-153.

Legu pri la poezia kreado de Kalocsay en la artikolo de Javier Guerrero, aperinta en la rubriko Nia trezoro de La Ondo de Esperanto (2012, №3) kaj en nia novaĵretejo https://sezonoj.ru/2012/02/trezoro208.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/03/kalocsay-4

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post Monda Tago de Poezio: “En amara horo” de Kalocsay appeared first on La Ondo de Esperanto.

de La redaktoro je 2023-03-21 08:55

Aminda Radio Esperanto

ELSENDO N*129 de Aminda Radio Esperanto

La ELSENDO N°129 de Aminda Radio Esperanto proponas al sia aŭskultantaro la duan kaj lastan parton de sia artikolo pri la hegemonio de la etno Sakalava dum la 19a jarcento. Kelkaj novaĵoj en Malagasio dum la kuranta monato sekvas tion. Nia rubriko pri kulturo prezentas al vi la originale verkitan Esperanto-novelon « La ŝuld-premego » kaj iu kanto de Brassens interpretita de Jacques Yvart ilustras la finon de nia podkasto. Aminda Radio Esperanto estas la ĝisnuna unika Esperanto-podkasto el Afriko, ni bezonas vian financan helpon por la plua ekzistado de nia retradio. Bv ĝiri vian kontribuon al la UEA konto « fidi-d » (kun la mencio Aminda) aŭ per « paypal.me/paiementahenriel ». Aminda Radio Esperanto sincere dankas vin kaj bondeziras al vi agrablan aŭskultadon !
https://youtu.be/DsOIMdiFcLc

de fidilalao henriel je 2023-03-21 08:42

Libera Folio

Metropoliteno reveturis al Nederlando

En 1933 en Amsterdamo estis eldonita unu el la klasikaĵoj de la originala Esperanta literaturo: Metropoliteno de Vladimir Varankin. Post 90 jaroj la libro denove aperas samlande, nun en nederlanda traduko.

Moskva metrooEnirejo al unu el la ĉefaj stacioj de la Moskva metroo, pri kies planata konstruado temas la romano.
La unua eldono de Metropoliteno de 1933.

Vladimir Varankin, la aŭtoro de la romano Metropoliteno, lernis Esperanton kiel gimnaziano en 1919, kaj  en 1921 estis inter la fondantoj de Sovetrespublikara Esperanto-Unio (SEU). Kiam komenciĝis la granda purigo de Stalino en 1937, li baldaŭ estis arestita. Oni akuzis lin pri partopreno en elpensita spiona organizaĵo, kaj en oktobro 1938 li estis mortpafita.

Antaŭ tio en Amsterdamo en 1933 aperis lia ĉefverko, la romano Metropoliteno. La libro temas pri juna sovetia inĝeniero, sendita al Berlino fine de la 1920-aj jaroj por studi la konstruadon de metroo, kian oni planas en Moskvo.

William Auld en sia verko Vereco, distro, stilo opiniis la romanon ”unu el la plej maturaj kaj valoraj en Esperanto”. Li trovis la verkistan stilon de Varankin ”nekredeble matura”. La lingvaĵon de la romano tamen forte influis la rusa lingvo. Tiurilate la verko estis iom reviziita en posta eldono, aperinta en Rusio en 1992.

La unua eldono en 1933 aperis ĉe la eldonejo EKRELO (Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo), proksima al SEU. La eldonejo estis fondita en Lepsiko, sed en aprilo 1933 la nazia registaro detruis la laboristan Esperanto-movadon en Germanio kaj multaj aktivuloj estis arestitaj.

La eldonejo post tio reviviĝis en Nederlando, kie ĝi funkciis dum iom da tempo, antaŭ translokiĝo al Moskvo, kie ĝi fine estis malfondita en 1936. La romano de Varankin publikiĝis dum la nederlanda periodo de EKRELO. Poste ĝi dum multaj jaroj restis elĉerpita, ĝis reeldono en Danio en 1977.

Post la disfalo de Sovetio, en Rusio aperis en 1992 tria eldono de la romano eĉ ĉe du konkurantaj eldonejoj – Sezonoj kaj Progreso. En la eldono de Sezonoj la plej evidentaj lingvaj fuŝoj estis korektitaj. La romano aperis ankaŭ en tradukoj rusa kaj angla, kaj partoj el ĝi estis tradukitaj ankaŭ al la germana.

La nederlanda eldono de Metropoliteno.

Nun en la retejo de Esperanto Nederland elŝuteblas nederlanda traduko de la klasikaĵo. La redaktinto Bert de Wit rakontas, ke la afero maturiĝis dum kelkaj jardekoj.

– En la komenco de la okdekaj jaroj mi legis la duan eldonon de Metropoliteno, kaj mi opiniis la enhavon tre interesa, ĉar ĝi ŝajnis tute honesta priskribo pri la situacio tiama en Sovetio kaj Germanio, kaj ankaŭ la dialogoj impresis nature.

Bert de Wit tiam estis prezidanto de la laborista Esperanto-Asocio FLE. Ĉar li ŝatis la libron, kaj ĉar ĝin rekomendis William Auld, li petis alian aktivulon de FLE, A. Kooij-van Holst, traduki kelkajn paĝojn por proponi la verkon al nederlandaj eldonejoj. Ŝi tamen tradukis multe pli ol kelkajn paĝojn.

– Ŝi estis tre bona Esperantistino, siatempe membro de ekzamena komitato, pensiita, kaj tajpis la tradukon per la kutima tajpmaŝino, kaj poste mi ricevis la tuton en dosierujo.

Tamen oni ne sukcesis veki la intereson de nederlandaj eldonejoj, kaj la manuskripto restis en subtegmento, kie Bert de Wit post sia emeritiĝo retrovis ĝin.

– Kiom da laboro farita de kamaradino Kooij! Mi sentis iom da kulpo ke estis mi kiu instigis ŝin al tiu laboro! Do, mi komencis retajpi la manuskripton por stoki ĝin en la komputilo. Tio okazis dum la kronvirusa periodo, kiam mi povis okupi min pri tiu tasko. Mi kelkfoje ŝanĝis la tradukon se ĝi ne estis tiel glata laŭ mia gusto, sed tio okazis nur kelkloke.

Poste la teksto estis enpaĝigita de Terry Vogelaar, juna Roterdama esperantisto kaj grafikisto, kiu krome aranĝis ĝian kovrilon. Nun la pdf-formata teksto troviĝas en la retejo de Esperanto-Nederland, kaj estas plano eldoni ankaŭ kelkajn presitajn ekzemplerojn, interalie por dissendi recenzajn ekzemplerojn al ĵurnaloj.

Libera Folio: Kial laŭ vi indas konigi originalan Esperanto-literaturon en ekstermovada medio?

Bert de Wit.

– Laŭ mi indas diskonigi originalan literaturon en ekstermovada medio, ĉar ne-Esperantistoj ofte havas la ideon ke oni ne povas verki literaturon en Esperanto. Tial estas bone se oni tradukas literaturaĵojn. Tio forigas la ideon ke Esperanto estas io kio tute ne rilatas al la realo.

Tradukoj de beletraj verkoj origine verkitaj en Esperanto aperis dum diversaj epokoj. En la 1990-aj jaroj Willem Verloren van Themaat kompiladis bibliografion de tiaj tradukoj.

En artikolo aperinta en Fonto en februaro 1993 li ne tute surprize trovis, ke la plej multaj tradukoj el Esperanto estas faritaj al lingvoj parolataj en landoj, kie fortas la Esperanto-movado: la hungara, itala, pola, angla, franca, serbokroata, ĉina, japana kaj nederlanda.

Unu el la plej sukcesaj originalaj beletraj verkoj el traduka vidpunkto sendube estas Maskerado ĉirkaŭ la morto, membiografia romano de Teodoro Ŝvarc (verkista nomo de Tivadar Soros), kie li rakontas, kiel li kaj lia familio kiel judoj supervivis la nazian okupacion de Hungario. De post angligo de Humphrey Tonkin en 2000 kaj hungarigo de István Ertl en 2002, tradukoj aperis en almenaŭ dek lingvoj, kvankam foje el la angla.

Alia ofte tradukata Esperantlingva aŭtoro estas Vasilij Eroŝenko. Ĵus en la angla publikiĝis tricentpaĝa kolekto de liaj rakontoj, tradukitaj el Esperanto kaj la japana. Sekve aperis ampleksa artikolo pri Eroŝenko en la usona maldekstra periodaĵo Jacobin.

En pluraj lingvoj (almenaŭ la angla, hungara, pola, portugala, skota, skotgaela) aperis ankaŭ tradukoj de la ĉefverko de William Auld, La infana raso. La nederlandigon faris ĝuste Willem Verloren van Themaat.  Aperis krome antologioj de Esperanta poezio en diversaj lingvoj, kiel Ten Esperanto Poets in English Translation (1991), aŭ laste en la itala fare de Carlo Minnaja kaj Nicolino Rossi – kaj en la rusa, zorge de Mikaelo Bronŝtejn.

La apero de tradukoj ĉe grandaj eldonejoj, kiuj kutime ne interesiĝas pri Esperanto, sendube ofte dependis de hazardaj faktoroj. Ekzemple la grandan popularecon de Maskerado ĉirkaŭ la morto sendube kaŭzis ne nur la evidentaj literatura kaj historia valoroj de la verko, sed ankaŭ la fakto, ke ĝin verkis la patro de la konata financisto kaj mecenato George Soros.

La finna traduko de Abismoj.

En la finna en 1924, nur unu jaron post la originalo, aperis finna traduko de Abismoj de Jean Forge. Ĝin tradukis Aini Setälä, verkisto kaj tradukisto, kiu estis ankaŭ la edzino de la finna pionira esperantisto Vilho Setälä. La libro aperis en la prestiĝa eldonejo Otava, kie li laboris.

En 2017 Libera Folio povis raporti pri la apero de germana traduko de la originala romano Tur-strato 4 en Aŭstrio. Tiu eldono realiĝis pro la bonaj kontaktoj de loka esperantista librovendisto.

En 1992 en Poprad, Slovakio, eĉ okazis seminario por tradukantoj de beletro el Esperanto. Pri ĝi poste raportis la revuo Esperanto. Laŭ la artikolo verkita de István Ertl, ĉefan obstaklon al la laboro de la tradukantoj starigas la ”malabundaj eldon-ebloj”.

Inter la rekomendoj de la seminario estis starigo de ”strukturo de agentoj, kiuj distribuus informojn pri E-lingvaj eldonaĵoj, fiksus vendokondiĉojn, aranĝus eldonkontraktojn ks.”.

Ŝajnas ke tiuj rekomendoj havis similan sorton kiel la plej multaj aliaj rekomendoj de similaj seminarioj.

de Redakcio je 2023-03-21 08:37

Esperanta Retradio

Robotoj kiel psikoterapiistoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo
Robotoj de longa tempo okupas signifoplenan lokon en la homa fantazio. La minacoj, ke aŭtonomaj maŝinoj iam kondamnos la homaron al estingiĝo estis jam motivo por filmoj kaj libroj, kiuj ravis la spektantojn kaj legantojn. La ebleco, ke iam kreiĝos per si mem pensantaj kaj agantaj maŝinoj nutras tiajn verkojn. Nuntempe ja ekzistas robotoj, kiuj povas plenumi plurajn agojn. Robotoj purigas domon, ludas kontraŭ ŝakistoj, verkas bone ellaboritajn tekstojn kaj iras interne de la homa korpo por komplikaj medicinaj operacioj.

Se homo staras antaŭ reala roboto, li certe travivas interesan sperton. 

Eĉ se tio aspektas iom ŝerce, tamen esploristoj en la serioza Universitato de Kembriĝo antaŭ ne longe proponis robotforman programon por psika bonfarto, kiun oni povas uzi dum kvar semajnoj. Anstataŭ pagi psikoterapiiston, oni prezentis la aferon per maŝino kun homsimila formo. Tipe kapitalisma alternativo...

Dudek ses homoj enskribiĝis en la studon. Ili ricevis po unu el du tipoj de robotoj, sed ambaŭ enhavis la saman kapablon reagi kiel psikotrejnistoj. La programo baziĝis je intervjuoj kun homaj terapiistoj. Ambaŭ robotoj agis egale, per la samaj esprimoj. La sola diferenco inter ili estis la ekstera aspekto: unu estis unu metron alta kaj aspektis kiel homeca infano; la alia estis eta kaj aspektis kiel ludilo. 

Homoj, kiuj ricevis konsilojn de ludil-aspektaj robotoj povis pli bone konektiĝi al la programo kaj ĝuis pli bonan sperton, kompare kun uzantoj de homformaj robotoj. Ĉi tiuj lastaj “ne respondas al realo” — diris la “pacientoj”. Kompreneble, se oni esperas, ke homformaj robotoj reagu entute kiel homoj, tiam certe la rezulto impresas iom elrevige.

Tamen, fine de la eksperimento, ĉiuj partoprenintoj taksis la ekzercojn utilaj kaj pretis akcepti pli da roboto-terapio, estontece. Kaj la kreintoj de la programo estas certaj, ke tia teknologio rapide evoluas cele al pli “kunsentemaj”, homecaj robotoj. La esplorado do plu sekvos. Laŭ ironia konkludo, “ni ne bezonas deprimitajn robotojn”!

La eksperimento estas pensiga. Homoj bezonas psikan apogon. Kvankam artefaritaj “programoj” povas helpi, tamen homoj bezonas kunsentemon flanke de aliaj homoj. Homa kunvivado estas neanstataŭigebla faktoro en la homa vivo. Prefere oni lasu al robotoj la purigadon de domoj.

de peranto (noreply@blogger.com) je 2023-03-21 07:00

2023-03-20

UEA facila

Kie estas la ekster-teranoj?

Ĉu vi planas iri al la Universala Kongreso en Torino? Se jes, vi povos aŭskulti prelegon de Amri Wandel pri la ebleco kontakti kun ekster-teraj civilizoj. Lia scienca artikolo pri tiu temo vekis grandan interesiĝon de popular-sciencaj gazetoj kaj retejoj, kaj raportoj pri ĝi aperis en dekoj da lingvoj. "Kie estas la ekster-teranoj?" demandis en la jaro 1950 la fama itala-usona sciencisto Enrico Fermi. Tiu demando, nun konata kiel la Paradokso de Fermi, delonge ĝenis astronomojn kaj aliajn sciencistojn, kiuj studas la probablecon trovi alian vivon en la universo. Nun, per mia propra esplorado mi povas doni respondon: la eksterteranoj ja ekzistas, sed ni nur devas doni al ili sufiĉan tempon por rimarki nin kaj kontakti nin. De pli ol 70 jaroj oni serĉis solvojn al la Paradokso de Fermi. Povus esti, ke ni estas la sola civilizo, sed tio ne estas kontentiga klarigo, ĉar nia galaksio havas centojn da miliardoj da planedoj similaj al nia Tero. Ne havas sencon pensi, ke nur sur nia planedo aperis vivo kaj inteligenteco. En la jaro 2017 astronomoj malkovris misteran objekton, iom similan al kometo, sed ĝi venis de ekster nia sun-sistemo. La objekto, kiu ricevis la nomon “Oumuamua”, estis longa kaj mallarĝa kaj plirapidiĝis kiam ĝi forlasis la sunsistemon. Tial kelkaj astronomoj demandis, ĉu ĝi povas esti spac-ŝipo de alia civilizo. (Artikolo pri Oumuamua jam aperis en uea.facila.) Pro tio kaj pro longa raporto pri Ne-Identigitaj Flugantaj Objektoj (NIFOj), kiun Usono publikigis en 2019, mi faris novan esploron pri la malnova Paradokso de Fermi. Mia propra esploro proponas novan klarigon: ke la eksterteranoj ja povus ekzisti, sed ke plej verŝajne ili ankoraŭ ne rimarkis nin, kaj eble tial nin ankoraŭ ne kontaktis. Planedoj kun simila biologio kiel la nia povas esti tre oftaj en la universo, kaj inteligentaj specioj studantaj ilin ne multe atentus unu plian verdan vivantan mondon. Sed eble ili ja serĉus mondon kun inteligentaj estaĵoj. La sola ebleco malkovri nian civilizon de astronomiaj distancoj estas per radio-elsendoj. Tamen la homaro komencis produkti radio-elsendojn antaŭ malpli ol cent jaroj. Dum tiu tempo ili povis vojaĝi malpli ol cent lum-jarojn for de la Tero. Tio estas nur eta parto, malpli ol miliardono, de nia galaksio. Tamen, en la estonteco, kiam niaj radio-ondoj atingos pli grandajn distancojn, eble iu civilizo ricevos ilin kaj decidos sendi respondon aŭ eĉ spacŝipon. La konkludo de mia esploro estas, ke Oumuamua plej verŝajne ne estas fremda spacŝipo, kaj same la NIFOj ne venas de ekster-tera civilizo. Nur post centoj aŭ miloj da jaroj estos pli bona ŝanco, ke atingos nin mesaĝo aŭ spacŝipo de alia civilizo. La projekto SETI (Serĉo de ekstertera inteligenteco) sensukcese serĉas signojn de ekstertera inteligenteco de pli ol 60 jaroj. Astronomoj parolas pri la Granda Silento. Ĉu iam la Granda Silento finiĝos per la Granda Saluto? La demando, kiun neniu povas respondi, estas kiam. Amri Wandel Por pli da informoj pri tiu temo, aŭskultu la intervjuon kun Amri Wandel ĉe Esperanta Retradio. La teksto de la intervjuo troviĝas ĉe la sama paĝo.

2023-03-20 23:13

Revuo Esperanto

La nova numero

Abonantoj jam povas elŝuti la aprilan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la aprila numero:

75 | Tri reprezentantoj de UEA eklaboris, partoprenante en la 52-a sesio de la Homrajta Konsilio
76 | Torino senpacience atendas – ĉu vi jam aliĝis?
77 | Laste Aperis
78 | ILEI | Movado: Ĉiuj kune: laborplano de ILEI, laborplano por la Movado
79 | Kulturo: Teatraĵo “Rigardu, antaŭ ol salti”
80 | Universala Kongreso: Revivu la montrealan kongreson!
81 | Kulturo: Interkultura Novelo-Konkurso (INK): 3-a eldono lanĉita
81 | Eventoj: 5-a speciala Esperanto-ekskurso
82 | La RenKEJtiĝo, sukceso de la Kataluna Esperanto-Junularo
82 | Movado: Rekordulo en la Esperanto-movado en Hungario
83 | Oficiala Informilo
84 | Plenan monaton en Togolando kaj Benino kun Esperanto-plusanoj
87 | Universala Kongreso: UEA kongresos en Aruŝo, Tanzanio, en 2024
88 | Informado: Libro de la japana entreprenisto Etsuo Miyoshi
89 | Ĉu survoje al nova Esperanto-urbo?
90 | Fake, Science kaj Profesie tra la mondo: Riĉa programo por IKU/SK 2023 k.a.
93 | Faka agado: Bahaa Esperanto-Ligo 50-jara
94 | Forpasoj
95 | La membraro de UEA en 2022

de Redakcio je 2023-03-20 19:52

La Balta Ondo

Fortalezo akceptos kvar samtempajn kongresojn

fortalezoLa 2-5an de novembro 2023 en Fortalezo (Brazilo) samtempe okazos kvar kongresoj: 10a Tutamerika Kongreso de Esperanto, 57a Brazila Kongreso de Esperanto, 41a Brazila Esperantista Junulara Kongreso, 8a Cearaa Kongreso de Esperanto. La kongresa temo estas “Homaj rajtoj, solidareco kaj memdetermino de popoloj”.

Fortalezo (ĉ. 2,7 milionoj da loĝantoj) estas la ĉefurbo de la brazila subŝtato Cearao, troviĝanta en la nordorienta marbordo de Brazilo. Ĝi estas konata pro la blankaj sablaj plaĝoj, tropika klimato kaj riĉa kulturo. La urbo ofertas multajn opciojn por amuzaĵoj, kiuj inkluzivas vivajn muzikaĵojn, regionajn kuirartojn, merkato de artefaraĵoj kaj ekscita noktovivon. En Fortalezo jam okazis du gravaj Esperanto-kongresoj: la 87a Universala Kongreso de Esperanto (2002) kaj la 70a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (2014)

Laŭ Vikipedio “La Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) komenciĝis kiel neregula renkontiĝo de amerikaj esperantistoj, kaj ekde la tria, ĝi okazas ĉiun trian jaron, kunvokita de la Amerika Komisiono de UEA, kaj organizita de la Loka Kongresa Komitato (LKK)”.

Ĝis nun TAKE okazis naŭfoje:

1. 1978. Marilio, Brazilo. 420 partoprenintoj el 11 landoj.
2. 1980. San Luis, Argentino.
3. 1996. San-Joseo, Kostariko. 50 aliĝintoj el 17 landoj, la kongresa temo: “Tut-Amerika Agado”.
4. 1999. Bogoto, Kolombio. 76 aliĝintoj el 22 landoj, la kongresa temo: “Esperanto kaj la Tria Jarmilo”.
5. 2001. Meksikurbo, Meksiko. 169 aliĝintoj el 29 landoj, la kongresa temo: “Ameriko: Unu Kontinento, Diversaj Historioj”.
6. 2004. Havano, Kubo. 178 partoprenintoj el 19 landoj, la kongresa temo: “Kia Esperanto-movado por Ameriko?”
7. 2008. Montrealo, Kanado. 222 aliĝintoj el 24 landoj, la kongresa temo: “Ekosistemoj, lingvoj, kulturoj : diverseco por daŭripova evoluigo en la Amerikoj”.
8. 2011. San-Paŭlo, Brazilo. Ĉ. 400 partoprenintoj, la kongresa temo: “Procezo de regiona integriĝo en la Amerika kontinento, la rolo de Esperanto”.
9. 2018. Havano, Kubo; 232 partoprenintoj el 20 landoj; la kongresa temo: “Lingvoj kaj kulturoj: edukado por daŭripova evoluo en la Amerikoj”.

Pliaj informoj kaj la aliĝilo estas en la kongresa retejo https://esperanto.org.br/kongreso/

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/03/ameriko-2

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post Fortalezo akceptos kvar samtempajn kongresojn appeared first on La Ondo de Esperanto.

de La redaktoro je 2023-03-20 19:35

KARAPACO-PANORAMO

Mark Twain: La aventuroj de Tom Sawyer (romantraduko) aĉetebla ĉe Buchshop kaj ĉe amazon

AĈETEBLA LIBRO 

DE LA KLUBO KARAPACO



***

Mark Twain
La aventuroj de Tom Sawyer






La romanon tradukis Dorothea kaj 
Hans-Georg Kaiser laŭ la originalo 
"The adventures of Tom Sawyer", 
jen tradukversio de februaro 1923, 
lingve kontrolis Vladimir Türk

paperlibro
ISBN 9783743127739

prezo: 14,95 €



Enhavo de la romano

La knabo Tom Sawyer, kiu kiel orfo vivas kun sia duon-frato Sid kaj Marinjo ĉe sia onklino Polly, travivas kun Tom Sawyer kaj aliaj knaboj diversajn aventurojn en la urbeto Sankt-Peterburgo en la meza okcidento de Usono ĉe la bordo de la riverego Misisipo.

En la urbeta tombejo Tom Sawyer observas kun Huckleberry Finn hazarde iunokte murdon fare de la bastardo Indiĝeno-Joe, kiu asertas, ke la alia ĉeestinto, Muff Potter, estas la murdisto. Pro amdoloroj pri la ĉarma knabino Rebeka Thatcher Tom decidas vivi kun siaj amikoj en piratobando. Sekrete ili pasigas kelkajn tagojn sur la Jackson-insulo kaj baldaŭ la urbetanoj supozas, ke ili dronis en la riverego. Kiam Tom ekkonis tion, li instigas partopreni la aliajn piratojn je ties propra meso por mortintoj.

Poste Tom povas senŝarĝigi la bonkoran Muff Potter en  procesdebato. Indiĝeno-Joe fuĝas fulmrapide el la tribunalo tra fenestro. Mallongan tempon poste Tom kaj Huck supozas la trezoron pro Indiĝeno-Joe kaj alia fripono en la kavernsistemo. Pli poste Tom kaj Becky vojeraras en tiu kavernsistemo kaj preskaŭ perdas la vivon; tie renkontas Tom ankaŭ Indiĝeno-Joe-on, kiu fuĝas, ĉar li ne rekonas la knabon pro la eĥo. Lastfine, trovas Tom duan elirejon kaj savas sin kaj la vivon de sia amikino. Post kiam ambaŭ estas retrovitaj, oni fermas la ununure konatan enirejon kaj Indiĝeno-Joe tial mizere mortis ĉe tiu fermita trapasejo. Post kelkaj tagoj Tom kaj Huck Finn, kiuj eksciis tion, reiras en la kavernosistemon tra nekonata enirejo, ĉar ili supozas, ke tie la trezoro de la friponoj devas esti. Ili trovas la trezoron kaj estas laŭ eturba mezurilo riĉaj.

Mark Twain volas montri, kiel vivis la homoj en la urbeto Sankt-Peterburgo, kiuj ĉiuj konis sin reciproke. Por rakonti pri tio, Twain uzis proprajn spertojn kaj tiujn de aliaj. Li priskribas unuavice la infanojn, iliajn revojn kaj afliktojn, kaj kiel Tom kaj aliaj serĉis sian felichon. Li skribas ankaŭ pri la konfliktoj, kiujn tiuj infanoj havis kun la plenkreskintoj, por kiuj tiu libro laŭ la antaŭparolo unuavice estas verkita.


Pri la verkisto

Mark Twain, kies vera nomo estis Samuel Langhorne Clemens, naskiĝis en la jaro 1835 kaj mortis 75-jara en 1910. Li plenkreskiĝis ĉe la riverego Misisipo en la meza okcidento de Usono. Lia familio estis povra. Tamen li fariĝis unu el la unuaj verkistoj de Usono, kiuj sukcesis konkeri per siaj libroj ne nur la hejmlandan legantaron, sed kiuj certigis por si lokon eĉ en la mondoliteraturo.


Mark Twain havis aventurplenan vivon. En la jaro 1865 li fariĝis konduktoro de ŝipo sur la riverego Misisipo. Tie li renkontis la tipajn homojn, kiuj poste aperos en liaj plej famaj libroj. El la ŝipista vivo li ĉerpis ankaŭ sian pseŭdonomon: "mark twain", kion kriis ŝipano post mezurado per longa ŝnuro, se la akvo estas sufiĉe profunda por la navigado.


Ekde la komenco de la sesdekaj jaroj de la 18-a jarcento Mark Twain laboris kiel ĵurnalisto, kaj tiam komenciĝis ankaŭ lia verkista kariero. Grandan sukceson alportis por li la romano „La aventuroj de Tom Sawyer“, kiun oni publikis en la jaro 1876. Post ok jaroj li eldonis ankaŭ la daŭrigon de tiu tre sukcesa verko sub la titolo: „The adventures of Huckleberry Finn“. Tiuj du romanoj estas ne nur la plej elstaraj kreaĵoj de la usona literaturo pri infanoj. Junuloj kaj plenkreskuloj en la tuta mondo legas la ĉefverkojn ankoraŭ nun kun entuziasmo. La Hungara Esperanto Asocio (HEA) eldonis altkvalitajn bildorakontojn de la du menciitaj romanoj.


Ĉar Mark Twain kiel ĵurnalisto kaj verkisto pli kaj pli li sukcesis vivi de sia verkado, li vojaĝis por prelegoj kaj kiel vojaĝa raportisto tra Usono kaj Eŭropo. Li estis famulo jam tiam, kiam li ankoraŭ vivis, sed lia famo post lia morto tutmonde kreskis eĉ pli. Tial oni nomas lin nun klasikulo de la usona literaturo.


***

Afabla klakado de niaj libroofertoj estas bona, afabla aĉetado de niaj libroj estus eĉ pli  pli bona, ĉar nur tio garantias, ke niaj libroj trovos plu atenton ĉe la eldonejoj. Publikaĵoj de E-libroj kaj E-BOOKS nur tiukaze havas sencon, se esperantistoj  efektive aĉetas ilin. Se ne, ili baldaŭ foriĝos el la eldoneja agado.  (H-GK)


REDAKTOFINO: 17.03. 2023

de Hans-Georg Kaiser (noreply@blogger.com) je 2023-03-20 17:04

Neniam milito inter ni

En 2030, la monda mendo de nesala akvo superos la oferon ĝis 40 %

20/03/2023 Raporto diskonigita de la ĵurnalo « The Guardian » kelkajn tagojn antaŭ la konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri akvo, emfazas la urĝecon prepariĝi al la malfacilaĵoj, kiuj anonciĝas, kaj proponas vojojn por agadi. La mondo frontas baldaŭan akvo-krizon,...

de neniammilitointerni je 2023-03-20 14:01

Global Voices

Colmena: malfermitkoda amaskomunikila platformo ligas kamparajn kaj indiĝenajn komunumojn

Colmena esperas esti solvo al la duobla krizo: KOVIM-19 kaj misinformado

Origine publikigita la Global Voices en Esperanto

Ilustraĵo de Global Voices – Tutmondaj Voĉoj [eo].

La kronvirusa pandemio influis multajn komunumajn amaskomunikilojn, kiuj devis fermiĝi kaj kutime havas malmultan interretan kunligon. Oni serĉis solvojn por plifortigi la konekton, solidarecon kaj kundivi ilojn kaj informon inter komunumaj amaskomunikiloj, gvidataj de denaskaj popoloj kaj kamparaj komunumoj. Colmena [“Abelujo”], cifereca kaj radia produktejo, estas unu el tiuj rimedoj, heredaĵo de la krizo de KOVIM-19 aldonita al la [krizo] de misinformado, kiu celas esti loko por komunumaj komunikantoj kaj ĵurnalistoj en Latinameriko (Meksiko, Gvatemalo, Peruo, Bolivio, Ekvadoro, Kolombio, Brazilo) kaj Afriko (Maroko, Tunizio, Ganao, Burkino, Kenjo) [ĉiuj eo].

La interreto estas unu el la komunikaj infrastrukturoj forestantaj en kamparaj teritorioj kie loĝas denaskaj popoloj. Por multaj, ĉi tio estas la konsekvenco de ŝtata forlaso kaj subpremo pere de la koloniigo de [la tieaj] regantaj kulturoj. Tamen, ili konstante serĉis manierojn por alfronti la problemojn kiuj ĉiutage daŭras, kiel ekzemple, la manko de bazaj servoj (lumo, akvo, drenado, sano, edukado) kaj, kiel ni menciis, la komunikada infrastrukturo (interreto, vojoj). En ĉi tiuj komunumoj, ĵurnalismo estas loka kaj kutime praktikata de komunumaj radioj.

Colmena disvolvis malfermitan fontan retejon kie ĉiuj ĵurnalismaj agadoj povas disvolviĝi sen interreto aŭ kun malmulte da konektebleco, por konservi ligon al ĉi tiuj samaj komunumoj en krizaj tempoj. Ĝi situas ĉe la vojkruciĝo inter esti produktadoĉambro, komunumo kaj rimedo por komuniki. [Colmena] aperis kun financoj el DW Akademie. En Latinameriko, anoj estas la reto de komunumaj amaskomunikiloj REDES de Meksiko, la kolombiaj radiostacioj Ocaina, la ekvadora Remando, kaj la perua Kuniĝo de Ajmaraj virinoj de Abya Yala [eo], multaliaj brazilaj radiostacioj, la bolivia cifereca amaskomunikilo Muy Waso, inter aliaj.

Mi intervjuis Adrián López Angulo, kiu estas parto de la amaskomunikila kunordigo en Latinameriko ĉe Colmena.

Unión de Mujeres Aymaras del Abya Yala, Perú.

Kuniĝo de Ajmaraj virinoj de Abya Yala, Peruo.

Global Voices: Kial “Colmena“, kion signifas tiu nomo?

Adrián López Angulo (ALA): Ĝi estas rakonto kiun mi tre ŝatas kaj mi sentas ke tio ekzempligas kiel la projekto funkcias. Ĝi estis elektita kolektive inter latinamerikaj kaj afrikaj amaskomunikiloj. Ĉiuj, post pluraj kunsidoj kie oni parolis pri sonĝoj en la teritorioj, proponis nomon kiu signifis ilian komunikan laboron. Okazis voĉdono pri ĉiuj aperintaj proponoj el kiu rezultis elekto por Colmena [ndlt. “Colmena” estas la hispanlingva vorto por “Abelujo” esperante]. Fine, la nomo estas prenita kiel metaforo, sed ĝi ankaŭ estis grava por la dezajno de la aplikaĵo.

Ni identiĝas kun la diverseco de abelujoj [ndlt. ‘colmena‘ hispane] kiuj ekzistas en la mondo. Ne estas nur unu maniero [por] fari abelujon, ĉar la teritorioj estas megadiversaj. Nun la abeloj, kaj ilia esenca poleniga laboro, estas tuŝitaj de unukultivoj [eo] kaj akcelita industriigo, kiu nur havas ekonomiajn celojn. La sama pripensado eniras por komunikado farita de, kun kaj por teritorioj kaj komunumoj. Estas platformoj kaj interesoj kiuj celas homogenigi paroladojn, lingvojn kaj bezonojn. Ke la amaskomunikiloj elektis la nomon “Colmena“, por mi, estas devontigo al diverseco; por kompreni ke en la mondo estas multaj aliaj mondoj kiujn necesas respekti kaj prizorgi.

Global Voices: En kio Colmena diferencas de aliaj amaskomunikiloj?

ALA: Es importante entender que Colmena nace del encuentro y la comunicación entre diversos medios, organizaciones y personas. Colmena busca ser una plataforma, hecha con software libre y open source, para el fortalecimiento de la comunicación comunitaria, popular, alternativa, indígena y un etcétera amplio. Aquella comunicación que surge desde y con las personas que habitan los diversos territorios y buscan aportar a las necesidades y sueños locales.

La idea es que la plataforma cuente con las herramientas necesarias para la producción de contenido: “todo en uno”. También, que funcione como un espacio de encuentro, comunicación, traducción y organización entre personas y colectivos que trabajan y luchan por procesos de comunicación que abonen a los diversos territorios; actualmente la plataforma está traducida en seis idiomas.

ALA: Gravas kompreni ke Colmena naskiĝis el la kunveno kaj komunikado inter malsamaj amaskomunikiloj, organizoj kaj homoj. Colmena celas esti platformo, farita per libera programaro kaj malferma fonto, por plifortigo de komunuma, populara, alternativa, indiĝena kaj larĝa/vasta komunikado. Tiu komunikado kiu ekestas de kaj kun la homoj kiuj loĝas en la diversaj teritorioj kaj celas kontribui al lokaj bezonoj kaj revoj.

La ideo estas ke la platformo havas la necesajn ilojn por produktado de enhavo: “ĉio en unu”. Ankaŭ, ke ĝi funkcias kiel spaco por renkontiĝo, komunikado, tradukado kaj organizado inter homoj kaj grupoj kiuj laboras kaj batalas por komunikaj procezoj kiuj kontribuas al la diversaj teritorioj; la platformo estas nuntempe tradukita al ses lingvoj.

TV: Kiajn problemojn alfrontis Colmena?

ALA: Comenzamos en pandemia así que el trabajo a la distancia hace indispensable conexiones estables de internet o de datos móviles; algo que se vuelve complicado por condiciones geográficas, sociales e históricas que viven comunidades rurales e indígenas en el mundo. Lo anterior, más que una problemática, se convierte en una oportunidad en tanto que las comunidades y/o organizaciones pueden decidir sobre la conectividad que necesitan. Mientras las empresas piensan sus aplicaciones desde el interés económico; la mirada de Colmena es más hacia la pluralidad de voces, saberes y conocimientos para los retos globales que vivimos.

ALA: Ni komencis en pandemio, do, fora laboro faras stabilajn interretajn aŭ datumkonektajn ligilojn nemalhaveblaj; io kio fariĝas komplika pro geografiaj, sociaj kaj historiaj kondiĉoj kiujn kamparaj kaj indiĝenaj komunumoj alfrontas en la mondo. Ĉi tio fariĝas ŝanco prefere ol problemo, ĉar la komunumoj kaj/aŭ organizaĵoj povas mem decidi pri la konektebleco kiun ili bezonas. Dum kompanioj pensas iliajn aplikaĵojn el la ekonomia intereso, la rigardo de Colmena estas pli al la plureco de voĉoj, komprenoj kaj scioj por la tutmondaj defioj kiujn ni vivas. Dum kompanioj pensas pri siaj aplikoj el ekonomia vidpunkto, Colmena pli rigardas al la plureco de voĉoj, sciaro kaj scilerto (knowhow) por la tutmondaj defioj, kiujn ni alfrontas.

Radiostacio Ada, de Ganao.

Global Voices: Kiaj estas la fundamentoj de la ĵurnalisma spaco, aŭ kio necesas por esti parto de ĝi?

ALA: Se requiere como individuo, medio, colectivo y/o comunidad tener interés en crear procesos de comunicación pertinentes y relevantes para sus territorios, no sólo creando contenido, sino también apoyando con la difusión del mismo. De igual modo, tener interés en que Colmena se utilice, cuide y, así, se fortalezca. Una de las grandes enseñanzas del trabajo junto con comunidades rurales e indígenas en América Latina es que cuidar a la comunidad significa participar, aportar y crear. Cuando uno cuida, hace que la comunidad se fortalezca ante riesgos presentes y futuros; cercanos y externos.

ALA: Kiel individuo, amaskomunikilo, kolektivo kaj/aŭ komunumo, vi devus havi intereson krei trafajn kaj laŭtemajn komunikajn procezojn por viaj teritorioj, ne nur kreante enhavon, sed ankaŭ subtenante ĝian disvastigon. Same, vi devus havi intereson pri tio ke Colmena estu uzata, prizorgata kaj tiel fortikigata. Unu el la plej gravaj lecionoj kiujn ni lernis de laborado kun kamparaj kaj indiĝenaj komunumoj en Latin-Ameriko estas ke zorgi pri la komunumo signifas partopreni, kontribui kaj krei. Kiam vi zorgas, vi plifortigas la komunumon kontraŭ nunaj kaj estontaj riskoj, proksime kaj malproksime.

Global Voices: Kio estas la efiko de Colmena sur la moderna mondo, en kamparaj kaj indiĝenaj zonoj, same kiel en lokoj kie estas danĝere esti ĵurnalisto?

ALA: Son varios los beneficios, pero me limitaré a señalar dos que me parecen muy importantes. El primero es el asunto de la privacidad, muchos medios utilizan aplicaciones que no son seguras para su trabajo comunicativo; ahí se difunde información sensible. En Colmena se está trabajando para que la información y contenidos de los medios estén resguardados y seguros.

El segundo tiene que ver con la organización entre diferentes medios para compartir y crear contenido, con o sin conectividad. Pienso que eso puede tener un impacto positivo, en zonas con baja o nula conectividad, donde diferentes medios, colectivos o personas pueden encontrar en Colmena una plataforma para difundir y potenciar sus luchas y sueños. Colmena es la voz para los pueblos históricamente abandonados, que encontraron en la intemperie, una oportunidad para ser escuchados una vez más.

ALA: Estas pluraj avantaĝoj, sed mi limigos min al du, kiuj ŝajnas al mi, tre gravaj. La unua estas la afero pri privateco, multaj amaskomunikiloj uzas aplikaĵojn kiuj estas malsekuraj por ilia [ĵurnalista] komunika laboro; tie estas disvastigata sentema informo. En Colmena, oni laboras por certigi ke la informoj kaj enhavo de la amaskomunikilaro estas protektataj kaj sekuraj.

La dua rilatas al la organizado inter malsamaj komunikiloj por dividi kaj krei enhavon, kun aŭ sen konektebleco. Mi pensas ke tio povas efiki pozitive, en areoj kun malalta aŭ neniu konektebleco, kie diversaj komunikiloj, kolektivoj aŭ homoj povas trovi platformon por disvastigi kaj plibonigi siajn luktojn kaj sonĝojn. Colmena estas la voĉo por la historie forlasitaj popoloj kiuj trovis en la vetero, ŝancon por esti denove aŭdataj.

de Aza Delgado Orduño je 2023-03-20 13:59

Esperanta Retradio

La problemo pri la akvoboteloj

Por unuj ĝi estas vivnecesa, por aliaj ĝi estas vere bona negoco: Trinkakvo. La komerco kun akvo en plastaj boteloj furoras - mankas aliflanke klopodoj provizi ĉiujn homojn per pura trinkakvo. Tion kritikas fakuloj en aktuala raporto de UN.

En ĉiu minuto estas mondvaste vendataj pli ol unu miliono da boteloj da akvo. Samtempe ekzistas tamen ankoraŭ homoj kiuj ne havas aliron al pura trinkakvo aŭ kiuj ĉiutage devas iri plurajn kilometrojn por havigi ĝin al si. Mondskale tio estas ĉirkaŭ du miliardoj da homoj, diras aktuala raporto de UNO.

Ke ankoraŭ tiom da homoj ne havas aliron al pura trinkakvo, tion kritikas fakuloj de UNO. Laŭ tio la klopodoj pri mondvaste certigata provizado per akvo devus esti jam pli progresintaj kvankam la membroŝtatoj de UNO jam en septembro 2015 decidis pri la celoj por daŭripova evoluo. Tio inkluzivas ankaŭ klopodojn certigi ĝis la jaro 2030 por ĉiuj homoj puran trinkakvon. Aktuale oni tamen estas ankoraŭ ege for de tio, diras la raporto.

Samtempe furoras la mondvasta komerco de akvo el plastaj boteloj. Analizo de la esploroj kaj studaĵoj el 109 landoj rezultigis, ke la industrio de akvoboteloj evoluis dum la pasintaj kvindek jaroj al signifa ekonomia sektoro. Jam nur dum la dek jaroj inter 2010 kaj 2020 tiu sektoro kreskis je 73 procentoj, kaj tiu kresko ankoraŭ daŭras. La fakuloj de UNO taksas ke la tutmondaj enspezoj en tiu sektoro povus dum la venontaj jaroj preskaŭ duobliĝi.

Estas multaj kaŭzoj por la mondvasta furoro de akvoboteloj. En Eŭropo kaj en Usono la akvo el boteloj estas konsiderata pli gusta kaj pli riĉa je nutraj substancoj ol la akvo el la krano. En multaj ekonomie pli malfortaj landoj la akvo el krano estas ofte apenaŭ taŭga por trinkado. Ofte mankas jam la necesa infrastrukturo por ampleksa provizado per akvo aŭ la akvo el la krano ne korespondas al la normoj de higieno.

Respondecas pri tio laŭ la raporto ofte korupto en la koncerna lando kaj la sekva subnivela financado de higienaj kaj ampleksaj tubaraj sistemoj. Akvo el boteloj estas en tiuj regionoj ofte necesaĵo por eviti la damaĝajn substancojn el la akvotubaro.

Sed ankaŭ en landoj en kiuj la akvo el la krano estus principe bonkvalita, la industrio de akvoboteloj reklamas ofte per "pli sana kaj pli pura akvo". Tio kaŭzas skeptikon en la loĝantaro kio plue plialtigas la komercon kun akvo en plastaj boteloj kvankam ankaŭ akvo el plastaj boteloj ne ĉiam estas vere tiel bonkvalita.

La raporto de UNO kritikas ankaŭ la sekvojn por la medio kiujn la furoro de akvoboteloj kaŭzas. La forzorgado de la boteloj estas problemo. La fakuloj de UNO taksas ke en la jaro 2021 estis produktitaj ĉirkaŭ 600 miliardoj da plastaj boteloj - tio korespondas al ĉirkaŭ 25 milionoj da tunoj da plasta rubaĵo. Granda parto de tio, nome ĉirkaŭ 85 procentoj ne estas laŭorde reciklataj kaj alvenas en rubaĵdeponejoj. La mondvasta problemo pri la kreskanta amaso da mikroplastaĵoj en la riveroj kaj maroj tiel estas same pligrandiĝanta.

de peranto (noreply@blogger.com) je 2023-03-20 07:00

2023-03-19

UEA facila

La Balta Ondo

Bahaa Esperanto-Ligo 50-jara

bahaa

La 19a de marto 2023 markas la 50an datrevenon de la fondo de Bahaa Esperanto-Ligo. La starigon de BEL iniciatis grupeto de bahaanoj kolektiĝintaj ĉe la UK 1972 en Portland, Usono. Ili submetis tiucelan proponon al la Universala Domo de Justeco, la supera internacia gvidorgano de la Bahaa Kredo, kiu en marto 1973 donis sian oficialan aprobon.

De tiam BEL kunordigas la kunlaboron inter la bahaa komunumo kaj la Esperanto-movado. La Ligo iom post iom kreis por si firman fundamenton, solide disvolviĝadis kaj tra la duonjarcento povis fieri pri kelkaj gravaj atingoj. Tiel BEL dekomence eldonas, nun jam de multaj jaroj regule dufoje jare, membrobultenon La BELmonda Letero, flegas informriĉan retejon https://bel.bahai.de/, regule reprezentas la Kredon ĉe UKoj kaj aliaj gravaj Esperanto-eventoj, averaĝe ĉiujare eldonas ion pri la Kredo en Esperanto kaj dum la lastaj jaroj ankaŭ subtitoligis 4 unuhorajn filmojn pri la centraj personecoj, celoj kaj disvolviĝo de la Kredo (vidu la retejon sub «literaturo» kaj https://bel.bahai.de/4filmoj/), informas la bahaan komunumon pri la evoluo de Esperanto, aranĝas ĉiumonatajn virtualajn membrokunvenojn, ktp. Nuntempe en la Ligo, kiu jam de 1975 oficiale estas kunlaboranta faka asocio de UEA, membras iom pli ol 200 anoj, kiuj vivas en pli ol 50 landoj.

La Universala Domo de Justeco sendigis jenan gratulon al BEL: «La Domo de Justeco ĝoje konstatas la daŭran kunagadon de la Ligo kun aliaj, kiuj konsideras komunan lingvon esti kanalo por krei reciprokan interkompreniĝon inter la popoloj de la mondo. … Estas … ĝi efektive delonga ligo inter la principoj de la Kredo kaj esperantistaj samideanoj tra la mondo. Estas la espero, ke pli kaj pli da similpensantoj kuniĝos kun la membroj de la Ligo kiel protagonistoj de larĝa vizio pri la unueco de la homaro».

Kaj UEA gratulis jenavorte: «Universala Esperanto-Asocio kore gratulas vin kiel longtempa, persista kaj aktiva Faka Asocio… Estante unu el la aktivaj Fakaj Asocioj vi estas bone konata de esperantistoj, kaj ni deziras ke BEL plu agadu kaj prezentu sin dum Universalaj kaj Virtualaj Kongresoj de UEA… Samtempe ni fidas ke BEL plu agadas por disvastigi la konon pri Esperanto inter aliaj grupoj kaj komunumoj ene de la Bahaa Religio tra la mondo kaj deziras sukceson en tiu aktiveco».

Okaze de sia jubileo BEL eldonas Esperanto-tradukon de Dio preterpasas (God Passes By en la originala angla), la aŭtoritata preskaŭ 500paĝa historio de la unuaj cent jaroj de la Kredo, verkita de Shoghi Effendi, pranepo de la Fondinto de la Kredo kaj de 1921-1957 ĝia Gardanto. Krome ĝi planas informi la bahaajn instituciojn pri sia duonjarcenta disvolviĝo kaj pri la stato de la lingvo Esperanto kaj ĝia movado kaj tiucele eldonos novan broŝuron anglalingvan kun traduko; kaj ankoraŭ pliaj aktivecoj konsideratas por la jubilea jaro.

La Bahaa Kredo, fondita de Bahá’u’lláh meze de la 19a jarcento, baziĝas sur la konvinko pri la unueco de Dio, de la religio kaj de la homaro. Ĝi havas inter siaj bazaj principoj la realigon de ĉi tiu unueco per rimedoj inkluzivantaj la adopton de universala helpa lingvo kaj i.a. ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj ties organoj pledas por tiuj principoj. Bahaanoj apartenas al preskaŭ ĉiuj etnoj kaj vivas en preskaŭ ĉiuj anguloj de la tero. Ili ĉie tra la mondo strebas krei bazdemokratajn komunumojn malfermajn por ĉiuj; tiuj formas unikan tutmondan organizaĵon surbaze de la principo de unueco en diverseco kaj tiel modelon de unuigita, paca, prospera tutmonda socio.

Bahaa Esperanto-Ligo

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post Bahaa Esperanto-Ligo 50-jara appeared first on La Ondo de Esperanto.

de La redaktoro je 2023-03-19 15:54

Global Voices

La unua gramatiko de la mrua lingvo donas esperon al indiĝena komunumo

La kutimoj kaj kulturo de la mrua popolo estu konservata

Origine publikigita la Global Voices en Esperanto

Younguang Mro, his appearance is like a ray of light in the remote dark Chittagong hill tracts. Art by Tufan Chakma. Used with permission.

Younguang Mro: “Lia apero estas kiel radio de lumo sur la foraj mallumaj montetoj de Ĉitagongo“. Arto kaj testo de Tufan Chakma. Uzata laŭ permeso de la aŭtoro.

Ĉiujare Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estas festata por levi konscion pri lingva kaj kultura diverseco kaj por subteni ĉiujn gepatrajn lingvojn de la mondo. Ĉi-jare la ĉefa evento de tiu tago en Bangladeŝo [eo] estis apero de la unua gramatika libro, verkita en la mrua lingvo [eo], endanĝerigata indiĝena lingvo.

La mrua (aŭ mroa) popolo [eo] vivas en la distrikto Bandarban de la Ĉitagonga Monteta Areo (ĈMA) en Bangladeŝo. Laŭ la censo de la jaro 1991, la kvanto de mruoj estis 22 178. Ilia lingvo apartenas al la ĉinotibeta lingvaro [eo].

En 1982, 17-jaraĝa adoleskanto nomita Kramadi Menle evoluigis la mruan alfabeton. Ĝi estas simpla de maldekstra al dekstra alfabeto sen kombinaj signoj [eo]. Sed plua evoluo de la lingvo estis malrapida. Ekzistas Unikoda bloko por la mrua lingvo, sed ne ankoraŭ eblis skribi ĝin rete.

The cover of the first Mro language grammar book ‘Totong’. Image via Younguang Mro and Adibasi Barta. Fair use.

Tiel aspektas la kovrilo de la unua mrua gramatiko „Totong“. Foton liveris Younguang Mro kaj Adibasi Barta. Justa uzo.

La nomo de la unua gramatiko en la mrua lingvo estas “Totong“,  verkita de Younguang Mro, verkisto kaj esploristo de la mrua komunumo en la Ĉitagongaj Montetareoj [eo]. Li kreis kaj verkis la gramatikon sekvante la stilon de la bengala kaj angla gramatikoj. Kvankam estis kelkaj libroj publikigitaj en la mrua lingvo antaŭe, la lingvo neniam havis notitajn fiksajn gramatikajn strukturojn.

La libro estis lanĉita en neformala medio la 17-an de februaro 2022, ĉe la hejmo de la verkinto ĉe Ujani Para en la urbo Bandarban. Younguang Mro diris dum la ceremonio:

এ বইয়ের মাধ্যমে ম্রো সম্প্রদায়ের লোকজন শুদ্ধভাবে তা‌দের ভাষায় লিখতে ও পড়তে পারবে। বিশেষ করে ম্রো শিক্ষার্থীদের বাংলা ও ইংরেজি ব্যাকরণ বোঝার জন্য বইটি সহায়ক ভূমিকা রাখবে।

Per ĉi tiu libro homoj de la mrua komunumo povos ĝuste legi kaj skribi en sia lingvo. Ĉi tio estos speciale helpema por mru-studentoj ankaŭ por kompreni bengalan kaj anglan gramatikojn ĉar ili havas similajn strukturojn.

Post diplomiĝo ĉe la fako de orientaj lingvoj ĉe la Universitato de Chittagong, Younguang Mro laboras por la socikultura evoluo de la mrua komunumo. Kiel verkisto, Younguang ĝis nun publikigis entute 28 librojn pri la mrua kulturo kaj fabeloj; el tiuj, 18 estas en la mrua lingvo kaj 10 estas en la bengala lingvo.

Mru-instruisto Ngansing Mro ĉeestis la librolanĉon. Li partoprenis en la diskuto kaj diris :

ম্রো বর্ণমালা আবিষ্কারের পর তাদের হাতে লিখে লিখে বর্ণমালা পড়ানো হতো। এখন নিজেদের ভাষায় বই আকারে ছাপা হলো। এর ফলে এখন থেকে বইটির মাধ্যমে শিক্ষার্থীরা ম্রো ভাষা আরও শুদ্ধভাবে লিখতে ও পড়তে পারবে।

Post la kreado de la mrua alfabeto, ĝi estis instruita al studentoj per manskribitaj manuskriptoj. Nun la alfabetoj kaj la gramatiko estas presitaj libroforme. Do la studentoj povos pli ekzakte legi kaj skribi la mruan lingvon.

Ekushe Book Fair, la plej granda librofoiro en Bangladeŝo okazas nun, kaj novaj libroj estas publikigataj ĉiutage. En Fejsbuko, juna aŭtoro Suhan Rizwan verkas danke al la publikigo de la unua gramatiko en la mrua lingvo:

বইমেলার সমস্ত বইয়ের মাঝেও যে বইটা অমূল্য।

Tiu libro estas valorega inter ĉiuj libroj de la librofoiro.

Juna artisto Tufan Chakma elstarigas diversajn temojn de la indiĝenaj komunumoj en Bangladeŝo tra la vidaj artoj [eo]. En Fejsbuko , li rimarkis, ke la aspekto de Younguang estas “kiel lumradio en la malproksimaj malhelaj Ĉitagongaj Montetareoj [eo]”.

La lingva spektro en Bangladeŝo

Bangladeŝo estas lando de banglaj (bengalaj) parolantoj, kie 98 procentoj de la homoj parolas la lingvon. Laŭ la datumoj donitaj de la antropologoj kaj tribaj gvidantoj de Bangladeŝo, estas ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj el 47 indiĝenaj komunumoj. El tiuj, ĉirkaŭ 30 lingvoj de 4 lingvaj grupoj estas vaste parolataj kaj 12–16 lingvoj estas endanĝerigataj je malsamaj niveloj. Indiĝena esploristo Salek Khokon menciis en ĉefartikolo aperinta en la reta novaĵportalo BdNews24.com, ke la lingvoj kurukh kaj nagari preskaŭ formortis. La mrua lingvo, dume, troviĝas en la listo de Unesko de nepre endanĝerigataj lingvoj en Bangladeŝo.

A map of the languages spoken in Bangladesh. Image via Wikipedia by Map Master. CC BY 3.0.

Mapo de la lingvoj parolataj en Bangladeŝo. Bildo per Vikipedio de Map Master. CC BY 3.0 .

Por protekti endanĝerigatajn lingvojn, la nacia eduka politiko de 2010 agnoskas la rajton de indiĝenaj infanoj en elementaj lernejoj lerni en siaj denaskaj lingvoj. La politiko preskribas ke “indiĝenaj infanoj ricevu indiĝenaj instruistoj kaj lernolibroj en lokaj lingvoj por ke ili povu lerni en sia denaska lingvo.” Artikolo 20 deklaras, “elementaj lernejoj estos starigataj en malproksimaj lokoj loĝataj de triboj (montetoj aŭ ebenaĵoj).” Laŭ la politiko, la registaro unue enkondukis bazlernejajn librojn en kelkaj indiĝenaj lingvoj en 2017. Tamen, post kvin jaroj, la iniciato estas en krizo pro la manko de trejnitaj indiĝenaj instruistoj.

La progreso de homoj dependas de la akiro de scioj pere de lingvoj. Por supervivi alte gravas la lingvo, precipe la denaska lingvo. Kaj por lerni kaj praktiki lingvon ĝuste necesas strukturita gramatiko. En tiu kunteksto, “Totong” de Younguang Mro enkondukos novan historion de lingva evoluigo por la mrua popolo.

de Viatcheslav Ivanov je 2023-03-19 09:49

Esperanta Retradio

Virinoj en muziko (155)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Sonia Risso el Urugvajo

Charlotte Helen Sainton-Dolby

(1821-1885) estis angla kontralta kantistino, voĉinstruisto, kaj komponistino.

Charlotte Helen Dolby naskiĝis en Londono, filino de Samuel Dolby kaj Charlotte Niven.

Junaĝe Charlotte montris sian nekutiman muzikan talenton. Ŝia unua instruisto estis sinjorino Montague, de kiu ŝi ricevis pianolecionojn.

Je sia dek-unu jaraĝo, ŝi eniris la Reĝan Akademion de Muziko, kie ŝi studis unue ĉe Bennett kaj Elliott, kaj poste ĉe Crivelli. Dek-ses jaraĝe ŝi estis elektita por ricevi la “Reĝan Stipendion”, kvankam tiam ŝia voĉo ankoraŭ estis malforta kaj ne plene evoluinta. Ŝi restis en la Akademio dum kvin jaroj, kaj post sia foriro ŝi estis nomumita honora membro de la Institucio.

Kiam ŝi debutis en kvarteto ĉe la Filharmonio kaj aperis en solo la sekvanjaron, Felix Mendelssohn estis ravita de ŝia kontralta voĉo. Sub lia aŭspicio ŝi prezentiĝis ĉe la Gewandhaus-Koncertejo en Leipzig, kun sama granda sukceso kiel en Anglio.

Mendelsshon persvadis ŝin daŭre travojaĝi eksterlanden; tial, ŝi faris plurajn koncertturneojn en Francio kaj Nederlando. En ambaŭ landoj Charlotte Dolby establis sian reputacion kiel unuaranga kantistino. Mendelssohn dediĉis sian Six Songsop. 57 al Charlotte, kaj li verkis la kontraltan muzikon por "Elija" speciale por ŝia voĉo. Ŝi aperis en la premiero de la reviziita versio de tiu oratorio ĉe la Exeter Hallde Londono en 1847 sub la reĝisorado de la komponisto kaj la ĉeesto de la Reĝino Victoria kaj la Princo Albert.

Ĉe la Hanover Square Roomsde Londono, ŝi estis la ĉefsolisto en la unua angla prezento de la verko de Johann Sebastian Bach “La Pasio de Sankta Mateo” (St. Matthew Passion). Ŝia voĉo laŭdire estis de bonkvalita kaj modera potenco, sed estis ŝia digna kaj arta stilo kiu gajnis al ŝi multe da laŭdoj dum multaj jaroj. Preskaŭ de sia unua publika prezento, ĝis sia emeritiĝo, ŝi estis sen rivalo kiel kantisto de anglaj oratorioj kaj baladoj. Artikolo en la Vortaro de Muziko kaj Muzikistoj(Dictionary of Music and Musicians) diras: “La admirinda lerteco per kiu ŝi regis sian potencan kontraltan voĉon, la delikata intonacio, la perfekta elparolo kaj la nobla deklamado, kiuj distingis ŝian kantadon, igis ŝin okupi tre altan lokon inter anglaj kaj eŭropaj artistoj”.

Dum la 1850-aj jaroj, kaj paralele al sia sukceso kiel kantistino, ŝi komencis publikigi multajn baladojn kaj simplajn aranĝojn. Tamen, estis post ŝia geedziĝo (1860) kun la eminenta franca violonisto Prosper Sainton, kiam la sinjorino Charlotte Sainton-Dolby, (laŭ ŝia nova adoptita nomo) aperis antaŭ la mondo kiel komponistino. Ŝiaj kantatoj "La Legendo de Sankta Dorotea" (The Legend of St. Dorothea)kaj "La Rakonto de la Fidela Animo"(The Story of the Faithful Soul), kiuj estis prezentitaj respektive ĉe la Halo St. Jamesen 1876 kaj la Steinway Hallen 1879, havis ankaŭ grandan sukceson en provincoj kaj kolonioj. Charlotte ankaŭ verkis diversajn kantojn inkluzive de Bonnie Dundeekaj My Donald. La adiaŭkoncerto de ŝia edzo ĉe la Albert Hall (1883), estis la okazo por la lasta publika apero de Charlotte Sainton-Dolby. Tiam ŝi prezentis sian ĵus finitan feinan kantaton por virinaj voĉoj “Florimel.

Kiam ŝi retiriĝis de la publikaj scenejoj ŝi fondis Akademion pri kantado en Londono, kie ŝi sukcese trejnis multajn bonegajn artistojn. Kadre de la malfermo de sia Akademio, Charlotte okupiĝis pri alia verko pli grava ol ĝis nun ŝi provis: ŝi verkis lernolibron: “Sinjorino Sainton-Dolby, Tutoro por anglaj kantistoj (Virinaj Voĉoj): Kompleta Kurso de Praktika Instruado en la Arto de Kantado”. Tiu ĉi libro estis publikigita unuafoje en la sama jaro kiel la malfermo de la Akademio (1872); ĝi ankoraŭ eldoniĝas en universitatoj kiel kultura kaj klasika studmaterialo (2013 kaj 2015).

Baldaŭ post la morto de Charlotte Sainton-Dolby, la Reĝa Akademio de Muziko fondis stipendion “en memoro de la eminenta kantistino, iam studento ene de ĝiaj muroj”.



de peranto (noreply@blogger.com) je 2023-03-19 07:00

2023-03-18

Neniam milito inter ni

Miloj da personoj en Idlib celebras la 12an datrevenon de la ribelo en Sirio

Ali Haj Suleiman/Al Jazeera 17/03/2023 Bildo: Salma Seif kaj siaj gefiloj dum la manifestacio en Idlib. « La damaĝoj kaŭzitaj de la tertremo reprezentas malpli ol unu procento el la damaĝoj kaŭzitaj de la reĝimo de Baŝar Al-Asad, de Rusio kaj Irano »,...

de neniammilitointerni je 2023-03-18 13:56

La Balta Ondo

Ĝenevo: Tri esperantistoj en la sesio de la Homrajta Konsilio

ĝenevo

Alain Favre, Nicole Margot kaj Stefano Keller, reprezentantoj de UEA ĉe UN en Ĝenevo, ĉeestis en la 52a sesio de la Homrajta Konsilio la 10an de marto 2023. La ĉefa temo estis: “La defioj kaj ŝancoj por la plena ekzercado de siaj rajtoj fare de infanoj en la cifereca medio – kiel laŭleĝaj kaj politikaj kadroj povas esti plifortigitaj por subteni la rajtojn de infanoj en la interreto – kun akompanaj protektaj aranĝoj”.

La infanoj kaj junuloj devas esti defendataj kontraŭ pornografiaj retaj publikaĵoj kaj misuzoj, facile atingeblaj en la aktuala mondo. Ĉefe post la pandemia periodo de la viruso Kovim-19, kiam la uzo de retaj konektiĝoj – i.a. de gejunuloj – forte kreskis, plej ofte sen kontroleblo fare de plenkreskuloj, gepatroj. La intervenantoj (ŝtatreprezentantoj, NRO-delegitoj, infanoj kaj junuloj) alvokis pri pli efika protekto de la junularo kontraŭ tiaj krimaj misuzoj.

La retan ĉeeston de multaj infanoj uzis kaj daŭre uzas por siaj kontraŭleĝaj agoj diversaj pornografie aktivaj krimuloj, kontraŭ kiuj oni alvokis pri apliko de severaj kontroloj kaj intervenoj, por savi la infanojn de gravaj prisanaj, mensaj konsekvencoj. Ankaŭ la retkonektojn provizantaj kompanioj kaj firmaoj devus tre rapide enkonduki striktajn kontrolojn kaj reguligojn de uzebloj de iliaj servoj, cele al maksimuma protekto de la junularo kontraŭ tiaj krimaj agoj, detruantaj vivojn.

En alvoko de unu el la alparolantoj, ni aŭdis pri la neceso certigi, ke la edukado de infanoj okazas en ties gepatra lingvo, i.a. por ke ili bone komprenu la mesaĝon.

Stefano Keller informiĝis ĉe kunlaborantino de la UN-oficejo por rilatoj kun NRO-reprezentatoj pri la aktuale denove ebla ĉeesta partopreno en kunsidoj, kaj koncerne regulojn pri alparoloj. Ekde nun, posedante la ĉi-jaran enirpermesilon de UN en Ĝenevo, eblos al membroj de la UEA-teamo partopreni en la kompleta programo de venontaj eventoj, kaj ĉefe en ties lingvorajte rilataj diskutoj, per alparola interveno (laŭ novaj reguloj).

Alain Favre, Nicole Margot, Stefano Keller

Foto: Stefano Keller

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post Ĝenevo: Tri esperantistoj en la sesio de la Homrajta Konsilio appeared first on La Ondo de Esperanto.

de La redaktoro je 2023-03-18 13:51

UEA facila

Teo Jung, la esperantisto

Ĉiuj scias, ke kruela ideologio – la naziismo – regis en Germanio dum la jaroj 1933-1945 de la pasinta jarcento. Ĝi kaŭzis grandajn suferojn kaj persekutojn en tuta Eŭropo, kaj kondukis al la Dua Mondmilito kun dekoj da milionoj da mortintoj. Tamen, nekredeble, preskaŭ la tuta loĝantaro de la lando akceptis tiun teruran ideologion: nur kelkaj memstaraj personoj kuraĝis kontraŭstari ĝin. Unu el ili estis Teo Jung. Dum tiu periodo, Teo Jung (1892-1986) estris en la germana urbo Kolonjo malgrandan presejon, kie li eldonadis la gazeton Heroldo de Esperanto. Li mem fondis tiun gazeton en 1920, kaj ĝi fariĝis la plej legata tutmonda periodaĵo en la internacia lingvo. Krome, li aperigis gravajn literaturajn librojn, originale aŭ traduke en Esperanto, kreis kaj gvidis lokajn Esperanto-societojn, kaj instruis la lingvon. Por Teo Jung, Esperanto estis plej efika rimedo por krei interhoman fratecon kaj pacon. Ĉio fluis senprobleme en lia vivo, ĝis la nazioj akiris la povon: ili unue atakis la pacan internaciismon de Esperanto, poste en 1935 entute malpermesis ĝin. Iun tagon du homoj en la uniformo de Gestapo, la tre timata sekreta polico, eniris la presejon de Teo Jung kaj ordonis al li tuj ĉesi okupiĝi pri Esperanto. Li ne perdis tempon, sed rapide pakis kelkajn havaĵojn; la postan tagon li sidis kun sia edzino en vagonaro direkte al Nederlando, kie Esperanto estis libera. Teo Jung komencis novan vivon en Nederlando, kie li denove eldonis sian gazeton. Bedaŭrinde, baldaŭ la germana armeo invadis la pacan Nederlandon kaj ankaŭ tie persekutis Esperanton. Teo Jung jam la duan fojon ĉion perdis. Li kaj lia familio vivis ĝis la fino de la milito en premaj kondiĉoj. Kiam finfine revenis la paco, Teo Jung rajtis reveni al Kolonjo por tie la trian fojon rekomenci sian vivon, sed li preferis resti en sia nova lando por tie denove eklabori por Esperanto. Pli vigle ol antaŭe refloris la gazeto kaj la eldonado de libroj en la internacia lingvo. Li plu aktivis por Esperanto, vizitante ĉiujn Universalajn Kongresojn. La gazeto ĉiam apogis la ĉefan asocion Universala Esperanto-Asocio, precipe kiam ĝi prezentis petskribon pri Esperanto al la Unuiĝintaj Nacioj. (Pli da informoj pri la petskribo aperas en la artikolo “La heroo de Montevideo”.) Per fajraj artikoloj li defendis UEA, kiam ĝi estis fuŝe akuzata dum la periodo de McCarthy en Usono. Antaŭ ol emeritiĝi, en 1961, li transdonis la gazeton Heroldo al nova eldonantino, Ada Fighiera-Sikorska, kiu daŭrigis lian laboron dum pliaj 34 jaroj. Entute, de 1920 ĝis 1961, malgraŭ la persekutoj kaj interrompoj de la milito, aperis ĉirkaŭ mil numeroj de Heroldo de Esperanto redaktitaj de Teo Jung. Gian Carlo Fighiera

2023-03-18 10:49

Esperanta Retradio

La limoj de maŝina tradukado

Maŝinaj lingvoteknologioj estas pli kaj pli ofte aplikataj, ekzemple por tradukoj. Ĉe kelkaj lingvoj tio funkcias pli bone ol ĉe aliaj. Sed se temas pri maŝina tradukado de literaturaj verkoj, la artefarita inteligenteco troviĝas ankoraŭ ege for de tio: Laŭ fakuloj sufiĉe facile okazas ke la softvaro ne plu "scias" en ĉapitro sep, kio estas okazinta en ĉapitro tri, ili rakontas.

"Oni plej ofte ne rimarkas" ke intertempe maŝinaj lingvoteknologioj estas tre ofte aplikataj por traduki el unu lingvo al alia, diras informadikistino de la teknika universitato de Vieno. Tiel ekzemple multaj retkroziloj uzas aŭtomatajn tradukojn por retpaĝaroj, kaj sur Jutubo kaj ĉe aliaj sociaj komunikplatformoj subtekstoj por filmetoj estas generitaj aŭtomate. Ĉe la maŝina tradukado teksto tradukiĝas per komputilo al la cela lingvo - tute sen homa interveno.

La granda avantaĝo estas laŭ la sciencistino ke per tio enhavoj fariĝas alireblaj en lingvoj en kiuj ili alikaze eble ne estus disponeblaj. La kvalito de la traduko povas tamen varii tre forte: "Ju pli malgranda estas la lingva grupo kaj ju pli malalta estas la reputacio de la lingvo, des pli malbonaj fariĝas la tradukoj." Ĉar kiel bone lingvoteknologioj tradukas, tio dependas de la datumoj per kiuj ili estas trejnitaj. Tio funkcias same kiel ĉe aliaj lingvoteknologioj kiuj baziĝas sur artefarita inteligenteco (AI), kiel ekzemple ĉe la tekstogenerilo ChatGPT.

"Iloj por la maŝina tradukado kiel Guglo Translate ja povas esti sufiĉe taŭgaj , se iu, kiu ekzemple ne regas la francan, deziras legi franclingvan sciencan tekston", diras matematikisto de faka altlernejo. Se aliflanke oni volas legi ion en la nepala aŭ en bantua lingvo, tiam oni bezonas bonŝancon por entute trovi tradukservon kiu subtenas tiujn lingvojn.

Kaj ankaŭ ĉe lingvoj  kiel ekzemple la angla, la hispana kaj la germana, en kiuj per traduka softvaro estas atingeblaj tre bonaj rezultoj, oni tamen ne tute fidu pri la teknologio. Ĉar: "La homoj konservas la kuntekston ĉe la legado ĉiam en la kapa fono, ankaŭ se estas rakontataj enhavoj tra pluraj paĝoj aŭ tra pli longa tempospaco". Tute male statas la afero ĉe la AI: Se kuntekstoj etendiĝas en la tekstofluo tra kelkaj linioj malantaŭen, tiam okazas eraroj kiuj povas konduki al maltrafaj tradukoj, diras la sciencistino. Ankaŭ stilaj rimedoj kaj etoso povas facile perdiĝi en la maŝina traduko.

Tial ĉiukaze homo kontrolu tradukitan tekston. Ĉe la interna konsisto kaj kohero de tekstoj laŭ la sciencistoj ekzistas ankoraŭ multe da spaco supren. "Kaj se la protagonistoj je la fino de ĉapitro tri rajdas sur ĉevaloj ien, tiam ili en ĉapitro sep ne alvenu tie sur muloj."

Por la tradukado de literaturaj verkoj do la eblecoj de lingvoteknologioj ankoraŭ ne sufiĉas - jen kampo en kiu maŝintradukado tamen ne nepre estas bezonata. Tio estas kaŭzita apud la komplekseco de la traduko en tio ke ĝuste ĉe konataj aŭtoroj ne ekzistas la neceso, apliki  en la traduko "la malmultekostan varianton". Kaj ĉe la apliko de artefarita inteligenteco temas "principe ĉiam pri tio, anstataŭigi homojn, ĉar ili estas tro multekostaj."

Profesia tradukado per homoj kostas kompreneble pli da mono, ĉe renomaj aŭtoroj tio tamen rentumas: "Se per tio estas vendataj nur kvin procentoj pli, tiam la eldonejo facile reenspezas la investitan monon."

de peranto (noreply@blogger.com) je 2023-03-18 07:00

2023-03-17

La Balta Ondo

Belartaj Konkursoj 2023: Du semajnoj ĝis la limdato

Restas nur du semajnoj ĝis la 31a de marto, la limdato por akcepto de konkursaĵoj en la 74aj Belartaj Konkursoj de UEA, kies rezultojn oni anoncos kadre de la 108a Universala Kongreso de Esperanto en Torino.

Oni povas konkursi en jenaj branĉoj:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
Prozo: maksimuma longo 200×65 karaktroj (kvino da paĝoj).
Mikronovelo: (maksimuma longo 100 vortoj). La unua premio nomiĝas Premio Paula Adúriz.
Teatraĵo: maksimuma longo ne fiksita.
Teatraĵo, subbranĉo Monologo (unupersona teatraĵo) aŭ Skeĉo (unu- aŭ divers-persona): daŭro inter 10 kaj 15 minutoj. La unua premio nomiĝas Premio María Cuevas.
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400×65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2022. Aljuĝata estas nur unu premio.
Kantoteksto: maksimuma longo ne fiksita.

Legu pli en nia novaĵretejo https://sezonoj.ru/2022/08/gk-192

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/03/konkurso-30

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post Belartaj Konkursoj 2023: Du semajnoj ĝis la limdato appeared first on La Ondo de Esperanto.

de La redaktoro je 2023-03-17 11:20

Neniam milito inter ni

Klimato. La rilato inter planeda varmiĝo kaj kreskado de la ekstremaj klimataj eventoj estas finfine science starigita

Jjumba Martin / AFD 16/03/2023 Scienca studaĵo publikigita de la revuo « Nature Water » demonstras, ke la intensaj epizodoj de pluvego kaj sekeco ja estas ligitaj al la klimata varmiĝo. En kunteksto de planeda varmiĝo, la ekstremaj klimataj eventoj, kiel...

de neniammilitointerni je 2023-03-17 08:55

Esperanta Retradio

"Aŭdantoj de voĉoj"

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo
Ekzistas homoj, kiuj ”aŭdas voĉojn”, sed tiuj “voĉoj” sonas nur al ili mem. Kaj tamen ili estas nek psikozaj pacientoj, nek skizofreniuloj, nek paranojuloj, nek histeriuloj. Ili entute ne estas mensmalsanuloj — ili simple... aŭdas “voĉojn”. Tiuj voĉoj tute ne rilatas al spiritaj fenomenoj aŭ simile, sed rezultas el la nekonscia parto de ilia menso, kaj rilatas al pasintaj travivaĵoj, kiuj postlasis profundan impreson. Kompreneble, dum longa tempo tiuj homoj ricevis diagnozojn de psikiatroj, kaj preskribon de medikamentoj. Ĉi tiuj medikamentoj tamen ne povis silentigi la “voĉojn”.

Lastatempe, en Brazilo, multobliĝas grupoj de tiaj homoj, kiuj regule kunsidas por interŝanĝi siajn impresojn pri tiu kurioza fenomeno. Oni publikigis jam multajn sciencajn esplorojn pri ĝi, kaj konstatis, ke ekzistas diversaj specoj de “voĉoj”: minacaj, instigaj al detruado, turmentaj, sed ankaŭ mildaj, konsolaj, agrablaj, inspiraj. Unu viro priskribis voĉon, kiu ĉiam trankviligis lin, kiam li trapasis iun timigan situacion. Alia devis lerni ignoradon de voĉo, kiu ordonis, ke li koleru kaj ataku aliulojn. Kaj krom tiuj voĉoj, nenia alia signo de mensmalsano aperis. Ekzistas artistoj, kiuj profitas la voĉojn por krei siajn verkojn. Oni diras, ke Mahatmo Gandhi kaj Virginia Wolf, ekzemple, estis “aŭdantoj de voĉoj”.

Terapiaj grupoj de aŭdantoj de voĉoj estas valora rimedo. Tiu movado komenciĝis en la jaroj post 1980, en Nederlando, kiam pacientino sukcesis konvinki sian psikiatron, ke ŝi ne estas psikoza, kaj ili kune sekve sukcesis klarigi la novan fenomenon. Oni eltrovis, ke paroli pri sia sperto kun aliaj homoj, klopodi trejni sin por konduti ekvilibre rilate la aŭdatan voĉon (precipe kiam ĝi estas minaca kaj malagrabla), klopodi deĉifri la signifon de tiu voĉo koncerne pasintajn vivookazaĵojn — estas efikaj manieroj teni la aferon en stabila situacio. Iom post iom oni povas “edukiĝi” pri kunvivado kun tio, eĉ se la simptomo ne malaperas.  

Nuntempe oni publike diskutas pri tiu kurioza fenomeno, kaj tio estas grava paŝo por progreso sur tiu kampo. Psikiatroj jam komencas interesiĝi pri tiu  simptomo laŭ nova vidpunkto. En iuj brazilaj urboj oni enkondukas akceptadon de tiuj “aŭdantoj de voĉoj” en la publikaj sanservoj. Mondaj Kongresoj jam okazas pri tiu temo, kaj en la jaro 2022 unu el tiuj kongresoj okazis en Brazilo.

Ankoraŭ multon oni devos lerni pri la homa menso...

de peranto (noreply@blogger.com) je 2023-03-17 07:00

2023-03-16

La Balta Ondo

La 96a Kongreso de SAT okazos ĉeeste en Greziljono

satPost tri jaroj da trudita reta kongresado, membroj de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) povos denove renkontiĝi ĉeeste en unu el la kulturdomoj mastrumataj de francaj esperantistoj: la kastelo Greziljono. La 96a kongreso de SAT okazos ekde mardo la 18a de julio kaj mardo la 25a de julio 2023. Reta aliĝilo nun estas plenigebla.

Eblas ricevi pliajn informojn pri la kondiĉoj en la retejo de la kastelo: http://gresillon.org.

SAT estas societano de la kooperativo, kiu mastrumas la kastelon ekde 1952. En Greziljono jam okazis postkongreso sekve al la 60a SAT-Kongreso, okazinta en Bulonjo-ĉe-Maro en 1987.

Pliaj informoj estas en la retejo de SAT: https://satesperanto.org/spip.php?rubrique728.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post La 96a Kongreso de SAT okazos ĉeeste en Greziljono appeared first on La Ondo de Esperanto.

de La redaktoro je 2023-03-16 18:46

Neniam milito inter ni

Revuo Esperanto, n-ro 1377 (03), marto 2023

16/03/2023 La enhavlisto de la marta kajero: 51 ... La 40-a Komuna Seminario okazis virtuale 52 ... KER: Retrorigardo al la jaro 2022 54 ... Landa agado: Novaĵoj el Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo 56 ... UEA: Kunfestu la Esperanto-Tagon la 26-an...

de neniammilitointerni je 2023-03-16 14:14

Libera Folio

Burundo retiris sian kandidatiĝon por IJK 2024

La komitato de TEJO vigle debatis ĉu okazu IJK 2024 en Eŭropo aŭ Afriko kaj ĉu TEJO estas tro eŭropcentra. Oni diskutis ankaŭ, ĉu IJK okazu kune kun la UK, aŭ ĉu tio malfortigus la etoson de la renkontiĝo. Meze de la debato, unu el la tri kandidatoj, Burundo retiris sian kandidatiĝon. Oni nun decidos inter Tanzanio kaj Litovio.

Dum komitatkunsido de TEJO je la 4-a de marto, oni diskutis kie okazu IJK 2024. Tuj post la kunsido, la ĝenerala sekretario Tobiasz Kubisiowski petis la komitaton voĉdoni inter la tri kandidat-landoj: Burundo, Litovio kaj Tanzanio. La voĉdonado ne estis decida, sed celis nur montri al la estraro la opiniojn de la komitato. Malgraŭ ke eblis tuj voĉdoni, la ĝenerala sekretario petis, ke oni atendu ĝis la estraro sendos raporton pri la tri proponoj.

La proponoj provokis viglan diskuton en la komitato ĉu IJK devus okazi en Afriko, por ke TEJO estu malpli eŭropeca kaj pli tutmondeca. Lucca Lanzi, komitatano A por Brazilo, forte pledis ne okazigi IJK en Eŭropo, ĉar de post 2017 neniu IJK okazis ekster Eŭropo. Li rimarkigis ke unusola eŭropa lando, Nederlando, jam gastigis IJK dek fojojn, kiuj estas pli ol ĉiuj landoj ekster Eŭropo kune.

– Do, mi ege malĝojus se denove Eŭropo estus elektita, malgraŭ la ekzisto de du afrikaj opcioj. Kiun mesaĝon TEJO donos al la afrikanoj se ni elektos Litovion kiel la kongreslandon? Kion TEJO jam faris por la fizika afrika movado? Kaj kiujn bonajn kialojn afrikaj esperantistoj havus por esti membroj de TEJO se verŝajne la plimulto de ili neniam ĉeestos fizike iun IJK?

Utku Özdemir (komitatano A por Germanio) levis la plej grandan malavantaĝon de IJK en Tanzanio laŭ li.

– La risko perdi la propran sendependan identecon de nia organizo kaj de nia IJK. Ja estus granda avantaĝo ke ĉeestantoj povus ĝui ambaŭ eventojn samtempe kaj samloke, sed laŭ mi estus pli grave protekti la apartan etoson de IJK-oj kontraŭ ilia miksado.

Espoir Kasati, komitatano B, parolis favore al Tanzanio kaj klarigis kial laŭ li Tanzanio havas leĝojn kontraŭ samseksemo:

– Ĉiuj landoj sendube havas siajn leĝojn kaj la leĝoj de tiuj landoj rolas por defendi la valorojn de tiu lando, protekti ties popolon kaj zorgi ke ĝiaj kulturaj valoroj ne perdiĝu. Tio absolute ne atencas la personecon de kelkaj Esperantistoj, kia ajn estu ties doktrino aŭ kredo.

Multaj komitatanoj parolis pri la malfacileco de la decido, kaj Matheus Gamito (komitatano B) resumis la malavantaĝojn rilate al ambaŭ landoj:

– Unuflanke ni havas la eblecon de plia IJK en Eŭropo, kie sumiĝas preskaŭ 70 IJK-oj, multoble pli ol en ĉiuj aliaj kontinentoj kune, kio pruvus teruran, eŭropcentran tendencon de TEJO. Aliflanke, okazigi la IJK en lando kiu ne havas respekton al GLAT-aj rajtoj, povus endanĝerigi niajn samideanojn kiuj apartenas al tiu komunumo.

– Estas terura situacio, kiun mi profunde esperas ne plu sperti.

La estraro petis ke oni ne voĉdonu ĝis ricevo de la detaloj de la kandidatiĝoj, sed ĝi sendis tiujn detalojn nur la 10-an de marto, kiam ses tagoj da voĉdonado jam pasis. Oni rimarkis ke almenaŭ 13 homoj jam voĉdonis antaŭ ricevo de la raportoj.

Karina Oliveira (komitatano Ĉ) bedaŭris ke homoj voĉdonis sen la raporto kaj diris ke sen informoj, ”tiu voĉdonado ne sencas”. Ŝi demandis, ĉu indus simple forigi la voĉdonadon entute.

Òscar Hernández (komitatano A por Katalunio) konsentis ke ”la opinisonda voĉdonado povas esti nehelpa aŭ eĉ malhelpa se voĉoj ne baziĝas sur konkretaj informoj.”

Ŝajnis ke eĉ la prezidanto, Albert Stalin Garrido, dubis pri la valoro de la voĉdonado.

– Mi simple opinias la tanzanian aferon sufiĉe peza por mia mensa sano, ĉar estas tiom da polemiko ĉirkaŭ ĝi. Mi supozas, ke voĉdonigi la komitaton tiel baldaŭ, dum la temo, kun la lastminuta propono pri kongresado en Tanzanio, ankoraŭ ne estas tute matura, fine ne estas tre saĝa ideo.

La situacio draste ŝanĝiĝis meze de la voĉdonado, kiam Gilbert Niyukuri, komitatano A por Burundo, anoncis ke Burundo retiris sian kandidatiĝon kaj subtenas Tanzanion.

Oni sugestis ke IJK povus okazi en Tanzanio, sed ne dum la sama semajno kiel UK.

Sed estrarano Tyron Surmon klarigis ke tio ne eblas, ĉar la Kongresa Fako de UEA pretas helpi organizi IJK nur, se ĝi okazas samtempe kiel la UK. Li skribis ke ĉar multe pli da homoj iros al la UK ol al la IJK, la IJK-anoj ”certe estos forglutitaj.” Li proponis ke ĉar UK havos junularan programon ajnakaze, TEJO subtenu ĝin sed okazigu la IJK en Litovio.

Lucca Lanzi el Brazilo estis unu el la plej fortaj subtenantoj de IJK en Afriko, sed li agnoskis ke li skribis antaŭ ol li ricevis la raportojn pri la kandidatoj. Li konfesis ke li ”opiniis sen klaraj informoj”. Post studado de la raporto, li konsentis pri la kritikoj kontraŭ Tanzanio.

– Se ne eblas okazigi IJK en Tanzanio antaŭ aŭ post la UK, mi sincere ne certas ĉu estus bone por TEJO havi nian kongreson kiel junularan programon de UK. Mi ne multe ŝatis la proponon de Tanzanio, mankas pluraj informoj, kaj mi dubas ke UEA facile donos pliajn detalojn al TEJO.

Finfine, la 14-an de marto, la voĉdonado finiĝis. Laŭ la ne tre klara voĉdon-sistemo de TEJO la rezulto estis, ke Tanzanio kaj Litovio estis egale preferataj (10 voĉdonoj por ambaŭ landoj) kaj ambaŭ estas preferataj al Burundo. Kiel ”egalecrompanto” funkciis la voĉo de la prezidanto, pro kiu  Tanzanio gajnis la voĉdonadon.

Ne certas kiom da homoj voĉdonis ne leginte la raporton aŭ antaŭ la retiriĝo de Burundo. Pro tio, ne klaras ĉu la opinio-sondado helpos gvidi la estraron en la decido.

Robert Nielsen

de Redakcio je 2023-03-16 10:10

Esperanta Retradio

Rapidega malkomponiĝo de plastaĵoj

Tute egale ĉu estas plastaj boteloj aŭ foliaĵoj: PET-pakumaĵoj fariĝas problemo se ili ne recikliĝas. Esploristoj nun trovis enzimon kiu malkomponas PET-on dum rekorde mallonga tempo. Nun ili sukcesis ankoraŭ plirapidigi la malkomponiĝon.

Esplorista teamo en la germana urbo Lepsiko (Leipzig) trovis enzimon kiu spektaklece rapide malkomponas PET-on kaj kiu tiel signife alproksimigas ĝian ekonomian realigon, kiel tion raportas bioĥemiisto en Lepsiko.

Ja jam de sufiĉe longa tempo oni scias ke certaj enzimoj, tiel nomataj poliestero-disigantaj hidrolazoj, povas ankaŭ malkomponi PET-on. Ĝis nun la malkompono de plastaĵoj tamen daŭris tro longe por esti interesa por la industrio. Sed dum la printempo pasintjare la esploristoj trovis kandidaton de enzimo per kiu ekzemple pakumaĵo el PET el la superbazaro komplete malkomponiĝas dum vere malpli ol unu tago. Tio estas nun unuafoje reakcia tempo kio ebligas ankaŭ pensi pri rekta malkomponado en reaktoro, sen antaŭa ĥemia traktado.

La malkovro de la plastaĵ-disiga enzimo okazis en tombejo de Lepsiko, kie la esploristoj trovis ĝin en kompoŝta amaso. Tio ne estas io eksterordinara ĉar plantaj kompoŝtaĵoj estas idealaj por la serĉado pri enzimoj, ĉar tiuj malkomponas plantajn polimerojn en la natura medio. Laŭ la bioĥemiisto oni jam scias ke mikroorganismoj kiuj utiligas la enzimojn estas precipe troveblaj en kompoŝtejoj de foliaroj.

Kompoŝto povas per la fermentaj procezoj en sia interno facile atingi temperaturon de 60 ĝis 70 gradoj C. Precize tion la esploristoj elprofitas kaj tial ili fosas al profundeco de almenaŭ 50 ĝis 70 centimetroj: Ili serĉas pri enzimoj kiuj estas stabilaj kontraŭ varmego. Ju pli stabilaj estas la enzimoj, des pli bone ili povas servi.

Post trovo de taŭgaj kandidatoj de stabilaj enzimoj, en sekva laborpaŝo la enzimoj devas esti kultivataj kaj purigataj. Nur sekve eblas testi, ĉu ili povas malkomponi plastaĵojn. El unua rapidege malkomponanta enzimo el tombeja kompoŝto la esplorista teamo povis disvolvi pluajn, signife pli produktivajn enzimojn.

Dum la rapidega malkompono la plastaĵo PET ne estas simple malkomponata, sed disigata al siaj bazaj konstruelementoj. Tiuj ĥemiaĵoj tiam estas recikleblaj kaj prilaboreblaj por ricevi novan PET-on. Tio estas la elstaraĵo de la ĥemia disigo. Tiel povas ekesti produkta ciklo en kiu ne estas bezonata nova nafto por la produktado de PET.

La esploristoj en Lepsiko nun provas recikli helpe de enzimoj ankaŭ aliajn plastaĵojn, nome precipe biopolimerojn kiel PBS aŭ PLA.

de peranto (noreply@blogger.com) je 2023-03-16 07:00

2023-03-15

UEA facila

La unua aziano sur usona monero

La ĉi-suba artikolo unue aperis en la retejo de Ĉina Radio Internacia. Ĝi estas mallongigita kaj simpligita por uea.facila. En 2022 la Usona Mon-farejo lanĉis ambician kvar-jaran programon de specialaj moneroj. Speciala serio de kvaron-dolaroj honoras la artajn, edukajn kaj politikajn kontribuojn kaj atingojn de usonaj virinoj el diversaj etnaj devenoj. Malfermis la unuan jaron la afrik-usona poetino Maya Angelou (1928-2014). Sekvis Sally Ride (1951-2012), kiu en 1983 iĝis la unua usona virina kosmonaŭto. Wilma Mankiller (1945-2010) estis la unua ĉefino de la ĉeroka nacio, kaj Nina Otero-Warren (1881-1965) estis hispan-usona virino, kiu batalis por la virina voĉdon-rajto. En oktobro 2022 aperis la atendita kvarondolaro de la ĉin-usona aktorino Anna May Wong (1905-1961), kiu tiel iĝis la unua azi-devena homo sur usona monero. Kiam ŝi eklaboris, filmoj estis ankoraŭ silentaj. Poste ŝi laboris ankaŭ en son-filmoj, kaj ĉe televido, teatro kaj radio. Ŝi ĉiam batalis por pli ofta prezentado de azi-devenaj aktoroj en filmoj, kaj precipe por ke iliaj roloj estu pli realismaj kaj variaj. Alessandra Madella

2023-03-15 22:31

La Balta Ondo

Internacia Junulara Festivalo 2023

ijf

Ankaŭ en 2023 okazos la IJF! La Internacia Junulara Festivalo (IJF), organizita de la Itala Esperantista Junularo (IEJ), estas la plej grava junulara itala evento, kiu okazas dum la Paska periodo. Malgraŭ la okazigo dum la venonta somero de UK kaj IJK en Italio, ni decidis teni viva la tradicion de tiu ĉi festivalo, kiu ĉijare portos vin en regiono kiu neniam gastigis IJF-n: Kalabrio! Regiono tre alloga por sportaj kaj promenemaj personoj, por bongustuloj kaj kulturŝatantoj, kiu tutcerte proponos al vi nekredeblan restadon.

La urbo kiu gastigos nin estas Palmi: ĝi situas en la suda parto de la regiono, en la provinco de Reggio Calabria, ĉe la Tirena marbordo kaj apud la monto Sant’Elia, tio igante ĝin perfekta kaj por la ŝatantoj de la plaĝo kaj por la plej kuraĝaj vojaĝantoj!

Palmi estas facile atingebla per buso kaj trajno kaj ĝi estas kunligita pere de ili al la flughaveno de Lamezia Terme, kun vojaĝo de ĉirkaŭ unu horo kaj duono.

Dum la paska semajno, de la 5a ĝis la 11a de aprilo 2023, ni kuntravivos sep tagojn en la gastema konstruaĵo Donna Canfora.

Kiel ĉiujare, la Internacia Junulara Festivalo elstaras pro la varieco de sia programo, kutime distingebla en tri malsamaj kategorioj:

  • Tema programo. Kreita ĉirkaŭ la temo elektita de IEJ por ĉiu festivalo, riĉa je prelegoj, laborgrupoj kaj seminarioj;
  • Turisma programo. Forta je la ekskursoj duontaga kaj tuttaga kiuj celas montri al la partoprenantoj la plejbonon de norda Italujo;
  • Distra programo. Malhomogena kaj plurfaceta, konsistas je ĉiu nerilata al la oficiala programo, kiel ekzemple ludoj, dancoj, internaciaj vesperoj, koncertoj kaj diskejo subtenataj de la trinkejo (por diboĉemaj mojosuloj) kaj de la gufujo, ejo je paco kaj malstreĉo por ŝatantoj de babilado kaj varmaj trinkaĵoj.

Legu pli ĉe https://iej.esperanto.it/ijf/2023

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post Internacia Junulara Festivalo 2023 appeared first on La Ondo de Esperanto.

de La redaktoro je 2023-03-15 20:50

Neniam milito inter ni

Usono: la Blanka Domo aprobas la tre kontestitan nafto-ekspluatadon en Alasko: la projekto Willow

PAUL MORIGI / GETTY IMAGES NORTH AMERICA / AFP 15/03/2023 La diversaj zonoj de borado ebligos produktadon de 576 milonoj da bareloj da petrolo dum ĉirkaŭ 30 jaroj. Tio kaŭzos nerektan emision ekvivalentan al 239 milonoj da tunoj de CO2. Lundon 13an de...

de neniammilitointerni je 2023-03-15 16:54

Esperanta Retradio

Subkonscio helpas en problemsolvado

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Mensa subkonscia lerteco

Esploristoj de la Hebrea Universitato en Jerusalemo raportas, ke ili malkovris, ke la subkonscio en la homa cerbo povas plenumi operaciojn, kiuj postulas sinsekvan pensadon. Apartenas al tiaj operacioj, ekz. kompreno de legaĵoj kaj solvo de matematikaj problemoj. Tiuj malkovroj kontraŭdiras ekzistantajn sciencajn teoriojn, laŭ kiuj necesas konscio por plenumi tiajn taskojn kaj malfermas la vojon al estontaj esploroj, kiuj permesos uzi la povon de la subkonscio por malkaŝi la informojn en ĝi kaŝitajn .

En tiu ĉi esploro ĉe la fako de ekkona scienco de la jerusalema universitato partoprenis 372 studentoj. Oni petis de ili plenumi 13 taskojn rigardante sur komputila ekrano tra vidilo disiganta inter la okuloj (vidu la supran bildon). La esploristoj projekciis sur la ekrano de la studentoj malsimilajn stimulojn por ĉiu okulo. Por la dekstra okulo, oni prezentis bruajn stimulojn t.e. kolorojn kaj formojn, kiuj ŝanĝiĝis dekfoje ĉiun sekundon; tiel la dekstra okulo tuj fariĝis la dominanta okulo kaj firme altiris la konscion de la ekzamenatoj.

Por la maldekstra okulo oni projekciis mallongajn frazojn kaj aritmetikajn ekzercojn, kiuj restis sur la ekrano sufiĉe por celi la subkonscion. Komence oni projekciis por la dekstra okulo de parto de la studentoj frazojn semantike sensencajn, ekz. "La benko manĝis la zebron" kune kun logikaj frazoj, kiel "La leono manĝis la zebron". Aldone oni prezentis duopojn de vortoj kaj negativajn (ekz. "koncentrada kampo") kaj pozitivajn (ekz. "gladita ĉemizo"). Oni petis de la ekzamenatoj premi klavon tuj, kiam frazo enrompas en ilian konscion. Laŭ la rezultoj, la negativaj frazoj kaj tiuj sen semantika senco, pli rapide enrompas en la konscion.

Sekve, oni submetis parton de la studentoj al eksperimento de subkonscia solvado de aritmetikaj problemoj. Komence oni prezentis al ilia maldekstra okulo simplajn aritmetikajn ekzercojn, dum la dekstra okulo estis okupita per dominantaj stimuloj. Tuj poste oni prezentis al la du okuloj samtempe numeron kaj la tasko de ekzamenatoj estis diri, kiu estis tiu numero. La esploristoj malkovris, ke la ekzamenatoj pli rapide diras la nomon de la prezentita numero, se ĝi estas la solvo de la aritmetika ekzerco, kiu antaŭis ĝin. Tial ili konkludas, ke la ekzamenatoj solvis la ekzercon helpe de ilia subkonscio.

La rezultoj de la esploro indikas la homan kapablon plenumi,  subkonscie, sinsekvajn prilaboradojn sur abstraktaj simboloj, kiel vortoj kaj numeroj. La ĝisnunaj sciencaj teorioj asertas, ke oni ne povas legi frazojn aŭ solvi aritmetikan problemon sen antaŭe klare kompreni ilin helpe de konscio. Tamen tiaj teorioj baziĝas sur tekniko, kiu ne donis al la subkonscio la tempon necesan por agi, ĉar oni prezentis al la ekzamenatoj frazojn kune kun amaso da stimuloj. Male, la noviga tekniko, prezentante malsimilajn stimulojn al ĉiu okulo, sendas al la subkonscio stimulojn du sekundojn longajn, tiel permesante al ĝi prilabori ilin.

Sekve de la kuraĝigaj testaj rezultoj, la esploristoj intencas nun komenci novan serion da eksperimentoj por kontroli, ĉu oni povas estigi demandojn al subkonscio kaj ricevi respondojn. Ili asertas: "Nun ni ja scias, ke subkonscio havas multe pli da kapabloj, ol oni pensis antaŭe. Aldonaj novigaj esploroj pri subkonscio kontribuos por solvi tre tiklan sciencan demandon: kiu-cele ni bezonas subkonscion, kaj kiom ĝi gravas por ni?".

de peranto (noreply@blogger.com) je 2023-03-15 07:00

2023-03-14

Global Voices

Vojaĝante tra Japanio per buso… en Jutubo

Filmrakonto pri nekutima maniero viziti Japanion

Origine publikigita la Global Voices en Esperanto

Nagasaki Kenei Bus Shimabara

Prenante la buson Nagasaki Keni al la duoninsulo Shimabara. Foto de Nevin Thompson.

[Ndlr: Tiu ĉi artikolo estis originale publikigita la 10-an de novembro 2017.]

Tamura Kenichi faris nekredeblan atingon: li vojaĝis de unu landfino de Japanio al la alia per loka buso.

Krome, sub la uzantonomo OleOleSaggy, li afiŝis filmetojn pri sia vojaĝo (entute 220 filmetojn) al Jutubo kiel ludlisto.

La unua videaĵo en la serio komenciĝas proksime de Wakkanai, la plej norda setlejo de Japanio. La vojaĝo pluiras per buso laŭ la malproksima marbordo de la Oĥotska Maro [eo], pasante tra iuj el la plej spektaklaj pejzaĝoj en Japanio. Ne ĉio el la pli ol 11-hora vojaĝo estas dokumentita en la videaĵo, sed ĝi estas bonega maniero esplori Japanion.

Post tri jaroj kaj pli ol 200 videaĵoj, OleOleSaggy finas sian vojaĝon ĉe la fervoja stacio de Kagoŝima, distanco, depende de la elektita itinero, de almenaŭ 2600 kilometroj. Vi povas vidi la tutan vojaĝon ĉi tie.

Laŭ la priskribo en la ludlisto, OleOleSaggy ankoraŭ ne tute finis la projekton, kaj planas vojaĝi kaj dokumenti pli detale plurajn busitinerojn, same kiel iutage vojaĝi per buso tra la Okinava insulo [eo] por fini la serion.

La videaĵoj de OleOleSaggy estas parto de ĝenro aŭ subkulturo de Jutubo nomata “antaŭa vido” (japane 前面展望, elp. zenmen tenbo), kie trajn- aŭ busentuziasmuloj registras kaj alŝutas videaĵojn de trajn- kaj busitineroj ĉie en Japanio.

En alia videaĵo, Olelesaggy veturas per buso el la kastelurbo Kanazawa ĉe la Japana Maro [eo] supren laŭ la okcidenta marbordo de la sovaĝa kaj malproksima Duoninsulo Notovojaĝo de ĉirkaŭ 100 kilometroj.

Dum la buso vojaĝas tra kelkaj el la plej izolitaj urboj ĉe la marbordo, je la fino de la videaĵo, surbaze de la varma kaj vigla konversacio, evidentiĝas, ke la busŝoforo estas sufiĉe amika kun la pasaĝeroj en la buso, [tio estas] lokuloj kiuj fidas je la transporta servo por moviĝi en ĉi tiu kampara areo.

La jutuba kanalo de OleOleSaggy prezentas dekduojn da ludlistoj kaj centojn da videaĵoj pri “antaŭvidaj” bus- kaj trajnvojaĝoj tra Japanio [tio estas kun senbara elvido tra la antaŭa glaco]. Li ankaŭ havas Fejsbuk-paĝon, Tviter- konton kaj ankaŭ apartan Jutub-kanalon preskaŭ tute dediĉita al la rekreado de “ekiben” [tio estas la skatoletaj tagmanĝoj kun lokaj bongustaĵoj venditaj en preskaŭ ĉiu grava stacidomo tra Japanio] en sia kuirejo hejme.

de Herman Dekeŭnink je 2023-03-14 22:18

Neniam milito inter ni

Milito en Ukrainio : La Internacia Puna Kortumo deziras persekuti Rusojn pro forkaptado de infanoj senditaj al adopto

14/03/2023 La Internacia Puna Kortumo pristudas ankaŭ la rusajn bombadojn, kiuj celas civilajn infrastrukturojn. Du ĉefaj aferoj okupas nun la enketistojn de la Internacia Puna Kortumo. Temas pri la infanoj translokitaj al Rusio, kaj la intencaj bombadoj...

de neniammilitointerni je 2023-03-14 21:45

La Balta Ondo

La 72a Kristana Kongreso: Dialogo inter religioj

kristanaLa organizantoj kore invitas vin partopreni la 72an Kristanan Kongreson en la naskiĝurbo de nia Majstro – Ludoviko Zamenhof. Bjalistoko situas 200 km for oriente de Varsovio, proksime al la landlimo kun Belorusio. La Kongreso okazos en la Porpastra Seminario situanta en la urbocentro, kie atendas vin bone ekipitaj ĉambroj por 98 personoj, manĝosalono, kapelo kaj prelegsalono kun necesaj teknikaĵoj. Ĉio sub unu tegmento. Apude troviĝas la bela romkatolika preĝejo Sankta Adalberto.

Ni planas montri al vi multreligiecon kaj multkulturecon de la regiono Podlaĥio, ankaŭ dum la kongreskunsidoj ekster la urbo:

  • Pri hebreoj en la pitoreska urbeto Tykocin plena de hebreaj spuroj
  • Pri ortodoksoj en la fama urbeto Supraśl
  • Pri katolikoj en la sanktejo Sankta Akvo
  • Pri islamanoj en Bohoniki kaj Kruszyniany
  • 2 tagojn ni oferos al la katolika kaj aliaj religioj surloke.

La kongreso okazos la 5–12an de aŭgusto 2023.

Legu pli en la retejo de BES https://espero.bialystok.pl/eo/keli/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post La 72a Kristana Kongreso: Dialogo inter religioj appeared first on La Ondo de Esperanto.

de La redaktoro je 2023-03-14 20:53

Diversaj diversaĵoj

La veto de Paskalo

 
Laŭ multaj homoj, la franca filozofo, kaj matematiskisto, Paskalo (Blaise PASCAL) starigis nerefuteblan argumenton pruvantan la neceson kredi je Dio. Tio estas konata kiel "La veto de Paskalo", kaj estis prezentita de li en la verko "Pensoj" eldonita en 1669. 
Ja temas pri troaĵo, ĉar tiu argumento jam troviĝas en la verko "La ŝtatoj kaj imperioj de la Luno" verkita en 1649 de Savinien CYRANO de BERGERAC. Pli precize, en tiu verko, la argumento de la veto estas prezentita kaj... refutita, dudek jarojn antaŭ ol Paskalo publikigis ĝin.
 
En aprilo 2005 la esperanta kultura revuo  La Gazeto, bedaŭrinde nun malaperinta, publikigis leteron mian, en ĝi mi citis tradukitan eltiraĵon de la romano de Savinien CYRANO de BERGERAC,  tiu, en kiu li refutas tiun tiaman laŭmodan argumenton. 
 
Kompreneble, en tiu epoko ne eblis rekte prezenti argumenton ateisman. Ĝi do aperas el la buŝo de Lunano responde al la aŭtoro.
 
Jen la eltiraĵo:
 
Mi nur demandas al vi, kiun malavantaĝon vi havus je kredo. Mi ja certas, ke vi povus neniel argumenti. Tial, ke eblas eltiri nur utilecon el kredo, kial vi ne vin mem persvadas? Ĉar, se Dio ekzistus, krom ke vi do erarus ne kredi je li, vi ankaŭ malobeus la precepton, kiu ordonas kredi. Kaj se li ne ekzistus, vi ne estus en pli bona situacio ol ni.
 
"Jes, ja" li respondis, "mi estus en pli bona situacio ol vi. Ĉar se li ne estus, vi kaj mi estus egalaj en la ludo. Sed se male li estus, mi ne povus esti ofendinta iun, kiun mi ne kredas ekzistanta, ĉar por peki oni devas aŭ scii aŭ voli tion. 
Ĉu vi ne komprenas, ke homo, eĉ malmulte saĝa, ne ofendiĝas pro insulto de ŝarĝoportisto, kiam la ŝarĝoportisto ne pensis fari tion, kiam li konfuzis lin kun aliulo aŭ kiam vino paroligis lin? Des pli forte, ĉu Dio, ĉiel neŝancelebla, koleriĝus kontraŭ ni pro tio, ke ni ne konas lin, kiam li mem estas tiu, kiu rifuzis al ni rimedojn por koni lin? 
Sed per via fido, mia kara besteto, se la kredo je Dio estus tiel necesa al ni, se ĝi estus grava por la eterneco, ĉu Dio mem ne konigus al ĉiuj homoj lumojn tiel klarajn kel la Suno, kiu kaŝas sin al neniu? 
Kredigi, ke li dezirus, per kaŝludo inter la homoj, fari kiel infanoj: "Hundĉjo, jen!", tio estas jen kaŝiĝi, jen malkaŝiĝi, maskiĝi por iuj, montri sin al aliaj, estas forĝi Dion aŭ stulta aŭ ruzaĉa."

de Tjeri (noreply@blogger.com) je 2023-03-14 09:34

Giovanni VERGA - Kamparana kavalireco (1880)

 

Giovanni VERGA


 Tiun faman novelon Giovanni Verga verkis en 1880, ĝi apartenas al la novelaro Vita dei campi (Vivo de la kampoj), kaj laŭdire rakontas realan okazintaĵon.

Ĝi havis tiel grandan sukceson, ke ĝi estis multfoje transverkita: en 1890 la komponisto Pietro Mascagni verkis operon kun la sama titolo, Verga mem faris teatraĵon el ĝi en 1894, kaj la nombro de filmoj, kiujn ĝi inspiris ekde eĉ 1910, estas preskaŭ nekalkulebla.

 

 

Kamparana kavalireco

Turiddu Macca filo de nja Nunzia, post kiam li estis reveninta el militservo, ĉiun dimanĉon pavis en la stratoj kun sia uniformo de bersaljero1kaj sia ruĝa fezo, kiu similis al tiu de foira nekromanciisto malantaŭ sia vendotablo kun enkaĝigitaj kanarioj. La knabinoj perrigarde manĝis lin, kiam ili iris al meso kun la nazo en sia mantelo, kaj la buboj zumis ĉirkaŭ li, kvazaŭ muŝoj. Li havis pipon kun rajdanta reĝo sur ĝi, ŝajne viva, kaj li fajrigis siajn alumetojn sur la postaĵo de sia pantalono, levante kruron, kvazaŭ li estis piedbatonta iun.

Sed kun ĉio tio, Lola, filino de intendanto Angelo montriĝis nek en meso nek sur sia balkono, ĉar ŝi fianĉiniĝis kun iu de Licodia2, kiu estis ĉaristo kaj havis kvar mulojn el Sortino3en sia stalo. Komence, kiam Turiddu eksciis tion, sankta demonego! li volis forŝiri lian intestaron el la ventro, li volis forŝiri el tiu de Licodia! Sed li ne faris tion, li kvietigis sian koleron irante kanti ĉiujn amplorigajn kanzonojn, kiujn li konis, sub la fenestro de la belulino.

- Ĉu Turiddu de nja Nunzia ne havas alion farendan, diris la najbaroj, ol pasigi la noktojn kantante, kvazaŭ soleca pasero?

Fine, li hazarde renkontis Lolan, kiu revenis de pilgrimado al Madono de danĝero, kaj kiu vidante lin nek blankiĝis, nek ruĝiĝis, kvazaŭ li ne koncernis ŝin.

- Benata estas tiu, kiu vidas vin! li diris al ŝi.

- Ho, kompano Turiddu, oni diris al mi, ke vi revenis la unuan de ĉi monato.

-Al mi, oni diris ankaŭ alian aferon! li respondis. Ĉu estas vere, ke vi edziniĝos kun kompano Alfio, la ĉaristo?

-Se temas pri la volo de Dio! respondis Lola tirante sur sian mentonon la du pintojn de sia tuketo.

-La volon de Dio vi faras severa aŭ milda laŭ via plaĉo! Kaj la volo de Dio estis, ke mi revenu el tiel fora loko por trovi tiajn belajn novaĵojn, nja Lola!

La kompatindulo daŭre provis aspekti brava, sed lia voĉo estis raŭkiĝinta. Kaj li marŝis balanciĝante malantaŭ la knabino kun la kvasto de la fezo dancanta tien kaj reen sur liaj ŝultroj. Ŝiaflanke, en sia konscio, ŝi bedaŭris vidi lin kun tia mismiena vizaĝo, sed ŝi ne emis flati lin per agrablaj vortoj.

-Aŭskultu, kompano Turiddu, ŝi fine diris, lasu min atingi miajn amikinojn. Kion oni dirus, en la vilaĝo, se oni vidus min kun vi?

-Prave, respondis Turiddu, nun, ke vi estas edziniĝonta kun kompano Alfio, kiu havas kvar mulojn en la stalo, oni ne devas priklaĉi vin. Kompense, mia patrino, povrulino, devis vendi la nian brunan mulinon, kaj tiun kampeton de vito ĉe la ŝoseo, kiam mi estis soldato. Pasis la tempo, kiam Berta ŝpinis, kaj vi ne plu pensas pri la tempo, kiam ni diskutis ĉe la fenestro de la korto, kaj vi donacis al mi tiun tuketon, antaŭ ol mi foriris, kaj Dio scias, kiom da larmoj mi ploris en ĝi, ekirante tiel foren, ĝis kie la nomo de nia vilaĝo tute forgesiĝas. Nun adiaŭ, nja Lola, ni ŝajnigu, ke pluvis kaj pluvĉesis4, kaj nia amikeco finiĝis.

Nja Lola edziniĝis kun la ĉaristo, kaj dimanĉe iris sur sian balkonon, kun siaj manoj sur la ventro, por vidigi ĉiujn orajn ringojn, kiujn donacis ŝia edzo. Turiddu pasis kaj repasis en la strateto, kun sia pipo en buŝo kaj siaj manoj en poŝo, kun indiferenta mieno kaj rigardante la knabinojn. Sed ene ronĝis lin la ideo, ke la edzo de Lola havas ĉiun tiun oron, kaj ke ŝi ŝajnigas, kvazaŭ ŝi ne rimarkas lin, kiam li pasas.

-Mi prifriponos ŝin sub ŝiaj propraj okuloj, tiun hundinaĉon, li grumblis.

Vidalvide de kompano Alfio, troviĝis mastro Cola, la vitkulturisto, kiu laŭdire estis riĉa kiel porkego, kaj havis filinon ĉe si. Turiddu tiom diris kaj faris, ke li estis dungita kiel gardisto de mastro Cola, kaj li ekvizitadis la domon, kaj tie diradis galantajn vortojn al la knabino.

-Kial vi ne iras diri al nja Lola tiujn belaĵojn? respondis Santa.

-Nja Lola estas granda damo! Nja Lola edziniĝis kun kronita reĝo, nun.

-Mi ne meritas kronitajn reĝojn.

-Vi valoras centon da Lola, kaj mi konas iun, kiu ne rigardos njan Lola, nek ŝian sanktulon, kiam vi ĉeestas, ĉar nja Lola, ne dignas alporti al vi viajn ŝuojn, ne dignas.

-La vulpo, kiu ne povas atingi uvaron...

-Diris: kiel bela vi estas, mia uvareto.5

-Ej! Tiuj manoj, kompano Turiddu.

-Ĉu vi timas, ke mi manĝu vin?

-Timas mi nek vin, nek vian dion.

-He! Via patrino estis de Licodia, ni scias tion! Vi havas kvereleman sangon! Hu! Mi povus manĝi vin per miaj okuloj.

-Manĝu min ja perokule, ni ne faru pecetojn, sed dume tiru tiun faskon por mi.

-Por vi mi tirus la tutan domon, mi tirus!

Ŝi, por ne ruĝiĝi, ĵetis al li ŝtipon, kiun ŝi havis ĉe la mano, kaj mirakle ne trafis lin.

-Ni hastu, ĉar babilado ne kunligas vitbranĉojn.

-Se mi estus riĉa, mi serĉus edzinon saman kiel vi, nja Santa.

-Mi ne edziniĝos kun kronita reĝo kiel nja Lola, sed ankaŭ mi havos doton, kiam la Sinjoro sendos iun al mi.

-Ni ja scias, ke vi estas riĉa, ni scias!

-Se vi scias, hastu, ĉar paĉjo estas venonta, kaj mi ne volas, ke li trovu min en la korto.

La paĉjo komencis havi vinagron en la mieno, sed la filino ŝajnigis, ke ŝi ne rimarkas tion. Ĉar la kvasto de la bersagliera fezo tiklis ŝian koron, kaj ĉiam balanciĝis antaŭ ŝiaj okuloj. Tial, ke la paĉjo baris la pordon al Turiddu, la filino malfermis al li la fenestron, kaj restis babilanta kun li ĉiujn vesperojn, kaj la tuta najbararo nur parolis pri tio.

-Mi freneziĝas por vi, diris Turiddu, kaj mi perdas dormon kaj apetiton.

-Babilado!

-Mi volus esti la filo de Viktoro Emanuelo6por edziĝi kun vi!

-Babilado!

-Je la Madono, mi manĝus vin kiel panon!

-Babilado

-Ha! Per mia honoro!

-Ha! Mamma mia!7

Lola, kiu ĉiuvespere aŭskultis, kaŝita malantaŭ la vazo de bazilio8, kaj tial paliĝis kaj ruĝiĝis, iun tagon vokis Turiddu-n.

-Ĉu tiel, kompano Turiddu, vi ne plu salutas la malnovajn amikojn?

-Sed! vespiris la junulo, benita estu tiu, kiu povas saluti vin!

-Se vi intencas saluti min, vi ja scias, kie mi loĝas! respondis Lola.

Turiddu revenis tiom ofte por saluti ŝin, ke Santa konsciiĝis pri tio, kaj klakfermis sian fenestron al lia nazo. La najbaroj ridetante aŭ kapsignante fingromontris la pasantan bersaglieron. La edzo de Lola estis vizitanta foirojn kun siaj mulinoj.

-Dimanĉon, mi volas iri al konfeso, ĉar pasintan nokton mi sonĝis pri nigra uvo9! diris Lola.

-Ne zorgu! Ne zorgu! petegis Turiddu.

-Mi iros. Nun, ke pasko proksimiĝas, mia edzo volos scii, kial mi ne iris por konfesado.

-Ha! susuris Santa, filino de mastro Cola, kiu surgenue atendis sian vicon por konfesejo, kie Lola estis lesivanta siajn pekojn, je mia animo, mi ne sendos vin al Romo por pentofaro!

Kompano Alfio revenis kun siaj mulinoj, kaj amaso da soldoj, kaj li portis al sia edzino, kiel donacon, belan robon por la festoj.

-Vi pravas porti donacojn al ŝi, susuris al li Santa la najbarino, ĉar dum vi forestis via edzino ornamis vian domon!10

Kompano Alfio estis el tiuj fieraj kaj fanfaronaj ĉaristoj, kiuj portis surorele siajn ĉapojn, kaj aŭdinte tiel paroli pri sia edzino li paliĝis, kvazaŭ ponardo frapis lin.

-Sankta diablo! li ekkriis, se vi erare vidis, mi ne lasos al vi eĉ la okulojn por plori! Al vi, kaj al via tuta parencaro!

-Mi kutime ne ploras! respondis Santa. Mi eĉ ne ploris, kiam mi vidis Turiddu filon de nja Nunzia eniri nokte en la domon de via edzino.

-En ordo, respondis kompano Alfio, kaj dankegon.

Turiddu, ĉar nun la virkato estis reveninta, ne plu vizitis tage la strateton, kaj kuracis sin de sia malkontento en la trinkejo, kun siaj amikoj. La paskan antaŭvesperon, ili havis pladon da kolbasoj sur la tablo. Kiam kompano Alfio eniris, nur per la maniero per kiu li fiksis siajn okulojn al li, Turiddu komprenis, ke li estis veninta por tiu afero, kaj demetis sian forkon sur la pladon.

-Ĉu vi havas ordonojn por mi, kompano Alfio? li diris.

-Neniun peton, kompano Turiddu, sed mi ne vidis vin delonge, kaj mi volas diskuti pri tiu afero, kiun vi scias.

Komence Turiddu volis doni al li glason por trinki, sed kompano Alfio flankenpuŝis ĝin. Do Turiddu stariĝis kaj diris:

-Jen mi, kompano Alfio.

La ĉaristo brakumis lin.

-Se morgaŭ matene vi venos al la opuntiaro de Canziria, ni povos diskuti pri tiu afero, kompano.

-Atendu min sur la vojo ĉe la sunleviĝo, kaj ni iros kune.

Kun tiuj vortoj, ili interŝanĝis spitkison. Turiddu premis inter siaj dentoj la orelon de la ĉaristo, kaj tiel li solene promesis ne malesti. Liaj amikoj estis silente lasintaj la kolbasojn kaj akompanis Turiddun ĝis lia domo. Nja Nunzia, kompadinda, ĉiun vesperon atendis lin ĝis malfrue.

-Panjo, diris Turiddu al ŝi, ĉu vi memoras, kiam mi foriris kiel soldato kaj vi kredis, ke mi ne plu revenos? Donu kison saman al la tiama, ĉar morgaŭ matene mi foriros tre foren.

Antaŭ la sunleviĝo, li prenis sian risortotranĉilon, kiun li estis kaŝinta sub la fojnon, kiam li foriris kiel konskripto, kaj ekiris al la opuntiaro de Canziria.

-Ho! Jesumaria! Kien vi iras tiel haste? time plorĝemis Lola, kiam ŝia edzo estis elironta.

-Mi iras proksimen, respondis kompano Alfio, sed estus pli bone por vi, se mi ne plu revenus.

Lola, en sia ĉemizo, preĝis ĉe la litpiedo, premante sur siaj lipoj la rozarion, kiun frato Bernardino portis al ŝi el la Sanktaj Lokoj, kaj recitis ĉiujn Avemariajn, kiujn ĝi povis enhavi.

-Kompano Alfio, ekdiris Turiddu post kelkaj paŝoj apud sia kunulo, kiu restis silenta kun lia ĉapo super la okuloj, mi scias, same kiel veras Dio, ke mi malpravis, kaj lasus min mortigi. Sed antaŭ ol veni ĉi tien, mi vidis mian maljunan panjon, kiu ellitiĝis por vidi min foriri pretekstante prizorgi la kokejon, kvazaŭ ŝia koro alparolis ŝin. Kaj same kiel veras Dio, mi mortigos vin por ne plorigi mian maljunan panjon.

-Tio tute taŭgas, respondis Alfio, demetante sian jakon, kaj ni ambaŭ firme pikos.

Ambaŭ estis bravaj skermantoj. Turiddu akceptis la unuan baton, kaj preskaŭ ricevis ĝin en sian brakon. Li rebatis, rebatis bone, kaj trafis ingvenon.

-Ah! kompano Turiddu! vi vere intencas mortigi min!

-Jes, mi tion diris al vi. Nun, ĉar mi vidis mian maljunulinon en la kokejo, ŝajnas, ke mi ĉiam havas ŝin antaŭ miaj okuloj.

-Bone malfermu ilin, viajn okulojn! kriis komparo Alfio, ĉar mi estas redononta al vi laŭmezure.

Li singarde buliĝis por gardi sian maldekstran manon sur la vundo, kiu doloris, kaj lia kubuto preskaŭ tuŝis la teron. Li rapide prenis manplenon da polvo kaj ĵetis ĝin al la okuloj de sia kontraŭulo.

-Ah! kriegis Turiddu blindigita, mi estas morta.

Li provis savi sin, farante senesperajn saltojn malantaŭen, sed Kompano Alfio reatingis lin per alia frapo en la stomakon, kaj trian en la gorĝon.

-Kaj tri! Tiu estas pro la domo, kiun vi ornamis. Nun via patrino lasos la kokinojn.

Turiddu iom baraktis ie kaj tie en la opuntiaro kaj fine falis kiel ŝtono. Sango ŝaŭmante gargarbruis en lia gorĝo, kaj li ne eĉ povis murmuri: "Ah, mamma mia!



1Bersagliero: itala elita malpeza sturminfanterio.

2Vilaĝo de la distrikto de Catania.

3Vilaĝo de la distrikto de Siracusa.

4Sicilia esprimo por liberiĝi el pasintaĵo.

5Aludas la fablon de La Fontaine, kies konkludon Turiddu ŝanĝas.

6Vittorio Emanuele la 2-a de Savojo, reĝo de Sardio (1849-1861) kaj unua reĝo de Itatio (1861-1878).

7Mia panjo! Eksklamacia esprimo pro forta emocio: doloro, surprizo, timo, ktp.

8Kutime, estis bazilio kreskanta en granda vazo ĉe la fenestroj de la Mediteranea marbordo.

9Malbonaŭgura signo laŭ la sicilia populara kredo.

10Subkomprenigo:...per kornoj.


de Tjeri (noreply@blogger.com) je 2023-03-14 09:34

STENDHAL - Vanina Vanini (1829)

 

STENDHAL


 Temas pri novelo de Stendhal, kiun li verkis post lia forpelo en 1821 el Milano, kies regantoj suspektis lin pri simpatio al movado de Carbonari. Ĝi aperis en 1829 en la revuo Revue de Paris, kaj poste estis inkluzivita en la postmorta kolekto "Italaj Kronikoj" en 1855.


Vanina Vanini

Tiam estis vespero de la printempo de 182.. La tuta Romo estis moviĝanta: S-ro duko de B**, tiu fama bankisto, donis balon en sia nova palaco de la placo de Venecio. Ĉion, kio la artoj italaj, kio la luksoj de Parizo kaj Londono povas plej belege produkti oni estis uzintaj por plibeligi tiun palacon. Amaso da homoj kunkuris. La blondaj kaj sindetenemaj belulinoj de la nobela Anglujo estis petintaj la honoron partopreni la balon, ili amase alvenis. La plej belaj virinoj de Romo vetbatalis kun ili pri la beleca premio. Junulino, kies okula brilo kaj ebona hararo signis kiel romaninon, eniris kondukita de sia patro. Ĉiuj rigardoj sekvis ŝin. Rimarkinda orgojlo flagris en ĉiuj ŝiaj movoj.

Oni vidis la enirintajn fremdulojn mirigitaj de la malavara lukso de tiu balo. "Neniu festo de la eŭropaj reĝoj, ili diris, atingas tion."

La reĝoj ne havas palacon el roma arkitekturo: ili devas inviti la grandajn damojn de sia kortego. S-ro duko de B** petas nur belulinojn. Ĉi vesperon li estis feliĉa pri siaj invitoj, la viroj ŝajnis impresegitaj. Inter tiom da rimarkindaj virinoj oni decidis elekti la plej belan: la elekto momente hezitis, sed fine princino Vanina Vanini, tiu junulino kun nigra hararo kaj fajraj okuloj, estis proklamita reĝino de la balo. Tuj la fremduloj kaj la junaj romanoj, forlasinte ĉiujn aliajn salonojn, svarmis en tiu, kie ŝi estis.

Ŝia patro, princo Don Asdrubale Vanini, volis, ke ŝi unue dancu kun du aŭ tri germanaj suverenoj. Ŝi poste akceptis la invitojn de iuj tre belaj kaj tre noblaj angloj. Ilia rigida mieno enuigis ŝin. Ŝi ŝajnis havi pli da plezuro turmenti la junan Livio Savelli, kiu videble estis enamiĝinta. Li estis la plej brila juna viro de Romo, kaj plie, ankaŭ li estis princo. Sed se iu estus doninta romanon al li, li ĵetus la libron post dudek paĝoj, dirante ke ĝi donas kapdoloron. Tio estis malavantaĝo laŭ la okuloj de Vanina.

Ĉirkaŭ noktomezo novaĵo diskoniĝis en la balo, ĝi sufiĉe impresis. Juna karbonaro, enprizonigita en la fortreso Sankt-Anĝelo, ĵus eskapis ĉi tiun vesperon, per maskovesto, kaj pro ekceso de romaneska aŭdaco, li atakis kun ponardo la soldatojn de la prizona gardistejo. Li mem estis vundita kaj la sbiroj sekvis lin en la stratoj laŭ la spuroj de lia sango, kaj oni esperis retrovi lin.

Dum oni rakontis tiun anekdoton, Don Livio Savelli, impresegita de la gracio kaj sukcesoj de Vanina, kun kiu li ĵus dancis, rekondukinte ŝin al ŝia loko, kaj preskaŭ freneza pro amo, diris al ŝi :

-Sed, mi petas, kiu do povas plaĉi al vi?

-Tiu juna karbonaro, kiu ĵus eskapis, respondis Vanina. Almenaŭ ja li faris ion plian ol nur naskiĝi.

La princo Don Asdrubale alproksimiĝis al sia filino. Li estis riĉa viro. Kaj de dek jaroj li neniam kontadis kun sia intendanto, kiu al li pruntedonas lian propran enspezon kun altega interezo. Se vi renkontus lin en strato, vi kredus lin maljuna komediisto, vi ne rimarkus, ke liaj manoj portas kvin aŭ ses dikajn fingroringojn kun ja grandaj diamantoj. Liaj du filoj iĝis jezuitoj, kaj poste mortis kiel frenezuloj. Li forgesis ilin, sed li koleriĝas pri sia filino, kiu ne volas edziniĝi. Ŝi jam havas dek naŭ jarojn, kaj rifuzis la plej brilantajn partiojn. Kia estas ŝia kialo? Sama al tiu de Sullo por abdiki, la malestimo al la romanoj.

La morgaŭon de la balo, Vanina rimarkis, ke ŝia patro, kvankam la plej malzorgema viro, kiu neniam en sia vivo zorgis preni ŝlosilon, fermis per granda atento la pordon de ŝtupareto kondukanta al apartamento de la tria etaĝo de la palaco. Tiu apartamento havis fenestrojn al teraso ornamita de oranĝarboj. Vanina iris en Romon por kelkaj vizitoj. Ĉe reveno, ĉar la ĉefa pordo estis barita pro preparado de iluminado, la veturilo eniris per la malantaŭaj kortoj.

Vanina levis siajn okulojn, kaj surprize vidis, ke unu el la fenestroj de la apartamento, kiun ŝia patro per tiom da zorgoj estis ferminta, estis nun malfermita. Ŝi liberiĝis el sia akompananta damo, supreniris ĝis la subtegmentejo de la palaco, kaj serĉadinte trovis kraditan fenestreton, kiu rigardis la terason ornamitan de oranĝarboj. La malfermita fenestro, kiun ŝi estis rimarkinta, estis du paŝojn de ŝi. Sendube tiu ĉambro estis loĝata, sed de kiu? La morgaŭon Vanina havigis al ŝi la ŝlosilon de pordeto, kiu malfermiĝis al la teraso ornamita de oranĝarboj.

Ŝi silentpaŝe alproksimiĝis al la fenestro daŭre malfermita. Ŝutro utilis por kaŝi ŝin. Ĉe la fundo de la ĉambro estis lito, kaj iu en la lito. Ŝia unua movo estis retropaŝi, sed ŝi ekvidis virinan robon ĵetitan sur sidilon. Pli bone rigardante la enlitiĝintan homon, ŝi vidis, ke temas pri blondulino, laŭŝajne tre juna. Ŝi ne plu dubis, ke temas pri virino. La robo ĵetita sur sidilon estis sangoplena. Ankaŭ estis sango sur la virinaj ŝuoj metitaj sur tablon. La nekonatino moviĝis, Vanina ekvidis, ke ŝi estas vundita. Granda tuko makulita de sango kaŝis ŝian bruston. Tiu tuko estis fiksita nur per rubandoj, ne kirurgo tiel metis ĝin. Vanina rimarkis, ke ĉiutage, ĉirkaŭ la kvara, ŝia patro enfermiĝis en sia apartamento, kaj poste iris al la nekonatino. Li baldaŭe deiris kaj grimpis en veturilon por iri ĉe grafino Vitteleschi.

Ĉiufoje tuj kiam li estis elirinta, Vanina supreniris ĝis la teraseto, el kie ŝi povis vidi la nekonatinon. Ŝia sentemo estis tre ekscitita favore al tiu tiom malfeliĉa junulino. Ŝi provis diveni ŝian aventuron. Laŭŝajne la sangoplena robo ĵetita sur sidilon estis trapikita de ponardofrapoj. Vanina povis kalkuli la ŝirojn. Iun tagon ŝi pli klare vidis la nekonatinon: ŝiaj bluaj okuloj fiksrigardis la ĉielon, ŝi ŝajnis preĝi. Rapide ŝiaj belaj okuloj pleniĝis de larmoj, la juna princino penis ne alparoli ŝin. La postan tagon Vanina aŭdacis kaŝiĝi sur la teraseto antaŭ ol ŝia patro alvenu. Ŝi vidis Don Asdrubale eniri ĉe la nekonatinon, li portis korbeton en kiu estas proviantoj. La princo ŝajnis maltrankvila, kaj diris preskaŭ nenion. Li parolis tiel mallaŭte, ke Vanina ne povis aŭdi liajn dirojn eĉ tra la malfermita fenestropordo. Li tuj foriris.

"Certe tiu kompatinda virino havas terurajn malamikojn, pensis Vanina, tial mia kutime malzorgema patro ne aŭdacas konfidi tion al iu ajn kaj penas supreniri ĉiutage cent dudek ŝtupojn."

Iun vesperon, dum Vanina malrapide antaŭen metis sian kapon al la fenestro de la nekonatino, ŝi renkontis ŝiajn okulojn, kaj ĉio estis malkovrita. Vanina falis surgenuen kaj ekkriis:

-Mi amas vin, mi dediĉas min al vi.

La nekonatino mansignis, ke ŝi eniru.

-Mi ŝuldas ekskuzojn al vi, ekdiris Vanina, kaj mia stulta scivolemo certe ŝajnas al vi ofenda! Mi ĵuras sekreton, kaj, se vi tion postulas, neniam mi revenos.

-Kiu ne trovos feliĉon vidinte vin? diris la nekonatino. Ĉu vi loĝas en tiu palaco?

-Certe, respondis Vanina. Sed mi komprenas, ke vi ne konas min: mi estas Vanina, filino de Don Asdrubale.

La nekonatino mire rigardis ŝin, multe ruĝiĝis, kaj plu diris:

-Degnu esperigi min, ke vi venos viziti min ĉiutage. Sed mi dezirus, ke la princo ne sciu pri viaj vizitoj.

La koro de Vanina forte batis, la manieroj de la nekonatino ŝajnis al ŝi ege noblecaj. Tiu kompatinda junulino verŝajne ofendis iun potencan viron, ĉu eble dum ĵaluza momento ŝi mortigis sian amanton? Vanina ne povis imagi vulgaran kialon por ŝia malfeliĉo. La nekonatino diris, ke ŝi ricevis vundon en la ŝultron, kiu eniris ĝis la brusto kaj tre suferigas ŝin. Ofte ŝi havis sangoplenan buŝon.

-Kaj vi ne havas kirurgiston! ekkriis Vanina.

-Vi scias, diris la nekonatino, ke en Romo la kirurgistoj devas doni al la polico precizan raporton pri ĉiuj vundoj, kiujn ili kuracas. La princo degnas mem bandaĝi mian vundon per la tukoj, kiujn vi vidas.

La nekonatino tre gracie evitis kompatigi sian akcidenton. Vanina freneze amis ŝin. Tamen iu afero multe mirigis la junan princinon: meze de konversacio ja serioza, la nekonatino malfacile detenis sin ekridegi.

-Mi estus feliĉa, diris Vanina al ŝi, koni vian nomon.

-Oni nomas min Klementino.

-Nu, kara Klementino, morgaŭ je la kvina mi vizitos vin.

La morgaŭon Vanina trovis sian novan amikinon ja malbonfarta.

-Mi volas vizitigi vin de kirurgisto, diris Vanina brakumante ŝin.

-Mi preferus morti, diris la nekonatino. Ĉu mi volus kompromiti miajn bonfarantojn?

-La kirurgisto de moŝta S-ro Savelli-Catanza, gubiernestro de Romo, estas filo de unu el niaj servistoj, plu diris Vanina, li sindoneme servas nin, kaj timas nenion pro sia pozicio. Mia patro ne sufiĉe laŭdas lian fidelecon, mi vokigos lin.

-Mi ne volas kirurgiston, ekkris la nekonatino per vigleco, kiu mirigis Vaninan. Venu viziti min, kaj se Dio vokos min ĉe li, mi mortos feliĉa en viaj brakoj.

La morgaŭon la nekonatino estis eĉ pli malbonfarta.

-Se vi amas min, diris Vanina forirante, vi vidos kirurgiston.

-Se li venos, mia feliĉo svenos.

-Mi vokigos lin, rediris Vanina.

Sen diri ion, la nekonatino haltigis ŝin kaj prenis ŝian manon por multkisi ĝin. Okazis longa silento, la nekonatino havis larmoplenajn okulojn. Fine, ŝi lasis la manon de Vanina, kaj kun mieno de kvazaŭ mortonto, ŝi diris:

-Mi devas konfesi ion al vi. Antaŭhieraŭ mi mensogis dirante al vi, ke mi nomiĝas Klementino. Mi estas malfeliĉa karbonaro.

Surpriza Vanina retroirigis sian sidilon, kaj tuj stariĝis.

-Mi sentas, plu diris la karbonaro, ke tiu konfeso perdigos al mi la solan aferon, kiu ligas min al la vivo, sed mi hontas trompi vin. Mi nomiĝas Pietro Missirilli, mi havas dek naŭ jarojn, mia patro estas la malriĉa kirurgisto de Sankt-Anĝelo-en-Vado, mi estas karbonaro. Nia vendo estis malkovrita. Mi estis forprenita, enkatenigita, de Romanjo ĝis Romo. Ĵetita en karcero lumigita de lampo nokte kaj tage, mi tie pasigis dek tri monatojn. Kompatema animo havis la ideon eskapigi min. Oni alivestis min kiel virinon. Kiam mi estis eliranta de la prizono kaj pasanta antaŭ la gardistoj, unu el ili malbenis la karbonarojn. Mi vangofrapis lin. Mi certigas al vi, ke tio ne estis vana spito, sed nur malatento. Postkurita en la nokto tra la stratoj de Romo post tiu nesingardaĵo, vundita de bajoneta frapo, jam perdanta miajn fortojn, mi supreniris en domon, kies pordo estis malfermita. Mi aŭdis la soldatojn suprenirantajn post mi, mi saltis en la ĝardenon. Mi falis apud promenanta virino.

-Grafino Vitteleschi! la koramikino de mia patro, diris Vanina.

-Kio? Ĉu ŝi diris tion al vi? ekkriis Missirilli. Ĉiel, tiu damo, kies nomon neniam oni prononcu, savis mian vivon. Kiam la soldatoj eniris en sian domon por aresti min, via patro elirigis min en sia veturilo. Mi sentas min malbonfarta: de kelkaj tagoj tiu bajonetfrapo en la ŝultron malhelpas min spiri. Mi estas mortonta, mi ne plu vidos vin.

Vanina senpacience aŭskultis, ŝi rapide eliris: Missirilli trovis nenian kompaton en ŝiaj okuloj tiom belaj, sed nur la esprimon de altfiera karaktero, kiun iu ĵus vundis.

Dum la nokto kirurgisto aperis, li estis sola, Missirilli malesperis, li timis neniam revidi Vanina-n. Li pridemandis la kirurgiston, kiu eltiris sangon el li kaj ne respondis. Sama silento la sekvantajn tagojn. La okuloj de Pietro ne lasis la terasan fenestron tra kiu Vanina kutime eniris, li estis ja malfeliĉa. Iun fojon, ĉirkaŭ noktomezo, li kredis ekvidi iun en la terasa ombro: ĉu estis Vanina?

Vanina venis ĉiunokte meti sian vangon kontraŭ la vitroj de la fenestroj de la juna karbonaro.

"Se mi alparolos lin, ŝi diris al si mem, mi malvirtiĝos! Ne, mi devas neniam revidi lin!"

Tiun rezolutan decidon farinte, ŝi tamen rememoris, kontraŭ sia propra volo, la amikecon, kiun ŝi havis pri tiu junulo, kiam ŝi stulte kredis lin virino. Post tia milda intimeco, ŝi tamen devis forgesi! Dum pli raciaj momentoj, Vanina estis terurita de la ŝanĝo okazinta en siaj ideoj. Ekde kiam Missirilli nomis sin, ĉiuj aferoj pri kiuj ŝi kutime pensis, iĝis kvazaŭ kovrita de vualo, kaj aperis al ŝi nur en malproksimeco.

Ne eĉ unu semajno estis pasinta, kiam Vanina, malhela kaj tremetanta, eniris la ĉambron de la juna karbonaro kun la kirurgisto. Ŝi venis por diri, ke necesas instigi la princon anstataŭiĝi per servisto. Ŝi restis ne eĉ dek sekundojn, sed plurajn tagojn poste ŝi denove revenis kun la kirurgisto, pro kompato. Iun vesperon, kvankam Missirilli pli bone fartis, kaj Vanina ne plu havis la pretekston timi pri lia vivo, ŝi aŭdacis veni tutsola. Vidante ŝin Missirilli plej feliĉiĝis, sed li pensis kaŝi sian amon. Antaŭ ĉio, li ne volis disvojiĝi el la konvena digno de viro. Vanina, kiu eniris ĉe lin kun ruĝiĝinta frunto, kaj timanta amparolojn, estis konfuzita de la nobla kaj memdediĉa amikeco, sed tute ne tenera, per kiu li akceptis ŝin.

Ŝi eliris sen tio, ke li provu reteni ŝin.

Kelkajn tagojn poste, kiam ŝi revenis, okazis sama sinteno, samaj esprimoj de respekta sindediĉo kaj eterna ŝuldosento. Tute ne pensanta bremsi la ardojn de la juna karbonaro, Vanina demandis al si, ĉu ŝi sole amis. Tiu junulino, ĝis tiam tiel fiera, amare sentis la tutan vastecon de sia frenezo. Ŝi ŝajnigis ĝajecon, eĉ indiferentecon, venis malpli ofte, sed ne povis akcepti ne plu vidi la junan malsanulon.

Missirilli, pro amo ardanta, sed pensante pri sia nenobela deveno kaj pri siaj moralaj devoj, estis deviginta sin paroli pri amo nur se Vavina ne venos vidi lin dum ok tagoj. La orgojlo de la juna princino batalis colon post colo. "Nu! ŝi fine diris al si, se mi vidas lin, tio estas por mi, por plezurigi min, kaj neniam mi konfesos la intereson, kiun li estigas." Ŝi faris longajn vizitojn al Missirilli, kiu parolis al ŝi same kiel li farus se ĉeestus dudeko da homoj. Iun vesperon, post kiam ŝi pasigis la tutan tagon malamegante lin kaj promesante al si iĝi ankoraŭ pli indiferenta kaj severa ol kutime, ŝi diris al li, ke ŝi amas lin. Baldaŭ, ŝi ne plu havis ion rifuzeblan al li.

Kvankam ŝia ekstravaganco estis granda, necesas diri, ke Vanina estis tute feliĉa. Missirilli ne plu pensis pri tio, kion li opiniis sia vira digneco. Li amis kiel oni amas unuafoje, deknaŭjara kaj en Italio.

Li havis ĉiujn skrupulojn de la pasia amo, ĝis konfesi al tiu tiel fiera juna princino la politikon, kiun li uzis por amigi sin de ŝi. Li miris pri la troeco de sia feliĉo. Kvar monatoj ja rapide pasis. Iun tagon la kuracisto liberigis sian malsanulon. "Kion mi faros? pensis Missirilli, ĉu resti kasîta ĉe unu el la plej belaj personoj de Romo? Kaj la fitiranoj, kiuj tenis min en prizono sen ke mi povu vidi taglumon, kredos, ke ili malkuraĝigis min! Italio, ci ja estas malfeliĉa se ciaj infanoj forlasas cin nur pro tio!"

Vanina ne dubis, ke la plej granda feliĉo de Pietro estas resti kun ŝi, li ŝajnis ja feliĉa. Sed vorto de generalo Bonaparto amare sonis en la animo de la junulo kaj influis lian tutan sintenon rilate al la virinoj. En 1795, kiam generalo Bonaparto foriris el Breŝo, la municipano, kiu akompanis lin ĝis la urbaj pordegoj diris al li, ke la breŝanoj pli amas liberecon ol ĉiuj aliaj italoj.

-Jes, diris li, ili amas paroli pri tio al siaj amantinoj.

Missirilli diris al Vanina kun ĝenita mieno:

-Tuj kiam venos la nokto, mi devos foriri.

-Bone zorgu reveni en la palacon antaŭ la tagiĝo, mi atendos vin.

-Je la tagiĝo mi estos plurajn mejlojn for el Romo.

-Nu, bone, diris Vanina malvarmtone, kaj kien vi iros?

-En Romanjon, por venĝi min.

-Ĉar mi estas riĉa, plu diris Vanina kun la plej trankvila mieno, mi esperas, ke vi akceptos de mi armilojn kaj monon.

Missirilli dum momento senemocie rigardis ŝin, sed poste ekĵetis sin en ŝiajn brakojn:

-Animo de mia vivo, vi forgesigis ĉion al mi, li diris, kaj eĉ mian devon. Sed ju pli via koro estas nobla des pli vi devas kompreni min.

 Vanina multe ploris, kaj ili konsentis, ke li foriros el Romo nur la postmorgaŭon.

-Pietro, ŝi diris la morgaŭon, ofte vi diris al mi, ke konata viro, ekzempke Roma princo, kiu disponus multan monon, povus multe servi la aferon pri libereco, se Aŭstrio estus okupita for el ni en iu granda milito.

-Sendube, diris mirigita Pietro.

-Nu! Vi havas koron, mankas al vi nur alta rango, mi nun proponas min, kiel edzinon kun du cent mil pundoj da rento. Mi klopodos por akiri la patran konsenton.

Pietro ĵetis sin al ŝiaj piedoj, Vanina radiis pro ĝojo.

-Mi pasie amas vin, li diris, sed mi estas malriĉa servisto de la patrujo, sed ju pli Italio estas malfeliĉa des pli mi devas resti fidela al ĝi. Por akiri la konsenton de Don Asdrubale, necesos ludi malgajan rolon dum pluraj jaroj. Vanina, mi rifuzas vin.

Missirilli rapidis por devontigi sin, ĉar kuraĝo baldaŭ mankos al li.

-Mia malfeliĉo, li ekkris, estas, ke mi amas vin pli ol la vivon, ke forlasi Romon estas por mi la plej terura turmento. Ah! Kial Italio ne estas liberigita de la barbaroj! Kun kia plezuro mi enŝipiĝus kun vi por vivi en Ameriko.

Vanina restis malvarmega. Tiu edziĝorifuzo estis vundinta ŝian orgojlon, sed rapide ŝi ĵetis sin en la brakojn de Missirilli.

-Neniam vi montriĝis tiom aminda, ŝi ekkriis, jes ja mi estas via, eta kampara kirurgisto mia, por ĉiam. Vi estas granda homo, same kiel niaj antikvaj romianoj.

Ĉiuj ideoj pri estonteco, ĉiuj malgajaj sugestoj de la racio malaperis. Okazis momento de perfekta amo. Kiam oni denove povis paroli racie:

-Mi estos en Romanjo preskaŭ samtempe kiel vi, diris Vanina. Mi ordonigos al mi bankuracadon en Poretta. Mi haltos en la kastelo, kiun ni havas en San Nicolo apud Forli.

-Tie mi pasigos mian vivon kun vi! ekkriis Misserilli.

-De nun mia parto estas aŭdaci ĉion, plu diris Vanina kun suspiro. Mi kondamnigos min por vi, sed ne gravas! Ĉu vi povos ami senhonorigitan virinon?

-Ĉu vi ne jam estas mia edzino, diris Missirilli, kaj virino adorata por ĉiam? Mi scios ami vin kaj protekti vin.

Vanina devis eliri al la mondo. Tuj post kiam ŝi estis for el Missirilli, li komencis taksi sian sintenon barbara.

"Kio estas patrujo? li diris al si. Ĝi ne estas estaĵo al kiu ni ŝuldas dankon pro bonfaro, kaj kiu estas malfeliĉa kaj povas malbeni nin se ni malplenumas ĝin. Patrujo kaj libereco estas kvazaŭ mantelo, tio estas afero utila al mi, kiun mi devas aĉeti, certe, kiam mi ne herede ricevis ĝin el la patro. Sed, tamen, mi amas patrujon kaj liberecon, ĉar ambaŭ estas utilaj al mi. Se mi fajfus pri ili, se ili estus por mi same kiel mantelo en aŭgusto, kial mi aĉetus ilin, kaj per altega prezo? Vanina estas tiom bela! Ŝi havas tiel apartan karakteron! Oni provos plaĉi al ŝi, ŝi forgesos min. Kiu virino neniam havis amanton? Tiuj romaj princoj, kiun mi malestimas kiel civitanojn, havas tiom da avantaĝoj kompare al mi! Ah, se mi foriras, ŝi forgesas min, kaj mi perdas ŝin por ĉiam!"

Noktomeze, Vanina venis por vidi lin. Li diris al ŝi la necertecon en kiu li ĵus estis droninta, kaj la debato al kiu li submetis, ĉar li amas ŝin, tiun grandan vorton de patrujo.

Vanina ja estis feliĉa.

"Se li devus elekti inter la patrujo kaj mi, ŝi diris al ŝi, mi havus lian preferon."

La horloĝo de la najbara preĝejo sonis tri horojn, la adiaŭa momento alvenis. Pietro elŝiriĝis el la brakoj de sia amikino. Li jam estis malsupreniranta la ŝtupareton, kiam Vanina retenante siajn larmojn diris kun rideto al li:

-Se vi estus flegita de malriĉa kamparanino, ĉu vi farus nenion kiel dankodonacon? Ĉu vi ne provus pagi ŝin? La estonteco estas malcerta, vi vojaĝos meze de malamikoj: donu al mi tri tagojn, kiel dankodonacon, kvazaŭ mi estus malriĉulino, por pagi min pro via flegado.

Missirilli restis. Kaj fine li foriris el Romo. Danke al pasporto aĉetita de fremda ambasado, li alvenis ĝis sia familio. Okazis granda ĝojo, oni estis kredinta lin morta. Liaj amikoj volis celebri lian bonvenon mortigonte unu aŭ du karabenistojn (tiel oni nomas la ĝendarmojn en la papaj ŝtatoj).

-Ni ne mortigu sennecese italon, kiu scias kiel uzi armilon, diris Missirilli. Nia patrujo ne estas insulo, kiel estas la feliĉa Anglio. Ja soldatoj mankas al ni por rezisti la intervenon de la eŭropaj reĝoj.

Kelkajn tagojn poste, Missirilli, deproksime postkurita de karabenistoj, mortigis du el ili per la pistoloj, kiujn donis al li Vanina.

Oni anoncis prezon por lia kapo.

Vanina ne montriĝis en Romanjo: Missirilli kredis sin forgesita. Lia orgojlo estis trafita, li multe pensis pri la ranga diferenco, kiu disigis lin el lia amantino. En momento kormoliĝa kaj sopira pri la pasinta feliĉo, li havis la ideon reiri en Romon por vidi tion, kion faras Vanina. Tiu freneza penso estis superonta tion, kion li kredis esti sian devon, kiam, iun vesperon, la sonorilo de prêgejo en la montoj sonis anĝeluson strangmaniere, kvazaŭ la sonisto estis distrita. Tio estis signalo por kunveno de karbonara vendo al kiu Missirilli aniĝis alveninte en Romanjon. La saman nokton ĉiuj renkontiĝis en iu arbara ermitejo. La du ermitoj, dormigitaj per opiumo, tute ne konsciiĝis pri la uzo farita per ilia dometo. Missirilli, kiu tristege alvenis, tie eksciis, ke la vendestro estis arestita, kaj ke li, apenaŭ dudekjara junulo estis elektota kiel ĉefo de vendo, kiu enhavis virojn pli ol kvindekjarajn, kaj kiuj estis en konspiradoj ekde la ekzekuto de Murat en 1815. Ricevinte tiun neesperitan honoron, Pietro sentis sian koron bategi. Tuj kiam li estis sola, li decidis ne plu pensi pri la juna romanino, kiu forgesis lin, kaj dediĉi ĉiujn siajn pensojn al la devo liberigi Italion el la barbaroj.

Du tagojn poste, Missirilli vidis en la raporto de alvenintoj kaj foririntoj, kiun oni sendadis al li kiel ĉefo de vendo, ke la princino Vanina ĵus alvenis en sian kastelon de San Nicolô.

La lego de tiu nomo metis pli da konfuzo ol da plezuro en sian animon. Vane li kredis certigi sian fidelecon al la patrujo preninte sur sin la decidon ne tuj impeti al la kastelo de San Nicolô. La ideo pri Vanina, kiun li neglektis, malhelpis lin prudente plenumi siajn devojn. Li vidis ŝin la postan tagon, ŝi amis lin same kiel en Romo. Ŝia patro, kiu volis edzinigi ŝin, malfruigis ŝian foriron. Ŝi kunporti du mil zekinojn. Tiu neatendita helpo mirinde utilis por kreditigi Missirilli-on en sia nova pozicio. Oni fabrikigis ponardojn en Korfuo, oni akiris la intiman sekretarion de la legato komisiita por persekuti la karbonarojn. Kaj tiel oni akiris la liston de la pastroj, kiuj spionis por la registaro.

Ja en tiu epoko kompletiĝis la organizo de unu el la malpli frenezaj konspiroj, kiujn oni provis en la malfeliĉa Italio. Mi ne ĉi tie precizigos maltaŭgajn detalojn. Mi kontentiĝos diri, ke se la afero estus sukcesinta, Missirilli povus postuli grandan parton de la gloro. Pro li, pluraj miloj da ribeluloj estus stariĝantaj per signalo, kaj estus atendontaj la alvenon de superaj ĉefoj. La decidiga momento estis alproksimiĝanta, kiam, kiel ĉiam okazas, la konspiro eksenkapabliĝis per la aresto de ĝiaj ĉefoj.

Apenaŭ alveninta en Romanjo, Vanina kredis vidi, ke la amo al patrujo forgesigos al ŝia amanto ĉiun alian amon.

La fiero de la juna romanino ekscitiĝis. Ŝi vane provis prudentiĝi, nigra ĉagreno prenis ŝin: ŝi konsterne vidis ŝin malbeni liberecon. Iun tagon en Forli, kiam ŝi estis veninta por vidi Missirilli, ŝi ne povis kaŝi sian doloron, kiun ĝis tiam ŝia orgojlo sukcesis regi.

-Verdire, ŝi diris al li, vi amas min kiel edzo, tio ne sufiĉas al mi.

Baldaŭ ŝiaj larmoj fluis, sed pro la honto esti humiliĝinta ĝis riproĉoj. Missirilli respondis al tiuj larmoj, kiel maltrankviligita viro. Subite al Vanina venis la ideo forlasi lin kaj reiri al Romo. Ŝi trovis kruelan ĝojon puni sin mem pro la malforteco, kiu ĵus paroligis ŝin. Post malgranda silenta tempo, ŝi decidiĝis, ŝi estus opinianta ŝin nemeritanta Missirilli-on se ŝi ne forlasus lin. Ŝi estis ĝuanta lian surprizan doloron, kiam li vane serĉos ŝin apud li. Baldaŭ la ideo, ke ŝi ne povis akiri la amon de la viro por kiu ŝi faris tiom da frenezaĵoj profunde tenerigis ŝin. Tiam do ŝi rompis la silenton, kaj faris ĉion eblan por detiri el li amvorton. Li kun distra mieno diris al ŝi tre tenerajn aferojn, sed per ja pli profunda tono parolante pri siaj politikaj aferoj, li aflikte ekkriis :

-Ah! Se ĉi tiu afero ne sukcesas, se la registaro denove malkovras ĝin, mi forlasos la ludon.

Vanina restis senmova.

Jam de unu horo ŝi sentis, ke ŝi vidas sian amanton lastfoje. La vorto, kiun li diris ĵetis fatalan lumon en ŝian cerbon. Ŝi diris al si: "La karbonaroj recevis de mi plurajn milojn da zekinoj. Oni ne povas dubi pri mia fido al tiu konspiro".

Vanina eliris el sia revado nur por diri al Pietro :

-Ĉu vi volas pasigi kun mi dudek kvar horojn en la kastelo de San Nicolô? Via ĉi-vespera kunveno ne bezonas vian ĉeeston. Morgaŭ matene, en San Nicolô, ni povos promeni. Tio kvetigos vin kaj redonos al vi la tutan memregadon, kiun vi bezonas en tiaj grandaj cirkonstancoj.

Pietro konsentis.

Vanina forlasis lin por prepari la vojaĝon ŝlosinte, kiel kutime, la ĉambreton kie ŝi kaŝis lin.

Ŝi kuris ĉe ĉambristinon, kiu forlasis ŝin por edziniĝi kaj regi butiketon en Forli. Alveninte ĉe tiu virino, ŝi haste skribis en la marĝeno de libro de horoj, kiun ŝi estis trovinta en ŝia dormoĉambro, precizan informon pri la loko kie okazos la karbonara vendo ĉi tiun vesperon mem. Ŝi finis sian denuncon per tiuj vortoj: "Tiu vendo konsistas el dek-naŭ membroj, jen iliaj nomoj kaj adresoj". Post kiam ŝi skribis tiun liston, tre ĝustan krom la nemenciita nomo de Missirilli, ŝi diris al la virino, kiun ŝi tute fidis:

-Portu tiun libron al la legatkardinalo, li legu la skribitaĵon, kaj li redonu la libron al vi. Jen dek zekinoj. Se via nomo estos dirita de la legato, via morto certas, sed vi savas mian vivon se vi legigos al la legato la paĝon, kiun mi ĵus skribis.

Ĉio okazis tutglate. La timo de la legato igis lin ne konduti kiel granda sinjoro. Li akceptis renkonti la maskitan popolan virinon, kiu petis alparoli lin, nur kondiĉe, ke ŝi havu ligitajn manojn. Tiel la butikisto estis kondukita antaŭ la grandulon, kiun ŝi trovis ŝirmita malantaŭ giganta tablo kovrita de verda tapiŝo.

La legato legis la paĝon de la libro de horoj tenante ĝin tre for el si mem, pro timo de subtila veneno. Li redonis ĝin al la butikisto kaj ne sekvigis ŝin. Malpli ol kvardek minutojn post kiam ŝi forlasis sian amanton, Vanina, kiu vidis ŝian eksĉambristinon reveni, reaperis antaŭ Missirilli, kredante lin komplete ŝia. Ŝi diris al li, ke estas eksterordinara cirkulado en la urbo, oni rimarkis karabenistajn patrolojn en stratoj, kie ili neniam venis.

-Se vi kredas min, ŝi plu diris, ni tuj foriru al San Nicolô.

Missirilli konsentis. Ili piede iris al veturilo de la juna princino, kiu, kun ŝia honordamo, diskreta kaj bone pagata, atendis je duonmejlo el la urbo.

Alveninte en la kastelon de San Nicolô, Vanina, perturbita de sia stranga ago, pliigis tenerecon al sia amanto. Sed parolante pri amo al li, ŝajnis al ŝi, ke ŝi ludas komedion. La antaŭtagon, perfidante, ŝi forgesis la konsciencriproĉojn. Premante sian amanton inter siaj brakoj, ŝi diris al si: "Estas iu vorto, kiun oni povas diri al li, kaj tiu vorto dirita, tuj kaj por ĉiam li malemegos min".

Noktomeze, servisto de Vanina subite eniris ŝian ĉambron. Tiu viro estis karbonaro nesciata de ŝi. Missirilli do havis sekretojn al ŝi, eĉ pri tiaj detaloj. Ŝi tremetis. Tiu viro venis por sciigi al Missirilli, ke dumnokte, en Forli, la domoj de dek naŭ karbonaroj estis ĉirkaŭitaj, kaj ĉiuj ili estis arestitaj, kiam ili revenis el la vendo. Kvankam surprize prenitaj, naŭ el ili eskapis. La karabenistoj kondukis dek en la fortresan prizonon. Enirante tien, unu el ili ĵetis sin en la puton, ja profundan, kaj mortigis sin. Vanina senaplombiĝis, feliĉe Missirilli ne rimarkis ŝin: li povus legi ŝian krimon en ŝiaj okuloj.

En la nuna momento, plu diris la servisto, la garnizono de Forli viciĝas en ĉiuj stratoj. Ĉiu soldato estas sufiĉe proksima al sia najbaro por alparoli lin. La loĝantoj povas trairi de unu flanko de la strato ĝis la alia nur kie lokiĝas oficiro. 

Post la foriro de tiu viro, Pietro iĝis pensema nur momenton:

-Nenio estas farebla nun, li fine diris.

Vanina estis preskaŭ mortonta, ŝi tremis sub la rigardo de sia amanto.

-Kio tiel eksterordinara okazas al vi? li diris al ŝi.

Kaj li pensis pri alia afero kaj ne plu rigardis ŝin.

Ĉirkaŭ la tagmezo, ŝi riskis diri al li:

-Jen alia malkovrita vendo, mi pensas, ke vi estos trankvila dum kelkaj tempoj.

-Tre trankvila, respondis Missirilli kun rideto, kiu tremetigis ŝin.

Ŝi iris por neevitebla vizito al la vilaĝa pastro de San Nicolô, ebla spiono de la jezuitoj. Reveninte por vespermanĝo je la sepa, ŝi trovis la ĉambreton, kie kaŝiĝis ŝia amanto, dezerta. Tute ekster si mem, ŝi kuris por serĉi lin en la tuta domo. En ĝi li ne estis. Malesperinta ŝi revenis en tiun ĉambreton, nur tiam ŝi vidis bileton. Ŝi legis:" Mi iras ĉe la legato por min prezenti kiel arestito: mi malesperas pri nia afero, la ĉielo kontraŭas nin. Kiu perfidis nin? Verŝajne la fiulo, kiu ĵetis sin en la puton. Ĉar mia vivo estas senutila por la kompatinda Italio, mi ne volas, ke miaj kamaradoj, vidante, ke nur mi ne estas arestita, opiniu, ke mi perfidis ilin. Adiaŭ, se vi amas min, pensu pri venĝi min. Pereigu, neniigu la fiulon, kiu perfidis nin, li eĉ estus mia patro."

Vanina falis sur sidilon, duonsveninte kaj droninte en la plej kruelan malfeliĉon. Ŝi neniun vorton povis diri, ŝiaj okuloj estis sekaj kaj brulantaj.

Fine, ŝi ekgenuiĝis:

-Dio granda! ŝi ekkriis, akceptu mian voton. Jes, mi punos la fiulon kiu perfidis, sed antaŭe, necesas redoni la liberon al Pietro.

Post unu horo, ŝi estis veturanta al Romo. Delonge ŝia patro petegis, ke ŝi revenu. Dum ŝia foriro li estis aranĝinta ŝian edziniĝon kun princo Livio Savelli. Vanina ĵus alveninta, li tremante parolis al ŝi pri tio. Je lia granda miro, tuj ekde la unua vorto ŝi konsentis. La saman vesperon, ĉe grafino Vitteleschi, lia patro preskaŭ oficiale prezentis ŝin al Don Livio, ŝi multe parolis kun li. Li estis la plej eleganta junulo, kaj li havis la plej belajn ĉevalojn, sed kvankam oni agnoskis lian grandan spriton, lia karaktero ŝajnis tiom senkonsista, ke li estis tute malsuspekta ĉe la registaro. Vanina pensis, ke unue senprudentiginte lin, ŝi igos lin oportunan agenton. Ĉar li estis nevo de monsinjoro Savelli-Catanzara, guberniestro de Romo kaj ministro pri polico, ŝi supozis, ke la spionoj ne aŭdacos sekvi lin.

Post kiam ŝi bonege traktis, dum kalkaj tagoj, la afablan Don Livio, Vanina anoncis al li, ke neniam li estos ŝian edzon, ĉar, laŭ ŝi, li havas tro vakuan kapon.

-Se vi ne estus infano, ŝi diris al li, la komizoj de via onklo ne havus sekretojn por vi. Ekzemple, kiun decidon oni faris pri la karbonaroj freŝdate malkovritaj en Forli?

Du tagojn poste, Don Livio venis por diri al ŝi, ke ĉiuj karbonaroj kaptitaj en Forli eskapis. Ŝi fiksis al li siajn grandajn nigrajn okulojn kun amaro rideto de la plej profunda malestimo, kaj ne degnis alparoli lin dum la tuta tago. La postmorgaŭon, Don Livio revenis konfesi al ŝi, ruĝiĝante, ke oni unue trompis lin.

-Sed, li diris, mi havigis al mi ŝlosilon de la onkla kabineto, mi vidis per la paperoj, kiujn mi tie trovis, ke konkregacio (aŭ komisiono) de kardinaloj kaj prelatoj la plej influaj plej sekrete kolektiĝas, kaj traktas la demandon por decidi ĉu necesas juĝi tiujn karbonarojn en Ravenno aŭ en Romo. La naŭ karbonaroj kaptitaj en Forli, kaj ilia ĉefo, nomita Missirilli, kiu stulte liveris sin, estas nun enkarcerigitaj en la kastelo de San Leo.

Ĉe tiu vorto "stulte" ŝi pinĉis la princon per sia tuta forto.

-Mi volas mem vidi, ŝi diris, la oficialajn paperojn kaj eniri kun vi en la kabineton de via onklo, vi eble erare legis.

Pro tiuj vortoj Don Livio tremetis. Vanina estis petanta aferon preskaŭ neeblan. Sed la stranga genio de tiu junulino obligis lian amon.

Post malmultaj tagoj, Vanina, alivestita kiel viro portanta belan kostumon laŭ la livreo de la domo Savelli, povis resti duonhoron meze de la plej sekretaj paperoj de la ministro pri polico. Ŝi havis feliĉegan momenton, kiam ŝi malkovris la tagan raporton pri la kaptito Pietro Missirilli. Ŝiaj manoj tremis tenante tiun paperon. Relegante lian nomon, ŝi preskaŭ svenis. Elirante el la palaco de la gubiernestro de Romo, Vanina permesis al Don Livio kisi ŝin.

-Vi bone elturniĝas, ŝi diris al li, el la elprovoj, kiujn mi volas trapasigi al vi.

Post tiuj vortoj, la juna princo kapablus fajrigi Vatikanon por plaĉi al Vanina. La saman vesperon okazis balo ĉe la franca ambasadoro. Ŝi multe dancis, preskaŭ ĉiam kun li. Don Livio ebriiĝis pro feliĉo, necesis malhelpi lin pripensi.

-Mia patro foje estas stranga, iun tagon diris Vanina al li, ĉi matenon li forpelis du el siaj servistoj, kiuj venis priplori ĉe mi. Unu petis servi ĉe via onklo, la gubiernestro de Romo, la alia, kiu militservis kiel artileria soldato sub la francoj, volas servi en la kastelo Sankta-Angelo.

-Mi prenas ambaŭ ilin por mia servo, vigle diris la juna princo.

-Ĉu tio estas por mia peto? fiere respondis Vanina. Mi ripetas laŭvorte la peton de tiuj kompatinduloj. Ili devas havi tion, kion ili petis, ne alion.

Nenio estis pli malfacila. Monsinjoro Catanzara tute ne estis senpripensa homo, kaj akceptis por sia servo nur homojn, kiujn li bone konas. Meze de vivo tre okupita, laŭŝajne, de ĉiuj ĝuoj, Vanina, plena de rimorso, estis ja malfeliĉa. La malrapideco de la okazaĵoj estis detruanta ŝin. Aferisto de ŝia patro havigis al ŝi monon. Ĉu ŝi devis fuĝi el la patra domo kaj iri en Romanjon por provi eskapigi sian amaton? Kiom ajn tiu ideo estis malprudenta, ŝi tamen estis efektivigonta ĝin, kiam la hazardo kompatis ŝin.

Don Livio diris al ŝi:

-La dek karbonaroj de la vendo de Missirilli estas translokigotaj al Romo, krom se ekzekutotaj en Romanjo, post la kondamno. Jen tio, kion mia onklo akiris de la papo ĉi vesperon. Vi kaj mi estas la solaj en Romo, kiuj konas tiun sekreton. Ĉu vi estas kontenta?

-Vi estas iĝanta viro, respondis Vanina. Donacu al mi vian portreton.

La antaŭtago de la alveno de Missirilli en Romon, Vanina prenis pretekston por iri al Citta-Castellana. En la prizono de tiu urbo oni tranoktigas la karbonarojn translokigatajn de Romanjo al Romo. Matene, ŝi vidis Missirilli-on kiam li eliris el la prizono: li estis enkatenigita sola sur ĉaro, li ŝajnis tre pala al ŝi, sed neniel senkuraĝigita. Maljunulino ĵetis bukedon de violoj al li, Missirilli ridetis dankante ŝin.

Vanina estis vidinta sian amanton, ĉiuj ŝiaj pensoj ŝajnis renovigitaj, ŝi havis novan kuraĝon. Delonge ŝi estis akiriginta belan altrangigon al sinjoro abato Cari, kapelpastro de la kastelo Sankta-Angelo, kie ŝia amanto estos enŝlosita, ŝi estis elektinta tiun bonan pastron, kiel sian konfesprenanton. Tio ne estas bagatelo en Romo, esti la konfesprenanto de princino, nevino de la gubiernestro.

La proceso de la karbonaroj de Forli ne daŭris longe. Por venĝi sin pro ilia alveno en Romon, kiun ĝi ne estis povinta malhelpi, la ultra partio kombinigis la komisionon juĝontan ilin el la plej ambiciaj prelatoj. Tiu komisiono estis prezidata de la ministro pri polico.

La leĝo kontraŭ la karbonarpoj estas klara: tiuj de Forli ne povis konservi sian vivon per iu ajn maniero. Ne nur la juĝoj kondamnis ilin al morto, sed pluraj aprobis terurajn torturojn, tranĉitan pojnon, ktp. La ministro pri polico, kies fortuno estis jam farita (ĉar oni forlasas tiun postenon nur por surmeti la kardinalan ĉapon), ne bezonis tranĉitajn pojnojn. Portinte la verdikton al la papo, li malpligravigis la punon de ĉiuj kondamnitoj al kelkaj jaroj da prizono. Nur Missirilli estis esceptita. La ministro vidis en tiu junulo danĝeran fanatikulon, kaj cetere tiu estis kondamnita ankaŭ pro la murdo de du karabenistoj, pri kiuj ni jam parolis.

Vanina eksciis la verdikton kaj la malpligravigon tuj, kiam la ministro revenis de ĉe la papo.

La postan tagon, monsinjoro Catanzara revenis en sian palacon ĉirkaŭ noktomezon, li ne trovis sian ĉambroserviston. La ministro, mirigita, plurfoje sonorigis, kaj fine aperis maljuna servisto stulta: la ministro, senpaciencigita, decidis mem senvestiĝi. Li ŝlosis la pordon. Pro varmego li forprenis sian frakon kaj bule ĵetis ĝin al sidilo. Tiu frako, ĵetita per tro granda forto, pasis super la sidilon, frapis la muslinan kurtenon de la fenestro kaj desegnis homan formon. La ministro impetis al sia lito kaj prenis pistolon. Kiam li revenis al la fenestro, junega viro, vestita de la livreo, alproksimiĝis al li kun pistolo en mano. Vidante tion, la ministro perokule celis, li estis pafonta. La junulo ridante diris:

-Ej! monsinjoro, ĉu vi ne rekonas min, Vanina Vanini?

-Kion signifas tiu malbona ŝerco? kolere respondis la ministro.

-Ni kviete pripensu, diris la junulino. Unue via pistolo ne estas ŝarĝita.

La ministro, mirigita, kontrolis la fakton, kaj poste elirigis ponardon el sia veŝta poŝo.

Vanina diris per ĉarma ordona tono:

-Ni sidiĝu, monsinjoro.

Kaj ŝi sidiĝis sur kanapon.

-Ĉu vi almenaŭ estas sola? diris la ministro.

-Tute sola, mi ĵuras! ekkriis Vanina.

Tion la ministro zorgis kontroli: li rondiris la ĉambron kaj rigardis ĉien, post kio, li sidiĝis sur sidilon je tri paŝoj de Vanina.

-Kiun intereson mi havus, diris Vanina per kvieta kaj milda tono, atenci la vivon de modera viro, kiun verŝajne anstataŭus senforta viro kun varma kapo, kapabla pereigi sin kaj la aliajn?

-Kion do vi volas, fraŭlino? diris la ministro malbonhumore. Tiu sceno ne konvenas al mi, kaj ne devas daŭri.

-Tio, kion mi tuj diros, plu diris Vanina noblece kaj subite forgesinta sian gracian tonon, pli gravas al vi ol al mi. Oni volas, ke la karbonaro Missirilli plu vivos: se li estos ekzekutita, vi ne postvivos lin ne eĉ unu semajnon. Mi havas neniun intereson en tio ĉi. La frenezaĵo, pri kiu vi plendas, mi faris unue por distri min, kaj due por servi amikinon mian. Mi volis, diris Vanina reprenante agrablan tonon, fari komplezon al sprita viro, kiu baldaŭ estos mia onklo, kaj laŭŝajne ja plialtigos la prestiĝon de sia domo.

La ministro forlasis sian malkontentan mienon, verŝajne la beleco de Vanina kontribuis al tio.

Oni sciis en Romo pri la inklino de monsinjoro Catanzaro por belaj virinoj, kaj, en sia maskovesto de lakeo de la domo Savelli, kun silkaj ŝtrumpoj bone streĉitaj, ruĝa ĵako, blua surtuteto kun flavaj galonoj, kaj pistolo en mano, Vanina estis ravega.

-Mia estonta nevino, diris la ministro preskaŭ ridante, vi nun faras grandan frenezaĵon, kaj tio ne estos la lasta.

-Mi esperas, ke tiom saĝa grandulo, respondis Vanina, gardos mian sekreton, precipe por don Livio, kaj por promesigi tion al vi, mia kara onklo, se vi savos la vivon de la protektito de mia amikino, mi donos al vi kison.

Daŭrigante la konversacion per tiu duonŝerca tono, per kiu la romanaj sinjorinoj scias trakti la plej gravajn aferojn, Vanina sukcesis doni al tiu interparolo, komencita per pistolo en mano, la koloron de vizito farita de la juna princino Savelli al sia onklo guberniestro de Romo.

Rapide monsinjoro Catanzara, tamen arogante neante la ideon esti instigita de timo, fine rakontis al sia nevino ĉiujn malfacilaĵojn, kiujn li havos por savi la vivon de Missirilli. Diskutante, la ministro promenis kun Vanina en la ĉambro. Li prenis karafon de limonadon, kiu estis sur la kameno, kaj plenigis kristalan glason. Kiam li estis portonta ĝin ĝis siaj lipoj, Vanina prenis ĝin, kaj, post kiam ŝi iom tenis ĝin, lasis ĝin fali en la ĝardenon, kvazaŭ de distriĝo.

Momenton poste, la ministro prenis ĉokoladan pastelon el bonbonujo, Vanina forprenis ĝin, kaj diris ridante:

-Atentu, ĉio estas venenita ĉe vi, ĉar oni volis vin morta. Mi ja estas tiu, kiu akiris la pardonon por mia estonta onklo, tiel mi ne eniros en la familion Savelli kun malplenaj manoj.

Monsinjoro Catanzara, ja mirigita, dankis sian nevinon, kaj donis grandajn esperojn por la vivo de Missirilli.

-Ni konkludis nian kontrakton! Ekkriis Vanina, kaj la pruvo estas, ke jen via rekompenco! ŝi diris kisante lin.

La ministro prenis sian rekompencon.

-Vi devas scii, kara Vanina, li plu diris, ke mi ja ne ŝatas sangon. Cetere, mi estas ankoraŭ juna, kvankam mi eble ŝajnas maljuna al vi, kaj mi povos ankoraŭ vivi en epoko, kiam la sango verŝita hodiaŭ iĝos makulaĉo.

La dua matene sonoris, kiam monsinjoro Catanzara akompanis Vanina-n ĝis la ĝardena pordeto.

La postmorgaŭon, kiam la ministro prezentiĝis antaŭ la papo, sufiĉe embarasita pri la farenda klopodo, la Sanktega Moŝto diris al li:

-Antaŭ ĉio, mi devas peti favoron de vi. Estas unu el tiuj karbonaroj de Forli, kiu daŭre estas kondamnita al morto. Tiu ideo malhelpas min dormi: necesas savi tiun viron.

La ministro vidante, ke la papo jam havis decidon, multe obĵetis, kaj fine skribis dekreton motu proprio, kiun la papo subskribis, malgraŭ la kutimo.

Vanina estis pensinta, ke eble ŝi akiros la pardonon de sia amanto, sed ke oni provos veneni lin. Jam de la antaŭtago, Missirilli estis ricevinta de la abato Cari, lia konfesprenanto, kelkajn paketojn da marbiskvitoj, kun la konsilo ne tuŝi la nutraĵojn liveritajn de la ŝtato.

Vanina poste eksciinte, ke la karbonaroj de Forli estos translokigitaj al kastelo de San Leo, volis provi vidi Missirilli-n dum lia trapaso en Citta-Castellana. Ŝi alvenis en tiun urbon dudek kvar horojn antaŭ la kaptitoj. Ŝi trovis tie la abato Cari, kiu antaŭis ŝin de pluraj tagoj. Li estis elpetinta de la provoso, ke Missirilli povu aŭdi la meson, noktomeze, en la kapelo de la prizono. Oni êc trafis pli: se Missirilli konsentus havi siajn brakojn kaj krurojn enkatenigitajn, la provoso malproksimiĝus ĝis la kapela pordo, tiel, ke li povos ĉiam vidi la prizonulon, pri kiu li respondecis, sed ne povos aŭdi tion, kion li diros.

La tago, kiu devis decidi pri la sorto de Vanina, fine alvenis. Ekde la mateno ŝi enfermiĝis en la kapelo de la prizono. Kiu povas diri la pensojn, kiuj malkvietigis ŝin dum tiu longa tago? Ĉu Missirilli sufiĉe amas ŝin por pardoni al ŝi?

Ŝi estis denuncinta la vendon, sed ŝi savis lian vivon. Kiam racio superos en tiu turmentiĝinta animo, Vanina esperis, ke li konsentos foriri el Italio kun ŝi: ŝi ja estis pekinta, sed pro tio, ke ŝi tro amis. Kiam la kvara horo sonoris, ŝi aŭdis de malproksime la paŝojn de la karabenistaj ĉevaloj. La bruo de ĉiu el tiuj paŝoj ŝajnis resoni en ŝia koro. Baldaŭ ŝi ekaŭdis la ruliĝadon de la ĉaroj, kiuj veturigis la kaptitojn. Ili haltis sur la placeto antaŭ la prizono. Ŝi vidis du karabenistojn levi Missirilli-n, kiu estis sola sur ĉaro, kaj tiom ŝarĝita de ĉenoj, ke li ne povis moviĝi. "Li almenaŭ vivas, ŝi diris al si kun larmoj en la okuloj, ili ankoraŭ ne venenis lin!" La vespero kruele pasis, la lampo de la altaro, tre alte metita, kaj pri kiu la provoso ŝparis oleon, sole lumigis tiun malhelan kapelon. La okuloj de Vanina vagadis sur la tomboj de iuj mezepokaj grandsinjoroj, kiuj mortis en la najbara prizono. Iliaj statuoj ŝajnis kruelaj.

Ĉiuj bruoj jam delonge ĉesis. Vanina estis ensorbiĝinta en siaj nigraj pensoj. Iomete post kiam noktomezo sonoris, ŝi kredis aŭdi leĝeran bruon kvazaŭ vespertan flugadon. Ŝi volis marŝi kaj falis duonsveninte sur la barilon de la altaro. Samtempe du fantomoj ektroviĝis apud ŝi, sen ke ŝi aŭdis ilin. Ili estis la prevoso kaj Missirilli tiel kovrita de ĉenoj, ke li ŝajnis vindita de ili.

La prevoso malfermis lanternon, kiun li metis sur la altaran barilon, apud Vanina, tiel, ke li povis bone vidi sian kaptiton. Poste li retropaŝis ĝis la fundo, apud la pordo. Apenaŭ la provoso malproksimiĝinta, Vanina impetis al kolo de Missirilli. Premante lin en siaj brakoj, ŝi sentis nur liajn malvarmajn kaj dornajn ĉenojn. "Kiu donis tiujn ĉenojn al li?" ŝi pensis. Ŝi havis neniun plezuron kisi sian amanton. Tiun doloron sekvis alia pli korprema: ŝi ekkredis, ke Missirilli scias ŝian krimon, pro lia tiom malvarma akcepto.

-Kara amikino, li fine diris, mi bedaŭras la amon al mi, kiun vi ekhavis. Vane mi serĉas la meriton, kiu inspiris ĝin al vi. Ni revenu, kredu min, al pli kristanaj sentoj, ni forgesu la iluziojn, kiuj iam devojigis nin. Mi ne povas aparteni al vi. La konstanta malfeliĉo, kiu sekvis miajn agadojn eble venas de la stato de mortomerita peko en kiu mi ĉiam estis. Eĉ aŭskultinte la homsingardajn konsilojn, kial mi ne estis arestita kun miaj amikoj, dum la fatala nokto en Forli? Kial en la momento de danĝero, mi ne estis ĉe mia posteno? Kial mia malĉeesto ebligis la plej kruelajn suspektojn? Ĉar mi havis alian pasion ol la libero de Italio.

Vanina ne povis elŝiriĝi el la mirego, kiun faris al ŝi la ŝanĝoj de Missirilli.

Vanina atribuis tiujn ŝanĝojn al mistraktadoj, kiujn li suferis en prizono, ŝi ekploris.

-Ah, ŝi diris, la provosoj tiom promesis, ke ili traktos vin bone.

Fakte, pro alproksimiĝo al la morto, ĉiuj la religiaj principoj, kiuj povas akordiĝi kun pasio por la libero de Italio, estis reaperintaj en la koro de la juna karbonaro. Iom post iom Vanina ekkomprenis, ke la mirigaj ŝanĝoj kiun ŝi rimarkis pri sia amanto estas ja moralaj, kaj tute ne la rezulto de fizikaj mistraktadoj. Ŝia doloro, kiun ŝi kredis klimaksa, ankoraŭ pligrandiĝis.

Missirilli silentis. Vanina ŝajnis sufokiĝanta pro singultoj. Li plu diris per iom emocia tono:

-Se mi amus ion sur la tero, tio estus vi, Vanina. Sed, danke al Dio, mi plu havas nur unu celon en mia vivo: mi mortos en prizono, aŭ serĉante doni liberon al Italio.

Denove okazis silento. Evidente Vanina ne povis paroli, ŝi vane provis. Missirilli plu diris:

-La devo estas kruela, amikino mia, sed se ne estus peno por efektivigi ĝin, kio estus heroaĵo? Donu vian vorton, ke vi ne plu provos vidi min.

Tiom, kiom lia stringinta ĉeno ebligis, li iomete movis sian pojnon kaj etendis siajn fingrojn al Vanina.

-Se vi permesas konsilon de viro, kiu estis kara al vi, saĝe edziniĝu kun valora viro, kiun via patro destinas por vi. Ne faru al li maloportunan konfeson, sed aliflanke neniam provu revidi min. Ni de nun estu fremduloj unu al la alia. Vi liveris egan monsumon por la servo de nia patrujo. Se iam ĝi estos liberigitaj el siaj tiranoj, tiu monsumo fidele estos repagita al vi per naciaj havaĵoj.

Vanina estis konsternegita. Dum liaj vortoj, la okulo de Pietro brilis nur, kiam li nomis la patrujon.

Fine, orgojlo venis helpi la junan princinon. Ŝi estis kunportinta diamantojn kaj fajliletojn. Sen respondi al Missirilli, ŝi donacis ilin al li.

-Mi akceptas pro devo, li diris, ĉar mi devas provi eskapi. Sed mi neniam revidos vin, mi ĵuras tion sur viaj ĵusaj bonfaroj. Adiaŭ Vanina, prometu, ke vi neniam skribos al mi, ke vi neniam provos vidi min. Lasu min al la patrujo, mi estas morta por vi: adiaŭ.

-Ne, ekdiris kolerega Vanina, mi volas, ke vi sciu tion, kion mi faris gvidita de la amo, kiun mi havis por vi.

Tiam ŝi rakontis ĉiujn klopodojn ekde kiam Missirilli foriris el la kastelo de San Nicolô, por liveri sin mem al la legato.

Kiam tiu rakonto finiĝis:

-Kaj ĉio ĉi estas nenio, diris Vanina: mi faris pli, pro la amo al vi.

Tiam ŝi diris sian perfidaĵon.

-Ah! Monstro, kolerege ekkriis Pietro impetante al ŝi, kaj li provis batmortigi ŝin per siaj ĉenoj.

Li tion estus sukcesinta, sen la provoso, kiu alkuris tuj ĉe la unuaj krioj.

-Jen, monstro, mi ne volas ŝuldi ion al vi, diris Missirilli al Vanina, ĵetante tiom, kiom la ĉenoj ebligis, la fajlilojn kaj la diamantojn, kaj li rapide malproksimiĝis.

Vanina restis tute konsternegita. Ŝi revenis en Romon, kaj la ĵurnaloj anoncas, ke ŝi ĵus edziniĝis al princo Livio Savelli.





 

 



















 











 







 













 










de Tjeri (noreply@blogger.com) je 2023-03-14 09:33

Esperanta Retradio

Ek al moviĝo!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo
Ĉiuj lastatempaj sciencaj esploroj montris, ke la homa korpo ne estas programita de la naturo por restado en senmoveco. Manko de korpekzercoj estas tiel danĝera por la homa sano, ke oni kreis la Mondan Tagon por Batalado Kontraŭ Homa Senmoveco: la 10-an de marto. Indas reveni al tiu ofte pritraktata temo, ĉar ankoraŭ duono de la homoj en la mondo ne praktikas regulajn korpekzercojn.

La brazila ĵurnalo Folha de S. Paulo publikigis praktikan artikolon de Rosine Mello, profesorino kaj edukistino pri korpekzercoj. Ŝi transdonis utilajn informojn kaj konsilojn al tiuj, kiuj emas ŝanĝi sian vivstilon, ĉi-rilate.
 
Severaj estas la rezultoj de korpa senmoviĝo. Obezeco, diabeto, ostoporozo, kancero, mismetabolismo de grasoj, depresio, anksio, misdormemo — la listo de danĝeroj estas sufiĉe vasta.

Unue, oni konsciu pri la kvanto da movoj necesaj al la homo en la ĉiutaga vivo. Ne sufiĉas lavi telerojn, kuiri, malrapide paŝi, skribi. Ĉi tiuj movoj ne superas la konsumadon de energio de neniofarantoj. Oni devas praktiki moderajn, kontinuajn korpekzercojn almenaŭ kvin tagojn en ĉiu semajno, dum entute 150 horoj.

Kompreneble, preferinde oni elektu agrablajn manierojn tion fari — laŭ sia persona gusto. 

La profesorino indikIs plurajn manierojn tion fari en la ĉiutaga vivo:
  • dum la laboro, stariĝu kaj paŝu, ekzemple por trinki akvon, post ĉiu horo;
  • dum nelaboraj horoj, ludu kun via dorlotbesto, purigu la domon kaj zorgu pri plantoj;
  • iru piede al lokoj, kiam tio estas ebla; lasu la aŭton ripozi;
  • malpliigu la tempon, kiun vi pasigas antaŭ ekranoj;
  • konduku infanojn al subĉielaj ludiloj, al biciklado, kaj al la lernejo piedire;
  • trovu sporton, kiu plaĉas al vi, persone: promenadon en la naturo, bicikladon, kuradon, jogon, gimnastikon, naĝadon, tenisludon;
  • eble la kompanio de amiko helpos vin alpreni la kutimon regule moviĝi;
  • elektu la plej taŭgan momenton en ĉiu tago, por fari viajn ekzercojn;
  • kontrolu ĉe via kuracisto, ĉu via sanstato estas en bona ordo.
Homoj, kiuj jam praktikas regulajn, moderajn korpekzercojn asertas, ke post la alpreno de tia kutimo ilia humoro kaj fizika stato pliboniĝis. Seriozaj esploroj montris ankaŭ, ke tia kutimo protektas la cerbon rilate al kogno kaj memoro. 

Do, ek al moviĝo!

de peranto (noreply@blogger.com) je 2023-03-14 07:00

2023-03-13

Neniam milito inter ni

Israelo : novaj manifestacioj kontraŭ la reformo de la justico, la registaro persistas

Ofer Vaknin 13/03/2023 La israela registaro restas surda fronte al la forta mobilizado kontraŭ la reformo de la juĝa sistemo. Dimanĉon 12an de marto, pli ol 100 000 personoj kolektiĝis sur la stratoj por denunci leĝon juĝitan kontraŭ-demokratia. Post...

de neniammilitointerni je 2023-03-13 21:16

La Balta Ondo

Unujara instruista trejnado ĉe UAM

uamLa Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando), ILEI kaj Edukado.net denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigos la necesajn konojn kaj lertojn por instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.

La kursaro necesigas partoprenon unufoje en la surloka intensa semajna sesio en Pollando (09-15.09.2023). La sekvaj sesioj okazos rete: du semajnfinaj renkontiĝoj en 2023, kvartaga sesio en februaro 2024 kun aldona ekzameno, kaj denove du semajnfinaj sesioj printempe de 2024. Inter la retaj sesioj la partoprenantoj laboros hejme pri la ricevitaj taskoj, uzante ankaŭ la retejon Edukado.net kaj konsultiĝos kun la kursgvidantoj. Por fini la studojn necesos pretigi finlaboraĵon pri metodika temo, kies prezento kun la fina kompleksa (teoria kaj praktika) ekzameno okazos en septembro 2024. Aliĝantoj ricevos diplomon pri instruista trejnado.

La trejnado estas specialiĝo de la trijaraj postdiplomaj interlingvistikaj studoj, kio signifas, ke temas pri la plej altnivela instruista trejnado, responda al la universitataj programpostuloj, kun teoria bazo kaj praktiko.

EL LA PROGRAMO

Lingvopedagogio (Katalin Kováts, Ilona Koutny, Zsófia Kóródy):
• Bazaj faktoroj de lingvopedagogio (instrumetodoj, instruprocezo, evoluigo de kapabloj, taksado, lingva interfero, ktp.)
• Esperanta metodiko (instruado de elparolo, gramatiko, vortoprovizo kaj kulturo, planado de lecionoj kaj kursoj, ktp.)
• Instruhelpiloj (tradiciaj kaj modernaj)
• Taksado kaj ekzamenoj

Esperanta kulturo (Suso Moinhos, Ilona Koutny):
• Tiklaj punktoj de Esperanto-gramatiko
• Ĉefaj periodoj kaj verkistoj de Esperanto-literaturo
• Plej gravaj eventoj de la historio de Esperanto

Lingva trejnado

Donaco: partopreno en la aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj:
• Nuntempaj problemoj de Esperanto-movado (Mark Fettes)
• Nuntempa Esperanta literaturo (Suso Moinhos)

Kondiĉoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri Esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de Esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).
Partoprenkotizo: A-landoj: 300 eŭroj, B-landoj 150 eŭroj por unu semestro
Informoj: interlin@amu.edu.pl aŭ ikoutny@amu.edu.pl
Informiloj kaj reklamiloj: https://edukado.net/trejnado
Aliĝilo: https://mallonge.net/xv
Limdato: 15.08.2023

Ĝi estas artikolo el la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (315).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/03/uam-27

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post Unujara instruista trejnado ĉe UAM appeared first on La Ondo de Esperanto.

de La redaktoro je 2023-03-13 19:50

Libera Folio

Duolingo nur por anglalingvanoj

Estonte nur tiuj, kiuj jam scias la anglan, povos lerni Esperanton per Duolingo. La kursoj de Esperanto en la franca, hispana kaj portugala malaperis en la retejo, kaj la longe preparita kurso de Esperanto en la ĉina neniam estis funkciigita.

La strigo de Duolingo nomiĝas Duo. Ĝi ne plu volas instrui Esperanton en la franca, hispana aŭ portugala.

Laŭ informoj, kiuj unue aperis en la Telegram-kanalo Agadujo, la kursoj de Esperanto en la franca, hispana kaj portugala malaperis pro decido de Duolingo ne plu akcepti novajn lernantojn. Tiuj, kiuj komencis la kursojn, provizore povos plu lerni, sed la kursoj ne estos ĝisdatigataj.

Ruth Kevess-Cohen, iama gvidanto de la teamo de la unua, anglalingva Esperanto-kurso de Duolingo, citas oficialan respondon, kiun ŝi ricevis de la entrepreno:

Duolingo lastatempe decidis haltigi la evoluigon de la kursoj Esperanto <  portugala, franca kaj hispana.

Ni volas fokusi niajn energion kaj rimedojn al plibonigo de niaj nunaj kursoj. Ĝis nun tiuj tri kursoj ricevis tre malaltan interesiĝon kompare kun aliaj kursoj en la platformo, kaj ni ne vidas realisman vojon subteni ilin, almenaŭ en la nuna tempo. Bonvolu noti, ke ĉi tiu decido ne estas definitiva, kaj ke ni rekonsideros nian liston de kursproponoj ĉiujare.

Ni scias, ke ĉi tiu estas peza decido, ĉar la kursoj postulis grandan kvanton da laboro de multaj homoj, inkluzive kursajn kontraktulojn kaj Duojn [volontulojn], kaj ĉar Duolingo strebas proponi vastan gamon da lingvoj inkluzive Esperanton (kaj ni plu proponos Esperanto < angla).

En la praktiko tio signifas, ke dum la antaŭvidebla estonteco eblos lerni Esperanton ĉe Duolingo nur pere de la angla lingvo. Tio signifas ankaŭ, ke la laboro de multaj volontuloj, kiuj okupiĝis pri la Esperanto-kursoj, grandparte estas forĵetata.

La kursoj en aliaj lingvoj ol la angla ne tuj malaperos, sed novaj lernantoj ne plu povos registriĝi en ili. Tiuj, kiuj ne jam registriĝis, estas nun aŭtomate plusendataj al la anglalingva kurso.

La portugallingva kurso de Esperanto ĉe Duolingo laŭ la informo en la retejo havas 144 000 aktivajn lernantojn. Tio estas ne sufiĉe multaj, tial novaj lernantoj ne plu estos akceptitaj.

Granda ŝanĝo en la koncepto de Duolingo okazis jam antaŭ du jaroj, kiam la entrepreno ĉesis uzi volontulojn en evoluigo de novaj kursoj kaj iĝis plene komerca entrepreno.

Ĝis tiam, dum preskaŭ dek jaroj, volontuloj havis gravan rolon en la ellaborado de novaj kursoj, interalie la kursoj pri Esperanto. Nun Duolingo volas koncentriĝi je tiuj kursoj, per kiuj ĝi povas gajni monon.

Pasintjare Duolingo krome anoncis, ke malaperos ĝiaj diskutforumoj por specifaj kursoj, inter ili ankaŭ la aktivan esperantlingvan forumon.

La unua Esperanto-kurso en Duolingo, tiu en la angla, estis lanĉita la 28-an de majo 2015. La dua kurso, tiu en la hispana, estis lanĉita fine de 2016, kaj la tria, portugallingva kurso de Esperanto aperis en majo 2018.

Kurso de Esperanto por ĉinlingvanoj estis anoncita pasintjare kaj devis iĝi alirebla en junio 2022, sed neniam aperis.

‒ Tiu kurso ne estos eldonita de Duolingo, bedaŭrinde. Neniu plu prilaboras ĝin… Ŝajnas, ke la firmao ne konsideras tiun kurson sufiĉe grava por pagi homojn trakti ĝin. Duolingo ne plu permesas volontulan laboron, Ruth Kevess-Cohen tiam klarigis al Libera Folio.

La portugallingva kurso de Esperanto laŭ informo en la retejo de Duolingo havas nun 144 000 aktivajn lernantojn. Tio laŭ la entrepreno do estas “tre malalta interesiĝo kompare kun aliaj kursoj en la platformo” – alivorte, la kvanto de lernantoj ne sufiĉas por doni al Duolingo la deziratan profiton.

La anglalingva kurso de Esperanto nun havas 316 000 aktivajn lernantojn, laŭ informo en la retejo. Momente tio ŝajnas sufiĉi por certigi profiton, ĉar oni ne anoncis fermon de tiu kurso.

En la retejo Reddit la uzanto Verdasuno argumentas, ke esperantistoj devas mem zorgi pri retaj kursoj de Esperanto, ĉar profitcelaj firmaoj evidente ne pretas tion fari:

– Oni ne plu povas fidi al Duolingo, Esperanto ne plu gravas por la kompanio. Estas nur iom da tempo antaŭ ol Esperanto malaperos el Duolingo por ĉiuj, krom anglalingvanoj.

de Redakcio je 2023-03-13 09:05

Esperanta Retradio

Ĉu labori malpli konvenas al klimato?

Redukto de la labortempo povas kontribui al malpli da enaerigo de damaĝaj substancoj. Malpli klare estas tamen ĉu homoj vere kondutas pli klimatkonvene, se ili havas pli da libertempo. Tio ne okazas aŭtomate, diras fakulo, sed "redukto de la labortempo ŝaltas necesajn komutilojn por ke klimatkonvena vivo ebliĝu."

Malpli da laboro povas esti bona por la klimato: Se la industrio produktas malpli, tiam eliĝas malpli da damaĝaj substancoj. En la oficejo estas ŝparata energio, ĉar oni povas elŝalti hejtadon, klimatizilon kaj komputilojn, same okazus malpli da vojaĝoj pro negoco. Redukto de la labortempo do povus kontribui al malaltigado de la enaerigoj de forcejaj gasoj.

Fakuloj postulas pli intensajn fortostreĉojn kaj mezurajn paŝojn por vere antaŭenigi la protekton de la klimato. Kelkaj el ili opinias ke tia mezuro estas la redukto de la laborhoraro, do semajno kun 30 horoj aŭ kvar tagoj da laboro. Por ĉiu procento da malpli da labortempo oni povas ŝpari en ĉiu dommastrumejo 0,8 procentojn da damaĝaj substancoj, kiel tion montris studaĵo el la jaro 2015 ĉe la ekzemplo de Svedio.

Sociologo de la universitato de Vieno relativigas iomete la kunligon inter laboro kaj klimatprotekto: "La redukto de la labortempo ne helpas aŭtomate, sed ĝi ŝaltas necesajn komutilojn por ebligi klimatkonvenan vivon". Multaj malkonvenaj kondutomanieroj nome estas kuplitaj kun tio ke homoj apenaŭ havas tempon: Per la alta vivenspezo oni aĉetas ion novan anstataŭ ripari kaj estas uzata taksio aŭ aŭtomobilo anstataŭ publikaj transportiloj. Por rapida malstreĉiĝo multaj homoj prenas konsumproduktojn anstataŭ fari ekzemple promenon.

Ĝenerale eblas diri ke elbordiĝantaj labortempoj ofte kondukas al laborstreso kaj produktiveca premo kaj ke mankanta sento pri senco kaj spertoj de fremdiĝo estas sekvoj, li diras. Tio aliflanke povas laŭ li kontribui ke laborantoj provas atingi kompenson helpe de konsumo. Estas spiralo el alta vivenspezo kaj longaj labortempoj, kiuj siavice favoras pli altan konsumkonduton.

"Sur makronivelo la vivenspezo estas la plej klara indikilo por la ekologia piedpostsigno", diras la sociologo. Riĉaj homoj permesas al si pli da flugvojaĝoj aŭ vivas en unufamilia domo. Malpli da labortempo pro tio devas esti akompanata de redukto de vivenspezo - sed ankaŭ de novaj sociaj valoroj, ĉar alikaze aperas rekupla efekto. Multaj statusaj simboloj estas momente malkonvenaj por la klimato. Ĉe same tiom da mono kaj pli da libertempo multaj homoj eble plivastigus sian konsumkonduton - ekzemple faras flugvojaĝon aŭ ekskurson en motociklo dum libera tago.

Daŭripova konduto kaj pli da konscio pri la medio pro tio jam estu instruataj en la lernejo, diras la sociologo. Krome alternativaj vivoformoj estu pli aprezataj socie. Aliaj fakuloj vidas neceson por pli forta impostado de klimatmalkonvena konduto aŭ eĉ la forlason de ekonomia modelo kiu baziĝas sur kreskado. Reduktoj de labortempo do ne estas principa solvo, sed necesa paŝo por povi eliri el la hamstera rado de la plentempa monakira laboro kaj por ebligi medikonscian vivon en la ĉiutago.

de peranto (noreply@blogger.com) je 2023-03-13 07:00

2023-03-12

Neniam milito inter ni

Japanio primemoras la 12-an datrevenon de la katastrofo de Fukuŝimo

(AP Photo/Hiro Komae) ASSOCIATED PRESS 12/03/2023 La laboroj de malinfektado sendube daŭros plurajn jardekojn. Dek du jarojn jam pasis. Japanio primemoris sabaton la dekduan datrevenon de la triobla katastrofo de la 11a de marto 2011, kiam unu el la plej...

de neniammilitointerni je 2023-03-12 21:14

Scivolemo

La Faŭno de Aotearoo

Longe for de la resto de la mondo, ĉirkaŭite de maroj kaj oceanoj, troviĝas biologia paradizo. Temas pri la insularo de Nov-Zelando, konata kiel “Aotearoa” en la loka maoria lingvo. Ĝi loĝigas bizaran miksaĵon de estaĵoj kiel birdoj kiuj ne flugas, ranoj kiuj ne kvakas kaj preskaŭ neniuj indiĝenaj mamuloj. Estas stranga kolekto de organismoj, kiu povas ekzisti nur pro la izoliteco de la lando, sed kial? Ĉi tiu blogafiŝo priskribos kiel Nov-Zelando izoliĝis de la resto de la mondo, portretos kelkajn el ĝiaj notindaj bestaj loĝantoj kaj finfine klarigos la gravegan rolon de birdoj sur la insularo.

La forgesita kontinento
Kune kun interalie Nov-Kaledonio, Nov-Zelando estas parto de la kontinenteto Zelandio en la Pacifiko. Zelandio tute apartiĝis de Aŭstralio antaŭ ĉirkaŭ 75 milionoj da jaroj, formante la Tasmanan Maron. Ekde tiam, la interŝanĝo de bestoj kaj plantoj inter Aŭstralio kaj Zelandio iĝis malfacila kaj la lokaj organismoj pluevoluis en sia propra direkto. La izoliteco de Zelandio iĝis eĉ pli severa kiam ĝi komencis sinki kaj la ĉirkaŭa oceano inundis ĝin. Antaŭ 20 milionoj da jaroj, la plejparto de la kontinenteto jam estis subakva kaj hodiaŭ nur 6% estas sekaj.

Mapo montrante la limon de Zelandio (rozkolora linio) kun Nov-Zelando en la mezo (publika havaĵo)

Zelandio estas dominata de Nov-Zelando, kiu kovras 93% de la seka tero. Ĝi konsistas el du ĉefaj insuloj, la norda kaj suda, kaj pli ol 600 malgrandaj insuletoj. La totala areo de Nov-Zelando estas pli-malpli tiel granda kiel Gabono, Italio aŭ Ekvadoro kaj entenas tre diversajn ekosistemojn. Malgraŭ la maro, kiu mildigas la temperaturojn de la sezonoj, la montaroj kaŭzas akrajn kontrastojn de humideco. En tiuj lokaj klimatoj vivas diversaj plantoj, el kiuj 80% vivas nur en Nov-Zelando. Notindaj estas la filikoj, hepatikoj kaj muskoj, kiuj estas eksterproporcie abundaj en Nov-Zelando, sed ankaŭ la pli ĉiutagaj semplantoj estas unikaj. Amuza observo estas ke pli ol aliloke, nov-zelandaj floroj estas blankaj. Tradicie oni eksplikas tiun fakton per la manko de socialaj abeloj, kio signifas ke floroj estas polenataj de malpli elektemaj insektoj. Kvankam oni komencis kritiki la klarigon de ĉi tiu fenomeno (Campbell et al., 2010), ĝi ja bone resumas insulajn organismojn. Eĉ se ili ŝajnas rekoneblaj, ili ĉiam restas iomete fremdaj.

Mondo sen mamuloj
La indiĝena faŭno de Nov-Zelando estas forte ligita al ĝia historio kiel insularo. La maro estas granda barilo, kiun bestoj povas transiri nur naĝante, flosante aŭ flugante. La rezulto estas miksaĵo de novaj kaj malnovaj grupoj. Unuflanke ekzistas specioj kiuj jam loĝis sur Zelandio kiam ĝi liberiĝis de Aŭstralio, sed aliflanke troveblas grupoj kiuj atingis la insulojn nur poste.

La ĉefaj forestantoj estas mamuloj. Hodiaŭ, la solaj indiĝenaj mamuloj en Nov-Zelando estas balenoj, fokoj kaj du malsamaj vespertoj, sed fosiliaj restaĵoj ekzistas de almenaŭ unu tera mamulo (Worthy et al., 2006). La unuaj homoj, la maorioj, alvenis en la 13-14a jarcento kaj kunportis ankaŭ hundojn kaj la Polinezian raton. Poste, en la 18a jarcento, eŭropanoj komencis koloniigi la landon kaj kunportis multajn novajn mamulojn. Famaj estas ŝafoj, hodiaŭ 5-foje tiel abundaj kiel homoj en Nov-Zelando, sed ankaŭ ronĝuloj kaj aliaj pestoj. En ekosistemo kiu disvolviĝis dum milionoj da jaroj sen mamuloj, tio estas vera katastrofo. Sed kun iom da fantazio, Nov-Zelando permesas al ni vidi mondon en kiu mamuloj neniam iĝis dominantaj.

Vespertoj estas la solaj indiĝenaj mamuloj en Nov-Zelando (Colin O’Donnell, Departemento de Konservado (NZ), Fonto)

La enloĝantoj de Aotearoo
La tuataro (Sphenodon punctatus)
Neniuj bestoj tiel bone montras la kontraston inter novaj kaj malnovaj grupoj kiel reptilioj. La tuataro estas samtempe la plej granda kaj la plej antikva reptilio de Nov-Zelando. Ĝi estas ĉirkaŭ 0,5 m longa kaj havas rekoneblan vicon de pikiloj sur la dorso. Kvankam la tuataro aspektas ĝenerale kiel lacerto, ĝi estas io tute malsama. Ĝia specio estas la sola vivanta branĉo de la Rhynchocephalia, ordo de reptilioj kiu floris antaŭ 200 milionoj da jaroj. Ili estas distingeblaj per pluraj trajtoj kiel ripecaj ostoj en la ventro kaj la manko de ekstera vira seksorgano. Sed ankaŭ per sia vivstilo la tuataro apartigas sin. Malkiel lacertoj, tuataroj aktivas ĉefe dum la nokto kaj en relative malvarmaj lokoj. Kvankam Rhynchocephalia havis tutmondan distribuon, ili grade formortis dum lacertoj plenigis iliajn niĉojn. Nur sur kelkaj nov-zelandaj insuloj, protektite de eksteraj influoj, la grupo pluekzistas.

Tuataro, pozante por la fotisto (Bernard Spragg, Fonto)

Krom tuatarojn, Nov-Zelando hejmigas du grupojn de reptilioj. Krokodiloj tute mankas kaj testudoj kaj serpentoj nur vizitas la nov-zelandajn marbordojn, sed du tipoj de lacertoj tute kovras la landon: gekoj (Diplodactylidae) kaj scinkedoj (Scincidae). Ili verŝajne atingis la insulon flosante sur plantmaterialo antaŭ ĉirkaŭ 20 milionoj da jaroj kaj havis sufiĉe da tempo por adapti sin kaj generi novajn speciojn. Ambaŭ grupoj havas plurajn dekojn da membroj kaj plenigis ĉiujn niĉojn. Ĉi tio estas tipa fenomeno sur insuloj. Eĉ se organismoj estas tre diversaj sur la najbaraj kontinentoj, nur malgranda grupo transiras la maron. Tiel la balanco inter malsamaj grupoj ŝanĝiĝas kaj malgrandaj grupoj subite iĝas dominantaj en la nova ekosistemo.

Indiĝenaj ranoj (Leiopelma)
Alia grupo el longe pasintaj tempoj estas la amfibioj. La solaj amfibioj en Nov-Zelando estas ranoj, el kiuj tri specioj estas indiĝenaj kaj kelkaj aliaj estis antaŭ mallonge enkondukitaj. La diferencoj inter la du kategorioj estas tre klaraj, ĉar la indiĝenaj ranoj konservas kelkajn antikvajn trajtojn. La indiĝenaj ranoj estas grupigitaj en la sama genro, Leiopelma, kaj havas kelkajn rekoneblajn trajtojn. Kiam temas pri anatomio, ili havas pli da vertebroj ol aliaj ranoj, estas relative malgrandaj kaj ne havas eksterajn miringojn. Aldone, iliaj idoj (krom tiuj de Leiopelma hochstetteri) forlasas la ovon kiel etaj ranoj kun vostoj, anstataŭ sperti metamorfozon. Ankaŭ ilia konduto estas malsama ol tiu de aliaj ranoj. Ili saltas laŭ sia propra stilo kaj apenaŭ kvakas. Oni fakte rekonas enkondukitajn ranojn pli facile per la aŭdsenso ol per la vidsenso.

La indiĝena rano Leiopelma hochstetteri, droninte en siaj pensoj (Neil Birrell, Fonto)

Vetaoj (Deinacrida, Hemideina, Anisoura, Motuweta kaj Hemiandrus)
Vetaoj estas diversa kolekto de grandaj, neflugaj insektoj, kies plej grandaj membroj atingas longojn de 10 cm (sen la kruroj kaj antenoj). Pro ilia grandeco kaj la manko de mamuloj en Nov-Zelando, vetaoj akiris la kromnomon “senvertebra muso”. Ĉi tiu kaj aliaj komparoj al malgrandaj mamuloj aperas eĉ en la scienca literaturo, sed ofte senargumente. Unue, vetaoj kaj malgrandaj mamuloj estas du tre diversaj grupoj de bestoj. Komparoj kiuj validas por kelkaj specioj ne aŭtomate aplikeblas al aliaj specioj kaj oni povas facile ignori ekzemplojn kiuj kontraŭdiras la komparon. Sed eĉ konsiderante la plej ĝeneralajn trajtojn de la grupoj, la komparo malfacile defendeblas. Musoj kaj aliaj malgrandaj mamuloj estas varmsangaj kaj bruligas multajn kaloriojn por plialtigi sian internan temperaturon. Tio signifas ke ili manĝas signife pli ol insekto de la sama grandeco. Ankaŭ la reproduktaj strategioj de la du grupoj estas malsamaj. Musoj reproduktas sin june kaj ofte kaj havas ĉirkaŭ ses idojn samtempe. Grandaj vetaoj produktas sufiĉe multajn ovojn samtempe, sed ili bezonas tutan jaron por maturiĝi kaj eble nur spertas unu reproduktan sezonon kiel plenkreskuloj. Kombinite, tiuj faktoroj faras ke musoj povas kreskigi siajn nombrojn ĝis 275 fojojn pli rapide ol vetaoj (Griffin et al., 2011). La draste malsamaj vivstiloj de vetaoj kaj malgrandaj mamuloj montras ke la koncepto de “senvertebra muso” estas naiva, sed tio igas vetaojn tedaj. Ili estas tre specialaj insektoj, kiuj interagas kun sia ekosistemo en unika maniero. Hodiaŭ preskaŭ ĉiuj vetaoj de Aotearoo estas protektataj kaj la penso ke ili estas nuraj musoj ne helpas.

Homo tenante la vetaon Deinacrida heteracantha (Dinobass, Fonto)

Birda paradizo
La ĉefroluloj sur la nov-zelandaj insuloj estas birdoj. Per sia flugkapablo, multaj birdoj povas relative facile transiri marojn, kaj ili ofte vojaĝas al insuloj por kovi, nutri sin aŭ fuĝi de predantoj. Ironie, neflugaj birdoj estas speciale abundaj sur Nov-Zelando. Ili adaptis sin al la vivo sur la insuloj kaj grade perdis la flugkapablon tra la pluiro de evoluo. Hodiaŭ, Nov-Zelando estas enloĝata de interalie kivioj, pingvenoj, takaheoj, kakapoj kaj vekaraloj. El tiuj ekzemploj, la takaheo bone montras la evoluon de neflugeco, ĉar ĝi havas relative similan flugantan parencon. Rigardante de distanco, oni povas facile konfuzi la takaheon kaj ĝian kuzon: la pukeko (Porphyrio melanotus). Ambaŭ birdoj havas belan bluan plumaron kaj rimarkeblan ruĝan bekon. Tamen ekzistas pli da diferencoj ol la flugkapablo. Por sia vivo sur la tero, la takaheo havas pli dikajn kaj fortajn krurojn, kaj la fakto ke ĝi ne bezonas flugi permesas pli altan korpomason de 2,3-3,8 kg (DOC, n.d.-b). Ĉi tiuj trajtoj videblas ankaŭ en aliaj insulaj birdoj en Nov-Zelando kaj aliloke. Laste, kvankam ĝi ne flugas, la takaheo ja konservis siajn flugilojn. Ili estas utilaj ankaŭ por aliaj taskoj, kiel komunikado. Montrante siajn buntajn flugilojn, ĝi povas allogi eblajn partnerojn aŭ montri sian frustriĝon.

Takaheo montrante sian mirindan plumaron (Neil Dalphin, Fonto)

Alia insula strangulo estas la kakapo, kies maoria nomo kākāpō (nokta papago) jam malkaŝas ke ĝi estas perfekte adaptita al la vivo dum la nokto. Iliaj naturaj predantoj estas nun formortintaj rabobirdoj, kiuj ĉasis ĉefe dum la tago. Tial kakapoj kaŝas sin ĝis la krepusko, kamuflite de siaj verdaj plumoj. La sensoj de la kakapo estas tajlitaj por la vivo en relativa malhelo. La okuloj troviĝas je la antaŭo de la vizaĝo kaj estas ĉirkaŭataj de ringoj el plumoj, kiuj direktas sonojn al la oreloj. Pro ĉi tiuj anatomiaj adaptaĵoj, la vizaĝo de kakapo aspektas pli kiel tiu de strigo ol papago. Kiel aliaj neflugaj birdoj, kakapoj estas grandaj. Havante mason de 1,4-2,2 kg (DOC, n.d.-a), ili estas la plej pezaj papagoj de la mondo. Sed malgraŭ la pezo kaj la manko de flugkapablo, kakapoj ne malŝatas arbojn. Per iliaj fortaj kruroj kaj beko, ili facile grimpas la “rimu”-arbon (Dacrydium cupressinum), kies strobilojn ĝi specife ŝatas. La talenta grimpado de la kakapo videblas en ĉi tiu filmeto de la BBC: Ligilo

Majesta kakapo sur branĉo (Jake Osborne, Fonto)

Insuloj influas la evoluon de bestoj en multaj manieroj. Unue, la klaraj limoj inter insuloj malfaciligas la interŝanĝon de genoj, kio kaŭzas la formiĝon de novaj specioj. Tiel eblas ke unu insularo surhavas malsaman specion de la sama grupo sur ĉiu aparta insulo. Aldone, la unikaj ecoj de insuloj kompare al grandaj kontinentoj puŝas la procezon de evoluo en specifaj direktoj. Tradicie grandaj bestoj ofte malgrandiĝas sur insuloj, ĉar la relativa malabundo de nutraĵoj donas avantaĝon al malpli grandaj ekzempleroj. Male, la malabundo de mamulaj predantoj sur insuloj pligrandigas tradicie malgrandajn bestojn, ĉar ili ne bezonas tiel bone kaŝi sin. Tiu dua efiko eĉ pli fortas en birdoj ol en aliaj grupoj. Ilia grandeco estas limigita de sia flugkapablo, do ili povas pligrandiĝi nur en lokoj kie ili povas sekure vivi sur la grundo. La sola malavantaĝo de ĉi tiu vivstrategio estas ke neflugaj insulaj birdoj ne estas preparitaj por invadantaj mamuloj. Same kiel la fama dido de Maŭricio, kiu formortis nelonge post la alveno de eŭropaj esploristoj, nov-zelandaj birdoj kaj iliaj ovoj suferas multe de predado kaj konkurado de enkondukitaj mamuloj. Laŭ la nov-zelanda departemento de konservado restas nur 440 takaheoj kaj 248 kakapoj (DOC, n.d.-b, n.d.-a).

Lando de kivioj
La plej fama besto sur la nov-zelandaj insuloj estas sendiskute la kivio. Ĉi tiu nefluga birdo estas tiel populara ke la maorioj nomas ĝin “taonga” (trezoro), kaj la vorto “kivio” iĝis kromnomo por nov-zelandanoj ĝenerale. Tiu kromnomo estas sufiĉe taŭga, ĉar same kiel la birdo, la nov-zelandano kiun mi konas estas ĉefe aktiva dum la nokto. Kivioj havas rimarkindan anatomion, specife por birdo. Ili havas rondajn korpojn kun nur tre malgrandaj flugiloj, kaj ilia tegumento aspektas pli kiel haroj ol plumoj. Konsekvence, ili devas kompensi sian mankantan flugkapablon per fortaj kruroj, kiuj taŭgas por kurado kaj fosado. Ankaŭ la beko kaptas atenton. Havante nur malgrandajn okulojn, kivioj uzas ĝin kiel ĉefan sensilon. Malkiel aliaj birdoj, kivioj havas naztruojn je la fino de la beko anstataŭ je la bazo. La longa beko facile atingas la grundon, kie ĝi flaras la bestetojn kaj semojn kiujn kivioj ŝatas. Pro ĉi tiuj kaj aliaj trajtoj, kivioj agas multe pli kiel mamulo ol birdo, kio estas sufiĉe taŭga vivstilo sur insulo sen mamula konkurenco.

Kivio havante agrablan tagon (The.Rohit, Fonto)

Kvankam la kivio estas simbolo por la unikeco de la nov-zelanda faŭno, ĝi ne estas tute sola en la mondo. Kivioj membras en la antikva grupo Palaeognathae, kiu inkludas ankaŭ la neflugajn strutojn, reaojn, emuojn kaj kazuarojn kaj la flugantajn tinamojn. En ĉi tiu grupo, kivioj estas notinte malgrandaj. La aliaj membroj senprobleme superas alton de 1 m, kaj strutoj fakte estas la plej grandaj birdoj surtere. Malgraŭ tio, kivioj ja havas rekordon je sia nomo. Inter ĉiuj birdoj, ili havas la plej grandajn ovojn kompare al la patrino. La ovo de kivio estas pli-malpli tiel granda kiel tiuj de emuoj, eĉ se emuo estas ĉirkaŭ dekoble tiel granda kiel kivio. La pezo de ĉi tiu giganta ovo povas esti kvarono de tiu de ĝia patrino kaj ĝi plenigas grandan spacon en ŝia korpo (Abourachid et al., 2019).

Dum longa tempo, la granda ovo de la kivio estis interpretata kiel aludo al ĝia origino. Biologoj kiel Stephen Gould rigardis la pli grandajn parencojn de la kivio kaj argumentis ke ĝi iam estis same granda. La ovo simple estus spuro de pasintaj tempoj, kiu ne malgrandiĝis same rapide kiel la resto de la birdo. En tiu tempo, oni konsideris la moaon kiel la plej proksiman parencon de la kivio. Ĉi tiuj birdoj jam formortis antaŭ la alveno de eŭropanoj en Nov-Zelando, sed daŭre ekzistis en la formo de gigantaj ostoj kaj la memoroj de la maorioj. Ili estas, kiel oni diras en la maoria lingvo, “koe ngaro pērā i te ngaro o te moa” (tiel morta, kiel moao). Ĉi tiuj birdoj estis imponaj estaĵoj. La plej grandaj specioj povis iĝi pli altaj ol 3,5 m kaj havis fortegajn krurojn. Verŝajne ili plenigis rolon en la ekosistemo kiu similas al tiuj de grandaj herbovoraj mamuloj sur aliaj kontinentoj. Ili paŝtis sin manĝante herbojn kaj foliojn kaj disvastigis semojn. Balancon ebligis ilia sola predanto, la Aglo de Haast. Ĝi estis fluganta rabobirdo kun enverguro de 3 m kaj la plej granda predanto de la insularo. Malgraŭ tio ke moaoj kaj kivioj vivis sur la sama insulo kaj ambaŭ membras en la grupo Palaeognathae, modernaj esploroj indikas ke ili malverŝajne estas filogenetikaj fratoj. La plej proksima parenco de la kivio fakte estas la formortinta Elefantbirdo de Madagaskaro (Malagasio), alia nefluga birdego, dum la plej proksima parenco de la moaoj estas la flugantaj tinamoj. Estas do pli verŝajne ke la birdoj havis flugantajn antaŭulojn kiuj atingis malsamajn insularojn kaj sendepende perdis la flugkapablon. Kompreneble ankoraŭ restas la problemo de la kivia ovego, sed ekzistas alternativaj klarigoj por tio. Kiam la patrino metas la ekstreman ovon, la patro kovas ĝin dum periodo de ĉirkaŭ 80 tagoj. Pro la longa daŭro kaj la amaso de nutraĵoj en la ovo, kiviidoj povas naskiĝi pli-malpli pretaj kaj vivi sendepende post kelkaj horoj (Abourachid et al., 2019). Estas tiu memstareco kiu estas la ĉefa evolua avantaĝo.

Komparo inter malsamaj specioj de moaoj kaj homo (Conty, Fonto)

La estonteco de Aotearoo
Nov-Zelando estas lando kun riĉa natura historio. La diverseco kaj unikeco de ĝia faŭno malkaŝas milionojn da jaroj de tektonikaj fortoj, inundoj, glaĉeroj kaj unikaj evoluaj premoj. La insuloj estas ekologia laboratorio, en kiu evoluo eksperimentas per nekutimaj formoj. Ĝi ankaŭ estas konservejo de antikvaj grupoj de bestoj kaj plantoj, kiuj malaperis aliloke. Bedaŭrinde, la alveno de homoj kaj aliaj mamuloj estis nerevokebla katastrofo por ĉi tiu unika faŭno, kaj rezultis je la perdo de sennombraj grupoj. Sed tio ne bezonas esti la fino. La maorioj kreis konekton kun la naturo sur la insuloj kaj la bestoj ekludis gravan rolon en la maoria kulturo. Perdi pliajn speciojn ne nur damaĝus la ekosistemon, sed ankaŭ parton de la maoria identeco. Ankaŭ la eŭropdevenaj Nov-Zelandanoj dum la pasintaj jardekoj grade komencis rekoni la unikecon kaj belecon de la lando kaj ebligis projektojn por la protektado de la maoria kulturo kaj la nov-zelanda naturo. Per bona kompreno de naturscienco kaj kulturo, la nov-zelanda popolo povas garantii ke la venonta ĉapitro en la historio de Nov-Zelando ne estos epoko de morto, sed epoko de resaniĝo.

Kia kaha (estu forta)

Bibliografio
Abourachid, A., Castro, I., & Provini, P. (2019). How to walk carrying a huge egg? Trade-offs between locomotion and reproduction explain the special pelvis and leg anatomy in kiwi (Aves; Apteryx spp.). Journal of Anatomy, 235(6), 1045–1056. https://doi.org/10.1111/JOA.13072

Campbell, D. R., Bischoff, M., Lord, J. M., & Robertson, A. W. (2010). Flower color influences insect visitation in alpine New Zealand. Ecology, 91(9), 2638–2649. https://doi.org/10.1890/09-0941.1

DOC. (n.d.-a). Kākāpō: New Zealand native land birds. Retrieved March 4, 2023, from https://www.doc.govt.nz/nature/native-animals/birds/birds-a-z/kakapo/

DOC. (n.d.-b). Takahē: NZ native land birds. Retrieved March 4, 2023, from https://www.doc.govt.nz/nature/native-animals/birds/birds-a-z/takahe/

Griffin, M. J., Trewick, S. A., Wehi, P. M., & Morgan-Richards, M. (2011). Exploring the concept of niche convergence in a land without rodents: the case of weta as small mammals. Zealand Journal of Ecology, 35(3), 302–307.

Worthy, T. H., Tennyson, A. J. D., Archer, M., Musser, A. M., Hand, S. J., Jones, C., Douglas, B. J., McNamara, J. A., & Beck, R. M. D. (2006). Miocene mammal reveals a Mesozoic ghost lineage on insular New Zealand, southwest Pacific. Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America, 103(51), 19419. https://doi.org/10.1073/PNAS.0605684103

Dankon al Josuo Marso, kiu provlegis ĉi tiun afiŝon

de Frank van Hertrooij je 2023-03-12 16:01

La Balta Ondo

Bonvenon al BET-57, bonvenon al Latvio!

bet-57

De la 15a ĝis la 22a de julio 2023 en la havenurbo Ventspils en Latvio okazos la 57aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-57). Baltiaj Esperanto-Tagoj, laŭvice okazantaj en Latvio, Estonio kaj Litovio jam ekde 1959, estas la plej signifa Esperanto-aranĝo de tiu regiono kaj jam delonge ĝin partoprenas ne nur esperantistoj el la tri Baltiaj ŝtatoj kaj apudaj landoj, sed el multaj aliaj Eŭropaj landoj kaj eĉ el aliaj kontinentoj.

Ĉi-jare denove estas vico de Latvio, kaj Latvia Esperanto-Asocio elektis Ventspils kiel la urbon de BET-57. Ĝi estas unu el la plej prosperaj urboj de Latvio, populara turisma centro kaj ripozloko ĉe Baltia maro. Ventspils estas la sesa plej granda urbo de Latvio (pli ol 37 mil loĝantoj), ĝi situas je 188 kilometrojn de la ĉefurbo Rigo en la nordokcidenta parto de Latvio ĉe la enfluejo de la rivero Venta en la Baltan Maron.

BET-57 funkcios en la Teknika Lernejo de Ventspils, la partoprenantoj loĝos en la studenta hotelo de la lernejo. Estas planata organizita matenmanĝo kaj tagmanĝo, sed vespermanĝon eblos ĝui en la multaj kafejoj kaj restoracioj de la urbo.

La programo de BET-56 tradicie enhavos diversnivelajn Esperanto-kursojn, enkondukan kurson en la latvan lingvon, Someran Universitaton, AMO-seminarion, vastan kulturan programon, duontagajn kaj tuttagan ekskursojn, kvizojn, kantojn, dancojn k. a. aranĝojn.

Pli detalan informon pri BET-57 kaj la retan aliĝilon trovu en la retejo de Latvia Esperanto-Asocio www.esperanto.lv

Ĝis nun al BET-57 aliĝis 53 esperantistoj el 13 landoj.

Bonvenon al la 57aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, bonvenon al Latvio!

Margarita Želve
prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio

Foto: La havena elveturejo de Ventspils, aŭtoro: Algirdas, Lithuania. lv wiki, CC BY-SA 3.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=1248126

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/03/bet-140

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post Bonvenon al BET-57, bonvenon al Latvio! appeared first on La Ondo de Esperanto.

de La redaktoro je 2023-03-12 13:42

UEA facila

Esperanta Retradio

Virinoj en muziko (154)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Sonia Risso el Urugvajo
Emilie Mayer (1812-1883) estis germana komponistino naskita en la riĉa familio de la apotekisto Johann Mayer kaj lia edzino Henrietta Carolina.

Junaĝe Emilie ricevis pianolecionojn ĉe la orgenisto Carl Driver. Tiutempe ŝi ludis la pianpecojn tiel libere ke oni konsilis al ŝi skribi sian propran muzikon. Tamen, seriozajn muzikajn studojn ŝi komencis relative malfrue, je sia 28 jaraĝo, en la regiona ĉefurbo Stettin, kien ŝi translokiĝis post la morto de sia patro. Ŝi komencis studi komponadon ĉe la grava muzikisto de la grandurbo Carl Loewe.

Post kelkaj jaroj la Stettin Instrumental Society, ludis debute ŝiajn du unuajn simfoniojn. Tiam Emilie Mayer decidis translokiĝi al Berlino (1847) por daŭrigi siajn studojn pri fugo kaj duobla kontrapunkto ĉe Adolph Bernhard Marx, kaj instrumentado ĉe Wilhelm Wieprecht. Jaron poste ŝi komencis publikigi siajn verkojn, kaj koncerti en privataj eventoj. 

Wilhelm Wieprecht dirigentis sian ĉefan orkestron “Euterpe” en koncerto ĉe la Reĝa Teatro, dediĉita ekskluzive al komponaĵoj de Emilie Mayer (1850).  La koncerto inkluzivis uverturon, arĉan kvarteton, psalmon por  koruso kaj orkestro, du simfoniojn kaj pianpecojn. 

Recenzisto parolis pri "kaptivaj frazoj" kaj "firma regado de la materialo", kaj la influa Ludwig Rellstab laŭdis la manieron kiel la temoj "fluas tra la difinita sfero de tonaj koloroj, ofte kun surpriza eleganteco." Baldaŭ post la koncerto, la Reĝino de Prusio, Elisabeth Ludovika de Bavario, aljuĝis al ŝi la oran medalon de arto. 

Agnoskita de la kritikistoj kaj de la publiko, ŝi daŭre komponis verkojn por publikaj prezentoj. Iom post iom, ŝia famo kreskis kaj ŝia muziko aŭdiĝis en tiaj gravaj kulturaj centroj kiel Kolonjo, Munkeno, Liono, Bruselo, kaj Vieno, al kiuj ŝi vojaĝis por partopreni en la prezentadoj de siaj verkoj. Ĉar la instrumentaj komponaĵoj de Emilie Mayer estis ĉiam pli prezentitaj kaj ŝia famo kreskis, ŝi estis nomumita kundirektoro de la Berlina Opero. Eĉ en tiuj cirkonstancoj, ŝi ofte estis devigita mem kovri la kostojn implikitajn en prezentadoj kaj publikigoj, dum ŝiaj viraj ekvivalentoj ofte ricevis pagojn de siaj eldonistoj.
 
La komponstilo de Mayer estis origine influita de la Unua Viena Skolo, la triopo de klasikaj komponistoj Mozart, Haydn kaj Beethoven, kiuj poste evoluis al la Romantika stilo. Abigail Auyeung kaj Shirley Xiong, aŭtorinoj de artikolo pri Mayer diras: “Ŝiaj simfonioj estas ĝenerale kortuŝaj, inteligente skribitaj, kun ĉarma uzo de kontrapunkto kaj melodioj kiuj restas kun vi longe post kiam la peco finiĝas”. “Kvankam ŝi ĝenerale sekvas la komunan sonat-allegro-formon,… tamen, ŝi bonorde teksas pli longajn transirajn periodojn en sia muziko, rezultigante dramecan ŝanĝon en la tonaleco kaj totala humoro de la peco.”

La  germana historiisto Barbara Beuys provis skizi la personecon de Mayer. Tio pentras bildon de “memfida virino, kiu intence laboris por realigi siajn revojn”, …  kiu eĉ “intence restis fraŭla”. Tiel ŝi povis “eviti la sorton de siaj samtempuloj Fanny Mendelssohn (V.enM. 141) kaj Clara Schumann (VenM.151), kiuj kiel komponistoj ĉiam restis sub la ombro de siaj frato kaj edzo respektive”. 

Emilie Mayer estis tre produktiva komponistino, verkante proksimume ok tre laŭdatajn simfoniojn kaj almenaŭ dek kvin koncert-uverturojn, dek arĉajn kvartetojn, multajn ĉambrajn kaj lidajn verkojn. Bedaŭrinde, malmultaj el ŝiaj pecoj havas partituron; multaj daŭre estas en sia origina manuskripta formo.

Malgraŭ la verkado de mirbelaj Beethoven-stilaj melodioj, germana romantika komponistino Emilie Mayer, kiu estis entuziasme laŭdata dum sia vivo restis relative nekonata kaj ŝia muziko malofte aŭdiĝas.








de peranto (noreply@blogger.com) je 2023-03-12 07:00

2023-03-11

Neniam milito inter ni

Rusio : la paramilita grupo Wagner lanĉas vastan kampanjon de rekrutigo

Igor Russak, Reuters 11/03/2023 La paramilita grupo Wagner pretiĝas malfermi 58 centrojn de rekrutigo en 42 urboj de Rusio. Anoncis tion, ĝia ĉefo Evgeni Prigoĵin vendredon 10an de marto. Tiu evento nutradas la prognozojn koncerne la rusiajn homajn perdojn...

de neniammilitointerni je 2023-03-11 21:35

La Balta Ondo

UK-108: La Dua Bulteno aperis

dua bultenoEn la retejo de UEA aperis la Dua Bulteno de la 108a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 29a julio ĝis la 5a de aŭgusto 2023 en Torino (Italio). Kiel kutime, la Dua Bulteno enhavas plurajn informojn por la kongresanoj: Loka Kongresa Komitato; la kongresejo; utilaj informoj pri Italio, Piemonto kaj Torino; paroligaj kursoj kaj KER-ekzamenoj; kongresa temo; provizora programo; hoteloj; ekskursoj; bankedo k. a.

Ĉi tiu 33-paĝa bitlibro, pretigita laŭ la normo pdf, estas elŝutebla ĉe https://uea.org/pdf/uk2023.

Ekde la 1a de januaro ĝis la 31a de marto validas la dua, pli kosta aliĝtarifo: por t. n. A landoj ĝi estas 240 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 300 eŭroj por ne individuaj membroj. Aliĝu rete ĉe https://uk.esperanto.net/2023/

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/03/torino-9

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post UK-108: La Dua Bulteno aperis appeared first on La Ondo de Esperanto.

de La redaktoro je 2023-03-11 19:06

Esperanta Retradio

Klimato-dieto rekomendata

Manĝi estas vivnecesa por homoj. Samtempe la nuntempa produktado de nutraĵoj akcelas la klimatan ŝanĝon. Ĝis la jaro 2100 tiu sektoro povus kontribui preskaŭ unu gradon de la plialtiĝo de la temperaturo, eltrovas esploristoj. Sed ili havas ankaŭ ideon kion oni povus fari kontraŭ tio.

Nova studaĵo aperigis maltrankviligajn rezultojn pri la kontribuo de nia nutraĵo al la klimata ŝanĝo: Ĝis la jaro 2100 tio kio alvenas sur niaj teleroj povus kontribui ke la tero plivarmiĝos je ĝis 0,9 gradoj C - aldone al la pluso de proksimume unu grado ekde la komenco de la industriigo. La bona novaĵo aliflanke estas: Per celitaj mezuraj paŝoj tiu mezura valoro povus esti malaltigata je proksimume la duono, skribas esploristoj en la studaĵo.

La sciencistoj estis analizintaj aktualajn esplorrezultojn kaj proprajn modelajn kalkulojn. "La agrikulturo estas eble respondeca por proksimume 15 procentoj de la nuntempa plivarmiĝo", ili skribas.

Pro la kutima transkalkulo de ĉiuj forcejaj gasoj al ekvivalentoj de la karbondioksido la efikoj de la unuopaj forcejaj gasoj ĝis nun ne estis sufiĉe precize registritaj, ili kritikas. Tio validas precipe por metano kies mondskalaj enaerigoj devenas preskaŭ je la duono el la agrikulturo. Metano ja malaperas el la atmosfero post dek jaroj plejgrandparte, sed ĝi estas kiel forceja gaso 100-oble pli efika ol karbondioksido. Ĉar karbondioksidaj ekvivalentoj plej ofte estas kalkulitaj por tempohorizonto de 100 jaroj, la mallongtempa forceja potencialo de metano estas subtaksata, skribas la esploristoj.

La esplorista teamo de la Kolumbia universitato en Novjorko prognozis la efekton de la hodiaŭa nutraĵa sistemo pri la tervarmiĝo sub kvin malsamaj scenaroj de loĝantaro. Sur la bazo de ampleksa literatura serĉado ili starigis detalan registron de la aktualaj enaerigoj de forcejaj gasoj por 94 diversaj nutraĵoj. Ili eltrovis ke la nutraĵoproduktado povus ĝis la fino de la jarcento kontribui al la klimata varmiĝo je preskaŭ unu grado C. Metano estas laŭ tio respondeca por preskaŭ 60 procentoj de la tervarmiĝo, dum karbondioksido kaj dinitrogenoksido kontribuas je po proksimume 20 procentoj.

Jen la bona novaĵo: "Ekzistas tamen signifa potencialo por la reduktado de enaerigoj per disponeblaj modifoj ĉe praktikoj de produktado, ĉe skemoj de konsumo kaj ĉe perdoj kaj malŝparo de nutraĵoj", skribas la teamo. Jam pli klimatkonvena produktado de viando, de laktaj produktoj kaj de rizo povus helpi ŝpari kvaronon de la prognozita plialtiĝo de la temperaturo je 0,9 gradoj.

Same sukcespromesa mezura paŝo laŭ la esploristoj estas la realigo de sciencaj rekomendoj por nutrado en la monda loĝantaro - kiel ekzemple pli malgranda konsumo de fiŝoj, birdoj kaj ovoj. Pluaj mezuraj paŝoj estas laŭ tio la ĝis la jaro 2050 alstrebita klimatneŭtrala provizado de energio kaj redukto de la hodiaŭa malŝparo de nutraĵoj je 50 procentoj. Ĉio kune tio povus redukti la prognozitan plivarmiĝon ĝis la jaro 2100 je 0,5 gradoj - la plialtiĝo de la temperaturo tiam estus 0,4 gradoj anstataŭ 0,9 gradoj C.

de peranto (noreply@blogger.com) je 2023-03-11 07:00

Diversaj diversaĵoj

Donatien Alphonse François de SADE - Gaskona spritaĵo

Donatien Alphonse François de SADE

 

 

Markizo de SADE estas fama pro liaj malĉastaj sadismaj verkoj. Tamen li verkis ankaŭ aliajn tekstojn: novelojn, teatraĵojn, eseojn, filozofiaĵojn. 
Ne maltrankviliĝu, ĉi tiu rakonteto lia estas aŭdebla eĉ de infanaj oreloj.


Gaskona spritaĵo


Gaskona oficiro akiris de la reĝo Ludoviko la 14-a rekompencon 150-piŝtolan. Kun sia ordonilo en mano, li eniras senanonce ĉe la ministro Kolberto, kiu estis tagmanĝanta kun aliaj Sinjoroj.

-Kiu el vi sinjoroj, li diras kun akĉento, kiu pruvas sian devenon, estas Ministro Kolberto?
-Mi estas, sinjoro, respondas la ministro, kion mi povas fari por via servo?
-Neniaĵeton, sinjoro, temas nur pri 150-piŝtola rekompenco, kiun mi tuj bezonas.

S-ro Kolberto, kiu ja vidis, ke la ulo estas primokebla, petas permeson fini sian manĝon, kaj por ne senpaciencigi lin, petas, ke li kunmanĝu.

-Des pli volonte, diras la gaskono, ke mi ankoraŭ ne tagmanĝis.

La tagmanĝon fininte, la ministro, kiu tamen havis tempon por antaŭinformi sian komizon, diris al la oficiro, ke li povas iri al la oficejo, kie atendas lia mono. La gaskono alvenas tien, kaj nur cent piŝtolojn ricevas.

-Ĉu vi ŝercas, sinjoro, li diras al la komizo, aŭ ĉu vi ne vidas, ke la ordonilo estas pri 150 piŝtoloj?

-Sinjoro, diras la skribisto, mi ja bone vidas vian ordonilon, sed mi deprenis kvindek piŝtolojn por la tagmanĝo.

-Diokapon! Kvindek piŝtolojn! En mia lando ĝi kostus nur dudek soldojn!

-Eble jes, sed tie vi ne havus la avantaĝon tagmanĝi kun ministro.

-Nu, bone, diras la gaskono, tiukaze gardu ĉion, sinjoro, mi revenos morgaŭ kun amiko, kaj ni estos kvitaj.

La respondo, kaj la ŝerco, kiu okazigis ĝin, iom amuzis la kortegon. Oni aldonis pliajn kvindek piŝtolojn al la rekompenco de la gaskono, kiu triumfe reiris al sia lando laŭdante la tagmanĝojn de Kolberto, Versajlon kaj ties manieron rekompenci la spritaĵojn de la Garonaj bordoj.



 

de Tjeri (noreply@blogger.com) je 2023-03-11 05:54

2023-03-10

La Balta Ondo

Speciala oferto: Profilo de Zhou Enlai

zhouZhou Enlai (1898-1976) estis la unua ĉefministro de la Popola Respubliko de Ĉinio. Okaze de la 125a datreveno de lia naskiĝo (la 5a de marto), dum la tuta marto la libroservo de UEA ofertas lian biografion Profilo de Zhou Enlai kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto.
La biografion verkis Percy Jucheng Fang kaj Lucy Guinong J. Fang. Ĝin eldonis Ĉina Esperanto-Eldonejo en 1989. La 254-paĝa libro kostas nur 4 eŭrojn.

Mendu ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=3721

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post Speciala oferto: Profilo de Zhou Enlai appeared first on La Ondo de Esperanto.

de La redaktoro je 2023-03-10 21:26

Neniam milito inter ni

Pakistano: manifestacioj kaj kontraŭ-manifestacioj pri la virinaj rajtoj

AFP 10/03/2023 Miloj da virinoj manifestaciis merkredon 8an de marto en tuta Pakistano okaze de la Internacia tago de la virinaj rajtoj. En pluraj grandaj urboj de la lando, la aŭtoritatoj provis bloki tiujn marŝadojn nomitajn « Aurat marŝado » kaj fonto...

de neniammilitointerni je 2023-03-10 21:21

Esperanta Retradio

Ni havas pli ol kvin sensojn

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo
Ni ĉiuj lernis, kiam ni estis infanoj, ke nia perceptado de la mondo fariĝas per niaj kvin sensoj: vidado, flarado, gustumado, tuŝado kaj aŭdado. Ĉi tiuj estas la eksterosensoj, la plej konataj, nome tiuj, kiuj kaptas stimulojn el ekster nia korpo. Poste, ni lernis, ke kiam ni sentas la batadon de nia koro, aŭ la kuntiriĝon de niaj intestoj, tiam nia cerbo kaptas stimulojn el interne — tiu estas la internosenso. En simila maniero, la cerbo ricevas informojn pri la ekvilibro kaj pozicio de nia korpo en la spaco, kaj tion oni nomas poziciosenso

Antaŭ nelonge, la hispana neŭrosciencisto Nazareth Castellanos donis intervjuon al la retejo BBC pri la novaj konceptoj pri homaj sensoj, kiuj rezultis el freŝaj esploroj. Temas pri la subtila maniero, kiel nia cerbo interagas kun nia korpo. Ŝi klarigis, ke nia korpa sinteno kaj niaj vizaĝaj esprimoj influas la cerbon multe pli forte ol oni antaŭe supozis. Ŝi invitas, ke ni lernu aŭskulti la “susurojn de la korpo”, ke ni estu pli sentemaj al nia propra korpo. 

La cerbo konstante reagas al stimuloj de la koro, de la stomako, de la pulmoj, de la intesto. Ekzemple, ni sentas malkomforton en la ventro, kiam ni estas nervozaj, aŭ kunpremiĝon de la gorĝo, okaze de forta emocio. Ĉi tiu senso estas biologie pli grava ol la eksterosensoj, ĝi estas prioritata por la vivo. Dualoke grava estas la percepto pri nia korpa sinteno, niaj gestoj, niaj korpaj movoj.

Ekzistas speciala regiono en la cerbo, en la kortekso, kiu respondas al tiaspecaj internaj stimuloj. La plej gravaj inter tiuj partoj de la cerbo rilatas al la vizaĝo, la manoj kaj la pozicio de la korpa trunko. Kiam homo sulkas sian fruntohaŭton, li sendas mesaĝon al certa regiono de la cerbo, kiu prilaboras emociojn kaj streson. Oni do devus eviti fari tion nenecese.

Se oni movas la buŝon, tiu movo povas indiki al la cerbo jen simpation (rideto), jen koleron (grimaco). Kiam ni rigardas ridetantan personon, aŭ kiam ni mem ridetas, tiam ni emas al pli da bonaj kreemo kaj sentemo. Unuvorte, pli harmonia mieno kondukas al pli da mensa bonfarto. 

Plej nova eltrovo rilatas al la sinteno de la korpo. Ĝi reprezentas emociojn, kaj la cerbo partoprenas en tio. Se ni kurbiĝas, la cerbo eble rilatigas tion al malĝojo — eĉ se temas nur pri longa laborado antaŭ la komputilo. Tio influas ankaŭ la memoron. Se oni alĝustigas sian korpan sintenon, tiuj rezultoj ŝanĝiĝas al io pli pozitiva. 

Fine, Castellanos atentigis pri la graveco de ĝusta spirado. Kutime, homoj spiradas tro rapide. Se oni sin trejnas por ritma, malrapida spirado, tio pozitive influas nian sanstaton, eĉ rilate al kronikaj doloroj. 

S-ino Castellanos finis sian intervjuon per signifoplena frazo: “Nia korpo estas ia muzikinstrumento, tra kiu sonas nia vivo, sed ĝi estas muzikilo, kiun ni ne scias ludi. Ni devas unue lerni kiel koni ĝin, kaj poste ludi per ĝi.”

de peranto (noreply@blogger.com) je 2023-03-10 07:00

Militrakonto

Esperanto Paradigmo III : Transnaciaj komunumoj kaj novaj sociumadoj

Parizo, Campus Condorcet – 5-7/07/2023   Ekde la fino de la 19-a jarcento, internaciaj kontaktoj kaj rilatoj rapide disvolviĝis. Dum postuloj de naci-ŝtatoj  plifortiĝis, novaj formoj kaj praktikoj de internacia kaj transnacia kunordigo aperis tutmonde. Ili koncernis interregistarajn sed ankaŭ neregistarajn organizaĵojn kiuj reguligis la interŝanĝojn. Manpleno de imperiismaj lingvoj regis inter la elitoj, kiuj favoris la disvolviĝon de internacia kaj transnaciaj kontaktoj. La Unua Internacio (1864) aŭ la Internacia Komerca Ĉambro (1919) spegulas tian asocian tutmondecon, en kiu kuniĝis naciaj agantoj. Sed tiuj strukturoj celantaj modernigi … Continuer la lecture de Esperanto Paradigmo III : Transnaciaj komunumoj kaj novaj sociumadoj

de Militrakonto je 2023-03-10 06:24

2023-03-09

Neniam milito inter ni

Burundo: membroj de asocioj estas arestitaj pro « samseksemo »

09/03/2023 Bildo: estas kontraŭleĝe esti gejo in my country. Mi estas rifuĝinto. En Burundo, 24 personoj, inter kiuj respondeculoj de asocio, kiu luktas kontraŭ la Akirita Imuno-Deficita Simptomaro (AIDS), kaj promocias entreprenemon de la junuloj, estis...

de neniammilitointerni je 2023-03-09 21:29