Ĉirkaŭ la tria matene rimarkis policisto Krejčík, ke en panvendejo en Neklan-strato, numero 17, estas duonlevita rolkurteno. Li sonorogis ĉe la dompordisto, kaj kvankam ne plu en deĵoro, li ekrigardis sub la rolkurtenon, ĉu eble iu estas en la butiko. Tiumomente pafiĝis el la butiko homo, pafis de unumetra distanco en ventron de Krejčík kaj fuĝis.
Policisto Bartoš, tiutempe patrolanta laŭ reglamento en Jeroným-strato, aŭdis la pafon kaj ekkuris laŭ la direkto. Sur angulo de Neklan-strato li preskaŭ karambolis kun kuranta homo; sed antaŭ ol li povis diri "Halt!" knalis pafo kaj policisto Bartoš sinkopis, pafita en la abdomenon.
La strato vekiĝis pro stridado de polic-fajfiloj; trote alvenadis patroloj el la tuta distrikto, el komisarejo alkuris tri viroj dumvoje butonumante la jakojn, post kelkaj minutoj albruis motorciklo el la direkcio kaj el ĝi elsaltis polic-oficiro; en tiu momento policisto Bartoš estis jam morta kaj Krejčík agoniis, premante la ventron.
Ĝis la mateno oni arestis proksimume dudek homojn; oni arestadis trafe-maltrafe, ĉar la murdinton neniu vidis; unuflanke policistoj iel devis venĝi morton de siaj du kolegoj, aliflanke oni tion kutime faras: oni kalkulas kun tio, ke iu el la arestitoj hazarde perfidos. En la direkcio oni pridemandadis seninterrompe la tutan tagon kaj tutan nokton; palaj kaj elĉerpitaj notoraj krimuloj tordiĝis sur streĉilo de senfinaj enketadoj, sed ankoraŭ ili pli tremis antaŭ tio, kiam post la enketado prenos ilin kelkaj policistoj inter sin; ĉar en ĉiuj anoj de la polico tempestis sombra kaj terura furiozo. Murdinto de policisto Bartoš interrompis la certagradan familiaran rilaton, kiu ekzistas inter profesia policisto kaj profesia krimulo; se li nur pafus, bone! sed pafi en la ventron, tion oni faras eĉ ne al bestoj.
La sekvintan nokton, antaŭ mateniĝo sciis jam ĉiuj policistoj ĝis lasta periferio, ke tion faris Oplatka. Perfidis tion unu el la arestitoj: jes, Valta diris, ke Oplatka likvidis ambaŭ policistojn en Neklan-strato kaj ke li senvivigos ankoraŭ pluajn; ke tio estas por li indiferenta, ĉar li havas ftizon. - Bone, do Oplatka. Ankoraŭ en la sama nokto estis arestita Valta, poste amatino de Oplatka kaj tri komplicoj el bando de Oplatka; sed neniu povis aŭ volis diri, kie Oplatka troviĝas. Kiom da policistoj kaj kaŝpolicistoj estis senditaj post lin, estas alia afero; sed krome ĉiu policisto, post deĵoro, apenaŭ eltrinkinte hejme kafaĉon kaj duondirinte ion al sia edzino, foriris kaj proprainiciate iris serĉi Oplatka'n. Memkomprene, Oplatka'n konas ĉiu; ja li estas tiu verda nano kun la maldika kolo.
Ĉirkaŭ la dekunua nokte policisto Vrzal, reveninta je la naŭa el deĵoro, vestis sin civile kaj dirinte al sia edzino, ke li volas iom promeni, renkontis apud Paradiza Ĝardeno magrulon moviĝanta iel en ombro. Policisto Vrzal, kvankam nearmita kaj ekster deĵoro, iris rigardi lin de pli proksime; sed kiam li estis de li tri paŝojn, tiu palpis en poŝon, pafis je Vrzal, trafis lian ventron kaj ekkuris. Policisto Vrzal tenante sian ventron ekkuris post lin; post ĉirkaŭ cent paŝoj li rulfalis; sed tiam jam eksonis polic-fajfiloj kaj kelkaj viroj kuris post la fuĝantan ombron. En proksimo de Rieger-parko knalis kelkaj pafoj; kvaronhoron poste kelkaj aŭtoj superplenaj de policistoj rapidegis al supra parto de Žižkov kaj kvar-kvin membraj patroloj traserĉadis novkonstruaĵojn de ĉi tiu urboparto. Ĉirkaŭ la unua nokte knalis pafo post Olšany-lageto; iu kuranto pafis junulon revenantan de sia amatino el Vackov, sed ne trafis lin. Je la dua fermis kordono de policistoj Jud-Fornojn, kaj paŝ' post paŝo striktiĝis. Komenciĝis nebulpluvi. En la matena horo venis informo, ke iu post Malešice pafis je akcizisto, kiu tie postenis; la akcizisto ja ekkuris post lin, sed poste saĝe diris al si, ke tio ne rilatas lin. Evidentis, ke Oplatka eskapis en kampojn.
Proksimume sesdek viroj en kaskoj kaj bulĉapeloj revenis de Jud-Fornoj, pluvmalsekaj kaj senpove furiozaj, ke eĉ plori ili emis. Damne, tio furiozigas! Tri homojn de la polico likvidis tiu kanajlo, Bartoš'on, Krejčík'on kaj Vrzal'on, kaj nun li kuras rekte en manojn de ĝendarmoj! Ni havas rajton je li, opiniis uniformitaj policistoj kaj tiuj en civilo, kaj nun ni devas tiun nanon, tiun fian Oplatka cedi al ĝendarmoj! Aŭskultu, se li pafmortigis niajn homojn, tio estas do nia afero, ĉu? Ĝendarmoj ne miksiĝu en nian aferon; ili nur baru al li vojon, por ke li devu reveni en Pragon -
La tutan tagon malvarme nebulis; vespere dum krepuskiĝo iris ĝendarmo Mrázek el Čerčany, kie li aĉetis al si pilon por radio-aparato, al Pyšely; li estis sen armilo kaj fajfis al si. Tiel irante, li vidas iri renkonte al si negrandan ulon; ne grave, sed la ulo haltis kvazaŭ hezitante. Kiu li estas, diris al si Mrázek, kaj tiumomente li jam vidis ekflagri flameton kaj rulfalis, manpremante la flankon.
Ankoraŭ tiuvespere, kompreneble, estis alarmita la ĝendarmaro el la tuta distrikto. "Aŭskultu, Mrázek," diris al la mortanto kapitano Honzátko, "ne zorgu pri tio; honorvorton, tiun kanajlon ni kaptos. Li estas Oplatka, kaj mi riskas venenon, ke li volas trabatiĝi al Soběslav, ĉar tie li naskiĝis. Diablo scias, kial tiuj kanajloj, kiam ilia kolo estas riskata, migras hejmen. Nu, Venceslao, donu al mi la manon; mi promesas al vi, ke lin ni likvidos, ĝi kostu nin kion ajn." Venceslao Mrázek provis rideti; li pensis ja pri siaj tri infanoj, sed poste li imagis, kiel de ĉiuj flankoj alvenas ĝendarmoj ... eble ankaŭ Toman el Černý Kostelec ... Závada el Votice iros certe ... Rousek el Sázava ankaŭ, kamaradoj, kamaradoj ... Kia beleco, pensis Venceslao Mrázek, tiom da ĝendarmoj kune! Ĉe tio Mrázek ridetis lastfoje; kio poste estis, estis kruelaj turmentoj.
Sed tiunokte okazis, ke ĉefĝendarmo Závada el Votice havis ideon trarigardi noktan trajnon al Benešov; kiu scias, eble tie sidas Oplatka; damne, ĉu li aŭdacus en la trajnon? En la vagonoj lumetis lampetoj, homoj dormetis sur benkoj kaŭrante kiel lacaj bestoj. Ĉefĝendarmo Závada trairante la vagonojn pensis, diablo ekkonu homon, kiun mi neniam vidis! Tiam paŝon antaŭ li eksaltis junulo kun ĉapelo profunde surfrunte, ekknalis pafo, kaj pli frue ol povis la ĉefĝendarmo en la mallarĝa koridoro deŝultrigi fusilon, estis la hometo, svinganta revolveron, for el vagono. Ĉefĝendarmo Závada havis nur tempon ekkrii: "Sekvu lin, post kio li falis sur la vizaĝon en koridoro de la vagono.
Dume la junulo elsaltis el la vagono kaj kuris al ŝarĝvagonoj. Tie iris kun lucerneto fervojisto Hrůša kaj diris al si, nu, post forveturo de la dudekseso mi kuŝiĝos en lamparejo. Tiumomente kuris kontraŭ lin homo. La maljuna Hrůša senvorte baris al li vojon, laŭ ia vira instinkto. Poste li vidis ian ekflagron kaj ĉio for; ankoraŭ la dudekseso ne forveturis kaj maljuna Hrůša jam kuŝis en lamparejo, sed sur trabo, kaj fervojistoj venadis lin rigardi adiaŭante lin.
Kelkaj anhelantaj viroj ekkuris post la fuĝantan ombron, sed estis jam malfrue; versimile trans reloj li atingis jam la kampojn. Sed de ĉi tie, de la tremlumanta stacidomo, el tiu aro da timigitaj homoj disflugis vastronde tra la ĉirkaŭaĵo, kaŭranta en aŭtuna dormetado, sovaĝa paniko. La homoj enpremiĝis en siajn dometojn kaj apenaŭ kuraĝis antaŭ pordon. Onidire tie aŭ aliloke iu vidis nekonatan kaj sovaĝe aspektantan homon; li estis longa kaj magra, aŭ negranda en ledjako; poŝtisto vidis iun kaŝanta sin post arbo; iu sur ŝoseo gestis je koĉero Lebeda, ke li haltu, sed Lebeda vipklakis la ĉevalojn kaj malaperis. Sed efektive okazis, ke iu singultanta pro laco haltigis lernej-infanon kaj elŝiris de li ligaĵon kun pantranĉajo. "Donu," stertoris tiu homo kaj forkuris kun la pano. De tiu momento la vilaĝoj rigle fermiĝis kaj apenaŭ spiris pro hororo; apenaŭ oni kuraĝis alpremi nazon al fenestrovitro kaj suspekte observi la grizan kaj senhoman regionon.
Sed samtempe disvolviĝis alia, alcentra movo. Tra ĉiu vojo po unu, po du alvenadis ĝendarmoj; dioscias, de kie tiom da ili venis. "Sakre, homo," ekkriegis kapitano Honzátko je ĝendarmo el Ĉáslav, "kion vi volas ĉi tie? Kiu sendis vin ĉi tien? Ĉu vi opinias, ke mi bezonas kontraŭ unu kanajlo ĝendarmojn el la tuta Bohemio? He?" La ĝendarmo el Čáslav demetis kaskon kaj gratfrotis embarase la nukon.
"Sciu, sinjoro kapitano," li diris petrigarde, "tiu Závada estis mia amiko ... tion mi ne povas fari, ne ĉeesti, jes."
"Damnaj uloj," tondris la kapitano, "tion ĉiu diras al mi. Ĉi tien jam venis ĉirkaŭ kvindek ĝendarmoj sen ordono, kion mi faru kun vi?" Kapitano Honzátko furioze mordis la lipharojn. "Bone, okupu la ŝoseon de tiu vojkruciĝo ĝis arbaro; diru al Voldřich el Benešov, ke vi venas lin anstataŭi." - "Neeble," opiniis rezoneme la ĝendarmo el Čáslav. "Sinjoro kapitano, tiu Voldřich tusos je la anstataŭo, jes, kompreneble. Prefere mi prenu la arbaron de la rando ĝis la alia vojo - kiu tie estas? - "Semerád el Veselka," murmuris la kapitano. "Aŭskultu, vi Čáslavano, memoru: je mia respondeco pafu la unua, se vi iun ekvidos. Neniajn ceremoniojn, ĉu vi komprenas? Ne plu mi lasos paflikvidi miajn homojn. Do ek!"
Poste venis la staciestro. "Sinjoro kapitano," li diris, "denove alvenis tridek." - "Kiuj tridek?" ekvortis la kapitano. "Nu, diris la staciestro, "nature fervojistoj. Sciu, pro tiu Hrůša. Li estis unu el ni, kaj tial ili venis disponigi sin al vi -" - "Resendu ilin," ekkriis la kapitano, "ĉi tie mi bezonas neniujn civilulojn!" La staciestro embarase piedumis. "Rigardu, sinjoro kapitano," li opiniis kvietige, "ili veturis ĉi tien eĉ el Prago kaj Mezimostí. - Estas bone, se ili estas tiel solidaraj. Sciu, je tio ili ne rezignos, kiam Oplatka mortigis unun el ili. Ian rajton je tio ili havas. Nu, sinjoro kapitano, faru al ili la ĝojon kaj kunprenu ilin."
Kapitano Honzátko incitite grumblis, ke oni lasu lin trankvila. Dum la tago la vasta rondo lante estis fermiĝanta. Posttagmeze telefonis la plej proksima garnizona komandejo, ĉu eble necesas soldata helpo. "Ne," bruskis la kapitano malĝentile, "tio estas nia afero, komprenite?" Dume alveturis kaŝpolicistoj el Prago; ege ili kverelis kun la supera ĉefĝendarmo, kiu rekte el la stacidomo volis ilin revenigi. "Kio," furiozis inspektoro Holub, "nin vi volas forsendi? Li mortigis niajn tri homojn kaj al vi nur du, vi skabiuloj! Nia rajto je li estas pli granda ol la via, vi orkapuloj!" Apenaŭ oni sukcesis forigi ĉi tiun konflikton, eksplodis nova je la alia flanko de la rondo, inter ĝendarmoj kaj arbar-gardistoj. "For de ĉi tie," furiozis la ĝendarmoj, "ĉi tio ne estas lepor-ĉasado!" - "Nur kiam la puloj havos dentojn," diris la arbar-gardistoj, "tio estas niaj arbaroj, kaj ĉi tie ni rajtas iradi, komprenite?" - "Estu prudentaj, homoj," intervenis Rousek el Sázava, "tio estas nia afero, kaj neniu enmiksiĝu." - "Onirakonte," diris la arbar-gardistoj. "Tiu infano, de kiu la ulo prenis la panon, estas nome knabino de la arbar-gardisto el Hůrka. Tion ni ne povas nur tiel lasi, kaj sufiĉe!"
Tiuvespere la rondo estis fermita; kiam krepuskiĝis, aŭdeblis raŭka spirado de viroj dekstre kaj maldekstre kaj ŝmacpaŝoj en la ŝmirmola plugaĵo. "Haltu," sonis mallaŭte de viro al viro. "Ne moviĝu!" Estis spirraba kaj horora silento; nur de temp' al tempo ekbruetis seka folio en la mallumo meze de la rondo aŭ susuris nebulpluvo; nur de temp' al tempo ŝmace aŭdiĝis paŝo de piedumanta viro aŭ io metale klakis; eble rimeno aŭ fusilo. Ĉirkaŭ la noktomezo iu en la mallumo ekkriegis "Halt!" kaj ekpafis; tiumomente io strange pelmelis, knalis konfuze proksimume tridek pafoj el fusiloj, ĉiuj ekkuris tiudirekten; sed jam denove la aliaj kriis. "Retiriĝu! Nek paŝon plu!" Iel ĉio reordiĝis, la rondo denove fermiĝis; sed nur nun ĉiuj plene konsciiĝis, ke en la mallumo antaŭ ili kaŝiĝas persekutata kaj perdita homo, embuskanta por freneze ataki. Io kiel neretenebla tremo transiris de viro al viro; iam eksusuris peza guto, kvazaŭ ia ŝteliro. Dio, se oni jam povus vidi! Jesuo Kristo, se estus jam lumo!
Nebulo komencis heliĝi. Oni povis distingi konturojn de la plej proksima viro kaj miri, ke tiom proksime estis unu al la alia. Meze de la homĉeno konturiĝis densa arbusto aŭ bosko (ĝi estis rifuĝejo de leporoj), sed tie estis iel silente, ia absoluta silento - Kapitano Honzátko febre tiris siajn lipharojn: damne, ĉu ni ankoraŭ atendu, aŭ -"
"Mi tien iros," murmuris inspektoro Holub; la kapitano eksnufis. "Iru vi tien," li turniĝis al la plej proksima ĝendarmo. Kvin homoj ĵetiĝis en la arbuston, estis aŭdebla krakado de rompataj branĉoj, kaj subite silento. "Restu ĉi tie," ekkriis kapitano Honzátko al siaj homoj kaj iris lante al la vepro. Poste el la vepro elmergiĝis larĝa dorso de ĝendarmo ion tiranta, ian kaŭran korpon, kies piedojn portis arbar-gardisto kun rosmaraj lipharoj. Post ili trapuŝiĝis el la vepro kapitano Honzátko, morna kaj flava. "Metu lin ĉi tie," li ekraŭkis, frotis la frunton kaj ĉirkaŭrigardis kvazaŭ mirigite la hezitantan homĉenon, morniĝis ankoraŭ pli kaj ekkriis: "Kial vi gapas? Disiru!"
Iel embarase sporadis viro post viro al la eta, kvazaŭ kaŭriĝinta korpo sur kamplimo. Ĉi tiu do estis Oplatka; la magra mano eliĝanta el maniko, la eta, verda, de pluvo malseka vizaĝo sur maldika kolo - Miadio, kia malgranda peceto li estas, tiu kanajlo Oplatka! Jen, tie pafvundo en la dorso, tie eta vundo post la elstaranta orelo, kaj tie ...
Kvar, kvin, sep li ricevis! Kapitano Honzátko, genuinta ĉe la korpo leviĝis kaj deprimite kraĉtusis; poste li levis la okulojn necerte kaj preskaŭ timide - Jen staras longa, masiva fronto de ĝendarmoj, fusiloj surŝultre, supre brilantaj bajonetoj; dio, kiaj fortikaj uloj, kiel tankoj, kaj staras en perfekta vico kiel dum parado, ĉiu silenteganta - Aliflanke nigra aro da kaŝpolicistoj, korpulentaj, poŝoj ŝvelaj de revolvero; poste bluaj fervojistoj, negrandaj kaj persistemaj, poste verdaj arbar-gardistoj, tendenaj kaj barbaj longuloj, ruĝvizaĝaj kiel papriko - Ja ĝi estas kiel solena sepulto, ekpensis la kapitano; kadro kvazaŭ oni estus pafontaj salvon! Kapitano Honzátko mordis siajn lipojn en la sensenca kaj bruldolora turmento. Tiu nano sur la tero, rigida kaj distaŭzita, pafofaligita malsana korniko, kaj tiom da ĉasistoj - "Sakre," kriis la kapitano, kunpremante la dentojn, "ĉu estas ĉi tie sako? Kovru la korpon!"
Ĉirkaŭ ducent viroj disiris ĉiudirekten; neniu parolis al la alia, nur grumblis pri malbonaj vojoj kaj ĉagrene respondadis ekscititajn demandojn, nu jes, li forlasis, kaj lasu nin ja trankvilaj! Ĝendarmo gardostaranta ĉe la kovrita korpo furioze bruskis la vilaĝajn gapantojn: "Kion vi volas ĉi tie? Ĉi tie nenio por la gapado! Nenio por vi!"
Sur limo de distrikto kraĉis ĝendarmo Rousek el Sázava: "Fi! Homo, mi povas nur diri al vi, prefere mi volus malaperi de sur la tero. Sakre, se mi povus esti sola kontraŭ tiu Oplatka, ulo kontraŭ ulo!"