Foje, proksimume post unu semajno, denove mi iras al la poŝto. Filípek grimacas je mi kaj diras: "Sinjoro ĉefĝendarmo, el la kegloludo estos jam nenio, mi pakas. Morgaŭ venos ĉi tien nova fraŭlino, el poŝtoficejo en Pardubice."
"Aha," mi diras. "Certe disciplin-afero, ĉu, se oni tiun fraŭlinon transpostenigis el la urbo al tia mizera vilaĝa poŝto."
"Ho ne," respondas Filípek kaj rigardas min iel strange. "Tiu fraŭlino estas transpostenigita ĉi tien laŭ propra deziro, sinjoro ĉefĝendarmo."
"Tio estas stranga," mi diras, "oni vidas, kiaj estas la virinoj."
"Jes," diras Filípek kaj senĉese min alrigardas, "kaj ankoraŭ pli strange estas, ke la anonima denunco, ke en la ĉi tiea poŝto oni faru urĝan revizion, ankaŭ venis el Pardubice."
Mi ekfajfis kaj opinias, ke mi alrigardis Filípek same kiel li min. Kaj subite diras leterportisto Uher, ordiganta tie poŝtaĵon: "Jes, el Pardubice - tien skribas preskaŭ ĉiutage sinjoro adjunkto el grandbieno al iu fraŭlino en poŝto. Versimile lia amo, jes."
"Aŭskultu, Uher," diras Filípek, "ĉu vi scias nomon de la fraŭlino?"
"Iel simile kiel Julia Touf - Toufar -"
"Tauferová," diris Filípek. "Do jen ŝi, kiu estas venonta ĉi tien."
"Sinjoro Houdek, nome mi opinias sinjoron adjunkton," diras la poŝtisto, "ankaŭ ricevas el Pardubice preskaŭ ĉiutage leteron. 'Sinjoro adjunkto,' mi diras al li, 'jen denove letero de la fianĉino.' Li, sinjoro Houdek, iras ĉiam konsiderinde renkonte al mi. Hodiaŭ estas por li kesteto, sed el Prago. Ha, resendita sendaĵo. 'Adresato nekonata.' Sinjoro adjunkto eraris adreson. Do tion mi redonos al li."
"Montru," diras Filípek. "Li adresis tion al iu Novák, Prago, Spálená strato. Du kilogramoj da butero. Stampo la dekkvaran de julio."
"Tiam ankoraŭ fraŭlino Helenja estis ĉe ni," diris la poŝtisto.
"Montru," mi diras al Filípek kaj flaras al la kesteto. "Sinjoro Filípek," mi diras, "estas strange, la butero estis dek tagojn survoje kaj ne fetoras. Lasu la kesteton ĉi tie kaj hastu kun la poŝtaĵo," mi diris al la leterportisto.
Apenaŭ li estis for, diris al mi Filípek: "Sinjoro ĉefĝendarmo, tio ne darfas esti; sed jen ĉizilo." Kaj li foriris, por ne vidi tion. Sinjoro, la kesteton mi breĉigis; estis en ĝi du kilogramoj da argilo. Mi iras al Filípek kaj diras al li: "Homo, pri la afero al neniu eĉ unu vorton, komprenite? Mi mem reordigos tion."
Kompreneble tuj mi pretiĝis kaj iris en la grandbienon al adjunkto Houdek. Li sidis sur la arbotrunkoj kaj rigardis teren. "Sinjoro adjunkto," mi diris al li, "jen ia konfuzo ĉe poŝto: ĉu vi rememoras, al kies adreso vi sendis antaŭ dek aŭ dek du tagoj tian kesteton?"
Houdek iom paliĝis kaj diris: "Ne gravas; mi mem jam ne scias, al kiu ĝi estis adresita."
"Sinjoro adjunkto," mi demandis, "kia butero ĝi estis?" Houdek eksaltis kalkpala. "Kion ĝi signifas?" li kriis. "Kial vi ĝenas min?"
"Sinjoro adjunkto," mi rediras al li. "Tiel ĝi estas: vi kulpiĝis pri morto de Helenja el la poŝto. Vi alportis tien kesteton kun fikcia adreso, por ke ŝi devu ĝin pesi. Dum ŝi pesis, vi kliniĝis trans la giĉeton kaj ŝtelis el la tirkesto ducent kronojn. Pro la ducent kronoj Helenja dronigis sin. Jen estas la afero."
Sinjoro, tiu Houdek tremis kiel folio. "Mensogo," li kriis, "kial mi ŝtelus ducent kronojn?"
"Ĉar vi volis havi en ĉi tiea poŝtoficejo fraŭlinon Tauferová, vian fianĉinon. Tiu via fraŭlino en la anonima letero denuncis, ke al Helenja mankas mono en la kaso. Vi du enpelis Helenjan en la fiŝlagon. Vi du mortigis ŝin. Krimo ŝarĝas vian konsciencon, sinjoro Houdek."
Houdek rulfalis sur la arbotrunkojn kaj kovris al si la vizaĝon; neniam en mia vivo mi vidis viron tiom plori. "Jesuo Kristo," li veis, "mi ne povis scii, ke ŝi dronigos sin! Nur mi opiniis, ke oni maldungos ŝin! Ŝi ja povis iri hejmen! Sinjoro ĉefĝendarmo, mi volis nur edziĝi al Julinja; sed unu el ni devus rezigni sian postenon, se ni volus vivi kune ... kaj poste la salajro ne sufiĉus al ni ... Tial tiom mi volis, ke Julia venu ĉi tien en la poŝtoficejon! Kvin jarojn ni jam atendas ... Sinjoro ĉefĝendarmo, kiel ege ni amas nin!" Sinjoro, mi ne rakontos plu al vi; estis jam nokto, tiu junulo genuis antaŭ mi, kaj mi, sinjoro, mi ploregis super ĉio ĉi kiel olda putino; pro Helenja kaj pro ĉio cetera."
"Do sufiĉe," mi diris al li fine, "ĝiskole pri la afero. Homo, donu al mi la ducent kronojn. Bone. Kaj nun: Se vi ekhavus ideon iri al fraŭlino Tauferová pli frue, ol mi reordigos tion, mi faros anoncon je vi pro la ŝtelo, komprenite? Kaj se vi pafmortigus vin aŭ ion similan farus, mi diros, kial vi tion faris. Jen ĉio."
Tiun nokton, sinjoro, mi sidpasigis sub la steloj kaj juĝis ilin ambaŭ; mi demandis Dion, kiel mi punu ilin, kaj ekkomprenis la amaron kaj ĝojon, kiu enestas en la justeco. Se mi denuncus ilin, ricevus tiu Houdek kondiĉite kelksemajnan areston; kaj apenaŭ oni pruvus tion al li. Ĉiu puno ŝajnis al mi troa kaj tro eta. Tial mi mem juĝis kaj punis ilin.
Matene post la nokto mi iras al la poŝto. Tie post la giĉeto sidas pala kaj alta fraŭlino kun febraj okuloj. "Fraŭlino Tauferová, jen estas registrita letero." Mi transdonis al ŝi la leteron kun la adreso "Direkcio de poŝto kaj telegrafoj en Prago." Ŝi ekrigardis min kaj algluis glumarkon sur la leteron.
"Momenton, fraŭlino, mi diris - "En la letero estas denunco, kiu ŝtelis la ducent kronojn de via antaŭulino. Kiom kostos la afranko?"
Sinjoro, en tiu virino estis ega forto; sed tamen nur ŝi cindre paliĝis kaj ŝtonrigidiĝis: "Tri kronojn kvindek," ŝi elspiris.
Mi kalkuldemetis tri kronojn kvindek kaj diras: "Jen, fraŭlino. Sed se oni ĉi tie la ducent kronojn," mi diras metante sur la tablon la du ŝtelitajn bankbiletojn, "se oni trovus la du centojn ie ĉi tie enfalintaj aŭ mislokitaj, ĉu vi komprenas? - ke oni sciu, ke la mortinta Helenja ne ŝtelis, fraŭlino - tiam la leteron mi reprenus. Nu?"
Eĉ ne vorton ŝi diris; nur febre kaj rigide ŝi rigardis en la malplenon.
"Post kvin minutoj estos ĉi tie leterportisto, fraŭlino," mi diras. "Do, ĉu la leteron mi forportu?"
Ŝi rapide kapjesis. Do mi reprenis la leteron kaj promenis antaŭ la poŝto. Sinjoro, ankoraŭ neniam mi promenis kun tia streĉo. Post dudek minutoj elkuris la maljuna poŝtisto Uher kaj krias: "Sinjoro ĉefĝendarmo, sinjoro ĉefĝendarmo, la ducent kronoj mankintaj al fraŭlino Helenja estas jam retrovitaj! La nova fraŭlino trovis ilin mislokitaj en iu tarifo! Kia hazardo!"
"Oldulo," mi diris al li, "nun kuru kaj rakontu ĉie, ke la du centoj estas retrovitaj. Ĉiu sciu, ke la mortinta Helenja ne ŝtelis. Dank' al Dio!"
Do, tio estis unue. La dua estis, ke mi iris al la maljuna grandbienulo. Versimile vi ne konas lin; li estas grafo, iom frenezeta kaj ege brava homo. "Sinjoro grafo," mi diras al li, "demandu min pri nenio; sed temas pri afero, en kiu ni homoj devas esti aliancaj. Venigu adjunkton Houdek kaj diru al li, ke ankoraŭ hodiaŭ li devas forveturi al via grandbieno en Moravio; se li ne volus, ke senprokraste vi lin maldungas."
La maljuna grafo brovlevis kaj dum tempeto min rigardas; sinjoro, neniel mi bezonus min devigi, ke mi aspektu maksimume serioze, kiel nur estis eble. "Nu bone," diris la grafo, "mi demandos vin pri nenio." Kaj venigis al si tiun Houdek.
Houdek venis, kaj ekvidinte min ĉe la grafo, paliĝis; sed staris kiel kandelo. "Houdek," diris la grafo, "igu jungi kaj veturu al trajno; hodiaŭ vespere vi ekdeĵoros en mia bieno apud Hulín. Mi telegrafos, ke oni vin tie atendu. Ĉu vi komprenis?"
"Jes," diris Houdek mallaŭte kaj okulfikse rigardis min; tiel, kiel damnito en infero.
"Ĉu vi havas iajn kontraŭdirojn?" demandis la grafo.
"Ne," diris Houdek raŭke kaj ne okullasis min. Sinjoro, antaŭ liaj okuloj estis angore al mi.
"Do, vi povas iri," finis la grafo kaj la afero estis preta. Post tio mi vidis, kiel Houdek estas forveturigata en kaleŝo; li sidis tie kiel ligna pupo.
Do, jen ĉio. Kiam vi venos en la poŝtoficejon, rimarku tie palan fraŭlinon. Ŝi estas malbona, mava je ĉiuj kaj en la vizaĝo aperas malbelaj kaj profundaj sulkoj. Mi ne scias, ĉu ŝi iam kunvenas kun sia adjunkto; eble iam ŝi veturas al li, sed poste ŝi revenas ankoraŭ pli malbona kaj iritita. Kaj mi rigardas ŝin kaj diras al mi: La Justeco devas esti.
Mi estas nur ĝendarmo, sinjoro, sed mi diras al vi, kion la sperto instruis min: Ĉu ekzistas la ĉioscia kaj ĉiopova Dio, tion mi ne scias; kaj se Li estas, tio ne helpas multe al ni: sed mi diras al vi, ke devas esti iu maksimume justa. Certe jes, sinjoro. Ni povas nur puni; sed devas esti iu, kiu pardonas. Mi diras al vi, ke la vera kaj la plej alta justeco estas io tiel miriga, kiel la amo."